Rokanaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rokanaso
masklo en Kalifornio
masklo en Kalifornio
ino en Kalifornio
ino en Kalifornio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Aythya
Specio: A. marila
Aythya marila
(Linnaeus, 1761)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

A. m. marila
(Eŭrazia rokanaso)
A. m. nearctica
(Pacifika rokanaso)

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La RokanasoGranda rokanaso (Aythya marila) estas birdo el la Anasedoj. Ĝi estas malgranda kompare kun aliaj merganasoj; tamen ĝi estas pli grandaj ol la tre proksime rilata Malgranda rokanaso. Ĝi estas ĉirkaŭpolusa specio, kio signifas, ke ties teritorio cirklas unu el la teraj polusoj. Ĝi pasas la somerajn monatojn reproduktanta en Alasko, norda Kanado, Siberio, kaj la plej nordaj lokoj de Eŭropo kaj Siberio. Dum vintro ĝi migras suden al marbordoj de Nordameriko, Eŭropo kaj Japanio.

La maskloj de la Rokanasoj estas pli grandaj kaj havas pli rondoformajn kapojn ol la inoj; ili havas brilbluan bekon kaj flavajn irisojn. Ili havas malhelajn kapojn kun brila malhelverda nuanco, blankajn subajn partojn kaj flugilojn kun blanka flugilstrio. La inoj estas ĉefe brunaj, kun blankaj bendoj en la flugilpintoj. Ili havas bluan bekon kiu estas iomete malpli senkolora ol ĉe la maskloj.

La Rokanaso nestumas ĉe akvo, tipe sur insuloj en nordaj lagoj aŭ flosantaj amasoj de vegetaĵaro. Ili ekreproduktiĝas dujaraĝaj, sed ekkonstruas nestojn en la unua jaro. La masklo havas kompleksan pariĝadan ceremoniaron, kio okzas ĉe la revena migrado al la someraj reproduktejoj kaj konkludas kun la formado de monogama paro. La ino demetas 6 al 9 ovojn olivec- al sablokoloraj ovoj. La eloviĝo okazas post 24 al 28 tagoj. La lanugokovrataj anasidoj kapablas sekvi sian patrinon serĉe de manĝo tuj post eloviĝo.

La Rokanaso manĝas akvajn moluskojn, plantojn kaj insektojn, kiujn ili akiras per mergado subakve. Ili formas grandajn grupojn, kiuj povas nombri en miloj. Ties ĉefa minaco estas homa disvolviĝo, kvankam ili estas predataj ankaŭ de gufoj, skunkoj, lavursoj, vulpoj, kojotoj kaj homoj. La populacioj de Rokanasoj malpliiĝis ekde la 1980-aj jaroj; tamen ili estas ankoraŭ listataj kiel specio Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La genra nomo Aythya devenas el la antikva greka aithuia kiu aludas al marbirdo menciita de Aristotelo kaj aliaj supozeble anaso, aŭko aŭ alia marbirdo. La specia nomo marila venas el greka vorto por karbaj braĝoj aŭ karbopolvo.[1] La Granda rokanaso estis unuafoje studata de Linnaeus en 1761.[2] Masklo de Rokanaso el Ameriko distingeblas el tiuj de Eŭropo kaj Azio pro sia pli markata vermikulado, nome vermecaj markoj[3] sur dorse kaj ĉe skapolaj, kaj estas konsiderata separata subspecio, A. m. nearctica.[4] Inoj de la du subspecioj estas nedistingeblaj.[5] Baze sur laŭgrandaj diferencoj, ankaŭ paleosubspecio de la Pleistoceno , Aythya marila asphaltica, estis priskribata de Serebrovskij en 1941 el restaĵoj de fosilio malkovritaj ĉe Binagady, Azerbajĝano.

Analizo filogenetika de la merganasoj, ekzamininte la skeletan anatomio kaj haŭton, trovis, ke la Granda kaj Malgranda rokanasoj estas unu de la alia plej proksimaj parencoj, kaj la Tufanaso estus la venonta plej proksima parenco de tiu paro.[6]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de masklo

Ĝi grandas ĉ. 47 cm, tio estas, plenkreskulo estas 39–56 cm longa kun enverguro de 71–84 cm kaj korpomaso de 726–1,360 g. Tio estas is 20% pli fortika kaj 10% pli longa ol la tre proskime rilata Malgranda rokanaso.[7] Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo.

Nome la viranaso havas brilnigrajn kapon (kun tre forta malhelverda brilnuanco), bruston kaj suban parton de la dorso (el malhelbruna al nigreca) kaj voston kaj subvoston (tre mallonga), dum la dorso estas helgriza (fakte fajna nigra vermikulado sur blanka fono), la flankoj kaj la ventro estas blankaj, la beko estas helblugriza kun nigra pintomakuleto.

La inanaso havas brunecan suprajn partojn[8], kun pli malhelbruna kapo (kie kontrastas la flavaj irisoj), pli helbruna brusto kaj pli malhelgriza dorso kaj helgrizaj flankoj, [9] blankan ventron, kaj tre markatan kaj ŝvelan blankan ringon ĉe la bazo de la beko, kiu estas iomete pli senkolora. Kruroj kaj piedoj estas grizaj. Ambaŭ seksoj havas same blankan, longan flugilan makulstrion kaj flavajn irisojn.

La masklo de Rokanaso estas pli granda kaj havas pli rondoforman kapon ol la ino. La ventro kaj flankoj de la masklo estas ege brilblankaj.

Junuloj estas similaj al inoj, sed kun malpli da blanko ĉe la bekobazo, pli helbruna vango, pli malhelaj dorso kaj vosto kaj pli brunaj flankoj. La masklo en eklipsa plumaro aspektas simila al sia reprodukta plumaro, escepte pro tio ke la palaj partoj de la plumaro iĝas sablokoloraj, la brilnigraj malpli brilaj kaj malpli nigraj kaj havas iom da blanko ĉe la bekobazo.[10]

Tiu holarkta specio (almenaŭ ĉe la maskloj) estas konfuzebla kun la Tufanaso, sed estas iomete pli granda, tute ne havas tufkreston, kaj la dorso estas grizeca anstataŭ brilnigra, kiel ĉe la Tufanaso. Inoj estas pli konfuzeblaj.

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado

La Rokanaso havas ĉirkaŭpolusan distribuadon, kaj reproduktiĝas ene de la Arkta Cirklo kaj en la Malnova Mondo (la Palearkto) kaj en Nordameriko (la Nearkto). Ĝi pasas la somerajn monatojn en Alasko, Siberio, kaj la nordaj partoj de Eŭropo. Ĝi troviĝas ankaŭ en Azio, kaj en la Aleŭtoj la tutan jaron.[11] La somera habitato estas marĉa tundro de malaltaj teroj kaj insuloj en nesalakvaj lagoj. Aŭtune la populacioj de Rokanasoj startas sian migradon suden por vintrumi. Ili vintras laŭlonge de la marbordoj de Pacifiko kaj Atlantiko de Nordameriko, la marbordoj de nordokcidenta Eŭropo, kaj de la Kaspia Maro, de la Nigra Maro, de Japanio, de la Flava Maro kaj de la Orientĉina Maro.[12] Dum la vintraj monatoj, ili troviĝas en marbordaj golfetoj, estuaroj, kaj foje ĉe internaj lagoj,[13] same kiel ĉe la lagoj de Centra Eŭropo kaj la Grandaj Lagoj.[12]

En Eŭropo, la Rokanaso reproduktiĝas en Islando, la nordaj marbordoj de Skandinavio, inklude multe de la nordaj partoj de la Balta Maro, la plej altaj montoj de Skandinavio kaj la areoj proksimaj al la Arkta Maro en Rusio. Tiuj birdoj pasas la vintrojn ankaŭ ĉe la Brita Insularo, okcidenta Norvegio, la suda pinto de Svedio, la marbordo el Bretonio al Pollando, inklude la tutan Danion, la Alpojn, la orientan parton de la Adriatika Maro, la nordan kaj okcidentan partojn de la Nigra Maro kaj la sudokcidentan parton de la Kaspia Maro.[14][15]

En Nordameriko, la Rokanaso somerumas en Novlando kaj Labradoro, laŭlonge ĉe Ungava Golfo, la Hudsona Golfo, la Lago Vinipego, Norda Jukonio, Norda Manitobo, kaj Norda Saskaĉevano. Ili vintrumas en Nov-Skotio Nov-Brunsviko, kaj la tuta okcidenta marbordo de Brita Kolumbio. Ili vintras ankaŭ laŭlonge de la tuta okcidenta marbordo de Nordameriko, inklude la areon de Kalifornia Duoninsulo. La Rokanaso vintras ankaŭ laŭlonge de la marbordoj de la Grandaj Lagoj, de la Golfo de Meksiko kaj la tuta orienta marbordo de Usono el Maine al Florido.[12]

