Paŭo (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pau
Flago
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Aquitaine
Departemento Pyrénées-Atlantiques
Demografio
Loĝantaro 83803  ((2006))
Geografio
Geografia situo 43° 18′ N, 0° 22′ W43.300833333333-0.36972222222221Koordinatoj: 43° 18′ N, 0° 22′ W
Pau (Francio)
DEC
Pau
Situo de Pau
v  d  r
Information icon.svg
Kastelo de Paŭo

Pau (Paŭo) (franclingve prononcata [po], okcitanlingve [paŭ]) estas la ĉefurbo de la departemento Pyrénées-Atlantiques sud-okcidente de Francio, kaj ĉef-urbo de la historia regiono Bearno.

Loĝantaro: 83 803 (2006) en la urbo-mem kaj 194 460 kun la ĉirkaŭaĵo .

Arto kaj Historio[redakti | redakti fonton]


Kastelo de la reĝo Henriko la 4-a, Bulvardo de la Pireneoj.

Paŭo, Angla Urbo[redakti | redakti fonton]

La genezo de la Angla Epoko : Komence de la 19a jarcento la urbo gastigis la unuajn anglajn regnanojn, nome, la soldatojn de la Velingtona Duko, kiuj invadis la sudan Francion. Paŭo kaj ties milda klimato logis la armeon. Ekde tiam Paŭo famiĝas transmanike. Miloj da eksterlandanoj vintrumas en Paŭo.

La britoj markas Paŭon per siaj spuroj : La fameco de la bearna urbo kreskas, des pli ke la skota doktoro Alexander Taylor laŭdas la kuracan Paŭan klimaton. Britaj riĉuloj kunportas sian vivstilon kaj iom post iom modeligas iujn kvartalojn britmaniere. Venas ankaŭ usonanoj, brazilanoj, rusoj... Sed pli fortas en la urbo la spuro de la anglaj aristokratoj. Tiel aperas la unua kontinenta golfejo(1856), la anglikana preĝejo St Andrew kaj proksimume tri cent vilaojn en pompaj parkoj ! Je tiu epoko Paŭo estas la ĉefurbo de klimatismo, sporto kaj mondumaj festoj.

La rojalistoj rezignas favore al la respublikanoj  : Fine de la XIXa jarcento, la britoj preferas restadi en Biarritz kaj ĉe la vaska marbordo. Tiam la usonanoj anstataŭas ilin. Tiuj transatlantikaj anglosaksoj trovas en Paŭo mondumaĵojn kaj diversspecajn distraĵojn : ĉevalvetkurojn, kriketon, poloon, golfludon, ĉasadon kaj baldaŭ la aŭtomobilan sporton. Sed en la aviadhistorion tiuj nordamerikanoj lasos sian spuron ...

La fino de la anglosaksa ĉeesto : Kun la unua mondmilito ĉesos tiu favora periodo. Paŭo konservas por ĉiam la spuron de tiu « Angla » jarcento kaj oni povas plu admiri multajn vilaojn kaj parkojn, kiuj atestas pri tiu epoko.

Paŭo, aeronaŭtika urbo[redakti | redakti fonton]

La unuaj balonflugoj okazas en Paŭo en 1844 kaj la unuaj flugoj per aviadilo, ek de 1909, kiam fratoj Wright malfermas la unuan tutmondan aviadlernejon en la mondo. Paŭo gastigas la nurajn sep tutmondajn aviadkonstruistojn ĝis 1914 kaj devenas la tutmonda ĉefurbo de l'aviado. La milita aviadlernejo, kiu formas la spertulojn dum la Unua Mondmilito, kaj la franca lernejo de ĉasaviado tien establiĝas. Tie flugas la francoj Thénault, Simon, Codos, Bellenger, Garros, Nungesser, Guynemer, Artigau kaj Macé inter tiom da aliaj, kaj la usonanoj Lufbery, Thaw, Chapman, la fratoj Prince, Mc Connell, inter la plej famkonataj.

