Creative Commons
El Vikipedio
Creative Commons (CC), anglalingva nomo tradukata en Esperanton kiel Krea Komunaĵo aŭ Kreiva Komunumo, estas ne-profita organizaĵo celanta disponigi, sur stabila leĝa bazo, laŭeble multajn kreajn verkojn al la publiko.
Iniciatis la projekton Creative Commons en la jaro 2001 i.a. Lawrence Lessig, proponante pli liberan sistemon de aŭtoraj rajtoj. Creative Commons zorgas pri aro da internaciaj projektoj por traduki rajtigilojn de la angla lingvo kaj de la usona juro al aliaj lingvoj kaj jursistemoj.
Enhavo |
[redakti] Historio
En ĉiuj landoj ekzistas striktaj leĝoj pri kopirajto, kiuj malpermesas kopii literaturan verkon, bildon, muzikon ktp, sen antaŭe – kutime kontraŭ pago – akiri la rajton por tio. Aliflanke, multaj verkistoj kaj artistoj ege deziras, ke iliaj verkoj estu kopiataj kaj konataj de la publiko, sen iu ajn kompenso. La disvastiĝo de Interreto ankoraŭ pliakrigis la kontraston inter regulado kaj libereco.
Antaŭ kelkaj jaroj en pluraj landoj la daŭro de la kopirajta protekto estis konsiderinde plilongigita. En Usono en iuj okazoj ĝi povas atingi 70 jarojn post la morto de la kreinto. El tio rezultas, ke pro kopirajtaj problemoj fojfoje ne plu eblas reeldoni valorajn verkojn. Usonaj kontraŭantoj de la troa protekto procesadis pro tio (la tiel nomata kazo Eldred kontraŭ Ashcroft). Protagonisto en tiu proceso estis Lawrence Lessig, profesoro en la Stanford Law School kaj arda favoranto de libera kulturo.
La verdikto de la usona supera kortumo ne kontentigis Lessig, kaj li fondis en 2001 la asocion Creative Commons, Krea komunaĵo. En 2002 CC aperigis sian unuan aron da rajtigiloj.
[redakti] Rajtigiloj
La CC-rajtigiloj estas senpage haveblaj bildetoj kaj tekstoj, per kiuj la aŭtoro informas la leganton, ke lia rete aperigita verko estas tute libere uzebla aŭ ke estas iuj kondiĉoj priatentindaj. Se ekzemple estas limigoj, la bildeto enhavas la tekston some rights reserved (kelkaj rajtoj estas rezervataj). Alklakante la bildeton, la leganto de la paĝo alvenas al alia paĝo, en kiu la kondiĉoj estas pli detale klarigitaj per aliaj bildetoj, ekzemple kun la surskribo BY: (devo mencii la aŭtoron en okazo de reuzo) aŭ kun trastrekita dolaro-signo (malpermeso de komerca uzo), kaj teksto.
La verkisto povas ankaŭ uzi pli detalan bildeton ĉe sia verko, por ke oni ne devu alklaki aŭ fari ion alian por ekscii pri la uzkondiĉoj de la verko, kiam oni jam scias, kion signifas ekzemple „CC BY-SA 3.0“. Interalie pro ne sufiĉe detalaj bildetoj kiel „Some rights reserved“ oni fojfoje erare pensas, ke ekzistas nur unu sola rajtigilo „Creative Commons“.
La originaj CC-rajtigiloj estis bazitaj sur usona leĝaro kaj ne nepre havas juran validon en aliaj landoj. Tial ili estas adaptataj al la leĝaro de aliaj landoj kaj tradukataj al lokaj lingvoj. En la ĉefpaĝo creativecommons.org jam eblas elekti el kelkdeko da jurisdikcioj.
En la sama retpaĝaro estas ankaŭ gvidilo por elekti la deziratan rajtigilon kaj por meti la referencan bildeton sur nove kreita paĝo. Bedaŭrinde, la informoj estas relative komplikaj por nespertulo kaj preskaŭ ekskluzive en la angla lingvo.
Ĉiuj tekstoj interrete publikigitaj de la internacia magazino sendependa Monato nun portas CC-rajtigilon, kiel ekzemple en la jena artikolo.
[redakti] Elementoj
La nunaj (en marto 2009) rajtigiloj de Creative Commons estas priskribeblaj pere de elementoj, kiuj konsistigas iliajn titolojn. Ĉiu el la elementoj priskibas mallonge unu kondiĉon kiun oni devas obei ĉe uzado de la verko. La elementoj mem estas nur priskribo iom pli facile legebla de ne-juristoj, ol la plena rajtigila teksto mem; ĉe okazo de juĝproceso oni uzas la plenan tekston.