Konduto[redakti | redakti fonton]

Ili flugas en densa, senorda grupo aŭ en linio. Ili ofte videblas sur venta maro, malofte eligas voĉojn. La rokanasoj vivas ĉe maroj, riverfaŭkoj, nestas sur insuloj de lagoj, en grupo. Migranta birdo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ino kun la karaktera blanka ringo ĉe la bekobazo

La Rokanaso reproduktiĝas tute el Islando al norda Skandinavio, norda Rusio, norda Siberio kaj okcidento de Nordamerika Arkto. Ili reproduktiĝas en tundro kaj boreala arbaro; oni ĉirkaŭkalkulas ke 75% el la nordamerika populacio reproduktas en Alasko. Ili tipe nestumas en insuloj en grandaj nordaj lagoj. Ili komencas reproduktiĝi kiam ili estas dujaraĝaj, kvankam ili povas eknestumi unujaraĝaj. La masklo elsendas mildan rapidan fajfon por atentigi inojn dum la pariĝado kio okazas el fina vintro al komenca printempo, revene al siaj nordaj reproduktejoj. La ino elsendas unusolan tonon, raspan “arrr-arrr-arrr-arrr-arrr”.[16] La pariĝada ceremonio estas kompleksa kaj rezultas en formado de monogama paro.[17] Paroj nestumas je proksimeco unu de alia en grandaj kolonioj, kutime ĉe akvo, sur insulo aŭ bordo, aŭ sur rafto de flosanta vegetaĵaro.

La nesto konsistas el neprofunda depresio farite de la ino kaj kovrita el ŝia lanugo.[7] Post la ovodemetado, la masklo abandonas la inon.[17] Tiam la maskloj iras al granda kaj izola lago, por plumoŝanĝado. Tiuj lagoj povas esti tre proksimaj al la reproduktejoj, aŭ mejlojn for. La samaj lagoj estas elektataj ĉiujare de la samaj anasoj. La plejbona plumoŝanĝa lago estas ne tre profunda, havas abundon de manĝo, kaj kovro.[18] La ino demetas 6 al 9 olivecsablokolorajn ovojn,[19] kiujn nur ŝi kovas dum 24–28 tagoj.[20] Pli granda ovaro povus indiki nestoparazitismon fare ĉu de aliaj Rokanasoj aŭ eĉ de aliaj anasospecioj.[21] La eloviĝintaj anasidoj estas kovrataj per lanugo kaj tuj estas kapablaj piediri, naĝi kaj manĝi per si mem; tamen ili ne povas ekflugi ĝis post 40–45 tagoj post eloviĝo.[12][17] La vundeblaj malgrandaj idoj sekvas sian patrinon, kiu protektas ilin el predantoj.[17]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Aro manĝante ĉe Tokio, Japanio

La Rokanaso plonĝas por akiri manĝon, kion ili manĝas surface.[7] Ili manĝas ĉefe moluskojn, akvajn plantojn, kaj akvajn insektojn,.[16] Dum la someraj monatoj, la Rokanaso manĝas malgrandajn akvajn krustulojn.[7] Estas informo el kvar Rokanasoj englutantaj leopardajn ranojn (kun korpolongo de ĉirkaŭ 5 cm), kiujn ili estis kaptintaj el flako de vojflanko.[22] En nesalaj ekosistemoj, la Rokanasoj manĝas semojn, foliojn, tigetojn kaj radikojn, kune kun herboj, algoherboj kaj similaj akvaj plantoj.[8] Danke al la retecaj piedoj kaj pezo, la Rokanasoj povas plonĝi ĝis 6 m kaj resti submerĝe dum ĝis unu minuto, kio permesas ilin akiri manĝon neatingeblan de aliaj merganasoj.[23]

La Rokanasoj formas grandajn arojn, kelkaj el kiuj povas enhavi milojn de birdoj. Kiam la aroj estas surakve, ili fruntas la fluon, kaj dum la anasoj flosas reen, kelkaj flugas antaŭen de la aro por pluhavi la lokon.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Paro de Rokanasoj

Laŭ Alan P. Peterson, tiu specio estas konstituata de du subspecioj, kiuj estas la jenaj:

