Muŝkaptuledoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Muŝkaptuledoj
Nigra ruĝvostulo, Phoenicurus ochruros
Nigra ruĝvostulo, Phoenicurus ochruros
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Vigors, 1825
Genroj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Muŝkaptuledoj (Muscicapidae) aŭ Muscikapedoj laŭ la neologisma adapto de la latina scienca nomo, estas la plej multnombra el la birdaj familioj el la ordo de paseroformaj birdoj (Passeriformes), el subordo de kantbirdoj, enhavanta 1423 speciojn dispartigitajn en sep subfamilioj.

La klasifiko de tiu ĉi birdogrupo estas pridubata. Ili estas proksime parencaj al turdedoj, kien oni enmetis iam multajn el la genroj de la Muŝkaptuledoj. Multaj genroj de la familio estas aldonataj al aliaj familioj laŭ diversaj aŭtoroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La muŝkaptuledoj estas malgrandaj birdoj kun grandaj kapo kaj okuloj. La kruroj estas kurtaj, la piedoj etaj, kaj la flugiloj estas relative longaj kaj pintaj.

Ili estas malgrandaj al mezgrandaj birdoj, el 10 al 21 cm longaj. Multaj specioj estas brunaj, sed la plumaro de kelkaj povas esti multe pli brila, ĉefe ĉe maskloj. Plej parto havas larĝajn, ebenajn bekojn, taŭgajn por kapti insektojn dumfluge, kvankam la malmultaj grundomanĝantaj specioj tipe havas pli fajnajn bekojn.[1]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La birdoj estas insektomanĝantoj, kiuj vivas sur la arboj. Ili kaŝobservas la preterflugantajn insektojn ĉe la kantejo, por kapti ilin per kurta flugeto. La nesto konstruatas ĉe disbranĉiĝo, niĉo, kavo.

Ties kantoj estas malfortaj kaj la alvokoj akraj plejparte.

Ili loĝas en preskaŭ ĉiu ajn medio kun taŭga kvanto de arboj, el densaj arbaroj al malferma arbustaro, kaj eĉ ĉe la montararbaroj de Himalajo. La pli nordaj specioj migras suden vintre, por certigi siajn konstantan dieton de insektoj.[1]

Depende de la specio, ties nestoj estas ĉu bone konstruitaj tasformaj nestoj lokitaj en arbo aŭ klifokornico, aŭ simple kovrita en eksistinta arbotruo. La trunestumantaj specioj tendencas ovodemeti pli grandajn ovodemetadojn, kun averaĝo de ok ovoj, pli ol nur du al kvin.[1]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Tiu artikolo sekvas la libron Handbook of the Birds of the World kaj inkludas la malgrandajn Saksikolenojn grundomanĝantajn ian klasitajn en la Turdedoj. Juŝaj biokemiaj studoj lokigas lastatempe kelkajn iamajn turdogenrojn (Monticola, Myiophonus, Brachypteryx, kaj Alethe) tie ĉi en la Muŝkaptuledoj. Inverse la aziaj genroj de la saksikolenoj nome Grandala kaj Cochoa apartenas al la turdedoj laŭ multaj fakuloj.

La divido de Muscicapidae en du subfamilioj povas esti tre artefarita. Kelkaj genroj de unu subfamilio estas pli proksimaj al membroj de la alia kaj inverse. Ĉar la preciza rilataro de la membroj de tiu familio ankoraŭ estas pristudata, la interna taksonomia strukturo de la familio devas esti surbaze reviziita.

Specioj en taksonomia ordo[redakti | redakti fonton]

Blua muŝkaptulo Cyornis tickelliae - Masklo kun manĝaĵo ĉe Ananthagiri, en Distrikto Rangareddi de Andra-Pradeŝo, Barato.
Ruĝgorĝulo (Erithacus rubecula)
Ruĝmakula blugorĝulo Luscinia (Cyanosylvia) svecica
Blankmakula blugorĝulo Luscinia (Cyanosylvia) svecica cyanecula
Suda najtingalo Luscinia megarhynchos
Norda najtingalo Luscinia luscinia
Rubenonajtingalo Luscinia calliope
Ruĝgorĝulo Erithacus rubecula
Japana ruĝgorĝulo Erithacus akahige
Brungorĝulo Saxicola rubetra
Nigragorĝulo Saxicola torquata

La genroj de la Saksikolenoj kiuj ne estas kutime nomataj "saksikoloj" estas:

Ĝardenruĝvostulo Phoenicurus phoenicurus
Nigra ruĝvostulo Phoenicurus ochruros
Roksaksikolo Oenanthe oenanthe
Izabelsaksikolo Oenanthe isabellina
Bunta saksikolo Oenanthe pleschanka
Mediteranea saksikolo Oenanthe hispanica
Dezertsaksikolo Oenanthe deserti
Monaĥsaksikolo Oenanthe leucomela
Blankpuga saksikolo Oenanthe leucopyga
Nigra enanto Oenanthe leucura


Bruna muŝkaptulo Muscicapa latirostris



Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Perrins, C.. Forshaw, Joseph: (1991). Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press, 194–195. ISBN 1-85391-186-0.