Eŭropa saksikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Eŭropa saksikolo
Eŭropa saksikolo
Eŭropa saksikolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Saxicola
Specio: S. rubicola
Saxicola rubicola
(Linnaeus, 1766)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Saxicola rubicola MHNT

La Eŭropa saksikoloKomuna saksikolo (Saxicola rubicola[1]) estas birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj en la genro Saxicola.

La Eŭropa saksikolo estas iom pli malgranda ol la Eŭropa ruĝgorĝulo. Ambaŭ seksoj havas distingajn mallongajn flugilojn, pli mallongajn ol la pli migrantaj Brungorĝulo kaj Siberia saksikolo. La somera masklo de rubicola havas nigrajn suprajn partojn, nigran kapon, oranĝanjn gorĝon kaj bruston, kaj blankecan ventron. Ĝi havas ankaŭ blankajn larĝajn striojn kolflanke kio sekvas al la korpaj flankoj, malgrandan blankan flugilmakulon kaj tre malgrandan blankan makulon en pugo ofte striita nigre. La ino havas pli palbrunajn suprajn partojn kaj kapon, kaj ne havas blankajn markojn en kolo, pugo aŭ ventro, ĉar tiuj areoj estas striitaj malhelbrune sur pli palbruna, dum la ununura blanka marko estas la flugila, sed eĉ tiu ofte estas iom sablokolora al blankeca.

Eŭropaj saksikoloj reproduktiĝas en arbustejoj, marbordaj dunoj kaj aspraj herbejoj kun disaj malgrandaj arbustoj kaj rubusoj, malferma uleksejo, makiso aŭ kalunejo. Ili estas loĝantaj birdoj aŭ mallongdistance migrantoj, ĉar parto de la populacio moviĝas suden por vintri en suda Eŭropo kaj pli amplekse en norda Afriko.

La masklo havas klakantan alvokon kiel ŝtonoj interfrapantaj. La kanto estas laŭta kaj trileca kiel ĉe Pronelo.

Oni akceptas du distingajn subspeciojn: nome la Centreŭropa saksikolo S. r. rubicola en la sudo kaj oriento de la teritorio, kaj la Okcidenteŭropa saksikolo de okcidenta kaj nordokcidenta Eŭropo, ĉefe en la zonoj de la marbordo de Atlantiko, S. r. hibernans. Ili preskaŭ ne estas diferencaj laŭ aspekto, kaj nur detalaj analizoj de DNA montras ian gradon de separo (Wink et al. 2002).Kune tiuj du rasoj troviĝas en okcidenta, centra kaj suda Eŭropo, la pinta nordokcidento de Afriko kaj okcidenta Turkio.

Tiu palearkta birdo estas tre proksime rilata al kelkaj specioj, kelkaj el kiuj simile aspektas:

Pasinte tiuj estis ĝenerale konsiderataj samspecifaj kun la Eŭropa saksikolo; ĉefe la uunaj du kaj la nunaj specioj estis kunigitaj kiel "Komuna saksikolo" (S. torquata). Ĵusaj analizoj de DNA kaj mikrosatelitaj markoj montras (Urquhart & Bowley 2002, Wink et al. 2002) ties separon en distingajn speciojn. La molekula informaro ne estis akirita de specimenoj de Saxicola torquata torquata sed nur el S. t. axillaris; tiele dummallonge, la nomo S. torquata estis erare uzata por la Eŭropa saksikolo.

Kun la Siberia kaj la Fuerteventura specioj, ĝi konstituas orientan kaj okcidentan reprezentatojn de stirpo de Eŭrazio; la aziaj kaj eŭropaj populacioj separiĝis dum Malfrua PliocenoFrua Plejstoceno, antaŭ ĉirkaŭ 1.5-2.5 ma, kaj Fuerteventura esti koloniigita de birdoj de Okcidenta Eŭropo kaj Nordokcidenta Afriko iom poste en la Frua Plejstoceno, antaŭ ĉirkaŭ 1-2 ma (Wink et al. 2002).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Urquhart, Ewan & Bowley, Adam (2002): Stonechats. A Guide to the Genus Saxicola. Helm Identification Guides, Londono. ISBN 0-7136-6024-4
  • Wink, M.; Sauer-Gürth, H. & Gwinner, E. (2002): Evolutionary relationships of stonechats and related species inferred from mitochondrial-DNA sequences and genomic fingerprinting. British Birds 95: 349-355. PDF plena teksto
  1. Etimologio: Saxicola devenas el la latina saxum, roko + incola, loĝanto, dum rubicola estas latina por ', "rubusloĝanto", el la latina rubus, rubuso + incola, reference al la preferata habitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]