- Liberaj
- BY (Attribution) — menciu la aŭtoron.
- SA (ShareAlike) — rezultatoj de ŝanĝo de la verko devas havi la saman rajtigilon.
- Neliberaj
- ND (No derivatives) — ne ŝanĝu la verkon.
- NC (Non-commercial) — ne uzu la verkon por profiti mone.
[redakti] Liberaj
Tiuj ĉi elementoj prezentas limigojn permesataj de la Difino de liberaj verkoj kaj de iuj aliaj difinoj de libera verko. Verkoj kun rajtigiloj konsistantaj nur el tiuj elementoj estas do ordinare rigardataj kiel liberaj. Tamen la projekto Debian rigardas iujn el la permesiloj kiel neliberaj, kalkulante iun kontraŭmalliberigan kondiĉon en la rajtigiloj kun versio „2.5“ tro malliberiga.
- Attribution
Signifas, ke oni menciu la aŭtoron. Ĉiuj el la nunaj rajtigiloj de CC havas tion. La aŭtoro rajtas ordoni, ke oni ne menciu lian nomon en ofenda por li verko laŭleĝe bazita sur lia verko.
- ShareAlike
Rezultatoj de ŝanĝado de la verko estas disdoneblaj nur laŭ la sama rajtigilo kiel tiu de la baza verko.
Ĝi estas kontraŭmalliberiga kondiĉo. Kiam oni uzas ĝin sen NC, ĝi faras kopilefton (sed nur se oni rigardas la permesilon CC BY-SA kiel libera).
Memkompreneble ĝi ne estas kunigebla kun ND.
[redakti] Neliberaj
Uzo de tiuj ĉi elementoj faras la verkon nelibera laŭ ĉiuj difinoj (ekzemple de freedomdefined.org, de FSF, de OSI, de Debian).
- Noncommercial
Malpermeso uzi la verkon por profiti mone.
Ĝi estas unu el la plej uzataj, sed ankaŭ la malpli klaraj aferoj pri la rajtigiloj.
- No derivatives
Malpermeso ŝanĝi la verkon. Oni tamen rajtas transformi ĝin por povi uzi ĝin per alia aparato, programo ks.
[redakti] Kunmetaĵoj de la elementoj
En la jaro 2008, la rajtigiloj proponataj de Creative Commons estis:
- Liberaj
- CC Attribution (CC BY)
- CC Attribution-ShareAlike (CC BY-SA)
- Neliberaj
- CC Attribution-Noncommercial
- CC Attribution-Noncommercial-ShareAlike (CC BY-NC-SA)
- CC Attribution-Noncommercial-NoDerivatives (CC BY-NC-ND)
- CC Attribution-NoDerivatives
La versioj 3.0 de ĉiuj el la rajtigiloj ebligas almenaŭ nekomercan disvastigadon de verko, kaj malebligas malhelpon per specialaj iloj uzi la rajtojn donitajn per la rajtigilo.
[redakti] Aliaj rajtigiloj
- CC0 1.0 Universal estas liberega rajtigilo, per kiu oni forlasas ĉiujn siajn rajtojn pri verko, farante la verkon libera kiel publika havaĵo. Ĉi tio diferencas de publika havaĵo, ĉar en kelkaj landoj ne eblas fari sian verkon publika havaĵo, tio estas simple sensencaĵo.
- Sampling+ 1.0 ebligas nekomercan disvastigon kaj uzadon, kaj iometan, apenaŭ rimarkeblan, uzadon de verko en aliaj verkoj. Malgraŭ la ebleco ŝanĝi kaj uzi verkon kun komercaj celoj, ĉi tiu permesilo ne estas libera, ĉar la verko devas esti malgrandega parto de la verko efektive uzata, aŭ esti treege multe ŝanĝita, kaj ankaŭ preskaŭ ĉia reklama uzado estas malpermesata.
[redakti] Iloj por uzado de alies rajtigiloj
CC disponigas[1] ankaŭ ilojn por uzado de kelkaj liberaj permesiloj publikigitaj de aliaj organizaĵoj simila al la uzado de ĝiaj propraj permesiloj. Disponeblas mallongaj priskriboj de la permesiloj por homoj kaj HTML’aĵoj por komputilaj programoj.
- CC-GNU GPL 2.0 por uzo de GNU GPL 2.0
- CC-GNU LGPL 2.1 por uzo de GNU LGPL 2.1
- CC-BSD por uzo de la permesilo kiun Open Source Initiative nomas la permesilo de BSD. Ĝi estas esence la modifita permesilo de BSD.
