El Soplao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaverno El Soplao.
Helikformaj stalaktitoj el kalcito en la kaverna plafono.

El Soplao estas stalaktita kaverno, situanta en la montoĉeno Arnero, en municipoj Herrerías, Valdáliga kaj Rionansa, en Kantabrio (Hispanio).

El Soplao situas je 540 metroj super la marnivelo, kaj ĝi longas 20 km, el kiuj nur 4 km viziteblas. La kaverno troviĝas ene de la Cavina-monto, kie malkovris ĝin la zink- kaj plumboministoj, kiuj tie minis inter 1857 kaj 1978.

La kavernaj koridoroj situas sur 6 etaĝoj. Allogaj estaĵoformaj stalagmitoj el aragonito estis malkovritaj sur la 2a etaĝo, komence de la 20a jarcento.

El Soplao estis malfermita por la publiko en somero de 2005, kaj, de tiam, ĝi fariĝis unu el la plej gravaj turismaj allogaĵoj de Kantabrio.

La kaverno alireblas pere de trajneto cirkulanta sur malnova mineja fervojo. La vagonaro portas po 48 turistojn tra enira tunelo ĝis la Halo de Spiritoj. Tie la vizitanto povos ĝui la vidon de la Gorda (Maldikulo) kaj aliaj estaĵoj el stalagmito kaj stalagtito.

En 2008 oni trovis apud El Soplao la plej grandan sukcenokampon de Eŭropo.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]