Stanisław Lem
Stanisław LEM [stanisŭav lem] (naskita la 12-an de septembro 1921 en Lvovo; mortinta la 27-an de marto 2006 en Krakovo) estis pola verkisto de satira kaj filozofiema sciencfikcio. Liajn librojn oni tradukis en 41 lingvojn. Vendiĝis pli ol 27 milionoj da ekzempleroj.
Lem naskiĝis en Lvovo (tiam en Pollando, nun en Ukrainio) kiel filo de kuracisto Samuel Lem kaj Sabina Woller. Li studis medicinon en la Universitato de Lvovo kaj la Jagelona Universitato en Krakovo, sed interrompis la studadon pro la invado de la nazioj dum la Dua mondmilito. Tiam Lem laboris kiel aŭtoriparisto kaj veldisto, kaj aniĝis al la kontraŭgermana rezistantaro. Je la fino de la milito Pollandon okupis la Ruĝa Armeo kaj la landon dum 45 jaroj regis fortoj strikte ligitaj al Soveta Unio. En 1946 Lem transloĝiĝis al Krakovo kaj finis sian studadon. Li laboris kiel helpanto en scienca esplorejo kaj komencis verki novelojn dum la libertempo.
Stanisław Lem estis kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.
Li estis premiita per honora membriĝo al la asocio Science Fiction and Fantasy Writers of America (SFWA) en 1973, sed la premio estis forprenita en 1976 pro liaj komentoj pri lastatempa sciencfikcia literaturo; li priskribis ĝin kiel malplene elpensitan, aĉe verkitan, kaj zorgantan pli multe pri vendokvanto ol pri ideoj aŭ literatura novigo. SWFA poste proponis al li normalan membriĝon, sed tion li rifuzis.
[redakti] Verklisto
- 1955: Szpital Przemienienia (la unua romano de Lem, ne sciencfikcia, sed iom aŭtobiografia rakonto pri juna kuracisto en Pollando dum la dua mondmilito)
- 1957: Dzienniki gwiazdowe
- 1959: Eden
- 1961: Solaris (filmigita de Andrej Tarkowski (Sovetio) en 1971 kaj de Steven Soderbergh (Usono) en 2002)
- 1965: Cyberiada
- 1968: Głos Pana
- 1968: Opowieści o pilocie Pirxie
- 1983: Kongres futurologiczny
- 1987: Pokój na Ziemi
[redakti] En Esperanto aperis
- Rakontoj el Ciberiado (Cyberiada):
- La maŝino de Trurl. Tradukis Zbigniew Sienkiewicz. En: Pola Esperantisto 1-2, 1982.
- La maŝino de Trurl. Tradukis el la pola Jerzy Wałaszek.
- Kiel la mondo saviĝis. (Jak ocalał świat.) Traduko de Matthew McLauchlin de la angla traduko el la pola fare de Michael Kandel. 2002.
- Kiel saviĝis la mondo. (Jak ocalał świat.) Tradukis el la pola Vladimir Ivanov. 2010.
- Kiel la mondo saviĝis. (Jak ocalał świat.) Tradukis el la pola Jerzy Wałaszek.
- La granda batado. Tradukis el la pola Jerzy Wałaszek.
- La maŝino de Trurl. Tradukis Zbigniew Sienkiewicz. En: Pola Esperantisto 1-2, 1982.
- El la rememoroj de Ijon Tichy. Novelo el la ciklo Stelaj taglibroj (Dzienniki gwiazdowe). Tradukis Zbigniew Sienkiewicz. En: Sferoj 1. – Santander: Grupo Nifo, 1983.
- Luna nokto. Sciencfikcia teatraĵo. Tradukis el la pola Valentin Melnikov. 1998.
- Surloka esploro. (Vizja lokalna.) Traduko de Jurij Finkel de la rusa traduko el la pola fare de K. Duŝenko. 2001.
- La robotfabeloj. Elektitaj rakontoj. Tradukis el la pola Jerzy Wałaszek.
[redakti] Eksteraj ligoj
- Oficiala retejo (pole, angle, germane kaj hispane)