Pigmea blua muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pigmea blua muŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Muscicapella
Specio: M. hodgsoni
Muscicapella hodgsoni
(Moore, 1854)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Pigmea blua muŝkaptulo (Muscicapella hodgsoni) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj monotipa en la genro Muscicapella, de birdoj tre similaj al tiuj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj, same kiel tiu.

La masklo de tiu specio malhelbluajn suprajn partojn (nigrecajn en vizaĝo kaj flugiloj), tre oranĝajn bruston kaj flankojn kaj blankecan ventron, dum la ino estas supre grizeca kun ruĝecbruna vosto kaj blankecaj subaj partoj kun malmulte da oranĝeca nuanco.

Ĝi estas birdo troviĝanta en Butano, Ĉinio, Timoro, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]