Lluís Llach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lluís Llach, 2006

Lluís Llach i Grande, esperante Ljŭis' Ljak' (Ĝirono 1948 - ) estas kataluna kantisto kaj komponisto.

Lluís Llach naskiĝis en Ĝirono, Katalunio. Li estis membro de muzika grupo Els Setze Jutges kaj lanĉis la movadon kataluna de la Nova Cançó (Nova kanzono). Dum la diktaturo de Francisco Franco li devis ekziliĝi ĝis la jaro 1976 al Francio, al Parizo, kie li laboris en la Olympia.

Lin popularigis la kanto "La Paliso" ("L'Estaca" [lestAka]) kiu iĝis simbolo de la lukto kontraŭ la reĝimo frankisma kaj por la renaturigo de la kataluna kulturo. Ĝi temas pri ligo al fosto (estaca) kiun oni rompu pro amo al libero, ĉefe se oni klopodu rompi ĝin el diversaj flankoj fare de diversaj kunluktantoj.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • 1968. Els èxits de Lluís Llach
  • 1970. Ara i aquí
  • 1972. Com un arbre nu
  • 1973. Lluís Llach a l'Olympia
  • 1974. I si canto trist
  • 1975. Viatge a Ítaca
  • 1976. Barcelona. Gener de 1976
  • 1977. Campanades a morts
  • 1978. El meu amic el mar
  • 1979. Somniem
  • 1980. Verges 50
  • 1982. I amb el somriure, la revolta
  • 1984. T'estimo
  • 1985. Maremar
  • 1985. Camp del Barça, 6 de Juliol de 1985
  • 1986. Astres
  • 1988. Geografia
  • 1990. La forja de un rebelde
  • 1991. Torna aviat
  • 1992. Ara, 25 anys en directe
  • 1993. Un pont de mar blava
  • 1993. A Bigi, perquè el ballis
  • 1994. Rar
  • 1995. Porrera -Món-
  • 1997. Nu
  • 1998. 9
  • 2000. Temps de revoltes
  • 2002. Jocs
  • 2004. Poetes
  • 2006. i.
  • 2007. Verges 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]