Kunmanĝado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Bovardeo, Bubulcus ibis, estas klasika ekzemplo de Kunmanĝado. Ĝi furaĝas en kampoj inter brutaro, ĉevaloj kaj aliaj grandaj mamuloj, manĝante insektojn incititajn supren de la tuŝintaj bestoj. La ardeoj profitas de tiu rilato, dum la brutaro estas tipe netuŝita de ĝi.

En ekologio, KomensalismoKunmanĝado estas klaso de rilato inter du organismoj el kiuj unu ĝuas avantaĝojn, dum la aliaj estas idloj (ekzistas neniu damaĝo aŭ utilo). Ekzistas tri aliaj specoj de unuiĝo: mutualismo (kie ambaŭ organismoj profitigas), konkuradon (kie ambaŭ organismoj estas damaĝitaj) kaj parazitecon (unuj organismoj ĝuas avantaĝojn kaj la aliaj estas damaĝitaj).

Komensalismo venas de la angla vorto commensal, signife "dividado aŭ kunhavado de manĝaĵo" en homa socia interagado, kiu siavice venas de la latina cum mensa, signife "dividi aŭ kunhavi tablon". Origine, la esprimo kutimis priskribi la uzon de rubomanĝaĵo de duarangaj bestoj, kiuj ŝatas la kadavromanĝantojn kaj sekvas ĉasbestojn, sed atendas ĝis ili finas sian manĝon.