Jacek Kaczmarski

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jacek Kaczmarski
Jacek Kaczmarski
Pola bardo, poeto, kaj kantisto.
Naskiĝo 22-a de marto 1957
en Varsovio, Pollando
Morto 10-a de aprilo 2004
en Gdansk, Pollando
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Jacek Kaczmarski (22-a de marto 1957 en Varsovio10-a de aprilo 2004 en Gdansk, Pollando) estis pola poeto, prozverkisto, kanzonisto, kreinto de tekstoj de kanzonoj. Li estas konata precipe per kanzonoj pri temaro historia (Rejtan, czyli raport ambasadoraRejtan, alinome raporto de ambasadoro, Sen Katarzyny IILa sonĝo de Katerino la 2-a) kaj socia-politika (MuryMuroj, Nasza klasaNia klaso).

Ĉi tiu figuro estas ekumene kunigita kun etoso de unua Solidarność kaj stato milita – periodo, kiam lia liriko, disvastigita en maloficialaj eldonejoj, estas identigita kiel voĉo de kontraŭkomunista opozicio. En socia opinio firmiĝis vido de Kaczmarski kiel bardo per gitaro kantinto "protest-songoj", kvankam lia verkaro paŝis ekster ĉi tiu stereotipo.