Fitiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fitiso
Fitiso
Fitiso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Phylloscopus
Specio: 'Ph. trochilus'
Phylloscopus trochilus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La FitisoFitisofiloskopo, Phylloscopus trochilus, estas tre komuna kaj disvastigata filoskopo kiu reproduktiĝas en nordaj kaj moderklimataj Eŭropo kaj Azio.[1]

Ĝi estis priskribata de Linnaeus en sia verko Systema Naturae de 1758 ene de la genro Motacilla.[2]

Tiu filoskopo estas tre migranta kaj la majoritato de la populacio vintrumas en subsahara Afriko. Ĝi estas unu el la unuaj filoskopoj kiuj revenas printempe sed ĝi estas pli malfrua ol la Ĉifĉafo, Phylloscopus collybita.[1]

Tiu palearktisa birdo preferas malferman arbaron kun arboj kaj grundotavolo por nestumado, inklude arbarojn de fagoj kaj salikoj de altaj teroj. La nesto estas kutime konstruata ĉegrunde, ofte en malalta vegetaĵaro. Kiel plej parto de silviecaj birdoj, ankaŭ tiu malgranda paserina birdo estas insektovora.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu estas tipa filoskopo laŭ aspekto, verdecbruna supre kaj blankeca sube kun iom da flaveca nuanco en brusto. Ĝi estas tre simila al la Ĉifĉafo, sed nekantantaj birdoj povas esti distingitaj el tiu specio pro multe pli helaj kruroj, pli longan helan bekon, pli elegantan formon kaj pli longaj unuarangaj plumoj. Ties kanto estas simpla ripeteca descenda fajfo.[1]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

  • mez-septembre al mez-aprilo: ili estas en subsahara Afriko
  • mezaprile al mezmaje: migras kaj alvenas en landojn kiel eŭropaj
  • mezmaje al aŭgusto: reprodukta sezono, ununura ovodemetado
  • aŭgusto al mezseptembro: reflugas al subsahara Afriko

Pristudo indikas, ke Fitisoj preferas malferman arbustecan arbaron; ĉefe ĉe malgrandaj arboj kiel ŝosoj, ĉe abundo de betuloj, likenoj, akvofluoj kiel rojoj, kampoj kun abundo de filikoj kaj musko, kaj makuloj de malaltaj rubusoj (por nestokovrilo).[3] Ili uzas ŝosojn ĝis 10-jaraĝajn, prefere de betuloj kaj pli humidajn grundojn. Ili uzas ankaŭ arbustojn de diversa strukturo kaj alto. Ili ĝenerale preferas humidajn arbarajn areojn. Makiso de prunelo havigas taŭgan biotopon. Ĉeestado de cervoj povus degradi la postulatan malaltan tavolkovron.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

En Anglio tiu specio malpliiĝis averaĝe je 70 % dum la lastaj 25 jaroj. La pli granda malpliiĝo okazis en sudoriento, dum en Skotio okazis ioma pliiĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (1997) Warblers of Europe, Asia and North Africa (Helm Identification Guides). ISBN 0713639717. 
  2. (latine) (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., 188. 
  3. RSPB Woodland Management For Birds – Willow Warbler

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj