Édouard MORTIER, plennome Adolphe Édouard Casimir Joseph Mortier, Unua Duko de Trevizo (naskiĝis la 13-an de februaro 1768(nun 1768-02-13) en Le Cateau-Cambrésis, mortis la 28-an de julio 1835 en Parizo) estis franca armea komandanto kaj Marŝalo de la Imperio sub Napoleono la 1-a, kiu deĵoris dum ambaŭ la Francaj revoluciaj militoj kaj la Napoleonaj Militoj. Li estis unu el la 18 homoj mortigitaj en 1835 dum bomb-atenco fare de Giuseppe Marco Fieschi kontraŭ la reĝo Ludoviko Filipo la 1-a.