Koloroj por TTT

El Vikipedio, la libera enciklopedio
HTML
vdr

Koloroj por TTT, kontraste al la situacio en hejma etoso, kie ĉiutagaj aludoj al koloroj per ne ĉiam tre precizaj nomoj ne ĝenas, devas esti TTT-cele precize difineblaj. Pro tio la nomoj donitaj al koloroj, estas en la komputiko laŭnormigitaj. Ĉi-artikole troviĝas la nomoj uzeblaj por TTT, kiujn ĉiuj kroziloj devis kompreni en la jaro 2012 kaj ties difinoj laŭ la kolorsistemo RGB (RVB).

Retpaĝisto disponas pri pluraj ebloj difini kolorojn de unuopaj elementoj sur retpaĝo. Multaj koloroj estas jam nomitaj, tiel ke ne plu necesas scio pri la dekuma aŭ eĉ deksesuma kolornotigo baziĝanta sur la miksado de la tri primaraj koloroj ruĝa, verda kaj blua. Aliflanke la elekto de koloro per nomo postulas, ke oni konu la laŭnormajn nomojn de la koloroj por povi apliki ilin. Prae temis pri nur 16 koloroj. Tamen ekde la enkonduko de stilfolioj laŭ la normo CSS oni povas elekti el paletro de 140 nomhavaj normigitaj kolordifinoj. Estas menciinde, ke ĉiuj koloroj estas difinitaj nur per Anglalingvaj nomoj.

Koloroj laŭ nomoj[redakti | redakti fonton]

Malnovaj kolornomoj laŭ la ebloj de vidkarto VGA[redakti | redakti fonton]

Origine nur eblis    16 kolornomoj. Ili estis difinitaj en HTML 3.2 kaj plu ekzistas en pli novaj versioj de HTML, kiel ekzemple 4.01. Kaj ili funkcias en ĉiuj foliumiloj, kiuj subtenas kolorojn.

Kolornomoj laŭ CSS 2.1[redakti | redakti fonton]

En CSS 2.1 estas difinitaj la samaj 16 koloroj kiel en HTML 4, sed estis aldonita orange.[1]

Koloro Angla nomo Esperante Deksesuma kodo
  orange oranĝa, oranĝkolora #FFA500

Kolornomoj laŭ CSS 3 (X.11 kun aldonoj)[redakti | redakti fonton]

Laŭnormaj kolornomoj kun tradukoj[redakti | redakti fonton]

En CSS 3 estas difinitaj 140 kolorojn el la listo de X11, kiuj estis normigitaj por SVG 1.0.[2]

Tekniko
Notu, ke la subaj tabeloj uziĝas por produkti la kodaĵon por la kolorrilataj ŝablonoj {{RGB}} kaj {{E-koloroj}}, do ne ŝanĝu ilian strukturon iel.
Specife, ne enmetu iujn paĝligilojn en la tabelojn mem. Evidente ankaŭ ne aldonu iujn pliajn alitemajn tabelojn al tiu ĉi sekcio. Ce ĉio ĉi la ankro #hex_please rolas. Simile, la uskleco, kaj la signo   grave rolas. Do se oni volas difini aldonajn kolorojn, nepre vere sklavece precize kopiu la ĝisnunan strukturon de la aliaj tabellinioj.

Ĉe tio povas esti skribata anstataŭ la literumo gray ankaŭ grey. Plie reprezentas aqua kaj cyan resp. fuchsia kaj magenta la samajn kolorojn. La listo konsistas ĉefe el la 120 koloroj de la Netscape-foliumilo kaj la 16 VGA-koloroj. Nur la koloroj bisque (#FFE4C4) kaj blanchedalmond (#FFEBCD) ne devenas de tie.

Multaj en la jaro 2012 uzeblaj kolornomoj venas de la normo X11, parto de la X-Fenestrosistemo.

La listo de koloroj, kiu fakte liveriĝas kun la X11-produkto varias inter la diversaj realigoj kaj parte kolizias kun specifaj HTML-aj kolornomoj, kiel verda. Aldoniĝas, ke X11-koloroj estas difinitaj kiel simpla valoro laŭ RGB, do sen mencii specifan kolorspacon, kiel laŭ sRGB. Tio signifas, ke la liston de koloroj trovebla ĉe X11 (ekz. en la katalogo: /usr/lib/X11/rgb.txt) oni ne uzu rekte por elekti kolorojn por TTT.

   La suba listo kun 140 kolordifinoj pleje laŭ la normo X11 el la specifikaĵo por CSS3 de W3C inkludas popularajn sinonimojn kiel: aqua (laŭnorme de HTML4/CSS 1.0), cyan (populara nomo laŭ sRGB), magenta (populara nomo laŭ sRGB), fuchsia (laŭnorme de HTML4/CSS 1.0), gray (laŭnorme de HTML4/CSS 1.0) kaj grey.[3][4]