  • Aythya marila marila (Linnaeus) 1761
  • Aythya marila nearctica Stejneger 1885

Minacoj[redakti | redakti fonton]

Komunaj predantoj de la Rokanasoj estas gufoj, skunkoj, lavursoj, vulpoj, kojotoj, kaj homoj.[2] La Rokanasoj ofte troviĝas implikitaj en fiŝkaptaj retoj, kaj tiele grandaj nombroj el ili droniĝas en retoj ĉiujare. La Rokanasoj povas suferi pro birda gripo, tiele futuraj eksplodoj de tiu malsano povus endanĝerigi la populacioj de Rokanasoj.[11]

Kvankam la Rokanasoj fruntas nombrajn minacojn, plej grava defio al ties survivado estas habitatodegradado kaŭzata de mikso de homa disvolviĝo kaj poluado.[24] La Rokanasoj, dum plumoŝanĝado kaj dum vintro, estas minacataj pro pliiĝantaj niveloj de organoĥloridaj poluantoj. Ankaŭ naftoverŝo kaj kloakosistemo minacas tiun anason. Ĉar 80% de la populacio de Rokanasoj vintrumas en urbanizita parto de la Atlantika Migrovojo, tiuj anasoj suferas altajn nivelojn de organikaj poluantoj, kun pliiĝantaj niveloj de pezaj metaloj en manĝo kaj habitato.[13]

Kuna grupo de usonaj kaj kanadaj sciencistoj pristudantaj la migradon de la Rokanasoj tra la Grandaj Lagoj trovis, ke 100% el inoj de Rokanasoj, kaj 77% el inoj de Malgrandaj rokanasoj, havis tro altajn nivelojn de seleno en siaj korpoj. Seleno estas duonmetala spurelemento kiu estas nature en kelkaj grundoj kaj el kiu malgrandaj kvantoj necesas por animala vivo. Tamen troa seleno povas kaŭzi reproduktan damaĝon kaj estas ege venena. Dum ties migrado tra la Grandaj Lagoj, la Rokanasoj estas je risko de engluti selenon pro manĝo de la invada zebra mitulo, kiu povas kaŭzi la nefekundecon de ino.[25] Tiu steriligo de inoj estas kaŭzante malpliiĝon de la populacio.

En studo pri 107 Rokanasoj, ĉiuj havis spurojn el fero, zinko, mangano, kupro, plumbo, kadmio, kobalto kaj nikelo en siaj histaj ekzempleroj kun variaj koncentraĵoj de metaloj en diferencaj tipoj de histoj. Pluaj analizoj pruvis, ke la renoj havis la plej altajn nivelojn de kadmio, la hepatoj havis la plej altajn nivelojn de kupro kaj de manganezo, la hepatoj kaj la stomakoj havis la plej altajn nivelojn de zinko, kaj la pulmoj kaj la hepatoj havis la plej altajn nivelojn de fero.[26] Ne estis diferenco en koncentro kiam oni komparis seksojn.

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Rokanasoj estas konsiderata specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN Ruĝa Listo.[12] La aera populacio estas ĉirkaŭkalkulata sendistingi la Grandajn rokanasojn disde la Malgrandaj rokanasoj kiuj estas kalkulataj kune, ĉar ili aspektas preskaŭ identaj elaere. Oni ĉirkaŭkalkulas ke la Grandaj rokanasoj formas ĉirkaŭ 11% el la kontinenta rokanasa populacio. Ekde la 1980-aj jaroj, la populacioj de Rokanasoj estis konstante malpliiĝantaj. Kelkaj el la ĉefaj faktoroj kontribuantaj al tiu malpliiĝo estas habitatoperdo, poluantoj, ŝanĝoj en reproduktaj habitatoj, kaj pli malalta survivindico ĉe inoj. La ĉirkaŭkalkulo de 2010 de populacio de usonaj Rokanasoj estis 4.2 milionoj da Rokanasoj,[27] tamen, la tutmonda populacio de Rokanasoj estis ĉirkaŭkalkulata je 1,200,000 al 1,400,000 maturaj birdoj.[11] Krom la aeraj populaciaj ĉirkaŭkalkuloj, estas ringoprogramo por la Granda rokanasoj. Oni instalas metalajn krurobendojn ĉirkaŭ ties kruroj, kaj se la Rokanaso estas mortigata de ĉasisto aŭ kaptata de alia ringogrupo, la numero enbenda povas esti informata al biologoj kaj naturkonservadaj organizoj. Tiuj ringoprogramoj havigas valoran informon pri migradaj modeloj, reproduktaj indicoj kaj survivaj indicoj.[28]

Homa interagado[redakti | redakti fonton]

Logbirdoj, masklo live kaj ino dekstre. Ĉiu estas ligata al plumba retenilo.