[redakti] Retiritaj rajtigiloj
Kelkaj rajtigiloj antaŭe disponigitaj de Creative Commons nun estas malrekomendataj. Ĉi tiuj du permesiloj estas malliberaj:
- Developing Nations („Evolulandoj“) 2.0 rajtigis simile al CC Atribuo, sed nur en evolulandoj. La verko estis nesendebla al la cetera mondo, kaj restis tie same mallibera kiel sen ia ajn rajtigilo.
- Sampling 1.0 ebligis nur iometan, apenaŭ rimarkeblan, uzadon de la verko en aliaj verkoj, sed nenian disvastigadon.
[redakti] Creative Commons en Esperanto
Ekde marto 2007 Esperantlingva traduko de la simpligitaj kondiĉoj estas disponebla sur la oficiala retejo. Komence de la jaro 2009, ekzistis plano de Petr Adam Dohnálek estigi leĝe konforman tradukon de la permesilo en la versio Unported, kun akredito laŭ la Svisa juro, kaj instigi la organizon Creative Commons publikigi poste ankaŭ la Esperantan plenan tekston.
Kelkajn jarojn antaŭe la Ĝenerala Konsilanto de Creative Commons Mia Garlick proponis traduki la informaron kaj la simpligitajn kondiĉojn (Commons Deeds). Koncerne la tradukon de la jura teksto, li menciis:
"Rilate la juran teskton, tiu strebas esti en la lingvo kaj adopti la terminologion de la leĝoj en la jurisdikcio, kien la jura teksto estas alportata. Tamen, okaze de Esperanto miascie ekzistas neniu jurisdikcio kaj tial en ĉi tiu fazo ŝajnas neeble Esperantigi la juran tekston. Ni laboras pri vere ĝenerala permesilo, tiu spegulos la lingvon de la internaciaj kontraktoj (la nuna spegulas la Usonan juron) kaj espereble poste eblos traduki la juran tekston en Esperanton, kiam ni kompletigos la procedon."
(In relation to the Legal Code, that tends to be the language and adopt the terminology of the laws of the jurisdiction for the particular jurisdiction to which the license has been ported. However, in the case of Esperanto there is, as far as I understand it, no jurisdiction and thus, it would not seem possible at this stage to translate the Legal Code into Esperanto. We are working on a truly "generic" license that reflects the language of international treaties (the current one reflects US law) and perhaps it may be possible to translate that Legal Code into Esperanto once we have completed this process.)
Tamen, kvankam la procedo jam estas finita kaj la vere ĝenerala versio ekzistas, la organizo en la jaro 2009 konsentis nur kun publikigo de Commons Deed, same kiel antaŭe, ne de la jura teksto. La estrino de Creative Commons International, Dr. Catharina Maracke, skribis interalie:
"… ni diskutis interne dum pasintaj jaroj kaj konkludis, ke ni ne traduku la naciajn versiojn en iun ajn lingvon krom tiujn, kiuj oficiale estas parolataj en la koncerna jurisdikcio. La versio Unported estis eldonita por uzo de kreantoj kaj aŭtoroj, al kies jurisdikcio ankoraŭ la permesilo ne estis adaptita; ĝi estas bazita sur la lingvo de la internaciaj kontraktoj kaj tial uzas la Anglan kiel oficialan lingvon de ili. El la perspektivo de Creative Commons estus laŭvorta traduko de la versio Unported en aliajn lingvojn ne helpema, sed konfuza."
(… we have discussed this internally over the past years and the conclusion was that we don't translate national CC licenses into any other language except the languages, which are officially spoken in that respective jurisdiction. The "unported" license was drafted to be used by creators and authors to whose jurisdiction CC has not been able to port the licenses and it is based on the language of international treaties - and therefore we used English as the official language for that. From a CC perspective it will not be helpful but rather confusing to literally translate the "unported" license into other languages.)
[redakti] Similaj projektoj
Inter aliaj GNU (libera programaro, www.gnu.org) kaj Vikipedio havas similajn celojn kaj kunlaboras kun CC. Al la listo antaŭ nelonge aldoniĝis Ourmedia (www.ourmedia.org), kiu promesas senpage kaj poreterne enretigi artajn kreaĵojn.
[redakti] Referencoj
- ↑ http://creativecommons.org/license/, malsupre
[redakti] Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
Creative Commons en Esperanto
Ekzemplo de esperantlingva mallonga priskribo de permesilo (ne la permesilo mem!)
Ĉu volas labori kune? - filmo pri Creative Commons ĉe dotSUB
Ipernity - tie eblas kunhavigi dosierojn inter alie laŭ rajtigiloj de Creative Commons
| Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur artikolo de Roland Rotsaert el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo. |

