Spiŝa burgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Spiŝa burgo
slovake: Spišský hrad
burgoruino
Spisska nova ves...castle.jpg
Ruinoj de Spiŝa burgo
Oficiala nomo: Spišský hrad
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Spišská Nová Ves
Municipo Žehra
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Situo Spiŝa burgo
 - alteco 634 m s. m.
 - koordinatoj 49°00′01″N 20°46′05″E  /  49.00028°N, 20.76806°O / 49.00028; 20.76806 (Spiŝa burgo)
Areo 41 426 
Stiloj Romaniko, Gotiko, Renesanco
Materialo masonaĵo
Estiĝo 11-a - 12-a jarcento
Por publiko alirebla
Vizito 170 000 (2006) [1]
Plej facila aliro Spišské Podhradie
Žehra
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Levoča, Spiŝa burgo kaj memorindaĵoj de ĉirkaŭaĵo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1993 (#17)
Numero 620
Regiono Eŭropo
Kriterioj iv
Zorganto Spiŝa muzeo
Adreso SNM-Spišské múzeum
Nám. Majstra Pavla 40
054 01 Levoča
Telefono +421-53-4541336
Situo enkadre de Slovakio
Castle.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Castle.svg
Situo enkadre de Regiono Prešov
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Spiš Castle
Retpaĝo: www.spisskyhrad.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Spiŝa burgo estas burga ruino okupanta montopinton de travertina monto de Spiŝa burga monto, kreanta dominaĵon de vasta ĉirkaŭaĵo sur ĉefa vojdirekto kuniganta orientslovakajn regionojn Spiŝo kaj Ŝariŝo. Ĝi estas ne nur pruvo de evoluo de arkitekturo ekde la 12-a jarcento ĝis la 18-a jarcento en Slovakio, sed pro sia amplekso (ĝi superas 4 hektarojn, precize 41 426 m²) ĝi estas la plej granda burga komplekso en la lando kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo.

Spite al tio, ke ĝi elstaras super urbo Spišské Podhradie, administre ĝi apartenas al teritorio de municipo Žehra (de ties loka parto Hodkovce) en distrikto Spišská Nová Ves en Regiono Košice.

La burgo estas nacia kultura memorindaĵo de Slovakio kaj ekde la jaro 1993 kiel parto de memorinda kolekto Levoča, Spiŝa burgo kaj memorindaĵoj de ĉirkaŭaĵo ĝi estas enskribita en la liston de Monda heredaĵo de Unesko.

Historio de konstruado[redakti | redakti fonton]

La kalkoŝtona roko kun supermara alteco 634 m elstaras 200 metrojn super la ĉirkaŭaĵo. Per preskaŭ ortaj muroj, altaj 20-40 metrojn, kreas eĉ sen ŝtonaj muroj nealireblan kaj nesieĝeblan lokon. La natura strategia situo de la burga roko, sed ankaŭ de la apudaj deklivoj antaŭdestinis tiun ĉi lokon por sieĝigo kaj tial estas nature, ke ĝi estis kontinue loĝata seninterrompe ekde la 5-a miljaro a.K. ĝis pereo de la burgo en la 18-a jarcento.

Praepoka kaj frue historia setlejiĝo[redakti | redakti fonton]

Pruvon pri la setlado en tiu ĉi teritorio jam en epoko de paleolitiko donas kvanto de arkeologiaj trovitaĵoj. De antaŭlonge tranĉis tiun ĉi lokon gravaj vojaĝvojoj kunigantaj la sudon de Eŭropo kun la nordo kaj la orienton kun la okcidento.

Vido al la burgo de la nordo

La nuna burga monto kreis ekde pratempoj la naturan rifuĝejon por la lokaj loĝantoj. Unu el la unuaj konataj setladoj devenas el neolitiko, kiam ĉi tie ekloĝis popolo de la tiel nomata kulturo de Bukaj montoj. La portantoj de tiu ĉi kulturo dense loĝigis la teritorion de la orienta Slovakio ne nur en ebenaĵoj, sed ankaŭ sur mildaj altaĵetoj kaj supraĵoj. Ilian ĉeeston sur la spiŝa burga monto dokumentas multnombraj trovitaĵoj de ceramikaj produktoj kaj ŝtonaj ilaroj. Fine de la unua duono de la 4-a miljaro a.K. alternigis ilin popolo de la tiel nomata kulturo de Bodrogkeresztur, kiu alportis novan, pli perfektan materialon — kupron.

En la dua duono de la 3-a miljaro a.K. sur la burga monto ekloĝis popolo de kulturo de Badeno (popolo kun kanelita ceramiko) kiu diference de la antaŭaj kulturoj loĝigis ne nur la burgan akropolon, sed ankaŭ ties deklivojn kaj apudan Dreveník, sur kiu ili konstruis ampleksan altaĵan domaron.

Kelta loĝigo[redakti | redakti fonton]

La plej ampleksan kaj la plej intensan fruehistorian loĝigon de la burga monto okazis en periodo de rompo de miljaroj kaj ĝi estas ligita al ĉeesto de popolo de la tiel nomata Kulturo de Púchov. Portantoj de tiu ĉi kulturo estis verŝajne kelta tribo de kotinoj. En ekonomia sfero ĉe tiu ĉi etno gravan rolon havis bredado de brutaro, minado kaj prilaborado de fererco. La fortikigita burgejo kreis verŝajne ian administran centron de tiu ĉi popolo en la orienta parto de Spiš. Pri matureco de tiu ĉi etno pruvas kvanto de arkeologiaj artefaktoj, ekzemple arĝentaj moneroj de la tiel nomata spiŝa tipo, devenantaj verŝajne el periodo de la 1-a jarcento a.K.

La suba kaj parto de la meza kortegoj

La burgejo sur la roka masivo estis tiutempe ĉirkaŭigita per defenda remparo kun interna ŝtona konstruo. La teritorio limigita per la remparoj kun ĉefa enirejo sur la orienta deklivo, estis intense eluzata. La plej granda areo falis al loĝkonstruaĵoj kaj mastrumaj objektoj de diversa eluzo. Unu el konstatitaj objektoj devenantaj el tiuj tempoj estis sanktejo, kies fundamentoj prenis areon 6,5 x 19 metroj, kun ŝtona submasonigaĵo kaj fostodoma ligna konstruo.

Sed fine de la 2-a jarcento post Kristo la burgejo estis subite forlasita. Por pluaj pli ol naŭcent jaroj ĝis tiam per vivo pulsanta monto orfiĝis. En interŝanĝo de la 5-a kaj la 6-a jarcentoj komenciĝis en la vasta ĉirkaŭaĵo aperi la unuaj slavoj. La sekva slava loĝigo lokumiĝis sur najbara plataĵo de la elstaranta Dreveník en aspekto de ampleksa fortikigita burgejo.

La burgo dum dominado de hungaroj[redakti | redakti fonton]

Periodo ekde la 10-a ĝis duono de la 13-a jarcento estis plenigita per bataloj por formigo de la frua Hungara reĝlando. La favoran evoluon rompis en la unua duono de la 13-a jarcento dezertigema tatara invado, kiu kaŭzis akutan bezonon de sekurigado de la pejzaĝo antaŭ ekstera malamiko. Precipe ekzistantaj slavaj kaj pli malnovaj burgejoj donis al la nova ŝtato bezonajn fortikigitajn punktojn. Tiel do en la paso de la 11-a jarcento malrapide revenis sur la spiŝan burgan monton la vivo. Ŝanĝo de la 11-a kaj la 12-a jarcentoj portis sin en signo de intensa loĝigo de la burga monto, kio respeguliĝis en ampleksa konstrua agado. Iom post iom ĉi tie komencis estiĝi konstrua komplekso de nevidataj dimensioj.

Ties centra objekto estis grandega ronda loĝigema turo sur la plej alta punkto de la burga roko. Sed la turo estis mallongtempe post sia estiĝo neniigita verŝajne pro tektona difekto kaj anstataŭigita en la unua triono de la 13-a jarcento per la hodiaŭa, konstruita en ĝia senpera najbareco. En la unua triono de la 13-a jarcento oni konstruis sur nuko de la roko en grandega fortikigo grandspacan etaĝan romanikan palacon. Mallonge post tio estiĝis ankaŭ burga kapeleto situanta en la centra pozicio, kiu servis al departementestro, sed verŝajne ankaŭ al provosto, kiu ekloĝis en piedo de la burgo en tura konstruaĵo en spaco de la hodiaŭa romanika antaŭburgejo.

Ĝis periodo de la 13-a jarcento datumas ankaŭ la plej malnova skribmencia memorindaĵo rilata al Spiŝa burgo. En dokumento el la jaro 1209 oni mencias vendon de parceloj sur tiu ĉi teritorio al spiŝa provosto Adolf. La dokumento parolas, ke tiu ĉi teritorio estis elprenita el rajto de la spiŝa departementestro, kio signifas, ke centro de la departemento — la burgo — ĉi tie devis certe ekzisti.

