Leciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Leciono estas unu instrutempo, ordinare en lernejo, kaj lernaĵo prezentita dum tiu instrutempo aŭ unu ĉapitro de lernolibro (precipe fremdlingva) kaj lernaĵo prezentita en tiu ĉapitro.

Ĉar etimologie leciono signifas legaĵo, estas tiel nomata ankaŭ legaĵo el la Biblio dum matenaj horpreĝoj.

Metafore estas leciono uzata ankaŭ kiel instruo de sperto, precipe kiel puno pro misfaro: doni al iu lecionon pri moroj, lecioni iun pri bona konduto, tiu akcidento servu al li kiel leciono, tio estas instrua leciono por ĉiuj, al kokino la ovo lecionojn ne donu.

Lerneja leciono kutime koncernas konkretan temon: fari lecionon pri matematiko, doni lecionon pri algebro, vizitadi lecionojn pri zoologio, frekventi lecionojn pri ĉevaloj ktp.

La instruisto sin preparas por la leciono, por ke li povu prezenti kaj klarigi la lernaĵon al la lernantoj, kaj la lernantoj sin preparas por la leciono, por ke ili povu reciti la lecionon antaŭ la instruisto kaj montri, ke ili scias la lecionon. Nepreparitaj lernantoj, kiuj ne lernis aŭ forgesis sian lecionon, estas punataj, tial pro timo antaŭ la puno ili kelkfoje ne iras en la lecionon, evitas la lernejon kaj vagas dum la lecionoj tra la stratoj - poste la puno estas multe pli severa.

Kompleta serio de lecionoj pri definita temo estas nomata lecionaro.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri leciono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Al hundo bastono - al hom' leciono. 
  • Citaĵo
     Al kokino la ovo lecionojn ne donu. 
  • Citaĵo
     Lecionoj al profesoro estas vana laboro. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu