Karaokeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Karaokeo (japane カラオケ) ĝenerale estas kantado, kiam la kantanto vidas antaŭ si sur la ekrano de televidilo aŭ komputila monitoro la kantatan tekston, kaj samtempe sonas la muziko. Estas tre oportune uzi tion por instrui kajaŭ interŝanĝi kantojn, aŭ almenaŭ por amuziĝi. Por krei komputilan karaokean dosieron, oni bezonas, unue, la kantotekston, kaj due, muzikan dosieron.

Karaokeo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanto oni komencis fari en 2001 dosierojn kun la sufiksoj ".kar" kaj ".st3", en kiuj la kantotekstoj estas sinkronigitaj helpe de speciala programo kun MIDI-muziko. Krome, en oktobro 2003 aperis la unuaj karaokeaj dosieroj, kiuj estas bazitaj ne sur MIDI-dosieroj, sed sur MP3-dosieroj. En 2008 per kelkaj karaokeiloj jam eblis uzi kiel bazojn dosierojn en Ogg/Vorbis, FLAC kaj multaj aliaj aranĝoj (krom tro malliberigaj).

Teĥniko[redakti | redakti fonton]

Avantaĝoj de la unua, MIDI-a tipo de la karaokeaj dosieroj estas tio, ke ili estas malgrandaj (kutime ne pli ol kelkdek-kilobajtaj), facile ŝuteblaj interrete kaj sendeblaj retpoŝte. Dum sonas la dosiero, la voĉa partio povas esti laŭdezire ŝaltita aŭ malŝaltita. La MIDI-dosieroj estas facile redakteblaj per specialaj programoj. Krome, la sinkronigo en MIDI-karaokeaj dosieroj povas esti farita perfekte precize, ĉar la programo kontraŭstarigas silabojn de teksto, farita en speciala formato, al la koncernaj muziknotoj. (En la karaokeaj dosieroj en MP3 kaj Ogg oni faras la sinkronigon permane, aŭskultante la muzikon kaj klakante musbutonon aŭ iun klavon konforme al la melodio. Tamen per iuj programoj oni povas poste pliĝustigi la interligojn). Tamen la muziko en MIDI-dosieroj ne estas registrita. Ĝin sintezas la sonkarto de la komputilo laŭ komandoj, kiuj priskribas: kiun melodion sonigi; kiel akompani ĝin; per kiuj muzikiloj fari tion; kun kioma laŭteco kaj rapideco tio sonu; kie devas troviĝi la sonoj en la stereofona panoramo; ĉu tiuj parametroj estu konstantaj aŭ ŝanĝiĝu en iuj lokoj de la muzikaĵo. Profesiuloj asertas, ke MIDI-dosieroj povas soni pli bone ol k-diskoj. Sed por atingi tion oni devas havi laŭeble plej bonan sonkarton, kiu povas esti tre multekosta. Kaj muzikiloj, kiujn midie imitas malmultekostaj sonkartoj, povas soni tute nerekoneble.

La karaokeaj dosieroj de la dua tipo estas preskaŭ samgrandaj, kiel la uzitaj por ili MP3- aŭ Ogg Vorbis-dosieroj (kutime kelkmegabitokaj) kaj sufiĉe pezaj por uzi interrete. Tamen ilia gravega avantaĝo estas, ke ili sonas same bone sendepende de la sonkarto. Samkiel en la tuta mondo, tiuj dosieroj en la esperanta mondo ŝajnas esti tre perspektivaj.

Grava obstaklo por disvastiĝo de MP3 kaj Vorbis-karaokeaj dosieroj estas tio, ke por krei ilin oni prefere bezonas sondosierojn sen la voĉpartio. Krei tian dosieron eblas en sonstudio, kie estis registrita la kanto, mutigante la voĉan kanalon, eventuale aldonante anstataŭ ĝi la melodion, kiun plenumas iu muzikilo, kaj registrante la rezultan muzikaĵon denove. Tiaj registraĵoj elŝuteblas el la reto MP3 aŭ Vorbis-formate, tamen ili dume ne multas aŭ relative multe pli ofte ol MIDI-dosieroj estas pagendaj.

Alia ebleco akiri senvoĉan dosieron uzeblan por karaokeo estas forigi la voĉan partion per speciala programo.

Tia programo povas esti parto aŭ kromprogramo de sonludilo, sonredaktilo, aŭ soneliga sistemo. Por forigi la voĉon la programo supozas, ke ĝi troviĝas, kiel tio ofte okazas, precize en la mezo de la stereopanoramo (monofoniajn dosierojn ĝi ne efikas). Ĝi forigas el ambaŭ kanaloj ĉion, kio en ili samas. Sekve, ĝi povas, unuaokaze, ne forigi la voĉon aŭ forigi ĝin ne plene, se ĝi ne estas precize en la mezo. Duaokaze, forigi iujn muzikilojn krom la voĉo, se ankaŭ ili troviĝas en la mezo. La kvalito de la rezulta sondosiero ofte taŭgas por amatora kunkantado, kaj foj-foje eĉ por pli serioza celo.

Tria ebleco akiri senvoĉan MP3/Vorbis-dosieron estas fari ĝin el MIDI-dosiero: sonigi ĝin, samtempe registri aliformate (ekzemple WAV) kaj poste konverti al la dezirata formo. Okaze de ne tre altnivela sonkarto eblas uzi programon, imitantan multekostan sintezilon: la sonoj de ĉiuj muzikiloj en MIDI-dosieroj danke al tio povas esti multe pli bonaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Karaokeo-ludiloj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Programoj por krei karaokeajn dosierojn[redakti | redakti fonton]