Komenco de la 13-a jarcento estis periodo de grandega konstrua aktiveco en la burgo. Sur la tuta perimetro de krono de la roka masivo estiĝis ampleksa fortikaĵo kun nova enirejo kun falkrado. Sur la plej orta parto de la roko estiĝis duetaĝa palaco kun mastruma teretaĝo. Plua konstruaĵo estis cilindroforma turo meze de la kortego, funkcie destinita por defendo de la burgo.

La suba kortego kun rekonstruitaj rondbazoj de la t.n. Fortikaĵeto de Jiskra el la unua duono de la 15-a jarcento. En la tereno estas evidentaj spuroj de akva fosaĵo, per kiu la konstruaĵo estis ĉirkaŭigita

Spiŝa burgo estis unu el malmultaj burgoj, kiuj rezistis al la neniigema mongola invado en la jaro 1241, ili malgraŭ tio ankoraŭ plifortikigis ties fortikigon. En la konstrulaboroj en la 13-a jarcento partoprenis norditalaj ŝtonistaj majstroj, kiuj pli malfrue laboris ankaŭ en konstruado de Spiŝa Kapitulo kaj en Spišský Štvrtok samkiel ankaŭ en aliaj konstruaĵoj en la ĉirkaŭaĵo. Signifa konstruaĵo devenanta el tiu ĉi periodo, sed kiu ne supervivis la pli postajn konstruaĵojn, estis romanika kapeleto, troviĝanta super la enireja portalo.

En la dua duono de la — 14-a jarcento estiĝis en la burgo per barigo de la ekzistanta spaco nova granda antaŭburgejo — la meza kortego — limiganta areon 150 x 60 metroj. La suba burgo — dimensia suba antaŭburgejo, estis limigita per fortikigita muro, per du loĝturoj kaj enirturo.

Duono de la 15-a jarcento signifis por la historio de Spiŝa burgo el tuthungara vidpunkto signifan periodon. En la jaro 1437 mortis reĝo Sigismondo kaj reĝino Elizabeto de Luksemburgio vokis por defendi interesojn de sia filo Ladislao fratetajn soldatarojn de Johano Jiskra. Tiu post okupo de la ĉirkaŭa teritorio ekcelis por konkeri la burgon. Sed nur post la unua malsukcesa provo kaj posta interparolo kun tiama burga kapitano li sukcesis priregi la burgon.

La burgo, kiu fariĝis rezidejo de Jiskra, spertis novan konstruan ekfloron. Rezulte de tio estiĝis novaj konstruaĵoj en la burgo kaj novaj remparoj precipe de la suba kortego. La unua konstruaĵo, datita en tiun ĉi periodo kaj al tiu ĉi loko, estis ronda fortikaĵeto (la tiel nomata de Jiskra) kun diametro dek sep metroj.

Zápolyidoj, Thurzidoj, Ĉakidoj[redakti | redakti fonton]

Post foriro de la armeo de Jiskra tiu ĉi kortego fakte sensignifiĝis. Por pluaj posedantoj de la burgo la defendo de la kortego fariĝis nepensebla kaj ĝi estis uzata nur por mastrumaj celoj.

La dua duono de la 15-a jarcento, kiu en politika vivo en Slovakio (en la malnova Norda Hungario) signifis certan liberigon post husanaj maltrankviloj kaj lukto pri trono, alportis relativan ekonomian prosperecon, speguliĝanta ankaŭ en konstrua agado. La nobelaro alikonstruis la pli malnovajn burgojn en spirito de pli malfrua gotiko, pretendema por forme aliformita arkitekturo kaj dimensiaj surmuraj pentraĵoj.

Rekonstruita parto de barbakano el la dua duono de la 14-a jarcento antaŭ enireja portalo en la mezan burgon
Parto de masonaĵo de la norda fortikigaĵo de la suba kortego kun defenda bastiono

Al la plej riĉa nobelaro apartenis ankaŭ Zápolyidoj, posedantoj de multnombraj senjorujoj kaj burgoj. Pro batalmeritoj kaj fideleco al la reganto, en la jaro 1465 Mateo Korvino donacis al Zápolyidoj Spiŝan burgon en heredan tenadon eĉ kun titolo de hereda grafo. Kun la burgo ili ricevis ankaŭ dek unu alodajn spiŝajn urbojn. Kiam Zápolyidoj fariĝis posedantoj de Spiŝa burgo, malgraŭ pluraj burgaj senjoraroj, ĝi fariĝis ilia bazo, kion ili emfazis per konstrua ŝanĝo de ties areo en nobelan sidejon respondanta al sia nova signifo. Post renovigo de la difektitaj partoj ili komencis ĝian alikonstruadon. En la unua etapo de la laboroj ilia ĉefa ideo estis reteni la romanikan palacon kiel ĉefan objekton. Sekvantaj du alikonstruoj kaj ankaŭ reguligo de la romanika palaco sekvigis estiĝon de novaj konstruaĵoj kaj gotika kapeleto kun enirejo en la palacon, kiun oni konstruis sur libera spaco de la kortego.

En periodo de senjoraro de Zápolyidoj okazis plia signifa evento. La 2-an de februaro 1487 ĉi tie al palatino Stefano Zápoly kaj al lia edzino Hedviga naskiĝis filo Johano Zápoly, la pli posta hungara reĝo.

Spiŝa burgo, kiu en la unua duono de la 16-a jarcento fariĝis objekto de internaj disputoj, ofte ŝanĝis posedantojn. Tamen fine ĝi transiris por eterne al la nova dinastio — Thurzidoj. Dum ilia regado la konstrureguligoj estis influataj per la nova belarta stilo — renesanco, al kies alfluo helpis intensa komerca rilato de Thurzidoj kun eksterlando.

Sed en la proprumado de Thurzidoj la burgo estis eĉ ne unu jarcento. Jam en la tridekaj jaroj de la 17-a jarcento la dinastio pro la spiŝa branĉo formortis je glavo. La burgo fariĝis objekto de la heredaj disputoj. Pro la reĝa decido Spiŝa burgo venis en la jaro 1639 en proprumadon de novaj kaj lastaj posedantoj — Ĉakidoj, en kies proprumado ĝi restis ĝis la jaro 1945. Tiuj alpaŝis al principa alikonstruo de la burgo. La unua reprezentanto de la dinastia proprumado en la burgo estis Stefano.

Ĉakidoj notis Spiŝan burgon per grandaj konstruŝanĝoj, okazantaj de kvardekaj jaroj de la 17-a jarcento ĝis la jaro 1663. La kortego de la supra burgo estis tutigita en unuigitajn alojn, antaŭ kiu oni alkonstruis arkadojn, dum kio oni ŝanĝis ankaŭ funkcion de la pli malnovaj konstruaĵoj en mastrumajn (en la romanika palaco oni lokigis armilarejon). Oni ŝanĝis la eniron kaj akomodigis ĝin en kanonan defendon.

La novaj, ŝanĝiĝantaj sociaj rilatoj, havis esencan signifon por plua sorto de la burgo. La defendpretendoj malaltiĝis kaj riparoj de la burgo postulis des pli grandajn elspezojn. Kun kreskanta tempo la burga senjoraro forloĝiĝis en novkobstruitajn kastelojn sub la burgo, ĝis Hodkovce kaj pli poste ankaŭ ĝis Bijacovce, kaj la burgo komencis senpardone malflori.

Sed ankoraŭ unufoje estis necese la burgon fortikigi en konekso kun eventoj dum la ribeloj de Emeriko Thököly kaj Francisko Rákóczi la 2-a. Enkvartirigita imperiestra soldataro trarompis la grandajn murojn en la supra burgo apud la palaco tiel, por ke ĝi povu per kanonoj endanĝerigi la vojon de Branisko al Levoča. Meze de la kortego oni establis pluan poziciejon de kanonoj. Post ilia foriro restis en la burgo nur malgranda homekipo, kiun la familioj retenis. La burgo komencis dezertiĝi. Verkon de la pereo finis subita incendio en la jaro 1780.

La 19-a kaj la 20-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

La ampleksa konstrukomplekso de la burgo, mallarĝe kunigita kun multnombraj historiaj eventoj, estis objekto de intereso de esplorantoj jam en la dua duono de la 19-a jarcento, nome kaj el vidpunkto de la historio de arkitekturo kaj ankaŭ el historia mesaĝo de la konservitaj skribinformoj.

La supra burgo

Jam en tiu ĉi periodo eblas paroli pri certaj insignoj de memoriga zorgemo. En la jaro 1865 Spiŝa burgo kiel signifa historia kaj fortifika memorindaĵo fariĝis objekto de intereso de imperiestra-reĝa komisio por esploro kaj savo de konstrumemorindaĵoj. Sed rilate al ampleksa malkonstruo de la burga masonaĵo kaj la objektoj de la burga areo mem oni forlasis savi la burgon en aspekto de konservemaj laboroj. Ĉefa klopodo koncentriĝis por amasigado de skribaj kaj materiaj fontoj. Eblas diri, ke la malkonstruado de burgo daŭrigis eĉ en tiu ĉi periodo, al kio helpis eĉ en negranda mezuro ankaŭ lokaj loĝantoj, eluzantaj liberiĝintajn partojn de la masonaĵo kiel malmultekostan konstrumaterialon.

Haltigo de la malkonstruaj aktivecoj okazis nur post fino de la dua mondmilito. Jam en la jaro 1945 la burgo estis komune kun aliaj signifaj memorindaĵoj proklamita ŝtata kultura posedaĵo.

En la jaro 1961 registaro de SSR proklamis Spiŝan burgon enkadre de unua grupo de elektitaj historiaj objektoj kiel Nacia kultura memorindaĵo de Slovaka respubliko kaj preskaŭ tuj en sekvanta momento, post ampleksa arkeologia kaj historia-arkitektura esploro, komenciĝis kompleksa savado de la burgo. La ampleksaj esploroj alportis kvanton de novaj gravaj eltrovoj, rilatantaj al genezo ne nur de la burgo mem, sed ankaŭ de la pli vasta teritorio. Konservaj kaj restaŭraj laboroj okazas en Spiŝa burgo fakte ĝis hodiaŭ (2012).

La spacoj de burgo, elŝovita ekspozicio de la Spiŝa muzeo, estas alireblaj por la publiko. Alireblaj estas pluraj objektoj — en la suba kortego la tiel nomata instrua vojo, kies parto (laŭlonge de alibreligitaj partoj de ŝirma burga muro) estas konservitaj kaj rekonstruitaj fundamentoj de la ronda fortikaĵo de la soldataroj de Jiskra, plu barbakano de la okcidenta portalo de la meza kortego el al 14-a jarcento, fundamentoj de praepoka konstruaĵo de kulta karaktero, samkiel ankaŭ fundamentoj de mastrumaj konstruaĵoj el la 17-a jarcento. En la jaro 1985 estis alirebligita en konstrukomplekso de renesanca arkada koridoro kaj okcidentaj gotikaj palacoj en la supra burgo historia ekspozicio, prezentanta pruvojn pri setlejigo de la burga roko ekde la plej malnovaj tempoj ĝis la konstruado de burgo, kaj al dokumentado de politika kaj armea potenco de la nobelaro, kun emfazo al defenda bataltekniko de la burgo en la 15-a — la 16-a jarcentoj kaj al feŭda justicio.

La burgo en kunteksto de historiaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Spiŝa burgo nokte

Spiŝa burgo prezentas ne nur unikan konstrumemorindaĵon, sed ĝi meritas ankaŭ ĝeneralan atenton pro sia signifa influo al la historio de regiono kaj la tuta lando. Multaj historiaj eventoj aŭ sortoj de la historiaj personoj estas rekte ligitaj al tiu ĉi burgo[2].

Unu el la unuaj pruvoj, konfirmanta la ekziston de burgo, estas dokumento, per kiu reĝo Béla la 4-a konfirmis la 19-an de septembro 1249 al spiŝa provosto proprumadon de municipo Jablonov. En la dokumento estas samtemte menciata permeso „in castro nostro Scypus“ (tio estas «en nia burgo Spiŝ») konstrui turon kaj palacon.

El la situo de burgo rekte rezultas ties defenda funkcio. Samtempe la burga garnizono devis kontroli proksimajn komercvojojn al Spiŝo el ĉiuj direktoj. En tempo de endanĝerigo la garnizono devis konkeri ĉirkaŭajn trapasejojn kaj repuŝi soldatarojn de kontraŭulo. El tio rezultas ankaŭ plua grava funkcio — samtempe ĝi estis centro de reĝa departemento Szepes kaj sidejo de administranto de la reĝaj posedaĵoj en Spiŝo.

La burgo kiel la reĝa posedaĵo estis senĉese objekto de disputoj, kiuj ĉiam eksplodis plenforte post morto de la reĝo aŭ komisiita de li posedanto. En konekso kun tiu oni povas pri Spiŝa burgo paroli kiel pri apanaĝo enkadre de Hungara reĝlando, kiam ties posedantoj fariĝis anoj de reĝa familio (en la unua duono de la 13-a jarcento ĝi estis en posedado de duko Kolomano Galicia, la pli juna frato Béla la 4-a, je jarcento pli malfrue Stefano, frato de Ludoviko la 1-a Granda

Ekspozicio de historiaj armiloj en la t.n arkada koridoro

En la jaro 1301 pro Andreo la 3-a formortis dinastio de Arpadidoj. La sekvantulaj bataloj trafis la tutan landon inkluzive de Spiš. Kontraŭ si stariĝis du flankoj prezentantaj al la vakanta trono siajn kandidatojn — Karolon la 1-a kaj Ladislao la 5-a. Tiam posedanto de Spiŝa burgo kaj samtempe la spiŝa departementestro fariĝis Amadeo Aba, kiun nomis Ladislao la 5-a. Sed baldaŭ amadeanoj transiris al flanko de Karolo la 1-a kaj helpis lin tiel al proprumado de la burgo. Sed jam baldaŭ post tio Karolo la 1-a devis defendi ĝin antaŭ konkeremaj planoj de Mateo Csák, kiu en la jaro 1312 post batalo apud Rozhanovce sieĝis la burgon. Sed la spiŝa departementestro Filip Druget rezistis al li kaj defendis la burgon.

Dum regado de Karolo la 1-a Roberto la spiŝaj departementestroj estis nomitaj anoj de la plej supera hungara nobelaro. Tiel en la burgo en la proprumado alternis Drugetidoj, Seĉenyidoj, Periniidoj, Berzeviciidoj kaj aliaj.

Viglaj tempoj en Hungara reĝlando okazis en la unua duono de la 15-a jarcento. En oktobro de 1439 mortis Albreĥto la 2-a, ne postlasinte heredanton. Nur en februaro de la sekvanta jaro naskiĝis filo Ladislao, kies interesojn decidis defendi lia patrino Elizabeto Luksemburgia. Por helpi ŝi ekvokis Johanon Jiskra, la gvidanton de Frataro. Johano Jiskra venis al Slovakio kaj iom post iom li akiris lin en sian potencon. En la jaro 1441 li venis al Spiš. Post prirego de pluraj senjorujoj li ekcelis sian intereson al Spiŝa burgo, kiun li sukcesis priregi kun kontribuo de la burga kapitano Peter Basko. Kiel kapitano de la burgo Jiskra nomis Petron Aksamit. Sed Aksamit en la jaro 1453 forlasis la burgon.

Post Jiskra la burgo venis en la manojn de Juraj Thurzo, riĉa urbano el Levoča. Sed ĝi apartenis al li nur mallonge, ĉar jam en la jaro 1460 transprenis la burgon en sian administradon reĝo Matiaso Korvino. La sekvantaj kvin jaroj Spiŝa burgo estis reĝa posedaĵo, armea fortikaĵo kaj sidejo de la spiŝa departementestro.

En la jaro 1465 ĝi venis komune kun hereda titolo de la spiŝaj departementestroj en proprumadon de Zápolyidoj. Kian signifon Spiŝa burgo havis por ili rezultas el tio, ke malgraŭ tio, ke ili tiutempe proprumis onidire preskaŭ sepdek du burgojn, Spiŝa burgo fariĝis ilia sideja kaj la titolon de spiŝa departementestro ili uzis antaŭ ĉiuj eĉ pli superaj titoloj.

Zápolyidoj posedis la burgon ĝis la jaro 1528. Inter vico da posedantoj estis ankaŭ posta hungara reĝo Johano Zápolya, kiu ĉi tie eĉ defendis sin antaŭ imperiestraj soldatoj de Ferdinando la 1-a. En marto de 1528 Ferdinando sieĝis la burgon kaj post du semajnoj la garnizono kapitulacis.

Alirebla trotuaro al la objektoj de la supra burgo.

Denove en la reĝaj manoj ĝi en la jaro 1531 venis en proprumadon de Thurzidoj. Aleksandro Thurzo jam antaŭae nomumita spiŝa departementestro tiujare fariĝis senjoro de Spiŝa burgo, al kiu en la jaro 1553 li ricevis eĉ reĝan donacon, sed nur por idoj post glavo. Thurzidoj en la jaro 1635 formortis de la spiŝa branĉo en vira linio (lasta ano de la dinastio kaj posedanto de la burgo estis Mateo Thurzo) kaj tiel la burgo denove fariĝis objekto de disputoj; ĉifoje deziris ĝin diversaj foraj parencoj. La plej laŭleĝajn pretendojn al la hederaĵo havis Eva Forgáčová, nepino de Aleksandro Thurzo, edziniĝinta al Stefano Čáki. Tiu perforte prenis la burgon, pro kio li venis en senpardonecon de la reĝa kamero. En la jaro 1636 li estis devigita redoni la burgon, sed ene de tri jaroj pro subaĉeto kaj pro interveno de palatino Mikolao Esterházi li ricevis ĝin reen de la reĝo Ferdinando la 3-a. La burgo tiel venis en heredan tenadon de la dinastio, kiu posedis ĝin ĝis duono de la 20-a jarcento.

Ekde la dua duono de la 17-a jarcento okazis en la historio de Spiŝa burgo periodo de iompostioma malkresko. Ĝi supervivis ankorax du sieĝadojn. Unu dum ribelo de Tököly, kiam de aŭgusto ĝis duono de novembro de 1683 senrezulte sieĝis ĝin kurucoj. La alian fojon ĝi rezistis en decembro de 1703 al soldataroj de Francisko Rákóczi la 2-a, sed en Kristnasko de tiu jaro la burgo subiĝis al la konkerantoj. La sekvantaj tri jaroj ĝi estis en la manoj de Rákócziidoj.

Sed tiutempe Csákiidoj kiel laŭleĝaj posedantoj ne montris grandan intereson pri la burgo. La ŝanĝiĝintaj sociaj kondiĉoj evoluigis ĉe ili bezonon konstrui por si pli komfortan sidejojn en la subburgejo, en kiun ili iom post iom transloĝiĝis. La burgo komencis dezertiĝi kaj malkonstruadon ne povis malhelpi malgranda garnizono, kiun oni ankoraŭ tenis tie. Definitiva pereo okazis en la jaro 1780, kiam la burgo subiĝis al pereiga incendio. Ties iama strategia senco sensignifiĝis kaj per la incendio neniigitaj burgaj muroj restis nur kiel kuliso beliganta la pejzaĝon.

Priskribo de la burgo[redakti | redakti fonton]

La burgo estas hodiaŭ en stato de rekonstruitaj kaj konservitaj ruinoj. La intenco de konservistoj estis alirebligi la burgan areon por publiko. Surbaze de longjara arkeologia kaj arkitektura esplorado kaj ties rezultoj oni iom post iom konstrue kaj ekspozicie alirebligis la unuopajn spacojn de Spiŝa burgo.

Konstrue la plej interesan parton de Spiŝa burgo prezentas la supra burgo. Dominas al ĝi romanika palaco (tute maldekstre) kaj defendturo

La burga areo okupas supron de Spiŝa burga monto en direkto oriento-okcidento, kun dekliniĝanta tereno direkte al okcidento.

La supra burgo, okupanta la supron de la burga monto, kreas konstrue la plej bone konservitan parton de la burgo. Dominas al ĝi masonaĵo de la romanika palaco kaj la defendturo samkiel ankaŭ masonaĵoj de la pluaj loĝkonstruaĵoj.

La meza burgo kun la ĉefa portalo hodiaŭ donas precipe servojn por la vizitantoj. En ĝiaj spacoj okazas prezentoj de la epoka vivo, montroj de laboroj de potfaristoj kaj simile.

La plej ampleksan parton de la burga areo okupas la suba kortego reguligita kiel malfermita spaco kun konservitaj fundamentoj de konstruaĵoj kaj la burga rempararo. Al interesaj partoj apartenas fundamentoj de duonronda barbakano — antaŭŝovita enirportalo al la meza kortego, devenanta el la dua duono de la 14-a jarcento. Iam ĝi plenis gravan funkcion dum defendo de la burgo, sed post finkonstrui la suban kortegon ĝi sensignifiĝis kaj pereis. El tempoj de regado de Jiskra en la burgo devenas fundamentoj de memstara ronda konstruaĵo, la tiel nomata Fortikaĵeto de Jiskra, konstruita post la jaro 1442, destinita por komandanta loĝloko. La fortikaĵeton defendis ronda ŝtona muro kaj perimetra fosaĵo, trans kiu kondukis ligna ponteto.

Ekspoziciaj spacoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa parto de la konservitaj konstruaĵoj troviĝas en la supra burgo, kies plej gravaj interesaĵoj estas renesanca arkada koridoro devenanta el interŝanĝo de la 16-a kaj la 17-a jarcentoj. Ĝi havis funkcion de kuniganta parto inter la gotikaj palacoj, defendopartoj kaj la kapeleto. Hodiaŭ ĝi servas kiel ekspozicia ĉambro kun ekspozicio de defendarmiloj kaj arkeologiaj trovitaĵoj.

Burga kapeleto[redakti | redakti fonton]

Vido en prebisterion de la burga kapeleto de sankta Elizabeto

El la fino de la arkada koridoro oni eniras en la gotikan kapeleton de sankta Elizabeto, devenanta el la tridekaj jaroj de la 15-a jarcento.

