Gustaw Herling-Grudziński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gustaw Herling-Grudziński (naskiĝis la 20-an de majo 1919 en Kielce, mortis la 4-an de julio 2000 en Napolo) estis pola verkisto, eseisto, literatura kritikisto, ĵurnalisto, soldato, malliberulo de gulagoj de NKVD. Arestita en 1940 post soveta invado en Pollandon. Kiel adepto de antaŭmilita Pola Partio Socialista post la dua mondmilito populariĝis kiel kritikisto de komunisma diktatoreco en Pollando kaj tuta Mez-Orienta Eŭropo. Dum la tuta periodo de komunismo en Pollando restis ekzile kiel pola politika elmigrinto. Kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La verkisto naskiĝis kiel kvara infano en polonigita, sed kredanta judismon juda familio kiel Gecel (vel Gustav) Herling (vel Grudziński), la filo de Dorota (Dobrysia) Bryczkowska kaj Jakub (Josek) Herling vel Grudziński.

En 1919 gepatroj de la verkisto loĝis en Kielce, sed multe da tempo pasigis en apuda Skrzelczyce, kie estis ilia farmodomo. En 1921 la farmo estis vendita kaj de tiu ĉi tempo la familio loĝis en Kielce kaj en Suchedniów, kie Jakub Herling-Grudziński aĉetis tie muelejon kaj domon. En postaj jaroj la verkisto rememoris kun sentimento Suchedniów, malgranda urbeto en Sanktakruca Provinco, i.a. en la verko Inny świat (Alia Mondo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]