IJK 1938
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 15 Okt. 2011.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
La 1-a Internacia Junular-Kunveno (aranĝo poste konata kiel Internacia Junulara Kongreso, IJK) okazis ekde la 10-a ĝis la 17-a de aŭgusto 1938 en la nederlanda vilaĝo Groet. La aranĝon organizis du nederlandaj instruistoj – sinjorino Elisabeth van Veenendaal kaj ŝia edzo – kaj partoprenis ĝin ĉirkaŭ 200 junuloj el 10 landoj. Dum ĝi, la 14-an de aŭgusto 1938, fondiĝis la Tutmonda Junular-Organizo (TJO, poste TEJO) kiu poste okupiĝis pri organizado de pliaj IJK-j en la sekvaj jaroj.
Ekzistas filmo pri la 1-a IJK, kiun oni post la aranĝo montris en multaj urboj kaj vilaĝoj en Nederlando kaj Anglio. Pri tiu filmservo de TJO respondecis la aktivulo H. J. Schut.[1]
Fontindikoj [redakti]
- ↑ H. J. Schut: Filmservo de T. J. O., en: La Juna Vivo, julio 1939 (el Retarkivo 2007), paĝo 11.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Internacia Junularkunveno 1938 - ciferecigo de unua duono de la senvoĉa filmo pri la 1-a IJK
|
||||||