La kapeleto estis konstruita en du fazoj. Ties estiĝo verŝajne koneksis kun konstrureguligoj de Spiŝa burgo en la jaroj 1430-1437. Plafonigita ĝi estis unue per plata, verŝajne per kasona plafono. Volbigo en aspekto de ŝtonaj ripoj, signifanta samtempe finigo de la konstrulaboroj en la kapeleto, estis realigita pli malfrue, verŝajne en la dua duono de la 15-a jarcento dum senjorado de la novaj posedantoj de la burgo — Imrich kaj Stefano Zápolyidoj; oni supozas, ke temis pri reta volbo.

La siatempe unuetaĝa spaco de la burga kapeleto kun galerio, servanta por privata pieco de la burga senjoraro, kun enirejo en la okcidenta flanko, en la 17-a jarcento ŝanĝis sian funkcion al funebra kapeleto. En plankon estis profundigita kripto, kiun kovris ĝis hodiaŭ konservita sabloŝtona tabulo. En la suda flanko la kapeleto havis alkonstruitan spacon de sakristio el la unua duono de la 17-a jarcento. Verŝajne dum tiu ĉi rekonstruo la ekstero de kapeleto estis ornamita per sgrafita ornamaĵo.

En la jaro 1638 estis kompilita inventara listo de la ekipaĵo de la burgaj internoj, laŭ kiu en la kapeleto troviĝis kvin altaroj, ses tabulaj bildoj, dek du lignogravuraĵoj kaj dek kvar bildoj sur tolo.


Enkadre de renovigo de la memorindaĵo la kapeleto estis plafonigita kaj parte estis rekonstruita sistemo de volbaj konsoloj. En ĝia interno estas instalitaj eksponaĵoj de sakrala karaktero, do la kapeleto servas ankaŭ al sia unua, klerika celo.

Ceteraj internoj[redakti | redakti fonton]

Parto de la ekspoziciaj spacoj estas ankaŭ montroj de la epokaj internoj — torturejo, mezepoka kuirejo, dormoĉambro, banejo samkiel ankaŭ armilejo. Ĉiuj ĉi internoj estas alireblaj por la turistoj.

La burgo kiel turisma objekto[redakti | redakti fonton]

Modelo de Spiŝa burgo

Spiŝa burgo kreas neapartigeblan kaj daŭran parton de la kultura heredaĵo de Slovakio. Ĝia signifo transiras la limojn de regiono kaj de la tuta lando. Ĝi fariĝis ŝatata turista objekto, pri kio atestas ĉiujare pialtiĝanta nombro de ties vizitantoj. Allogecon de la burgo multobligas proksimeco de aliaj signifaj memorindaĵoj (Preĝejo de Sankta Spirito en proksima municipo Žehra, kolekto de historiaj memorindaĵoj en Levoča kaj Spišská Nová Ves, Katedralo de sankta Marteno en Spiŝa Kapitulo, pluraj kasteloj en ĉirkaŭaj municipoj kaj aliaj.) Al la burgo estas facila alveturejo rekte el ĉefa vojo Poprad-Prešov.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la burgo naskiĝis hungara primaso Miklós Csáky.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. slovake Spiŝa burgo malfermis siajn pordegojn al vizitontoj SME
  2. Kenneth Meyer Setton, The Papacy and the Levant, 1204-1571, American Philosophical Society, 1984, p. 315 [1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • B. Polla, Hrady a kaštiele na východnom Slovensku, Východoslovenské vydavateľstvo, Košice, 1980
  • Spišský hrad. Národná kultúrna pamiatka, turistický sprievodca, Východoslovenské múzeum, Košice, 1981
  • V. Jankovič, Národné kultúrne pamiatky na Slovensku, Osveta, Martin, 1984
  • kol. autorov, Encyklopédia Slovenska, Veda, Bratislava 1980
  • Št. Pisoň, Hrady, zámky a kaštiele na Slovensku, Osveta, Martin, 1973
  • kol. autorov, Slovensko - Dejiny, Obzor, Bratislava, 1980
  • kol. autorov, Encyklopédia archeológie, Obzor, Bratislava, 1986

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Spišské múzeum v Levoči - Spišský hrad, Historická radnica, Dom Majstra Pavla, Výtvarná kultúra na Spiši - oficiálna stránka SNM - Spišského múzea v Levoči, oficiálna stránka Spišského hradu
  • Články z portálu Obnova.sk o Spišskom hrade


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.