Komuna bono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Komuna bono estas termino referecanta al diversaj nocioj. En la plej komuna nocio definitas la komuna bono aparta bono kiu estas partoprenata de ĉiuj membroj de aparta socio. Troviĝas definoj pri la komuna bono ankaŭ en la filozofia kadro kiel en tiuj de la etiko, de la politika scienco, de la religio kaj de jurisprudenco.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

En la kampo de la filozofio la koncepto pri Komuna Bono oscile diversas. Ĝi, laŭ iuj filozofiaj fluoj, esprimas ideon, entaĵon aŭ alian aferon, kiu utilas por la tuta komunumo, Ekzemplas ĉi-rilate la stoikistaj filozofoj kiuj situigas la komunan bonon el la "logos" (racia energio) kaj en ties ordinanta agado kun ĝiaj publikaj harmonaj rezultoj. Laŭ aliaj filozofiaj pensadoj, male, la komuna bono estas intencata kiel la “bono de la plej granda parto”: Hegelo devenigas el tiu nocio ke la sola persono en sia individueco havas neniun socian gravecon: kion oponas filozofioj inspiriĝinta el kristanismo.

Interesus esplori kaj rimarkigi la koincidojn kaj malsamecojn, pri la nocio de komuna bono, de Paltono rilate Aristotelo, de diversaj ideismoj, de marksismoj, de skolastikismo, pozitivismo, de la modernaj filozofioj... ktp.

Ĝenerale ĉiuj nocioj pri komuna bono devenanataj el la filozofiaj penso-fluoj koincidas en la principo laŭ kiu povas okazi ke la komuna bono postulu la oferon de unuopuloj por la savo de multaj: eĉ estas tia cirkonstanco kiu distingas la komunan bonon el la aliaj bonaĵoj.

Karakterizoj de la komuma bono[redakti | redakti fonton]

Antaŭ ol eniri tiujn sciokampojn, utilas konstatis kiom multas kaj diferencas la proponoj pri komuna bono. Grandlinie:
a) Liberalismo (plibonus diri la koncepto de certa fluo de liberalismo): la komuna bono de la socio estas la sumo de la individuaj bonoj.
b) Utilismo (nekonfuzenda kun la etika): la komuna bono de la socio estas la globala maksimumigo de la individuaj bonoj, kiu nemalofte postulas foroferon de iuj individuaj bonoj, nome ĝi atingeblas malprofite de iuj subjektoj (elzemple, por atingi la eliminadon de la kancero utilismo justigas la mortigajn eksperimentojn sur la embrioj aŭ ankaŭ sur plenkreskuloj, se la neado de tiu bono kiu estas la vivo de malmultaj ebligas la savon de la vivoj de multaj personoj).
3) Komunismo: ĉiu bono estas komuna, ne ekzistas privataj homoj.
4) Personismo: la komuna bono de la socio estas bono komunigita, nome la komuna bono “ne konsistas en la simpla sumo de la privataj bonoj de ĉiu subjekto de la socia korpo”; male ĝi “apartenas al ĉiuj kaj al ĉiu” (Kompendio de la Katolika sociala doktrino): [2]).

Precizigo: ankaŭ laŭ liberalismo ekzistas iuj bonoj nature komunaj (nature komuna bono de la familio, de la kunposedaĵo, de la socio), tamen tiuj proponantoj (kun esceptoj) asertas ke bonoj komunaj, por ĉiu persono, estas bonoj instrumentaj-interaj, dum la rezulta-fina bono de ĉiu persono estas nur lia, nome individua.
Male, personismo – kiu nun utilas kiel termino de komparo - asertas ke ekzistas kaj komunaj instrumentaj-interaj (publikaj transportoj, publika sano, disvastiĝo de vendejoj, instruada sistemo, ekonomia prospero, organizo de la ŝtato ktp) kaj bonoj finaj kaj intrinsekaj, kiuj estas bonoj de ĉiuj personoj.
Tiuj finaj kaj intrinsekaj komunaj estas:
- kunvivado morale bona (ne pura konvivado: ne estas bono kunvivado en la timego kaj /aŭ konflikta kaj surŝutita per luktoj aŭ kunvivado kiu estas ja jes pacigita, sed altrudita de totalismo: certe, analoge, la komuna bono de orkestro ne estas “simpleludi”, sed ludi harmonie) kiu atingas kiel pinto la amikecon morale bonan de la homoj inter ili (tiu morale bona, ĉar ekzistas ankaŭ amikeco malbona, ekzemple tiu kreiĝas en bando da krimuloj); - la amikeco kun <Dio certe ne malfavoras la komunan bonon ĉar tiu harmonio descendas ankaŭ inter la kunvivantoj. Temas, ĉiam pri bono inkluziva, pri socio kiu respektas la religiajn konvinkojn. - bono estas pli intensa se se individuo ĝin akiras kune kun aliaj - bono akirebla nur per la kunlaboro de aliuloj estas karakteriza signo de komuna bono.

