Nacia parko Fulufjället

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nacia parko Fulufjället
svede: Fulufjällets nationalpark
nacia parko
Njupeskär Fulufjället.jpg
Akvofalo de Njupeskär en Fulufjället
Oficiala nomo: Fulufjällets nationalpark
Deveno de nomo: fuluf- (ne konata certe)
-fjället (la monto)
Ŝtato Flago de Svedio  Svedio
Regiono Dalarnas län
Distrikto Älvdalen
Plej proksima urbo Särna
Montaro Fulufjället
Najbaras kun Norvegio
Riveroj Dalälven, ktp.
Situo Nacia parko Fulufjället
 - koordinatoj 61°35′00″N 12°40′00″E  /  61.583333°N, 12.666667°O / 61.583333; 12.666667 (Nacia parko Fulufjället)
Plej alta punkto
 - situo Brattfjället
 - alteco 1 042 m s. m.
Areo 385 km² (38 500 ha)
Biomoj konifero, torfejo
Inaŭguro 2002
Horzono UTC+1
 - somera tempo UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Kategorio IUKN II (nacia parko)
Vizitantoj jare 53000 (en 2003)
Nacia parko Fulufjället en Svedio
Green pog.svg
Nacia parko Fulufjället en Svedio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Fulufjället
Retpaĝo: www.dalarna.se/fulufjallet

(Retpaĝo pri la nacia parko)

La nacia parko Fulufjället (svede Fulufjällets nationalpark) estas sveda nacia parko kaj leĝe protektata konservejo, situanta laŭ la norvega landlimo. Ĝi estis inaŭgurata en 2002 fare de la reĝo Karolo la 16-a Gustavo. Kun suma areo de 385 km2, ĝi situas entute ene de la komunumo de Älvdalen en la provinco de Dalarna. La parko kovras la svedan parton de la montaro Fulufjället, la plej norda el la Skandinavaj Alpoj en Svedio, kies plej alta punkto estas Brattfjället. 53000 vizitantoj vizitis la parkon en 2003.

La supraj partoj de la altebenaĵoj estas enkovritaj de likenoj aŭ konsistas el nudflankaj montoj, dum la valoj estas kovritaj de densaj arbaroj. La erikejoj kun arbetoj, herboj kaj likenoj estas unikaj en la Skandinavaj Alpoj pro malpermeso paŝti boacojn. La regiono estas konata pro pluro de birdaj specioj, kiel la muta garolo, la simbolo de la parko.

Tie vivas ankaŭ la fama praarbego Old Tjikko.[1]

Loknomo[redakti | redakti fonton]

La deveno de la nomo Fulufjället ne estas konata certe: la finaĵo -fjället signifas «la monto», sed la komenciĝo (fuluf) ne estas klarsignifa. En Ortnamn i Dalarna (Loknomoj en Dalarna), Harry Ståhl proponas ke tiu ĉi vorto venas el la malnovsveda lingvo, signifanta «pala», aŭ aliflanke eble venas el la nomo de la urbo Falun aŭ de la rivero Fulan. Do la monto alprenus tiam la nomon de la proksima rivero aŭ, se ne, de la urbo. Fakte iu vojo kondukanta de Trysil al Falun pratempe pasis proksime de tiu monto, kiu tiam nomiĝis «la monto sur la vojo de Falun».

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Kontraŭe al la norvega flanko, la sveda flanko estas malbone studita je arkeologia vidpunkto, kaj samkiel en la montoj, homaj spuroj estas diskretaj. La montaro liberiĝis de glaĉeroj antaŭ 8000 jaroj, kaj la unuaj homoj alvenis dum la ŝtonepoko, ĉeesto atestata per kelkaj relikvoj, kiel ŝtona hakilo. Tiuj ĉi unuaj homoj estis ĉasistoj-kolektistoj kaj ne havis daŭrajn setlejojn, kio veris ĝis la ferepoko.

La homoj ĉeestis en la regiono dum la ŝtonepoko kaj la ferepoko, kiel atestas pluraj vestiĝoj. Tamen, la daŭra enloĝado de la regiono komenciĝis unue en la 16-a jarcento ĉe la norvega flanko kaj en la 18-a jarcento ĉe la sveda flanko.

Dum la vikinga epoko, daŭraj loĝejoj estis konstruitaj apud Mora, kaj oni kredas ke la unuaj tiaj loĝejoj estis konstruitaj en la valoj de Fulufjället antaŭ jaro 1000.

Arkeologiaĵo troviĝas meze de la Fjäll (altebenaĵo), la tiel nomata Altara ringo. Kion tiu ŝtonrondo fakte celis aŭ al kio ĝi servis, tio ankoraŭ ne estas klarigita (2010). Oni supozas, ke temas aŭ pri kultejo[2], aŭ pri malnova ejo por ĉasadi helpe de falkoj[3].

La parko estas konata ankaŭ pro sia maljuna arbo Old Tjikko[1], kiu aĝas ĉ. 9500 jarojn.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Ekde ĉi tiu periodo, la paŝtado kaj lignoindustrio influis la aspekton de la regiono, sed pluraj spacoj tamen konservis sian originan pejzaĝon. Kreskanta emo protekti la regionon dum la 20-a jarcento permesis konservi ĉi tiun heredaĵon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo kaj landlimoj[redakti | redakti fonton]

Fulufjället troviĝas en la komunumo Älvdalen en la provinco Dalarna, 25 km sud-okcidente de Särna, laŭ la Norvega-Sveda landlimo. Ĝi situas ĉirkaŭ 400 km malproksime de Stokholmo, kaj la fervojaj stacidomoj kaj flughavenoj plej proksimaj troviĝas en Mora, ankoraŭ 140 km for de la parko.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La nacia parko Fulufjället estas unu el la zonoj plej malproksimaj de la maro, do ĝi havas kontinentan klimaton. La averaĝa temperaturo estas 0,8°C, kun gravaj precipitaĵoj de averaĝe 601,1 mm jare. La neĝkovrilo restas plejofte inter 175 kaj 200 tagojn jare.

La sekvanta tabelo montras la veterevoluo dum jaro en la plej proksima urbo de la parko (Särna).

Monatoj januaro februaro marto aprilo majo junio julio aŭgusto septembro oktobro novembro decembro jaro
Averaĝa temperaturo (°C) -12,5 -10,5 -5,2 0,3 6,9 12,1 13,4 11,7 7,2 2,2 -5,2 -10,8 0,8
Precipitaĵoj (mm) 34,2 26,5 30,2 33,6 48,8 66,5 80,4 67,6 70,6 55 45,5 39,6 601,1

Tamen, la temperaturo kaj la precipitaĵoj de Fulufjället povas varii. Ekzemple, la zono spertis grandegan fulmotondron en la nokto de 30-a ĝis 31-a de aŭgusto 1997. Nivele de la lagoj de Rösjöarna, 276mm da pluvo estis registrita dum 24 horoj kaj la kvanto estis estimata inter 300mm kaj 400mm pli sude. Tiu ĉi estis la plej granda pluvkvanto registrita dum 24 horoj en Svedio. La damaĝoj estis tre gravaj.

Reliefo[redakti | redakti fonton]

Marĉo en Fulufjället

La parko kovras la ĉefan parton de la montaro Fulufjället (norvege Fulufjellet), laŭ longo de 35 km. Malgranda sud-okcidenta parto de la parko situas en Norvegio. Fulufjället estas altebenaĵo, kiu altas inter 900 kaj 1000 m, kun kelkaj rondigitaj montpintoj. Slottet, kiu altas 1 047 metrojn, estas la plej alta monto el la montaro. Ĝi troviĝas en la norvega parto.

Tiun ĉi altebenaĵon distranĉas pluraj valoj — okcidenten jen (Bergådalen, Girådalen), suden jen (Tangådalen) kaj orienten jen (Göljådalen).

Akvejoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj riveroj fontas en la montaro Fulufjället, la ĉefaj estas la Tangån (1,5 m³/s), la Girån, la Bergån, la Fulubågan, la Stora Njupån kaj la Stora Göljån (0,4 m³/s). La tri unuaj nutras la riveron Görälven, kiu laŭiras la montaron okcidentflanke, dum la tri lastaj nutras la Fulan (alinome Fuluälven), kiu laŭiras la montaron orientflanke. Tiuj du riveroj — do Görälven kaj Fulan — renkontiĝas kaj tiel naskas la riveron Västerdalälven, kiu pli maren formas la riveregon Dalälven. Unu el la riveretoj de la nacia parko Fulufjället, Njupån, formas en la nordo de la altebenaĵo la akvofalon Njupeskär, kun alto de 93 m, kiu estigas la plej grandan akvofalon de Svedio. La altebenaĵo, kaj aparte sia norda parto reliefe malpli ekstrema, enhavas plurajn gravajn lagojn, kiel la Stora Rösjön (1,01 km²), Stora kaj Lilla Harrsjön (0,77 kaj 0,65 km² respektive), Stora Getsjön (0,66 km²), ktp.

Tiu ĉi pejzago entenas ankaŭ torfejojn sumiĝantajn ĝis areo de 20km², kiu estas tamen malmulte kompare al la tuta areo de la ĉirkaŭa montaro.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Arbaroj sur la montopintoj de Fulufjället

Rokaĵo[redakti | redakti fonton]

La montaro Fulufjället konsistas plejparte el grejso. Tiu ĉi grejso formiĝis antaŭ 900 milionoj da jaroj, kiam tiu parto de la tektona plato Balta proksimis al la ekvatoro. La klimataj kondiĉoj estis aridaj kaj la vento alblovis grandajn kvantojn da sablo de la dunoj en la oceanon. La sedimentoj kunpremiĝis funde de la oceano kaj formis horizontalajn tavolojn de tre specifa tipo de roko, la grejso, kiu restis geologie, alie ol aliloke, strukture ne ŝanĝita.

Tiu ĉi grejsa formaĵo estas tre malsama al tiu, kiun oni trovas normalokaze ĉi-lande, konsistante pli grandparte el granito kaj de gnejso. Ĝi samgrade malsamas al la rokaĵo de la Skandinavaj Alpoj, kiuj estis ligitaj al Kaledona Montaro. La grejso estas nomata grejso de Dalarna (en Svedio) aŭ grejso de Trysil (en Norvegio). Tiu ĉi gresejo konsistigas la plej vastan zonon de grejso en Svedio kaj ĝia tavoldiko altas 1200 metrojn. La roko aspektas plej ofte ruĝaĉa, kelfoje griza, flavamarona.

La grejso estas tranĉita de vejnoj de diabaso (angle diabase), alinome dolerito. Ĉi tiu roko estas aparte grava en la pejzaĝo, ĉar ĝi estas pli nutroriĉa roko ol grejso por vegetaĵoj. Ĝi aldone pli rezistas erozion ol grejso kaj formas tiuokaze elstarajn strukturojn en la pejzaĝo. Ekzemple, la monto Brattfjället, plej alta punkto de parko, situas en unu el la plej grandaj zonoj de diabaso. Tiuj ĉi diabasejoj aĝas malpli ol 300 milionojn da jaroj, kio konformas al la formado de la rifto de Oslo. Tio sugestas ke ĉi tiuj diabasejoj rilatas kun ĉi tiu evento.

Formado de la pejzaĝo[redakti | redakti fonton]

La formado de la monto Fulufjället devenas de la samaj fortoj kiuj formis la Skandinavajn Alpojn. Efektive, ekde 60 milionoj da jaroj, la okcidenta skandinava marbordo samkiel la nord-orienta nord-amerika marbordo konsiderinde leviĝis rezulte de tektonaj moviĝoj. La kaŭzoj de la fenomeno ne estas klaraj, kelkaj hipotezoj proponiĝis. Unu el la hipotezoj baziĝas sur la leviĝo de la terkrusto kaŭze de la islanda varma makulo.

Poste, tiu ĉi zono suferis intensan erozion, donante la nunan pejzaĝon. Tamen, kontraŭe al la plej nordaj zonoj, kiel la nacia parko de Sarek, la pejzaĝo de Fulufjället ne estas sulke markita de glaĉera erozio. Fakte, eĉ se dum la zenito de la glaciepoko de kvaternaro la monto estis kovrita de la polusa glaciĉapo. Malgraŭ tio, la movo de glacio estis tre malforta, ne erozianta la masivon. Anstataŭe, la plej grava erozio okazis dum terciaro, speciale sub tropika klimato.