La sekvanta tabelo de CSS-kolornomoj estas tamen etendita per kolono kun Esperantaj nomtradukoj. Tiuj permesas la aplikadon de Esperantaj kolornomoj kiel parametroj por ŝablonoj de la ĉi-tiea Vikipedia sistemo. Por tio estas tamen necese, ke la ŝablono provizas tiun eblon helpe de la subŝablono Ŝablono:E-koloroj aŭ simile. Ekzemple el formulado: color:{{{koloro}}}; iĝu color:{{E-Koloroj|{{{koloro}}}}}; .
HTML-nomo Nomo 16-ume
R   V   B
10-ume
R   V   B
Ruĝaj koloroj
IndianRed IndianRuĝa CD 5C 5C 205  92  92
LightCoral HelKorala F0 80 80 240 128 128
Salmon Salma FA 80 72 250 128 114
DarkSalmon MalhelSalma E9 96 7A 233 150 122
LightSalmon HelSalma FF A0 7A 255 160 122
Red Ruĝa FF 00 00 255   0   0
Crimson Karmezina DC 14 3C 220  20  60
FireBrick FornBrika B2 22 22 178  34  34
DarkRed MalhelRuĝa 8B 00 00 139   0   0
Rozaj koloroj
Pink Roza FF C0 CB 255 192 203
LightPink HelRoza FF B6 C1 255 182 193
HotPink VarmegRoza FF 69 B4 255 105 180
DeepPink Rozega FF 14 93 255  20 147
MediumVioletRed MezhelViolRuĝa C7 15 85 199  21 133
PaleVioletRed PalViolRuĝa DB 70 93 219 112 147
Oranĝaj koloroj
LightSalmon HelSalma FF A0 7A 255 160 122
Coral Korala FF 7F 50 255 127  80
Tomato Tomata FF 63 47 255  99  71
OrangeRed OranĝRuĝa FF 45 00 255  69   0
DarkOrange MalhelOranĝa FF 8C 00 255 140   0
Orange Oranĝa FF A5 00 255 165   0
Flavaj koloroj
Gold Ora FF D7 00 255 215   0
Yellow Flava FF FF 00 255 255   0
LightYellow HelFlava FF FF E0 255 255 224
LemonChiffon CitronŜaŭma FF FA CD 255 250 205
LightGoldenrodYellow HelSolidagFlava FA FA D2 250 250 210
PapayaWhip PapajKrema FF EF D5 255 239 213
Moccasin Mokasena FF E4 B5 255 228 181
PeachPuff PersikPufa FF DA B9 255 218 185
PaleGoldenrod PalSolidaga EE E8 AA 238 232 170
Khaki Kakia F0 E6 8C 240 230 140
DarkKhaki MalhelKakia BD B7 6B 189 183 107
Purpuraj koloroj
Lavender Lavenda E6 E6 FA 230 230 250
Thistle Karda D8 BF D8 216 191 216
Plum Pruna DD A0 DD 221 160 221
Violet Viola EE 82 EE 238 130 238
Orchid Orkida DA 70 D6 218 112 214
Fuchsia Fuksina FF 00 FF 255   0 255
Magenta Magenta FF 00 FF 255   0 255
MediumOrchid MezhelOrkida BA 55 D3 186  85 211
MediumPurple MezhelPurpura 93 70 DB 147 112 219
BlueViolet BluViola 8A 2B E2 138  43 226
DarkViolet MalhelViola 94 00 D3 148   0 211
DarkOrchid MalhelOrkida 99 32 CC 153  50 204
DarkMagenta MalhelMagenta 8B 00 8B 139   0 139
Purple Purpura 80 00 80 128   0 128
Indigo Indiga 4B 00 82  75   0 130
DarkSlateBlue MalhelArdezBlua 48 3D 8B  72  61 139
SlateBlue ArdezBlua 6A 5A CD 106  90 205
MediumSlateBlue MezhelArdezBlua 7B 68 EE 123 104 238
HTML-nomo Nomo 16-ume
R   V   B
10-ume
R   V   B
Verdaj koloroj
GreenYellow VerdFlava AD FF 2F 173 255  47
Chartreuse Kartuzia 7F FF 00 127 255   0
LawnGreen GazonVerda 7C FC 00 124 252   0
Lime Limea 00 FF 00   0 255   0
LimeGreen LimeVerda 32 CD 32  50 205  50
PaleGreen PalVerda 98 FB 98 152 251 152
LightGreen HelVerda 90 EE 90 144 238 144
MediumSpringGreen MezhelPrintempVerda 00 FA 9A   0 250 154
SpringGreen PrintempVerda 00 FF 7F   0 255 127
MediumSeaGreen MezhelMarVerda 3C B3 71  60 179 113
SeaGreen MarVerda 2E 8B 57  46 139  87
ForestGreen ArbarVerda 22 8B 22  34 139  34
Green Verda 00 80 00   0 128   0
DarkGreen MalhelVerda 00 64 00   0 100   0
YellowGreen FlavVerda 9A CD 32 154 205  50
OliveDrab Oliveta 6B 8E 23 107 142  35
Olive Oliva 80 80 00 128 128   0
DarkOliveGreen MalhelOlivVerda 55 6B 2F  85 107  47
MediumAquamarine MezhelAkvamarina 66 CD AA 102 205 170
DarkSeaGreen MalhelMarVerda 8F BC 8F 143 188 143
LightSeaGreen HelMarVerda 20 B2 AA  32 178 170
DarkCyan MalhelCejana 00 8B 8B   0 139 139
Teal Kreka 00 80 80   0 128 128
Bluaj/Cejanaj koloroj
Aqua Akva 00 FF FF   0 255 255
Cyan Cejana 00 FF FF   0 255 255
LightCyan HelCejana E0 FF FF 224 255 255
PaleTurquoise PalTurkisa AF EE EE 175 238 238
Aquamarine Akvamarina 7F FF D4 127 255 212
Turquoise Turkisa 40 E0 D0  64 224 208
MediumTurquoise MezhelTurkisa 48 D1 CC  72 209 204
DarkTurquoise MalhelTurkisa 00 CE D1   0 206 209
CadetBlue KadetBlua 5F 9E A0  95 158 160
SteelBlue ŜtalBlua 46 82 B4  70 130 180
LightSteelBlue HelŜtalBlua B0 C4 DE 176 196 222
PowderBlue PolvoBlua B0 E0 E6 176 224 230
LightBlue HelBlua AD D8 E6 173 216 230
SkyBlue ĈielBlua 87 CE EB 135 206 235
LightSkyBlue HelĈielBlua 87 CE FA 135 206 250
DeepSkyBlue ĈielBluega 00 BF FF   0 191 255
DodgerBlue DoĝerBlua 1E 90 FF  30 144 255
CornflowerBlue CejanBlua 64 95 ED 100 149 237
RoyalBlue ReĝBlua 41 69 E1  65 105 225
Blue Blua 00 00 FF   0   0 255
MediumBlue MezhelBlua 00 00 CD   0   0 205
DarkBlue MalhelBlua 00 00 8B   0   0 139
Navy Mararmea 00 00 80   0   0 128
MidnightBlue NoktomezoBlua 19 19 70  25  25 112
HTML-nomo Nomo 16-ume
R   V   B
10-ume
R   V   B
Brunaj koloroj
Cornsilk MaizSilka FF F8 DC 255 248 220
BlanchedAlmond BrogMigdala FF EB CD 255 235 205
Bisque Biskvita FF E4 C4 255 228 196
NavajoWhite NavajoBlanka FF DE AD 255 222 173
Wheat Tritika F5 DE B3 245 222 179
BurlyWood BukloLigna DE B8 87 222 184 135
Tan Tanina D2 B4 8C 210 180 140
RosyBrown RozBruna BC 8F 8F 188 143 143
SandyBrown SabloBruna F4 A4 60 244 164  96
Goldenrod Solidaga DA A5 20 218 165  32
DarkGoldenrod MalhelSolidaga B8 86 0B 184 134  11
Peru Perua CD 85 3F 205 133  63
Chocolate Ĉokolada D2 69 1E 210 105  30
SaddleBrown SelBruna 8B 45 13 139  69  19
Sienna Siena A0 52 2D 160  82  45
Brown Bruna A5 2A 2A 165  42  42
Maroon Marona 80 00 00 128   0   0
Blankaj koloroj
White Blanka FF FF FF 255 255 255
Snow Neĝa FF FA FA 255 250 250
Honeydew Mielrosa F0 FF F0 240 255 240
MintCream MentKrema F5 FF FA 245 255 250
Azure Lazura F0 FF FF 240 255 255
AliceBlue AlicBlua F0 F8 FF 240 248 255
GhostWhite FantomBlanka F8 F8 FF 248 248 255
WhiteSmoke BlankFuma F5 F5 F5 245 245 245
Seashell Konka FF F5 EE 255 245 238
Beige Beja F5 F5 DC 245 245 220
OldLace MalnovPunta FD F5 E6 253 245 230
FloralWhite FlorBlanka FF FA F0 255 250 240
Ivory Ebura FF FF F0 255 255 240
AntiqueWhite AntikveBlanka FA EB D7 250 235 215
Linen Lina FA F0 E6 250 240 230
LavenderBlush LavendoŜminka FF F0 F5 255 240 245
MistyRose BrumRoza FF E4 E1 255 228 225
Grizaj koloroj
Gainsboro Gajnsbora DC DC DC 220 220 220
LightGrey HelGriza D3 D3 D3 211 211 211
Silver Arĝenta C0 C0 C0 192 192 192
DarkGray MalhelGriza A9 A9 A9 169 169 169
Gray Griza 80 80 80 128 128 128
DimGray Grizeta 69 69 69 105 105 105
LightSlateGray HelArdezGriza 77 88 99 119 136 153
SlateGray ArdezGriza 70 80 90 112 128 144
DarkSlateGray MalhelArdezGriza 2F 4F 4F  47  79  79
Black Nigra 00 00 00   0   0   0
Notinda estas la stranga difino de la koloro  Lazura (Azure ene de tiu ĉi normo. Normalokaze, Lazura aspektu kiel  ĈielBluega (DeepSkyBlue.

En 2014, la koloro rebeccapurple (numero #663399) estis aldonita memore al la filino de Eric Meyer Rebecca, kiu mortis pro cerba tumoro dum ŝia sesa naskiĝtago.[5][6]

Alternativtradukoj[redakti | redakti fonton]

Jen alterativtradukoj por kelkaj de la supraj laŭnormaj koloroj.

Alternativaj tradukoj
Angla nomo Nomo 16-ume
R   V   B
10-ume
R   V   B
FireBrick FajroBrika B2 22 22 178  34  34
ForestGreen ForstVerda 22 8B 22  34 139  34
Tan Tana D2 B4 8C 210 180 140

Eksternormaj koloroj[redakti | redakti fonton]

   La suba tabelo entenas kelkajn popularajn kolorojn, kiuj estas ekster la kolornoma normo de CSS.

Eksternormaj koloroj
Angla nomo Nomo 16-ume
R   V   B
10-ume
R   V   B
Scarlet Skarlata FF 24 00 255  36   0
Ginger Rufa FF 40 00 255  64   0
Carmine Karmina D7 00 40 215   0  64
Isabelline Izabela F4 F0 EC 244 240 236
Mauve Malva E0 B0 FF 224 176 255
Lilac Lila B6 66 D2 182 102 210
Chestnut Kaŝtana 95 45 35 149  69  53
Bordeaux Bordoza 80 00 00 128   0   0
Beaver Kastora 9F 81 70 159 139 112
DarkYellow MalhelFlava f0 f0 00 240 240   0
Ochre Okra CC 77 22 204 119  34
Sepia Sepia 70 14 22 112  66  20
Glaucous Glaŭka 60 82 B6  96 130 182
Emerald Smeralda 50 C8 78  80 200 120
Ultramarine Ultramara 12 0A 8F  18  10 143

Bordoza estas fakte la CSS-norma marona.

Rufa ŝajnas ekzisti ekster ĉiu ajn kolornormo kaj la rufeco de rufaj haraj sendube varias. Do jen aldono sen iu norma bazo.

Klarigo de kelkaj strangaj kolornomoj[redakti | redakti fonton]

La nomoj estas parte sufiĉe strangaj kaj mankas iu rigora sistematiko. Kiam kaj kiel kelkaj nomoj nomiĝis estas parte tre obskure. Pri kelkaj tamen oni povas trovi informojn.

KoloroKlarigo
AliceBlue
AlicBlua
Alica tie ĉi estas Alice Roosevelt Longworth[Vidu 1], filino de Theodore Roosevelt. Ŝi popularigis tiun ĉi koloron kaj tiel eklanĉis kolormodon.
Aqua
Akva
Tiu nomo estas mallongigo de aquamarine. Temas pri laborĉirkaŭaĵa ĵargonaĵo ofte uzata inter presistoj. La plena nomo aludas al la mineralo akvamarino, kiu estas travidebla, verde blua gemo, variaĵo de kristala berilo. La nomo signifas akvo de la maro. Tamen en la listo la koloroj akva kaj akvamarina signifike diverĝas.
Bisque
Biskvita
Laŭŝajne jen aludo al biskvita porcelano.
BlanchedAlmond
BrogMigdala
Aludas al la koloro de migdaloj, post kiam oni brogis ilin sufiĉe longdaŭre por moligi la ŝelojn. Dum tiu procedo ili paliĝas.
BurlyWood
BukloLigna
Arboj havas ofte tumorojn kaŭzitajn de bakterioj. La ligno de tiuj ĉi tumoraj bukloj estas parte pli valora ol la normala ligno de la arbo kaj uziĝas por fabriki pipkapojn. Kial la koloro ricevis la nomon bukloligno, ne estas konate.
CadetBlue
KadetBlua
Supozeble kadetuniforma koloro, sed ne klare de kiulandaj kadetoj kaj kiam. Nomo jam delonge uzata.
Chartreuse
Kartuzia
Jen la koloro de populara franca likvoro prae pretigita de la Kartuzianoj, katolika ordeno, kiu fondiĝis en la franca montara regiono Kartuzio (Chartreuse).
CornSilk
MaizSilka
Ne temas pri iuspeca aŭtenta silko. Temas pri la koloro de la silkecaj polenricevaj stigmoj ĉe inaj maizplantoj.
DodgerBlue
DoĝerBlua
Aludas al la emblema koloro de la bazpilka teamo — The Los Angeles Dodgers.
Gainsboro
Gajnsbora
Nekonate. Tamen ĝis 1966 ekzistis Brita porcelanfabrikanto kun la tre populara marko Queen Anne. Tiu vendis ĝuste ĉi-grize dekoratan servicon kun la modelnomo Gainsborough (Gray).
HoneyDew
MielRosa
Laŭŝajne tio aludas al la koloro de la fruktaĵo de mielrosa melono, specifa kulturvario de melono.
LavenderBlush
LavendoŜminka
La blush aludas ĉi tie al ŝminko por beligi la vangojn de virinoj.
Magenta
Magenta
La nomo de itala loko, kie oni prae trovis fuksinon. La laŭnormaj koloroj magenta kaj fuksina estas identaj.
MintCream
MentKrema
Laŭŝajne la koloro de kirlita kremo kun mento, aŭ de la likvoro Crème de menthe[Vidu 2] (blanka), ingredienco de la koktelo Stinger.[Vidu 3]
NavajoWhite
NavajoBlanka
Temas laŭŝajne pri la koloro de sabloŝtonaj klifoj en la regiono, kie la Navahoj iam vivis kaj hodiaŭ nomiĝas laŭ ili.
Navy
Mararmea
Jen tre malhela bluo, parto de la blua kaj blanka uniformo de la Brita Reĝa Mararmeo jam ekde 1748.
Orchid
Orkida
Tiu venas de la florfamilio orkido, Angle orchid.
PapayaWhip
PapajŜaŭma
Laŭŝajne kirlita kremo kun papajo.
PeachPuff
PersikPufa
Bakaĵeto, kiu bake pufiĝas kaj entenas kirlitan kremaĵon kaj tranĉaĵon de persiko.
Peru
Perua
Tiu ĉi koloro nomiĝis jam de 1924 Perua bruno (peruvian brown).[7] Oni ŝanĝis la nomon por X11 en 1987.
PowderBlue
PulvoBlua
La nomo aludas al polvigita blua vitro, el kio oni pretigis bluan farbon por pentrado.
RoyalBlue
ReĝBlua
Onidire jen koloro, kiu venkis en konkurso trovi koloron por nova robo por la Brita reĝino Charlotte de Mecklenburg-Strelitz[Vidu 4], edzino de reĝo Georgo la 3-a.
Sienna
Siena
En la itala urbo Sieno oni povas trovi argilon ĉi-koloran.
Tan
Tanina
Jen la koloro de tanino uzata por tani peltojn.
Teal
Kreka
Onidire laŭ la koloro ĉirkaŭ la okuloj de la anasa specio kreko

La plej multaj el la supraj informoj venas de la Angla Vikipedio.[Vidu 5]

Praktika aplikoj[redakti | redakti fonton]

En HTML[redakti | redakti fonton]

Estas diversaj ebloj elekti kolorojn en HTML. Prae tio estis pure HTML-a afero, sed intertempe oni aldonis eksterajn stilfoliojn, per kiuj oni povas kvazaŭ centre, unuloke difini la kompletan stilon de specifa HTML-a elemento. Al tio apartenas ankaŭ la elekto de specifaj koloroj. Do hodiaŭ oni preferas difini kolorojn ene aŭ de stilfolio, aŭ ene de ĉeloka formulado style="...".

Tamen tre malnova, ankoraŭ valida formulaĵo en HTML 5 rilatas al la fona koloro de tuta paĝo. Jen ekzemplo:

<body bgcolor="blue">

En CSS[redakti | redakti fonton]

Multaj nomoj por koloroj estas difinitaj. Jen ekzemploj:

p { color: navy; /* mararmea (tre malhela bluo) */ }
p { color: red; /* ruĝa */ }
TD { background-color: yellow; /* flava */}

En Vikipedio[redakti | redakti fonton]

Hello world!

La Vikipedia sistemo, baziĝanta sur HTML kaj CSS, evidente same komprenas la kolornomojn supre enlistigitajn. Tio estas grava rilate ŝablonojn. Jen ekzemplo de la uzo de la Anglaj por-TTT-aj kolornomoj:

 {{Tabulo|koloro=bisque|ombro=sandybrown|inko=maroon|<b><big>Hello World!</big></b>}} 

Saluton mondo!

Ŝablonoj uzantaj interne la subŝablonojn Ŝablono:RGBŜablono:E-koloroj akceptas eĉ Esperantajn kolornomojn laŭ la tabelo en ĉi tiu artikolo. Jen ekzemplo de la uzo de Esperantaj por-TTT-aj kolornomoj laŭ la supraj difinoj:

 {{Tabulo|koloro=biskvita|ombro=sablobruna|inko=marona|<b><big>Saluton mondo!</big></b>}} 

Estas notinde, ke la du menciitaj kolorŝablonoj akceptas diversajn formuladojn — ekz. helverda, hele verda, heleverda, hela verdo.

Koloroj laŭ valoroj[redakti | redakti fonton]

Kolorspaco[redakti | redakti fonton]

RGB (RVB)[redakti | redakti fonton]

Kolorojn, eĉ se ne plene ĉiujn, oni povas vidigi per miksado de la tri primarkoloroj — Ruĝo (Red), Verdo (Green) kaj Bluo (Blue). Jen tridimensia spaco, do kubo.

Kolorkubo
Atingeblaj kolorecoj de tipa katodfaska tubo

Do laŭeble aparato miksu tri purajn unufrekvencajn spektrajn kolorojn, ekzemple — spektra ruĝo, spektra verdo, kaj spektra bluo — povigante ĝin vidigi ĉiujn kolorojn ene de la ĉi-laŭa kolorspaca kubo. Tamen ĉe tio, eĉ uzante tri aŭtente purajn spektrajn primarajn kolorojn devene de laseroj, ne ĉiuj miksitaj koloroj atingas la kvaliton de la koloroj laŭ la spekto. Alivorte, mikso el ruĝa kaj verda, do flava, ne atingas spektran flavan. Same pri verda kaj blua kaj la rezultanta cejana.

Tion oni tre klare vidas, se oni apartigas la kolorecon de la lumeco de la montreblaj koloroj kaj pritraktas kolorecojn en propra diagramo, en la tiel nomata ĉevalŝua diagramo.

Parenteze, rilate la mikskoloron magenta statas iomete alia. La koloroj laŭ la tiel nomata purpurlinio baze de la ĉevalŝua diagramo tute ne estas koloroj de la spektro. Ili estiĝas nur kiel miksaĵo en la okulo — pli precize, en la cerbo — de la observanto. Alivorte spektra koloro magenta tute ne ekzistas!

En la apuda diagramo la grizigita ĉevalŝuforma areo estas la tuta skalo de entute eblaj kolorecoj, (montrataj per koordinatoj laŭ CIE 1931). Puraj spektraj koloroj havas kolorecojn laŭ la kurba bordo de la ĉevalŝuo. Oni povas vidi, ke eĉ per triangulo kun ĉiupinte unu el tri puraj spektraj primaraj koloroj ne estas eble enteni la tutan ĉevalŝuan areon. En la praktiko, okaze de vidigilo kia ajn, plej ofte eĉ la uzataj primaraj koloroj ne estas spektraj, do oni atingas eĉ malpli ol teorie eble.

Diagrame la kolora triangulo montras la kolorspacon fakte montrebla de tipa malnova katodfask-tuba komputila vidigilo kaj, vidate, ĝi ĉirkaŭbrakumas nek la tutan kolorspacon de la ĉevalŝuo, nek nur la areon de kiel eble plej granda triangulo ene de la ĉevalŝuo. Notinde estas, ke LED-ekranoj en 2012 plej ofte ne atingas eĉ tiun gamuton (kolorspacon).

sRGB[redakti | redakti fonton]

Estas evidente, ke aparato povas vere precize konstrui specifan volatan koloron per mikso de R (ruĝa), G (verda) kaj B (blua), nur se la kolorecoj de la uzataj primaraj kolorfontoj — kiaj ajn — estas difinitaj. La dua postulo estas, memkompreneble, ke por sukcesi ĉe ĉio ĉi, la celata koloro devas troviĝi kolorece ene de la triangulo ∆RGB sur la ĉevalŝua diagramo kaj ĝia lumeco devas troviĝi ene de la antaŭvidata gamo de lumecoj.

