Maria Montessori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maria Montessori en 1913

Maria MONTESSORI (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1870 en Chiaravalle, Italio, kaj mortis la 6-an de majo 1952 en Noordwijk aan Zee) estis itala reformpedagogino.

En 1896 Montessori kiel la unua virino en Italio fariĝis doktorino pri medicino. Ŝi eklaboris kiel asistentino en Universitata psikiatria kliniko en Romo, kie ŝi specialiĝis pri edukeblo de mense handikapitaj infanoj (tiam ĝenerale konsiderataj kiel needukeblaj). En 1898-1900 ŝi laboris kiel estrino de lernejo por klerigardo de specialaj (terapiaj) pedagogoj kaj samtempe havis praktikon kiel infankuracistino en Romo. Pli poste (en 1904 - 1908) ŝi gvidis katedron pri antropologio en la Universitato en Romo. La 6-a de januaro 1907 ŝi malfermis sian unuan lernejon en Romo - la "Casa dei Bambini" (Domo de Infanoj). En 1908 ŝi forlasis ĉiujn prestiĝajn postenojn kaj finis sian kuracistan laboron kaj komenciĝis ŝia pli ol kvardekjara prelega kaj verkista agado. En Romo ŝi partoprenis fondon de la unua asocio por disvastigo de siaj metodoj, kiu nomiĝis "Opera Montessori". Jam en 1913 ŝia metodo estis konata en Usono. Montesori estis ekzilita de Benito Mussolini pro rifuzo de kunlaboro kun faŝismo kaj iris al Barato, kaj ŝia metodo suferis kritikojn de anoj de totalitarismo. En Hindio ŝi fondis la "Association Montessori Internationale" (Internacian Montessori-Societon).

La Montessora pedagogio de eduko, kiun ŝi kreis, estas divastigita en la tuta mondo. Malgraŭ la kritikoj kontraŭ la metodo en la 30-a kaj 40-a jardekoj, la metodo ankoraŭ nuntempe estas uzata kaj apartenas al la ĉefaj skoloj de reforma aŭ alternativa pedagogio. Nancy McCormick Rambusch revivigis la metodon en Usono en 1960 per fondo de "Montessori Society" (Montessori-Societo).


Pedagogio[redakti | redakti fonton]

La pedagogia vidpunkto de Montessori inkluzivas:

  • instruadon de infanoj en aĝaj grupoj de 3 jaroj (ekz.: 3-5, 6-9, 9-12) kaj speciala programo por adoleskantoj.
  • rigardon de infanoj kiel kompetentaj estaĵoj kiuj povas decidi.
  • observon de l' infano en sia medio kiel bazo por disvolviĝo de l' kurikulo.
  • uzon de lernilaro konvena al infanoj kaj la kreadon de medio favora al kompetenta produktado de propra funkcianta mondo.
  • partoprenon de gepatroj por inkluzivi bazan kaj propran atenton al higieno kiel antaŭkondiĉo de edukado.
  • projektadon de skalo de staĝoj de sentiva disvolvigo, kio antaŭzorgas fokuson por laboroj instruaj konvenaj al disvolvo de lingvaĵo, perfektiĝo de movoj kaj socia interagado.
  • gravecon de "absorba" menso, t. e., la motivado sen limo de l' infanoj por akiri kompetentecon

pri sia propra medio kaj perfektigi siajn kapablojn kaj komprenon en ĉiuj sentivaj periodoj.

  • instruajn materialojn por mem-korektado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]