Sławomir Mrożek

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sławomir Mrożek
Sławomir Mrożek
pola dramskribito, verkisto
Naskiĝo 30-a de junio 1930
en Borzecin, Pollando
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Sławomir MROŻEK (naskiĝis la 30-an de junio 1930 en Borzecin) estas pola dramskribisto kaj verkisto.

Li komencis sian karieron kiel ĵurnalisto sed en la fruaj 1950-aj jaroj turnis sin al teatraĵskribado. La unua dramo, Policja (La Polico), estis verkita en 1958. En la jaroj 1963 al 1996 li vivis ekster-Pollande en Italio, en Francio kaj en Meksiko (en 1977 li reiris al Pollando). Lia unua plenlonga teatraĵo estas ankoraŭ lia plej bone konata verko, Tango (1964, tradukita 1968). Ĝi estas daŭre prezentata tra Eŭropo.

La verkoj de Mrożek estas akre komikaj kaj ili apartenas al la Absurda Teatro, kreantaj siajn efikojn per ilustraĵoj, politikaj kaj historiaj referencoj, distordo, kaj satiro.

Gravaj Verkoj[redakti]

  • 1957 - Słoń (Elefanto)
  • 1958 - Policja (Polico)
  • 1961 - Na pełnym morzu (Sur la maro)
  • 1964 - Tango
  • 1967 - Dom na granicy (Domo sur la landlimo)
  • 1974 - Emigranci (La Enmigrintoj)
  • 1987 - Portret (Portreto)
  • 1993 - Miłość na Krymie (Amo en la Krimeo)