Kegloludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kegloludo estas ludo kaj keglado estas sporto, ĉe kiu la ludanto fine de la plata vego (rulejo, keglorulejo) per kontrolita svingo ekrulas plastan globon. La celo estas trafi la (tradicie naŭ) botelformajn, starantajn keglojn ĉe la alia fino de la rulejo.

Keglejo estas tera, asfalta (klasika), tabulega, tondila kaj (moderna) ligna.

En kegloludo, kaj en keglado oni devas ĵeti globon kaj provi aŭ frapi aŭ tre alproksimiĝi al celo. Bone konata ludo estas keglado. La ludantoj ĵetas aŭ fakte rulas globon al naŭ stangoj (dek en usona variaĵo) kaj provas renversi kiel eble plej multajn. La stangoj estas el ligno aŭ plasto kaj ili nomiĝas kegloj.

Oni jam trovis infanajn keglosimilajn ludojn el la jaro 3.500 a. K. La kegloludo estis unuafoje menciita kiel popola ludo en 1157. Oni skizis la regulojn jam en la 18a jarcento en Germanio.

Antaŭ 20 jaroj multaj britaj trinkejoj havis propran kegloludejon. Tamen nuntempe pro la manko de spaco, nur kelkaj kamparaj trinkejoj kun malmultaj klientoj, havas ilin.

La usona tipo (bovlingo) uzas dek keglojn kaj tre grandan globon kun truoj. Ĉiu ludanto havas du provojn por renversi la keglojn. Poste maŝino aŭtomate restarigas la keglojn. Nederlandaj, anglaj kaj germanaj enmigrantoj enkondukis la proprajn versiojn de kegloludo en Usonon, kie ili fariĝis tre popularaj. La ludo estis kunligita komence kun la monaj vetoj. Oni diras ke, kiam la ŝtata registaro de Konektikuto malpermesis la naŭkeglan ludon, oni ŝanĝis ĝin al dekkegla ludo. Aliaj fontoj notas, ke oni ludis jam antaŭ la malpermeso kelkfoje kun dek kegloj.

Oni ludas la du jam mencitajn ludojn sur surfaco de lignaj plankoj sed aliaj ludoj uzas diversajn surfacojn.

La dekkegla ludo[redakti | redakti fonton]

En la moderna dekkegla ludo ĉiu ludanto rulas pezan globon laŭlonge de ligna aŭ poliuretana planko cele gajni poentojn faligante kiel eble plej da botelformaj kegloj. Ĉiu ludo okazas sur planko 1,05 metro larĝa, 18 m longa. Apud ĉiu longa flanko troviĝas kanalo por kolekti misrulitajn globojn, ĉar ne eblas faligi ĉiujn dek keglojn per rekta rulo. Spertaj ludantoj rulas la globon laŭ kurba linio por pliigi la ŝancon faligi ĉiujn dek keglojn. Ĉe la fino de la luda planko kie la ludanto rulas, troviĝas faŭla linio. Se iu parto de la rulanto tuŝas la plankon trans tiu linio post la rulo, faŭlo okazis kaj eventualaj faligitaj kegloj ne validas. Ekster la faŭla linio troviĝas alira zono 5 metrojn longa por gajni rapidon kaj ruli globon. Ĉe la alia fino de la planko estas kolizirezista surfaco longa je 0,61 m kie la aŭtomato starigas la keglojn antaŭ ĉiu rulo.

Ludo konsistas el dek kadroj, kaj ĉiu kadro el ĝis du ruloj. Se dek kegloj falas pro la unua rulo de kadro (plentrafo), ne okazos dua rulo. La poenta sistemo estas tre kompleksa. La maksimumaj poentoj estas 300. Ne gravas: la aŭtomato kalkulas la poentojn!

La globoj[redakti | redakti fonton]

La diametro estu ĝis 0,22 m, kaj la pezo ĝis 7,26 kg. La globo havu glatan surfacon krom truoj por ke la fingroj tenu la globon.

La kegloj[redakti | redakti fonton]

La kegloj estu botelformaj, altaj je 38 cm, larĝaj je 12 cm kie la rulanta globo trafos ĝin. La pezo de keglo estu inter 1,47 kg kaj 1,64 kg. Reguloj ankaŭ priskribas la distribuon de pezo por ke la malsupro ne estu tro peza, ĉar tiel ili ne facile falus.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]