La Nacia parko Fulufjället vintre

Naturo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la enklasigo de WWF la parko situas en la tera ekoregiono Skandinava kaj rusa tajgoj, tio, kvankam grava parto de la parko troviĝas super la limo de la pinofitoj, kaj similas do pli al ĉirkaŭaĵoj el la Skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj.

Altebenaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pro la klimato kaj la nutra malriĉeco de la grundoj, la altebenaĵoj konsistas ĉefe el erikejoj kaj el nudaj terenoj kun nur kelkaj arbetoj de ordinara junipero kaj kelkaj lanugaj betuloj. La ĉefaj vaskulaj plantoj renkontataj estas la nana saliko, la Arctostaphylos alpinus, Hieracium alpinum, la nigra empetro (Empetrum nigrum), la ruĝa vakcinio, la mirtelo kaj la Loiseleuria procumbens. Sed la riĉeco je likeno igas la vegetaĵaron unika en Svedio, kun, interalie, vegetalaj tapiŝoj de Cladonia rangiferina kaj Cladonia stellaris, ne tuŝitaj tie de paŝtado de boacoj kontraŭe al aliaj svedaj montoj. Tie oni malkovris eĉ 9550-jaran ordinaraj piceoj, nome Old Tjikko, jen unu el la plejaĝulaj arboj tutmonde.[1]

Malpli da bestoj loĝas en ĉi tiu zono. Troviĝas tie ĉefe birdoj, kiel la fitiso, la herbejpipio, la rokenanto ktp.

Rivereto laŭ la deklivo de la monto

Valoj[redakti | redakti fonton]

Kontraste, en la valoj, la diabasa grundo kaj bonegaj klimataj kondiĉoj permesas pli riĉan vegetaĵaron. Pli specife, ĉi tiuj zonoj estas tegitaj de arbaroj, kun pluraj specioj. Jenas laŭ alto: la lanuga betulo, la arbara pino kaj la ordinara piceo, kovrantaj respektive 4 100 hektarojn, 3 500 hektarojn kaj 5 000 hektarojn. La subarbaroj prezentas ankaŭ grandan diversecon. Tiel, la sudaj deklivaĵoj enkovriĝas de arbara pino kaj ilia subarbaro similas al erikejoj, specife kun la kaluno, la nigra empetro, ktp. La ceteraj arbaroj kun pinofitoj enhavas pli ofte la speciojn — mirtelo, Gymnocarpium dryopteris, Solidago virgaurea kaj Melampyrum pratense. La grundoj riĉaj je diabaso permesas la kreskon de Cicerbita alpina, de Geranium sylvaticum kaj de Aconitum lycoctonum. Ĉi tiuj zonoj enhavas plurajn speciojn de muskoj. Notindas, ke la parko posedas trionon de la muskospecioj troveblaj tutlande.

Besta vivo en ĉi tiu regiono estas ankaŭ specie sufiĉe riĉa. La zono estas aparte grava por la brunaj ursoj, kiuj ŝatas vintrumi en nestegoj sur la altejoj de la montaro. En printempo ili malsupreniras en la ebenaĵojn kaj ne plu resupreniras ĝis aŭtune, kiam beroj invadas la montojn. La regiono estas prefera vivloko de Lynx lynx (norda linko). Ĉi tiuj specioj estas protektataj en Svedio. Krom la ruĝa vulpo, aliaj predantoj, jen la gulo, la lupo kaj la arkta vulpo, estas pli raraj kaj ne havas fikslokan loĝadon. La nacia parko Fulufjället havas konsiderindan loĝantaron el alkoj kiuj pasigas la someron en la montoj, sed kiuj preferas pasigi la vintron en zonoj malpli neĝtegitaj. Pri malgrandaj mamuloj, oni povas citi la ĉeeston de la Sciurus vulgaris, la Martes martes kaj la neĝleporo. Kiel sur aliaj svedaj montoj, la Lemmus lemmus ĉeestas en Fulufjället, sed ĝia nombroforto varias treege de jaro al jaro.

La montpintaj arbaroj montras sian propan speciaron de birdoj, aparte menciindas la rubandoturdo, la korako kaj la reĝa aglo. Pli generale, la abaroj enhavas la trifingran buntpegon, la grandan krucbekulon, la malgrandan krucbekulon, la ĝardenruĝvostulon, la montofringon kaj la mutan garolon.

Malsekaj zonoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj marĉejoj ekzistas en la parko, sed ili estas generale malriĉaj je vegetaĵaro, escepte de kelkaj zonoj kies roko diabasa igas la terenon pli nutrema. Kompense, en la montaraj altejoj, laŭ la riveretoj, riĉa tapiŝo el vegetaĵaro povas kreski, kun, pli specife, la Chrysosplenium alternifolium, la Epilobium alsinifolium, la Aconitum lycoctonum subsp. vulparia kaj la Stellaria nemorum. Nivele de la akvofalo Njupeskär, la kondiĉoj permesas la kreskon de la Oxyria digyna, kiu kreskas normalokaze pli norde. Tiuj ĉi malsekaj zonoj estas ankaŭ interesa loko por la muskoj kaj la likenoj. Fulufjället estas tiel unu el la specie plej riĉaj zonoj de Svedio pro ĉi tiuj kriptogamoj kun 394 specioj de muskoj kaj pli ol 500 specioj de likenoj inventaritaj. La ĉeesto de ĉi tiuj likenoj estas parte pro tio, ke la parko ne estas en la teritorio kie boacoj paŝtiĝas.

La eŭropaj kastoroj, kiuj prae loĝis en la riveretoj de la zono, malaperis pro intensa ĉaso antaŭ 100 jaroj. Hodiaŭ tiuj retrovis nombre sian originan populacion. Krom tio, estas speciale riĉa loĝantaro de birdoj kiuj karakterizas la malsekajn zonojn de la nacia parko Fulufjället. Tiel, ĝi konsistigas areon de nestado de pluraj specioj, kiel la rokanaso, la longvosta klangulo, la nigra maranaso kaj densigas loĝantarojn de ruĝkola falaropo, de duelbirdo, de griza tringo kaj de brovtringo. Oni trovas kelkfoje la grandan kurlon, konsideratan minacata specio.

En la lagoj popolas precipe la Salvelinus alpinus, la truto (Salmo trutta) kaj la lojto. La akvejoj de la parko estas rekonataj pro sia abundeco kaj protektiĝas ekde 1962.

Sociaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Turismo[redakti | redakti fonton]

Glacigrimpado eblas por turistoj, kiam la akvofalo frostiĝas.

Tiu parko estas la plej norda el la naciaj parkoj de Svedio. Aliflanke temas pri tiu parko, kiu estas plej proksima al la plej multaj enloĝantoj de Svedio. 53000 personoj vizitis ĝin en 2003 (pli ol 80% somere), kio konstatebligis kreskon de preskaŭ 40% ekde 2001. Triono de la vizitantoj estis eksterlandanoj, ĉefe Germanoj. La ĉefa motivo de la vizitoj estas la akvofalo Njupeskär, la plej alta akvofalo de la lando kun alto de 93m, el kiuj 70m estas libera falo. Ankaŭ la damaĝoj al la pejzaĝo per la fulmotondro de 1997, ankoraŭ videblaj proksime al la akvofalo, konsistigas vidindaĵon por turistoj. La ĉefa enirejo de la nacia parko de Fulufjället situas proksime al ĉi tiuj du vidindaĵoj. Apud la ĉefa enirejo troviĝas la naturum, la parka informcentrejo kun ekspozicioj pri la tiea naturo kaj ekirpunkto por gvidataj vizitoj. Ĉi-punkte komenciĝas pluraj vojetoj, donante marŝtcirkviton kun suma longo de 140km.

Vintre, skiado eblas, sed tio okazas relative malmulte pro manko de preparitaj skivojoj. Oni pratikas glacigrimpadon sur la fama akvofalo Njupeskär. Ankaŭ fiŝkaptado eblas, sed nur kondiĉe ke oni aĉetu specialan bileton.

