Insektomanĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Insektovora)
Araneo manĝanta vespon

Insektomanĝulo estas karnomanĝulo besta kun dieto kiu konsistas ĉefe el insektoj kaj similaj malgrandaj bestetoj. Estas insektomanĝulo ĉiu ajn organsimo kiu predas kaj manĝas insektojn.

Individuaj malgrandaj, insektoj ekzistas en enormaj nombroj kaj formas tre grandan parton de la animala biomaso en preskaŭ ĉiuj nemaraj medioj. En paŝtejoj de Kvinslando ekzemple estas kutime ke la totala pezo de larvoj de skaraboj sub la surfaco estas pli ol tiu de la bova gregaro super ĝi.

Estas ekzemple insektomanĝuloj multaj birdoj, kiaj la Hirundedoj, la Muŝkaptuledoj, la Tiranedoj kaj la Paruedoj; mamuloj, kiaj la vespertoj kaj la Formikomanĝuloj. Ankaŭ multaj lacertoj, ranoj kaj fiŝoj estas insektomanĝaj. Praktike ĉiuj araneoj estas insektomanĝuloj. Krome multnombraj insektoj estas insektomanĝuloj, ekzemple la kokcineloj, vespoj, mantedoj, libeloj, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Divido de organismoj laŭ deveno de ilia nutraĵo

karnovorantoj (karno)   •   herbovorantoj (herbo)   •   ĉiovorantoj (ĉiomanĝanto)   •   insektovorantoj (insekto)   •   malkomponantovorantoj (malkomponiĝanta materialo)   •   foliovorantoj (folioj)   •   fruktovorantoj (fruktoj)   •   semovorantoj (semoj)   •   lokovorantoj (loka nutraĵo)   •   nektarovorantoj (nektaro)   •   fiŝovorantoj (fiŝoj)   •   sangovorantoj (sango)   •   kadavrovorantoj (bestkadavraĵoj)