Helikoptera motoro Arrius

Nuntempe, Paŭo apartenas al la tutmonda konkurenca poluso en la aeronaŭtika sektoro Aerospace Valley kun Tuluzo kaj Bordozo. L'aeronaŭtika industrio inkludas grandajn industriajn grupojn (SAFRAN, Turboméca, Messier Dowty, Examéca, MAP...), kaj multnombrajn vicentreprenojn. Kun Biarritz/Bayonne (Dassault) kaj Tarbes (EADS Socata, Tarmac), la Adour-regiono estas zono forte dediĉita al aeronaŭtiko (12 000 postenoj). Tiuj entreprenoj interagas en la programoj Airbus A380 / A300 / A330 / A320 (alteriĝa subekipaĵo, karbonaj fibroj, mekanoveldado, aerostrukturoj), Eurocopter (motoroj, uzinaĵoj), Boeing (alteriĝa subekipaĵo) kaj Embraer. Paŭo gastigas ankaŭ la funkcitenan centron por la militaj helikopteroj Tigre. Aparte la fluhavena zono (Aéropole Pau- Pyrénées) plene kreskas kaj grupigas aeronaŭtikajn kaj aŭtomobilajn vicentreprenojn.

Paŭo, petrolindustria urbo[redakti | redakti fonton]

En 1951, oni malkovris en Lacq, apud Paŭo, unue petrolon kaj poste gason. Tiu gaso enhavas altan elcentaĵon da sulfuro (15 %). Tiel la regiono de Lacq iĝas gasa regiono kun sulfurapartigaj uzinoj. La sulfuro, kiu unuatempe estis konsiderata kiel nedezirata, iĝis poste sufiĉe grava enspezfonto.

Paŭo spertis gravan ekonomian kreskon, bazitan sur la malkovro de tiu giganta tergasa kuŝejo. Tiu ĉi estis la tiama plej grava gasa kuŝejo surtera en Eŭropo. Ĝi lasis Francion ĝui memsufiĉecon da gaso dum preskaŭ 30 jaroj. En Lacq naskiĝis la SNPA (ŝtata societo), kiu poste iĝis Elf Aquitaine kaj Total. Industriaj grupoj petrolaj kaj apudpetrolaj (Total SA, Schlumberger, Halliburton) kaj kemiaj (Arkema, Air liquide) estas lokitaj en Paŭo aŭ proksimume (en Lacq kun la kemia parko Chemparc, en Pardies kaj en Artix).

La Paŭa Scienca Centro TOTAL estas la 1a esplorcentro pri gasaj kaj petrolaj esplorado kaj produktado en Eŭropo, nome preskaŭ 2 000 personoj, el kiuj 900 tersciencaj doktoroj kaj inĝenieroj [1]. La terscienca esplorado ankaŭ baziĝas sur kunagadoj inter Universitato kaj entreprenoj. Ankaŭ notindas, ke la tersciencaj esplorado kaj inĝenierio ĉeestas tra fakaj entreprenoj (CGG, Paradigm Géophysical, TTI, VERITAS…) kaj fakaj trejncentroj (IFP Training, NExT-Schlumberger, Wellstaff, Baker Hugues…).

La baseno ĉirkaŭ Lacq ankaŭ orientiĝis al fajna kemio (Acetex, Celanese) kaj al novaj materialoj. Iom post iom disvolviĝis en Bearno pintteknologio por la miksmaterialoj kaj nanomaterialoj kun la societo SOFICAR (kiu produktas karbonajn fibrojn) kaj la GRL (Esplorgrupo en Lacq), unu el la ĉefaj esplorcentroj de ARKEMA.

Ankaŭ disvolviĝis investadoj rilate al energioj novaj kaj aliaj : la t.n. « bio »karburaĵoj ( fabrikado de bioetanolo far la societo AB-Bioenergy-France), biomaso (celulozo) kaj la elektroproduktado ekde gaso (SNET). Simile disvolviĝas, ununura en la mondo, modela proceso por kapti kaj sekvestri CO2 (injektado kaj stokado en elĉerpitan gasan kuŝejon).

Finfine, tiuj fajnkemiaj kaj fakkemiaj roloj, ebligos rekonverton de la gasprilaborado en la ĉirkaŭaĵo de Lacq.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lingvo :

La bearna lingvo, ŝtata lingvo antaŭ 1620, estas gaskona dialekto de l'okcitana lingvo.

Anekdotoj :

  • Ekzistis specifa angla-bearna vortaro intence al la britoj, kiuj multnombre restadis vintre en Paŭo
  • La vorto caddie formiĝis sur la golfejo de Paŭo (Billère) ek de la bearna vorto capdèth, laŭ la knabo, kiu portis golfklabojn.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En ĝi okazis en 1993 la UFE-Kongreso kaj okazis dum pasko 2009 (11a-14a de aprilo) la 64-a kongreso de SAT-Amikaro.

Estas gastiganto de Pasporta Servo kaj ZEO tie.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Économie du Béarn et des Pyrénées Atlantiques http://invest.cg64.fr/pageseditos.asp?idpage=406&ŝ_Menu_selectedID=top_FE166AB3