Protekto[redakti | redakti fonton]

La unua protekto de la zono okazis en 1937, kiam oni enklasigis 62,2 hektarojn ĉirkaŭ Njupeskär domajna rezervejo (domänreservat), antaŭulo de la hodiaŭaj naturrezervejoj en Svedio. En 1946, 365 hektaroj da arbaroj laŭ rivero Göljån estis aldone klasitaj. En 1964, la zono de Njupeskär iĝis natura parko kaj grandiĝis je 225 hektaroj, atingante sume 1 447 hektaroj en 1970. En 1973, la tuta zono, jen 38 060 hektaroj, iĝis naturrezervejo. En 1990, la paŝto de boacoj estis malpermesata.

La nacia parko Fulufjället apartenas al li reto Natura 2000 kaj enklasiĝas protektita birda areo ekde 1996. La parko iĝis unu el la ĉefaj parkoj de Eŭropo kaj membro de la reto PAN parks, kreita de la WWF.

En 2012 la norvega parto de la montaro nek estis protektata, nek aperis en projekto de kreado de naciaj parkoj de la lando en 1992. La eblo krei parkon en la norvega parto estis en la jaro 2012 ankoraŭ sub studado.

Popolkulture[redakti | redakti fonton]

Ĝuste jen en la arbaroj de Fulufjälet la infankanto Mors lilla Olle[4][5] {De panjo — eta Olle} de Alice Tegnér trovis sian komencon.

Onidire, vera okazintaĵo inspiris ĝin: Septembre de 1850 infano nome Jon Ersson kun siaj kvar gefratoj kolektis mirtelojn en la arbaro, kelkajn centmetrojn apude de sia hejmo en Morbäcksätern en la komunumo Särna. Jon, kiu aĝis nur 1½, renkontis ursinon kun ĝiaj du idoj. Li donis al ili el siaj mirteloj por manĝi. Poste Jon kune kun la du ursidoj kuŝigis sin ripoze kontraŭ la ursino. La fratino, vidinte la ursojn, kuris venigi sian partrinon. Tiu fortimigis la ursojn. La etulo kredis la bestojn nigraj hundegoj.

Norvega gazeto raportis pri la okazintaĵo aprile de 1851. La sveda verkisto Wilhelm von Braun (1813-1860) skribis poemon pri la rakonto Stark i sin oskuld (fort' en sia senkulpo), kiu siasekve inspiris Alice Tegnér[6].

Administrado[redakti | redakti fonton]

Naturum (Informejo) de Fulufjället

Kiel pluraj naciaj parkoj de Svedio, la parko dividas la administradon inter la Naturvårdsverket (mediprotekta organizaĵo) kaj la konsilantaro de la svedaj provincoj (Länsstyrelse).

La parkon oni dividis en 4 diverscelajn zonojn, por akordigi la protekton de la parko kun la akcepto de turistoj. Ĝi estas la unua sveda parko kiu elektis ĉi tiun rigoran enzonigon.

  1. 60% el la parko enklasiĝas en zono I, enhavanta malmulte da substrukturoj.
  2. La sud-oriento de la parko (14% el la parko) enklasiĝas zono II. La parko permesas ĉasi alkon ĉi-zone.
  3. 25% el la parko konstituiĝas la zonon III. Ĉaso kaj fiŝkapto estas permesataj ĉi-zone.
  4. Finfine, la zono IV (ĉirkaŭ 1% el la parko) lokiĝas apud la ĉefa enirejo, de kie oni ankoraŭ vidas la damaĝojn de la fulmotondro de 1997.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Världens äldsta nu levande träd finns i Dalarna, Leif Kullman, Universität Umeå, 16a Aprilo 2008 Gazetara eltiraĵo
  2. Turisma retejo (el Retarkivo 2008)
  3. Provinca retejo (el Retarkivo 2010)
  4. Mors lilla Olle Angla Vikipedio
  5. Teksto de Mors lilla Olle
  6. Mors lilla Olle Franca Vikipedio

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • svede Rolf Lundqvist, Fulufjället : nationalpark i dalafjällen, Stockholm, Naturvårdsverket, 2002 (ISBN 91-620-1227-4)
  • angle Rolf Lundqvist, Fulufjället : national park in the mountains of Dalarna, Stockholm, Naturvårdsverket, 2005 (ISBN 91-620-1239-8)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]