Neĝleporo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Neĝleporo
Mountain Hare Scotland.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Leporuloj Lagomorpha
Familio: Leporedoj Leporidae
Genro: Leporo Lepus
Specio: L. timidus
Lepus timidus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Montoleporo, neĝleporonordlanda leporo (Lepus timidus) konata ankaŭ kiel Blua leporo, Tundra leporo, Varia leporo, Blanka leporo, Alpa leporo kaj Irlanda leporo, estas specio de mamulo de la ordo de lagomorfoj de la familio de Leporedoj kiu estas ege adaptata al polusaj kaj montaraj vivejoj.

Ĝi distribuiĝas el Fenoskandio al orienta Siberio, tio estas en Ŝinĝjang, la Interna Mongolio kaj norda parto de Hejlongĝjang de Ĉinio, kaj ankaŭ en areo de iama Sovetunio, Eŭropo, Norda Ameriko kaj Groenlando; krome estas izolataj populacioj en Alpoj, Irlando, Pollando, Britio kaj Hokkaidō. Ĝi estis enmetita ankaŭ en Ŝetlandoj kaj Ferooj.

Ĝi longas 45-54 cm. Somere ĝiaj haroj estas brungrizaj aŭ ruĝbrunaj, tiuj de ventro kaj internaj flankoj de la kvar membroj blankaj kaj tiuj de la orelpintoj nigraj. Vintre la tuta korpo estas kovrita per blankaj haroj, escepte de la orelpintoj, kiuj restas ankoraŭ nigraj. Tiam ĝiaj haroj estas densaj, maksimume 5 cm. longaj ĉe ambaŭ flankoj de la korpo. Somere ĉe ĉiu populacio de Montoleporo, la dorso montras diversajn nuancojn de bruna koloro. Prepare por vintro plej parto de populacioj mudas al blanka (aŭ tre blanka) felo. La subspecio Irlanda montoleporo (Lepus timidus hibernicus) restas bruna la tutan jaron kaj rare nur kelkaj individuoj disvolvigas blankan mantelon. La irlanda raso povas ankaŭ havi malhelgrizan supran surfacon de la vosto, kiu ĉe aliaj populacioj ĉiam restas blanka. Tiu vostokoloro kombine kun ties grandeco (kompare kun plej parto de aliaj populacioj de Montoleporo) kaj la diversaj nuancoj de brunoj kiujn la Irlanda montoleporo povas montri, povus erarigi nespertan observanton al misidentigi Irlandan montoleporon kiel Brunan leporon (Lepus europaeus).

Tiu palearktisa specio loĝas en arbaroj, precipe en miksitaj arbaroj de pinglarboj kaj larĝfoliaj arboj kaj ankaŭ en arbaroj ĉe la riverbordo, tial oni nomas ilin ankaŭ arbaraj neĝleporoj. Tage ili ripozas en siaj nestoj, kiuj troviĝas en rokfendoj aŭ sub arboradikoj, kaj vespere elnestiĝas. La riĉa hararo de la piedoj faciligas al ili iri sur neĝo kaj faras iliajn piedsignojn pli grandaj ol tiuj de la alispeciaj leporoj. Somere ili manĝas sukoplenajn vegetaĵojn kaj berojn kaj en aliaj sezonoj ili manĝas branĉojn, ŝosojn kaj ŝelojn de falfoliaj arboj, kiaj poplo, birdokaptista sorbuso, saliko, betulo, avelujo, kverko kaj sikomoro. Ili estas pli societemaj ol la alispeciaj leporoj. En la favora loko ofte grupiĝas pli ol 50 kaj iam eĉ 200 tiaj leporoj. La femalaj neĝleporoj ĉiujare naskas dufoje, tre malofte trifoje. En Jakutsko de Rusio ili naskas nur unufoje en junio. Ilia gravedeco daŭras ĉ. 50 tagojn. Ili seksumas inter februaro kaj marto. En la Granda Ŝing'an-montaro de Ĉinio maje oni povas vidi nove naskitajn neĝleporojn kaj julie tiujn duafoje naskitajn. La novnaskito plena de densaj haroj kaj kun malfermitaj okuloj pezas 70-130 gramojn. Ili kreskas rapide. La 9-10-tagaj neĝleporoj povas manĝi vegetaĵojn. Ili vivas ĝenerale 8-9 jarojn.

Studoj montris, ke la dieto de la Montoleporo varias el regiono al regiono. Ŝajne iom dependas el la partikulara vivejo kie la studata populacio loĝas. Ekzemple en norda Skandinavio kie neĝo povas kovri la grundon dum multaj monatoj, tiuj leporoj povas manĝeti branĉetojn kaj arboŝelon. En areoj kie neĝo raras, kiel ĉe Irlando, herbo povas formi la kernon de la dieto. Se eblas elekto, montoleporoj (en Skotio kaj Irlando almenaŭ) ŝajne preferas manĝi herbon. Studo pri la montoleporoj de marborda herbeja medio en Irlando trovis, ke herbo konstituis ĉirkaŭ 90 % de la dieto. Tio estis pli alte ol la porcentaĵo de herbo en la dieto de kunikloj (Oryctolagus cuniculus) kiuj loĝas en la sama medio.

La Montoleporo estas la provinca animalo blazona de Medelpad en Svedio.

En nordaj partoj de Finlando kaj Svedio, la Montoleporo kaj la Eŭropa leporo konkurencas por la biotopo. La Eŭropa leporo, pli granda, povas kutimi forigi la Montoleporon, sed ĝi estas malpli adaptita al vivo en neĝaj regionoj: ties piedoj estas pli malgrandaj kaj ties vintra felo estas miksaĵo de blanko kaj bruna. Dum tiu vintra felo estas fakte tre bonan kamuflilon en la marbordaj regionoj de Finlando kie neĝo kovras la arbustojn dum mallonge, la Montoleporo estas pli bone adaptita al pli neĝaj kondiĉoj de la internaj areoj.

La Arkta leporo (Lepus arcticus) estos iam konsiderata subspecio de la Montoleporo, sed ĝi estas nuntempe konsiderata denove separata specio. Simile, kelkaj fakuloj opinias, ke la Irlanda leporo estu konsiderata kiel separata specio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]