Blankastelulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankastelulo
Blankastelulo
Blankastelulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Pogonocichla
Specio: P. stellata'
Pogonocichla stellata
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankastelulo (Pogonocichla stellata) estas afrotropisa malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed nuntempe estas pli ĝenerale konsiderata membro de la familio de Muŝkaptuledoj. Tiu kaj aliaj similaj specioj formas la grupon de Saksikolenoj. Tiu estas la ununura specio de la genro Pogonocichla.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri malgranda birdo 15-16 cm longa kaj peza 18-26 g. Ĝi havas ardezgriajn aŭ bluecgrizajn kapon (kaj gorĝon) kaj flugilojn, malhelbrunajn nukon kaj dorson (iom olivecajn), kaj tre helflavajn subajn partojn kontrastegajn kun la malhelaj supraj partoj. La okuloj kaj beko estas nigraj, dum la kruroj estas grizecaj. La vosto estas nigra kaj duonigita kaj en ĉiu duono estas flavaj centraj plumoj same kontrastegaj kun la nigra vostoresto ĉefe dumfluge. La plej karaktera eco estas etaj blankaj makuloj inter la okuloj kaj la frunto (ankaŭ en gorĝo sed nevideblaj) kio memoras makulojn en ĉevalfruntoj al kiuj oni nomigas kiel “steloj”, de tie venas la nomo de la specio en Esperanto, en aliaj lingvoj kaj en la latina scienca nomo kie stellata signifas “enhavanta stelon”.

Disvastiĝo kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en orienta Afriko el suda Sudano al Sudafriko. Nome ĉeestas en la landoj Burundio, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Ruando, Sudafriko, Sudano, Svazilando, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj, sekaj makisoj aŭ humidaj arbustejoj aŭ de altaj altitudoj. Ili reproduktiĝas en subkreskaĵaro de montarbaroj, sed estas altituda migranto; kiam ne reproduktiĝas, uzas ampleksan varion de arbaraj habitatoj (inklude ĝardenojn kaj riverarbarojn).

Temas pri kutime solema birdo. Manĝas en subkreskaĵaro kaj kanopeo (neniam estas vidata surgrunde, ĉiam almenaŭ 1 m supergrunde), ĉefe senvertebrulojn (ĉefe skarabojn); ankaŭ malgrandajn fruktojn kaj malgrandajn vertebrulojn (kiel ranetojn).

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

La specio Pogonocichla stellata havas 10 agnoskitajn subspeciojn:

  • P. s. ruwenzorii, nordorienta DRK al sudokcidenta Ugando, Ruando kaj Burundio,
  • P. s. guttifer, Monto Kilimanjaro (norda Tanzanio),
  • P. s. elgonensis, regiono de Monto Elgono (limo Kenjo/Ugando),
  • P. s. pallidiflava, suda Sudano,
  • P. s. macarthuri, sudorienta Kenjo,
  • P. s. helleri, Kenjo (Montetoj Taita) kaj Tanzanio (Montoj Pare),
  • P. s. orientalis, Tanzanio al Zambio, Malavio kaj centra Mozambiko,
  • P. s. transvaalensis, altaj teroj de orienta Zimbabvo, nordorienta Sudafriko kaj Mozambiko
  • P. s. stellata, sudorienta Sudafriko,
  • P. s. intensa, Sudano al Kenjo kaj norda Tanzanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]