Open Knowledge Foundation

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Open Knowledge Foundation
OPEN KNOWLEDGE FOUNDATION
emblemo
neprofitcela organizaĵomalfermita enhavonegoco
Komenco 20-a de majo 2004
Geografia situo 51° 31′ 32″ N, 0° 5′ 2″ U (mapo)51.525694-0.083757999999989Koordinatoj: 51° 31′ 32″ N, 0° 5′ 2″ U (mapo)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo 86 - 90 Paul Street, EC2A 4NE, Londono, Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
OPEN KNOWLEDGE FOUNDATION (Granda Londono)
OPEN KNOWLEDGE FOUNDATION (Granda Londono)
DEC
OPEN KNOWLEDGE FOUNDATION
OPEN KNOWLEDGE FOUNDATION
Map
Open Knowledge Foundation
Tipo neprofitcela organizaĵo
Celo disvastigi malfermajn sciojn
Moto angle A world where knowledge creates power for the many, not the few. This is the world we choose
Fondinto(j) Rufus Pollock vd
Ĉefestro(j) Vanessa Barnett • Tim Hubbard • Karin Christiansen vd
Membro de MyData Global • Radical Open Access Collective • CKAN Association • Communia vd
Estr(ar)o Rufus Pollock
Catherine Stihler
Lingvoj

angla lingvo

Filioj Open Knowledge Belgium • Open Knowledge Finland • Open Knowledge Österreich • Open Knowledge Sweden vd
Posedatoj Public Domain vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Kompanio kun limigita Respondeco
vdr

Open Knowledge Foundation (trad. Fondaĵo por Malferma Scio) estas neprofitcela organizaĵo laŭ brita juro kiu antaŭaenigas la liberan kulturon, pli specife la liberajn enhavojn kaj malfermajn sciojn. Ĝi estis kreita la 24-an de majo 2004 en Kembriĝo, Britio[1].

La fondaĵo publikigis la difinon de la liberaj scioj (open definition)[2] kaj kondukas nombron de projektoj, kiel CKAN, programaro kiu permesas krei katalogon de datumoj, uzataj de multnombraj instancoj por administri ilian portalon de vastaj datumoj aŭ «where does my money go », servo pri esploro de la publikaj elspezoj[3].

Celoj[redakti | redakti fonton]

La celoj de la Open Knowledge Foundation estas i.a. :

  • Promocii la koncepton de «libera scio» (open knowledge), ĝiaj principoj kaj avantaĝoj.
  • Labori sur projektoj ligitaj al la liberaj scioj, kiel Open EconomicsOpen Shakespeare.

Laborgrupoj[redakti | redakti fonton]

La laborgrupoj de Open Knowledge Foundation arigas personojn kiuj interesiĝas pri unuopa fako de la libera scio kaj kiuj kune kunlaboras, ĉefe danke al retaj helpiloj.

Tiuj laborgrupoj konsistas el tri kategorioj: Open Research (Malferma Esploro), Open Government (Malferma Registaro) kaj Open Culture (Malferma Kulturo).

Malferma Kulturo[redakti | redakti fonton]

Temis pri laborgurpo dediĉita al la studo de la rimedoj per kiuj de la programaro pri malferma kodo kaj pri malfermaj kulturaj enhavoj povas kreskigi la aliron al kultura heredaĵo kaj forĝi novajn kreajn kaj kunlaborajn procezojn.

Promocio de la libera kulturo[redakti | redakti fonton]

La OKFN estas agema partnero de organizoj laborante en similaj fakoj, kiel la liberaj pedagogiaj rimedoj[4].

La OKFN estas regule konsultita por la redakto de raportoj promociante la disvolviĝon de liberaj enhavoj, ĉefe ĉe la Open Society Foundations[5] kaj por produkti pedagogiajn gvidilojn[6].

La Open Knowledge Foundation organizas ankaŭ regule lokajn renkontojn[7]

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) «Open Knowledge Foundation Weblog» Blog Archive » Open Knowledge Foundation Launched» arĥivo
  2. (fr) Définition du savoir libre en la retejo de Open Definition
  3. (en) Cory Doctorow, «Superb data-visualization of UK government spending» arĥivo, Boing Boing
  4. (en) Open Educational Resources Commons, «About» arĥivo : «Strategic Development and Outreach Partners ... Open Knowledge Foundation»
  5. (en) Open Society Foundations, «Public Feedback Solicited on Access to Information and Open Government Data Arkivigite je 2011-01-08 per la retarkivo Wayback Machine» archive, septembro 2010: «Information Program grantee Access Info Europe, together with the Open Knowledge Foundation, are holding a public consultation on open government data and the right of access to information»
  6. (en) Daniel Dietrich, «Open Data Manual Arkivigite je 2013-08-27 per la retarkivo Wayback Machine» arĥivo
  7. (en) Meetup-paĝo de Open Knowledge Foundation Arkivigite je 2012-12-03 per la retarkivo Wayback Machine arĥivo

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samnoma artikolo en la franca vikipedio, listo de aŭtoroj