Aldona eĉ pli grava problemo rilatas al la fakto, ke la kolorfontoj — kiaj ajn — de tipaj ekranoj por komputiloj, same kiel por televidiloj, ne lineare reagas al specifa regvaloro. La kompensadon de tiu nelineareco, fakte temas pri funkcioj respektive preskaŭ kvadrata kaj preskaŭ kvadratradika, oni nomas gama-korektado. Jen la formulo supozante valorojn inter 0 kaj 1.0.

Okaze de koloroj por TTT, oni simple supozas, ke la vidigilo uzos specifajn primarajn kolorecojn kaj havas specifan nelinearecon, do gama-sintenon de proksimume 2.2 por ĉiu el la tri kolorfontoj.

Tia nelineareco ne estas iuspeca principa difekto de vidigiloj. Tute male. Temas pri tre dezirata sinteno por helpi pri la kompensado necesa por speco de interna gama-funkcio de la homa okulo. Se oni pritraktas grizŝtuparan testbildon, la okulo povas ege pli bone apartigi la malhelajn grizŝtupojn, unu de alia, ol la helajn. La okulo simple ne povas ekkoni fajnajn heldiferencojn de ŝtupoj, se temas pri helaj ŝtupoj. Do cifereca vidsistemo devas jam principe provizi pli da koderoj por distingi la malhelajn grizŝtupojn, unu de alia, kaj malpli da koderoj por distingi la helajn grizŝtupojn. Provizi multe da apartaj valoroj por la helaj ŝtupoj estus plena malŝparo de koderoj. Ĝuste tiuspeca ĝustadirekta kaj dezirata tordado de la lineareco de la kodado okazas, se oni kompensas la gama-funkcion de tipa vidigilo. Alivorte, se la vidigilo ne havus tian gama-funkcion, oni devus enkonduki ĝin por ne malŝpari bitojn de la kodado.

IEC 61966-2-1:1999 estas la oficiala specifado de sRGB. Ĝi donas la spektadmedian ĉirkaŭlumetan situacion, la kodadon kaj la kolorometriajn detalojn. Hodiaŭ (2012) ĉiuj fabrikantoj strebas konstrui siajn vidigilojn en akordo kun tiu specifado. Kiam tio konstrue ne rekte eblas, oni aldonas programaron por transformi inter la sinteno fakta kaj la sinteno postulata. Por pli fajna alĝustigo necesas provizi uzanto-programon por koloradministrado (color management).

Tre krita estas la preparado de presotaj kolorbildoj. Evidente tiuj laŭeble same aspekte komputilekrane (sRGB), kiel poste kvarkolore presita sur papero (CMYK). Fakte tuta ĉeno devas kolorometrie perfekte harmonii — fotilo, komputilo, presilo.

Sekuraj kolorvaloroj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis la ideo, ke troviĝas 216 specifaj koloroj, kiuj estis sur la plej multaj vidigiloj montreblaj, sen la neceso, ke la krozilo prezentas ilin surogate kiel bilderan mikson el du fakte teknike eblaj koloroj. Alivorte, prezentado sen punktismo (dithering). Relative rapide oni pli aŭ malpli rezignis pri tiu ĉi sekura paletro, ĉar oni konstatis, ke punktismo pro diversaj kialoj tamen ekestis.

Kiel sekvo oni difinis kelkajn kolorojn el la nur supozeble sekura 216-kolora paletro, speciale sekuraj, do sekuregaj. Tiuj vere ne eklanĉu punktismon.

En la suba tabelo de TTT-e sekuraj koloroj, ĉiu koloro enlistigas per mallongigo por la RGB-valoroj. Ekz. la kodo 609 estas speco de por CSS novdate enkondukita, nur 3-cifera stenografiaĵo por la 3-bitoka, 6-cifera, deksesuma #660099, jen rgb(102,0,153).[8]. Per tiaj stenoj oni povas difini 4,096 koloroj, tio egalus al la paletro de 12-bita kolorgenerilo. El tiuj eblaj difinoj, tamen, nur 216 estas TTT-e, fakte krozile kaj vidigile, sekuraj.

Jen ĉiuj sekuraj koloroj kun la sekuregaj el tiuj subliniitaj.

TTT-sekuraj koloroj
*000* 300 600 900 C00 *F00*
*003* 303 603 903 C03 *F03*
006 306 606 906 C06 F06
009 309 609 909 C09 F09
00C 30C 60C 90C C0C F0C
*00F* 30F 60F 90F C0F *F0F*
030 330 630 930 C30 F30
033 333 633 933 C33 F33
036 336 636 936 C36 F36
039 339 639 939 C39 F39
03C 33C 63C 93C C3C F3C
03F 33F 63F 93F C3F F3F
060 360 660 960 C60 F60
063 363 663 963 C63 F63
066 366 666 966 C66 F66
069 369 669 969 C69 F69
06C 36C 66C 96C C6C F6C
06F 36F 66F 96F C6F F6F
090 390 690 990 C90 F90
093 393 693 993 C93 F93
096 396 696 996 C96 F96
099 399 699 999 C99 F99
09C 39C 69C 99C C9C F9C
09F 39F 69F 99F C9F F9F
0C0 3C0 6C0 9C0 CC0 FC0
0C3 3C3 6C3 9C3 CC3 FC3
0C6 3C6 6C6 9C6 CC6 FC6
0C9 3C9 6C9 9C9 CC9 FC9
0CC 3CC 6CC 9CC CCC FCC
0CF 3CF 6CF 9CF CCF FCF
*0F0* 3F0 *6F0* 9F0 CF0 *FF0*
0F3 *3F3* *6F3* 9F3 CF3 *FF3*
*0F6* *3F6* 6F6 9F6 *CF6* *FF6*
0F9 3F9 6F9 9F9 CF9 FF9
*0FC* *3FC* 6FC 9FC CFC FFC
*0FF* *3FF* *6FF* 9FF CFF *FFF*