Kroma ellaborado pri komuna bono laŭ Tomaso el Akvino[redakti | redakti fonton]

Tiu koncepto estas ellaborata, en la filozofia-religia medio, de sankta Tomaso de Akvino en Summa Theologiae skribita kaj instruita de 1265 ĝis 1274, kiu diras, rilate la esencon de la leĝo, ke tiu ĉi “nenio alio estas ol priskribo, se rilatata al la komuna bono, promulgita de la subjekto gvidanta la komunumon” (I pars, q. 90, a. 4), asertante tiel ke la komuna bono estas ankaŭ la komuna celo. El la sama verko li aldonas ke “ĉar la leĝo sin konstituas referencante precipe al la komuna bono, ĉiu alia precepto sur aparta objekto ne povas havi veston de leĝo ĝis kiam ĝi ekreferencas al la komuna bono. Tial, ĉiuj leĝoj referencas al la komuna bono”.
El alia pasaĵo de la sama Sumo (Q.29 artt. 37-42), ĉiam traktanta pri la komuna bono, li subtenas la licecon de la mortopuno sur la bazo de la koncepto de la konservo de la komuna bono. La argumentado de Tomaso el Akvino estas la jena: same kiel licas, eĉ oni devas, eltranĉi membron malsanan por savi la tutan korpon, tiel kiam persono fariĝis danĝero por la tuta komunumo aŭ kaŭzo de korupto por la aliaj, ĝi estas eliminanta por garantii la savon de la komunumo. La teologo, tamen, rifuzis la facilecon per kiu siaepoke oni mortopunis: morto puno nur pro gravegaj krimoj kontraŭ kiuj la socioj havas nur tiu sindefendo.

Politika scienco[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale laŭ la politika scienco estas bon(aĵ)o, materia kaj nemateria, tio kio povas esti utiligata de ĉiu ajn senpage.
Kutime la ŝtatoj indikas la esencajn elementojn de la komuna bono en la Konstitucioj.

Kurantaj konceptoj pri komuna bono[redakti | redakti fonton]

Kiuj estas la komunaj bonoj de la socio? Estas almenaŭ kvar grandaj konceptoj ĉi tie priskribendaj (kvankam per simpligoj):

  1. Liberalismo (pliprecize, de iuj vejnoj de liberalismo): la komuna bono de la socio estas la sumo de la individuaj bonoj.
  2. Utilitarismo (nekonfuzenda kun la “etika egoismo”): la komuna bono de la socio estas la suma maksimumigo de la individuaj bonaĵoj, kiu nemalofte postulas la rezignon al iuj individuaj bonaĵoj, nome ĝi atingeblas malprofite de la bono de iuj individuoj (ekzemple, por atingi la eliminon de la kancero, utilitarismo aprobas la mortigajn eksperimentojn sur la embrioj, sed ankaŭ sur plenkreskuloj, se la “ofero” de tiu bono, kiu estas la vivo de iuj, konsentas atingi la sanigon – savon – de la vivoj de multaj, de pli granda nombro da personoj ol tiuj de “oferitaj”.
  3. Komunismo: ĉiu bono estas komuna, ne ekzistas privataj bonoj. (Vidu: posedo)
  4. Personalismo: la komuna bono de la socio estas porsocia bono, (nome la komuna bono ne konsistas en la simpla sumo de la apartaj bonoj de ĉiu subjekto de la socia korpo), estas “de ĉiuj kaj de unuopulo” (Kompendio de la Katolika sociala doktrino n. 164), nome la bono de aliulo estas komponanto de la mia bono.[1]

Religio[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ religio kuntrenas propran nocion pri komuna bono. teologoj kaj antropologoj rimarkigas la karakterizajn elementojn de ĉiu religio. Ekzemple:
La Katolika Eklezio, en unu el siaj Konstitucioj fontinta el la Dua Vatikana Koncilio, proponas la jenan difinon pri la komuna bono: “la amplekso de tiuj kondiĉoj de la socia vivo kiuj ebligas kaj al la grupoj kaj al la unuopuloj atingi sian perfektecon pli komplete kaj pli rapide”. (Gaudium et Spes, 26).[2] En la Katolika sociala doktrino estas subtenate ke la bono komuna, kaj ne nur rilate la materiajn aspektojn, realiĝas pli efike kaj konsistige per la respekto kaj funkciigo de la principo de subsidiareco kaj komplementeco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kio estas la komuna bono? Por komuna bono estas intencita la amplekso de tiuj socie vivaj kondiĉoj kiuj konsentas al grupoj kaj al la unuopuloj realigi sian perfektigon. (Kompendio de la Katekismo de la Katolika Eklezio n. 407. ([1] kun peto de konsento.)
  2. Ankaŭ la Katekismo de la Katolika Eklezio proponas similan difinon. (KKE 1906).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "La conoscenza come bene comune" a cura di Charlotte Hess ed Elinor Ostrom, Bruno Mondadori, 2009
  • "Il bene comune" di Chomsky Noam, Editore Piemme 2010
  • "Le Undici Regole del Bene Comune" di Amedeo Nigra, Edizioni Marketing Sociale.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]