Internacia Infana Kongreseto
El Vikipedio
(Alidirektita el IIK)
Internacia Infana Kongreseto aŭ mallonge IIK estas aranĝo por infanoj inter 6 kaj ĉ. 16 jaroj, kiuj scipovas Esperanton. La supra aĝo iom grimpis dum la lastaj jaroj (komence estis ĉ. 12 jaroj).
Infanaj Kongresetoj estas unusemajnaj feriaj aranĝaĵoj, kiuj okazas samtempe kun kaj proksime de la Universala Kongreso. Komence tiel estis neregule, sed poste preskaŭ ĉiun UK-on akompanis IIK. La unua Infana Kongreseto okazis en 1951 en Munkeno - Dr. Siegfried Ziegler, Josef Moravec kaj Margarete Klünder iniciatis ĝin.
[redakti] IIK dum la lastaj jaroj
| N-ro | Jaro | Urbo de la UK | Ejo de la IIK | Lando | Nombro da partoprenintoj |
|---|---|---|---|---|---|
| 43 | 2012 | Hanojo | kvartalo Tây Hồ | Vjetnamujo | .... |
| 42 | 2011 | Kopenhago | Hundested (norde) | Danujo | 32+7 |
| 41 | 2010 | Havano | Playa | Kubo | 35+9 |
| 40 | 2009 | Bjalistoko | Supraśl | Polujo | 37+10 |
| 39 | 2008 | Roterdamo | Oostvoorne | Nederlando | 40+8 |
| 38 | 2007 | Jokohamo | Jacugatake en Hokuto | Japanujo | 13+8 |
| 37 | 2006 | Florenco | Prato | Italujo | 34+8 |
| 36 | 2005 | Vilno | Pailgio Perlas (norde) | Litovujo | 40 |
| 35 | 2003 | Gotenburgo | Lerum | Svedujo | 28 |
| 33 | 2001 | Zagrebo | arbara feriejo norde | Kroatujo | 50+8 |
| .. | 1964 | Amsterdamo | Haarlemo | Nederlando | ... |
| 01 | 1951 | Munkeno | Munkeno | Germanujo | ... |
[redakti] Vidu ankaŭ
- Denaskaj Esperanto-parolantoj
- IJK - Internacia Junulara Kongreso
- UK - Universala Kongreso
[redakti] Eksteraj ligiloj
IIK 2012: informoj
IIK 2011: informoj kaj fotoraporto
IIK 2010: informoj kaj fotoraporto
IIK 2009: informoj kaj fotoraporto
IIK 2008: informoj kaj fotoraporto
IIK 2007: informoj kaj fotoraporto
IIK 2006: informoj kaj fotoraporto
IIK 2005: fotoraporto
IIK 2003: fotoraporto
IIK ĉe UEA
La retejo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) pri IIK