Praktikaj aplikoj[redakti | redakti fonton]

En HTML[redakti | redakti fonton]

Ekzistis ĉiam la eblo difini koloron ankaŭ kiel kolormikso laŭ la RGB-modelo - do RVB: ruĝa, verda, blua. Tion oni faras tamen deksesume (hekse). Ĉi-cele oni uzas po unu bitokon (bajton) por ĉiu koloro. Jen po 256 ŝtupoj por ĉiu primara koloro, do sume pli ol 16 milionoj da koloroj. La ŝtupoj etendiĝas por ĉiu koloro deksesume (hekse) de 0 ĝis ff, do decimale de 0 ĝis 255. Blanka, la mikso el ĉiuj tri koloroj, estas laŭ tiu formulado #ffffff, ruĝa #ff000, flava=#ffff00, verda #00ff00, cejana #00ffff, blua #0000ff, magenta #ff00ff, nigra #000000.

Jen blufona ekzemplo.

<body bgcolor="#0000ff">

En CSS[redakti | redakti fonton]

La plej novaj kroziloj ne nur bone prilaboras paĝojn laŭ HTML 4.01, sed parte eĉ jam laŭ HTML 5. Aldone, jam delonge oni preferas uzi stilfoliojn (cascaded style sheets) por elekti kolorojn ktp, nome po ĉiu tipo de HTML-elemento, kaj ne plu individue en ĉiu elemento mem. Stilfolioj postulas uzi iomete alispecajn formuladojn kaj komandojn laŭ la normo CSS. Tamen rilate kolornomojn mem, nenio ŝanĝiĝas pro tio.

Ekzistas diversaj manieroj kodi kolorojn en CSS.

RGB-Kolormodelo (RVB)[redakti | redakti fonton]

Koloroj de la RGB-kolormodelo (RVB) estas difineblaj laŭ pluraj metodoj:

  • deksesume tricifere de 000-FFF, speco de mallongigo,
  • deksesume sescifere, do tribajte de 000000-FFFFFF,
  • decimale de 0-255
  • decimale procente de 0%-100%.

Jen ekzemploj de la postulata sintakso:

p { color: #F00 } /* #rgb — mallongigo, kiu aŭtomate duobligas la ciferojn al #FF0000*/
p { color: #FF0000 } /* #rrggbb */
p { color: rgb(255, 0, 0) } /* entjeroj 0 - 255 */
p { color: rgb(100%, 0%, 0%) } /* procentaj aldonoj 0,0 % - 100,0 % */

Intertempe, ĉiuj vidigiloj fakte obeu al la specifado sRGB jam menciita. Do kaj R, kaj G, kaj B estas difinitaj. Aldone oni antaŭsupozas specifan gama-korektadon necesa.

RGBA[redakti | redakti fonton]

RGBA ne estas nova modelo, temas pri la RGB-modelo kun aldona kvara parametro — la tielnomata alfa-kanalo. Pro tio la litero A. Tiu kvara valoro uziĝas por difini la travideblecon de la generota kolortavolo rilate iujn fonaĵojn. La gradon de maltravideblo, do de opakeco, oni difinas kiel decimala kunpunkta valoro inter 0.0 kaj 1.0. Ĉe tio 0.0 signifas nulan opakeco, do plenan travideblon.

p { color: rgba(64, 0, 0, 0.7) } /* 0.7 = 70 % opakeco - specifita en CSS 3 */
HSL-Kolormodelo[redakti | redakti fonton]

La HSL-kolormodelo baziĝas sur Kolornuanco (hue), Satureco (saturation) kaj Heleco (lightness).

Tiu modelo apartigas la kolorecan informon de la lumeca informo. Temas pri koloreco konsistanta el kolornuanco (hue) kaj satureco (saturation) kaj heleco (lightness).

La kolornuanco estas angulo inter 0 gradoj, ruĝa, cirkle tra ĉiuj aliaj eblaj kolornuancoj, do ruĝo, flavo, verdo, cejano, bluo, magento, ĝis 360 gradoj, do denove returne al 0 gradoj kaj ree al ruĝo. La satureco oni donas per procentoj. 100% estas la pura spektra koloro mem, tio estas, laŭ kapablo de la vidigilo. La transiro de 100% al 0% kondukas al ĉiam pli senkoloraj versioj de la sama kolornuanco kaj finiĝas ĉe senkolora grizo kun la sama objektiva heleco kiel la pura kolornuanco havas. Tiaj kolorsistemoj estas tamen ne tute senproblemaj. Unue ne estas tute klare, kiel el la kolornuancoj iĝu cirklo, fakte devus temi pri sesangulo. Nome, depende de la kalkulmetodo uzata por la transformado la kolorangulo povas konsiderinde diverĝi. Due oni plene ignoras la subjektivan helecon de koloroj. La plej malhela primara koloro estas bluo. Nome, kompare al 100W-a blanka ampolo, same konstruita 100W-a blua ampolo havas subjektive nur ĉirkaŭ 10% de la heleco de sia blanka parenco. Ĝi fakte lumas precize same hele per la 100 vatoj, kiujn ĝi konsumas, sed homoj ne vidas tion tiel. Oni devus nutri la bluan ampolon per 1kW {!} por atingi subjektive la saman helecon kiel ĉe la 100W-a blanka ampolo.

Koloroj laŭ la HSL-kolormodelo povas esti notataj laŭ CSS 3 kiel sekvas[9]:

p { color: hsl(120, 100%, 50%) } /* verda */
p { color: hsl(120, 100%, 25%) } /* malhelverda */
p { color: hsl(120, 100%, 75%) } /* helverda */
p { color: hsl(120, 50%, 50%) } /* palverda */
HSLA[redakti | redakti fonton]

Simile kiel ĉe RGB oni povas doni kvaran opakecan parametron al HSL per HSLA-difino. Denove, 1.0 estas plene opaka, do ne travidebla, kaj 0.0 estas plene travidebla. Jen ekzemplo.

p { color: hsla(120, 100%, 50%, 0.7) } /* verda kun 70 % opakeco */
CMYK-kolormodelo (CMFN)[redakti | redakti fonton]

Tiu modelo difinas kolorojn per mikso de la tri subtrahaj koloroj — Cejano (cyan), Magento (magenta) kaj Flava (yellow).

Subtrahajn kolorojn havas preskaŭ ĉiuj farboj. Tiuj ŝajnas esti specifa pura koloro, sed en vero reflektas ĉiujn kolorojn krom la komplementa koloro de la ŝajna koloro. Do al cejana farbo mankas reflektopovo nur por ruĝa lumo, ĝi reflektas tamen ĉiujn aliajn, kaj pro tio aspektas cejana. Alivorte, ĝi subtrahas la koloron ruĝa de la lumspektro, per kiu oni prilumas la farbon. Farboj filtras, ili ne lumas. Ĉe tio la okulo ne povas distingi la puran koloron cejano, de kolormikso sen ruĝo. Ambaŭ aspektas same cejanaj. Fakte nur tri tiaj precize funkciantaj subtrahaj koloroj devus sufiĉi por miksi praktike ĉiujn volatajn kolorojn, ankaŭ prese aŭ pentrade sur papero. Do se oni aplikas ĉiujn tri kolorojn kiel mikso al blanka papero, la rezulto devus esti nigra, alivorte la kolormikso reflektu nenion plu. Tamen pro la neperfekteco de farboj kaj presilaj inkoj, oni atingas nur kote brunan aŭ grizetan koloron.

Por korekti la neperfekton de la haveblaj koloraj presinkoj, kiuj, miksitaj, ne liveras akcepteblan nigron, oni bezonas kvaran inkon, la tiel nomatan ŝlosilan (key), aŭtente nigran inkon. Ŝlosile ĝi nomiĝas pro tio, ke oni alĝustigas la aliajn tri presmatricojn laŭ la nigra mastra matrico.[Vidu 6] Presi laŭ tiu ĉi kolorsistemo nomiĝas kvarfarba presado kaj vaste uziĝas. Ekde CSS 3 koloroj povas esti ankaŭ difinataj laŭ CMFN-kolormodelo[10], do presprete:

p { color: device-cmyk(0.0, 0.95, 1, 0.1) } /* ruĝa */
Skribado kun retrofala kongrueco[redakti | redakti fonton]

Ĉar nur modernaj foliumiloj povas interpreti la notigojn laŭ rvba, hsv(a) kaj cmfn, verkantoj de retpaĝaroj devas difini tiel nomatan refalan koloron (angle fallback color):

p {
color: red; /* refala kompatibileco */
color: device-cmyk(0.0, 0.95, 1, 0.1); /* Tio estas interpretata de modernaj foliumiloj */
}

En Vikipedio[redakti | redakti fonton]

Evidente, Vikipedio, baziĝante sur HTML kaj CSS komprenas RGB-valorojn. Oni povas formuli ilin laŭ kvar variantoj — decimale, decimale procente, deksesume kaj deksesume mallongigite.

Jen ekzemplo uzanta decimalajn RGB-valorojn:

 {{Butono|koloro=rgb(255,136,119)|rgb(255,136,119)}} 

rgb(255,136,119)

Kun procenta RGB-formulado:

 {{Butono|koloro=rgb(100%,53%,47%)|rgb(100%,53%,47%)}} 

rgb(100%,53%,47%)

Kun tradicia deksesuma RGB-formulado:

 {{Butono|koloro=#ff8877|ff8877}} 

#ff8877

Kun CSS-a deksesuma tricifera RGB-mallongigo:

 {{Butono|koloro=#f87|#f87}} 

#f87


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  1. Alice Roosevelt Longworth en la Angla Vikipedio
  2. Mentkremo en la Angla Vikipedio
  3. Stinger en la Franca Vikipedio
  4. Charlotte of Mecklenburg-Strelitz en la Angla Vikipedio
  5. Web colors en la Angla Vikipedio
  6. CMYK color model en la Angla Vikipedio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. CSS 2.1 Specification: Syntax and basic data types: Colors (2011-06-07). Alirita 2012-05-29.
  2. CSS Color Module Level 3 (2011-06-07). Alirita 2012-05-29.
  3. W3C TR CSS3 Color Module, SVG color keywords
  4. W3C TR SVG 1.0, recognized color keyword names
  5. Re: [CfC adding 'rebeccapurple' color to CSS Color Level 4] (angle) (2014-06-21). Alirita 2021-04-24.
  6. Eric Meyer (2014-06-19). rebeccapurple (angle). Alirita 2021-04-24.
  7. Maerz and Paul A Dictionary of Color New York:1930 McGraw-Hill Page 201; Color Sample of Peruvian Brown: Page 49 Plate 13 Color Sample L11—The color Peru shown above matches the color sample in the book
  8. #660099 Color Information
  9. http://www.css3.info/preview/hsla/
  10. http://www.w3.org/TR/css3-gcpm/#cmyk-colors

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]