Blankavosta najtingalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankavosta najtingalo
Blankavosta najtingalo, masklo
Blankavosta najtingalo, masklo
Blankavosta najtingalo, ino
Blankavosta najtingalo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cinclidium
Specio: C. leucurum'
Cinclidium leucurum
(Hodgson, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankavosta najtingalo (Cinclidium leucurum) estas specio de birdo de la genro de Cinclidium (bluaj najtingaloj) en la familio de Muŝkaptuledoj.

Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo, ĉar la ino estas tute helbruna iom pli malhela en ŝultroj kaj vosto, dum la masklo estas tre bela kaj malhelblua birdo kun pli malhelaj flugilplumoj kaj vosto preskaŭ nigra kun tre rimarkindaj kaj kontrastaj blankegaj grandaj makuloj ambaŭflanke de la vosto. Tiu lasta karaktero nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj same kiel en la latina scienca nomo kie leucurum devenas el vortoj el la antikva greka kiuj signifas blanka (leŭkos) kaj vosto (uros). Krome estas du tre brilhelbluaj areoj nome en frunto kaj ŝultroj ege simile al la Blufrunta najtingalo, kiu ne havas la blankajn vostomakulojn.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Tajvano, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj humidaj montarbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]