Brungorĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Brungorĝulo
Maskla brungorĝulo
Maskla brungorĝulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Saxicola
Specio: S. rubetra
Saxicola rubetra
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Brungorĝulo, Brungorĝa saksikoloRubetro (Saxicola rubetra) estas palearkta birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj. La scienca nomo signifas "ruĝeca rokloĝanto", reference al sia habitato kaj suba koloro. Saxicola devenas el la latina saxum, roko + incola, loĝanto, dum rubetra estas latina por "ruĝeckolora" aŭ "ruĝecnuanca".

Aspekto kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Ino
Masklo

Ĝi estas birdo kun grando de ĉ. 13 cm, similgranda kun la Eŭropa Ruĝgorĝulo (Erithacus rubecula) ekzemple. Ĝi havas mallongan voston kaj brunajn suprajn partojn, kun iom pli flaveca pugo kaj tre videbla blanka okulstrio surokula kaj kun simila strio gorĝoflanke ne tiom markata, ĉar sube estas hela koloro. Ĉe la vostobazo troviĝas du blankaj makuloj. La kapo kaj dorsa flanko de la masklo estas malhelbrunaj kun malhela striado sur kiu malhela fono ege videblas la blankaj vizaĝostrioj; sur la malhela flugilo troviĝas blanka makulo. La gorĝo kaj la brusto estas rust-bruna kaj de tie devenas la nomo de la specio, kiu same povus esti ruĝbrustulo. La ventro estas blankeca.

La femalo estas pli pala kaj senkolora, la okulstrio estas flaveca, la flugila makulo estas malpli granda. Junuloj estas similaj. Sur la flugiloj de la birdidoj ne troviĝas makulo.

La brungorĝulo kantas plantopinte, mallonge. La masklo havas fajfan, krakan sed mildan kanton, konsiste ĉefe en la konata frazo fi-ĉak-ĉak, tipa de saksikoloj. En vintrejoj ili ofte alvokas sed rare kantas.[1]

Tiu specio reprezentas iom da bazan diverĝon de la genro Saxicola. Ĝi pluhavas la pleziomorfan superokulan strion de multaj Muscikapedoj sed perdita -probable aŭtapomorfe- ĉe la plej antaŭenigitaj specioj de la genro Saxicola kiaj la Eŭropa saksikolo (S. rubicola) aŭ la Afrika saksikolo (S. torquatus).[2]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

S. rubetra estas migranta insektomanĝanta specio kiu reproduktiĝas en malfermaj herbejoj, marĉoj, nekultivitaj kampoj ktp. en Eŭropo oriente ĝis ĉirkaŭ la Uraloj[3]. Grundo kun filikoj estas preferata habitato de tiu specio. Ili nestumas surgrunde inter herboj aŭ ĉe arbusta bazo. Tiu birdoj ŝatas ripozi sur altaj punktoj kiaj telefonfostoj, el kie ili eksaltas kapti flugantajn insektojn[1].

Ili vintrumas en norda subsahara Afriko; ili alvenas en Okcidenta Afriko komence de la seka sezono. Plumoŝanĝado okazas ne en vintrejoj, sed junuloj povas anstataŭigi siajn unuajn flugilplumojn antaŭ la unua migrado reen al la reproduktejoj.[1]

Ne nekomuna en sia ampleksa teritorio, la Brungorĝulo (Saxicola rubetra) estas klasita kiel Specio Malplej Zorgiga de la IUCN.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Traylor & Parelius (1967)
  2. Wink et al. (2002)
  3. 3,0 3,1 BLI (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2008, BirdLife International (BLI), 2008, 147523, Saxicola rubetra, 10a Majo 2009.
  • Traylor, Melvin A. & Parelius, Daniel (1967): A Collection of Birds from the Ivory Coast. Fieldiana Zoology 51(7): 91-117. Plena teksto ĉe Internet Archive
  • Wink, M.; Sauer-Gürth, H. & Gwinner, E. (2002): Evolutionary relationships of stonechats and related species inferred from mitochondrial-DNA sequences and genomic fingerprinting. British Birds 95: 349-355. PDF Plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj