Laborgrupo pri TTT-a Hiperteksta Aplikaĵa Tekniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Laborgrupo pri TTT-a Hiperteksta Aplikaĵa Tekniko (angle Web Hypertext Application Technology Working Group; mallonge WHATWG) estas laborgrupo, kies celo konsistas en tio, evoluigi per etendigo de jam ekzistantaj teknikoj novajn teknikojn, kiuj plifaciligu al aŭtoroj, krei interretajn aplikaĵojn. Alie ol je la ofertantoj sendependa World Wide Web Consortium (W3C), kiu estas gvidata de Tim Berners-Lee, WHATWG estas praktikata de pluraj entreprenoj, interalie Mozilla Foundation, Opera Software ASA kaj Apple Inc.

La fondiĝo de WHATWG okazis kiel reago al la malrapida evoluigo de TTT-normoj fare de W3C. La WHATWG-dissendolisto estis anoncitaj la 4-an de Junio 2004[1]. Opera/Mozilla vane provis du tagojn antaŭ tio ĉe W3C-laborsesio[2], decidigi komunan deklaracion pri principoj[3], sed estis venkitaj per plimulto de la membroj de la W3C. La partopreno al la dissendolisto eblas al ĉiu, kaj partoprenas ankaŭ membroj de W3C je tio. WHATWG tamen ne malvalidigas la W3C, ĉar la proponataj normoj, kiuj estas kreataj de WHATWG, ĉe W3C estas prezentataj por konsento aŭ plibonigo. Estonte WHATWG planas, ankoraŭ pli intense kunlabori kun W3C.

Specifoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe estas disponeblaj tri malnetoj por specifoj:

  • HTML (origine HTML5, antaŭe Web Applications 1.0), kiu difinas etendeblajn fenestraĵojn (angle widgets), ekzemple menuoj kaj simbolarojn. Ĉi tiu malneto estis transprenita de W3C kiel bazo por nova versio de HTML kaj estas aktive evoluigata. La 19-an de Januaro 2011 la cifero "5" estis forigata el la nomo, por montri, ke la pluevoluigo de HTML estas daŭre kontinuigata.
  • Web Forms 2.0, kie celas al la ĝeneralaj bezonoj de retpaĝaj aŭtoroj. Estis ankaŭ publikigita versio de Web Forms 2 ĉe W3C. Web Forms 2 estis intertempe integrita en HTML5.
  • Web Controls 1.0, kiu aldonas al ĝavaskripto kaj CSS pliajn funkciecojn, per kio estu subtenata la kreado de mem faritaj fenestraĵoj. Ĉi tiu specifikaĵo dependas de la dezajno de XBL2.

Kontraŭe al XForms de la W3C ĉi tiuj specifikaĉoj cela al tio, primare labori je HTML. Pro la orientiĝo de Browserimplementationen de HTML baziĝas HTML5 ne sur SGML, sed sur propraj parseraj reguloj; la grandparte ekvivalenta XHTML5 kontraŭe sekvas XML-sintakson.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]