Karolo la 14-a Johano (Svedio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Baptiste Bernadotte
Karlo la 14-a de Svedio
Karlo la 3-a de Norvegio
Reĝo de Svedio kaj Norvegio
Regado 18181844
Antaŭulo Karlo la 13-a (la 2-a)
Sekvanto Oskaro la 1-a
Persona informo
Karl XIV. Johan
Charles XIV Jean de Suède
Jean-Baptiste Bernadotte
Naskonomo Jean Baptiste Bernadotte
Naskiĝo la 26-an de januaro 1763
en Paŭo,  Reĝlando Francio
Morto la 8-an de marto 1844
en Reĝa Stokholma Palaco,  Svedio
Mortis per apopleksio vd
Tombo preĝejo Riddarholmskyrkan en Stokholmo
Religio Origine Katolikismo, poste Luteranismo (Eklezio de Svedio)
Lingvoj svedafranca vd
Loĝloko Reĝa Stokholma Palaco vd
Ŝtataneco FrancioSvedio vd
Subskribo Karolo la 14-a Johano (Svedio)
Familio
Dinastio Bernadotte
Patro Jean Henri Bernadotte vd
Patrino Jeanne de Saint-Jean vd
Gefratoj Jean-Évangéliste Bernadotte • Karl Adolf • Lovisa Hedvig of Sweden • Karlo Aŭgusto de Svedio vd
Edz(in)o Désirée Clary
Infanoj Oskaro la 1-a
Profesio
Okupo monarkomilitistopolitikisto • milita komandisto vd
marŝalo de Francio
princo de Pontecorvo
Dum 1806-1810
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karolo la 14-a Johan de Svedio kaj Karolo la 3-a Johano de Norvegio (naskiĝis la 26-an de januaro 1763, mortis la 8-an de marto 1844) faris mirindan karieron de franca oficiro ĝis reĝo de Svedio-Norvegio.

Denaske li estis franco, kun la nomo Jean Baptiste Bernadotte. Li rapide avancis en la franca armeo kiel elstare bona oficiro, fariĝis militministro kaj "marŝalo de Francio" sub Napoleono. Li ricevis la titolon "princo de Pontecorvo", antaŭ ol oni proponis al li la svedan reĝan tronon.

Li estis reĝo de la unio Svedio-Norvegio de 1818 ĝis sia morto.

Li estas la unua reĝo (kaj la prapatro) de la dinastio Bernadotte.

Li edziĝis la 17an de aŭgusto 1798 al Désirée Clary, filino de marseila silkkomercisto kaj fratino de Julie Clary, edzino de Joseph Bonaparte. Désirée antaŭe fianĉiĝis kun Napoleono. Bernadotte kaj Désirée naskis nur unu filon, Oskaro la 1-a, reĝo de Svedio, kiu regis post la morto de sia patro.

Li estis alta viro kaj multaj rakontoj estis teksitaj pri la alteca diferenco inter li kaj la imperiestro. Populara mito, kiu ne estis konfirmita, asertas, ke post lia morto en 1844, la tatuo "Mort aux rois" ("Morto al la Reĝoj") estis trovita sur lia korpo, memoraĵo de la tagoj de la Revolucio.

Post sia morto li estis entombigita en la preĝejo Riddarholmskyrkan en Stokholmo.