La Rokanasoj estas popularaj ĉasbirdoj en Nordameriko kaj Eŭropo.[29] Ili estas ĉasataj en Danio, Germanio, Grekio, Francio, Britio kaj Islando,[29] kaj en Irano kaj por sporto (distro) kaj por komercaj kialoj.[12] La Rokanasoj estas ĉasataj per pafiloj, ĉar ili devas esti pafataj dumfluge, tre defia atingo, ĉar ili povas flugi ĝis je 121 kph. La Grandaj rokanasoj estas ĉasataj el marbordoj kaj en malferma akvo el ĉaskaŝejoj aŭ el ĉasboatoj, nome boatoj similaj al kajakoj kie la ĉasisto kuŝas ene. Ĉasistoj kutime uzas logbirdojn por allogi la anasojn, ofte aranĝite por ŝajnigi anasaron de Rokanasoj kaj montrante malferman areon por kuraĝigi la birdojn al surterigo.[30] En plej landoj kie oni ĉasas Rokanasojn oni postulas anasmarkon, krom la normalajn ĉaspermesilojn por ĉasi aliajn ĉasbestojn. En Usono kaj Kanado, akvobirdoj devas esti ĉasataj per nevenenaj paferoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jobling, James A.. (2010). The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Christopher Helm, 64, 242. ISBN 978-1-4081-2501-4. 
  2. 2,0 2,1 Greater Scaup. Alirita 2a novembro 2011.
  3. Vermiculation. Alirita 11 December 2011.
  4. Taxonomic recommendations for British birds: third report. Alirita 13a de decembro 2011.
  5. Banks, RC (1986). "Subspecies of the Greater Scaup and their names", gazeto : Wilson Bulletin, volumo : 98, numero : 3, paĝoj : 433–444
  6. Livezey, Bradley C. (1996). "A phylogenetic analysis of modern pochards (Anatidae: Aythyini)", gazeto : The Auk, volumo : 113, numero : 1, paĝoj : 74–93
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Greater Scaup. Bird Web. Alirita 26a oktobro 2011.
  8. 8,0 8,1 Greater Scaup. Alirita 1a novembro 2011.
  9. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.
  10. Greater Scaup. Alirita 11a de decembro 2011.
  11. 11,0 11,1 11,2 Greater Scaup Aythya marila. Alirita 2 November 2011.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 12,5 Redlist. Alirita 8a novembro 2011.
  13. 13,0 13,1 Greater Scaup. The Birds of North America. Alirita 2a Januaro 2011.
  14. Harvnb kaj Ullman, (1992), paĝo 102.
  15. Harvnb kaj Delin, (2001), paĝo 50.
  16. 16,0 16,1 Greater Scaup. Alirita 20a aŭgusto 2011.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 Greater Scaup. Alirita 8a novembro 2011.
  18. Greater Scaup. Alirita 18a decembro 2011.
  19. Greater Scaup. Alirita 27a novembro 2011.
  20. Greater Scaup. Alirita 1a decembro 2011.
  21. Fournier M A & J E Hines (2001). "Breeding Ecology of Sympatric Greater and Lesser Scaup (Aythya marila and Aythya affinis) in the Subarctic Northwest Territories", gazeto : Arctic, volumo : 54, numero : 4, paĝoj : 444– 456
  22. (1948)Greater scaup eating frogs.
  23. Greater Scaup. Audubon. Alirita 26a oktobro 2011.
  24. Greater Scaup. Alirita 8a novembro 2011.
  25. Bluebills. Alirita 3a novembro 2011.
  26. Trace metals in the soft tissues of scaup ducks (Aythya marila L.) wintering in Gdańsk bay, Baltic sea. Alirita 13a decembro 2011.
  27. Waterfowl Hunting Management in North America. Scaup Population Estimates (29 June 2010). Alirita 4a novembro 2011..
  28. Banding and Marking Programs. Alirita 28a novembro 2011.
  29. 29,0 29,1 European Union Management Plan. EU. Alirita 2a novembro 2011.
  30. Greater Scaup. Alirita 19a novembro 2011.