Diskuto:Spiŝa burgo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Spiŝa burgo[redakti fonton]

proponita de Conrado 17:15, 2 Nov. 2011 (UTC)

  1. Por Por: Conrado 21:16, 14 Nov. 2011 (UTC)
  2. Por Por: Iketsi 20:30, 15 Nov. 2011 (UTC)
  3. Por Por: Montanesko 19:22, 27 Nov. 2011 (UTC)
  4. Por Por: La aŭtoro metis du referencojn — kaj supozante ke jen la komenco, mi nun reporvoĉas. --  PEJNO Simono  Diskuto  11:07, 2 Apr. 2012 (UTC)
  5. Por Por: post korekto de mapa markilo per ŝanĝo de uzata mapo. Ĝi ja administre apartenas al alia regiono ol ĝi fakte situas. --Tlustulimu (diskuto) 13:27, 2 Apr. 2012 (UTC)
  6. Por Por: --RG72 (diskuto) 14:35, 15 Apr. 2012 (UTC)
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: --Surfo 07:07, 28 Nov. 2011 (UTC) Bona artikolo, sed oni ankoraŭ ne elstarigu ĝin, mankas lingva kaj literuma polurado
  2. Kontraŭ Kontraŭ: --Crosstor 08:56, 28 Nov. 2011 (UTC) Bona artikolo, sed tio spegulas nuntempan ideon de la slovakoj, kiuj forviŝas historion de la hungara administrado. Ĉe la komenco mi legis: "ekde la 12-a jarcento ĝis la 18-a jarcento en Slovakio,". Estas fakto, ke Slovakio formiĝis nur en 1939. Tiu landparto apartenis al Hungara reĝlando ĝis Traktato de Trianon, poste al Ĉeĥoslovakio. Por tiu periodo almenaŭ unu frazo tute mankas: Post la tataroj tie fondiĝis religia kaj ankaŭ administra centroj de diocezo kaj departemento de Hungara reĝlando. Granda parto de hungaraj nomoj estas aŭ eraraj (ekzemple Mateo Korvin anstataŭ Matiaso la 1-a) aŭ ruĝaj, spite tion, ke pri ĉiuj hungaraj reĝoj jam longe estas artikoloj, do ili ne meritas la ruĝon, sed bluon. Tio koncernas ankaŭ al aliaj nomoj (Thököly) (vidu: Emeriko Thököly). Ĵus mi legis artikolon pri Albanio, kie estas nur hazarde ruĝaj ligiloj.
{{kontraŭ}} la markiloj sur ambaŭ mapoj de la geokesto estas je malĝusta loko, do tro norde. Vidu ankaŭ Diskuto:Spiŝa burgo. --Tlustulimu (diskuto) 17:54, 1 Apr. 2012 (UTC)
Kiel mi komprenu tion? Ĉu ni elektos la elstarajn paĝojn laŭ tio, ĉu funkcios markiloj, kiuj havas nenion komunan kun la paĝo? Petr Tomasovsky (diskuto) 18:04, 1 Apr. 2012 (UTC)
Klarigojn pri la koordinatoj kaj la situo kaj la administrado legu en la diskuto:Spiŝa burgo. 08:34, 2 Apr. 2012 (UTC) Petr Tomasovsky@diskkont
Nu bone, Petr. Tiam mi retiras mian neon. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:27, 2 Apr. 2012 (UTC)
  • Detenas:
  • Komentoj:
Komento Komento: Montanesko 19:22, 27 Nov. 2011 (UTC) Certe ne nur unuavide tre bona artikolo. Malvantaĝo ĉi tie kaj aliloke estas la bildaranĝo. Mi tre pledas por tio, reveni al la rekomendo, ke ĉiuj bildoj estu je la dekstra flanko.
Ŝajnas, ke kolego Crosstor estas iom konfuzita. Vd Historion de Slovakio. Petr Tomasovsky 08:47, 29 Nov. 2011 (UTC)
Tiu ĉi kritiko traktas Spiŝa burgo-n, kaj ne la ceterajn artikolojn. Miaj mencioj estas validaj ankaŭ nun, kion mi pli sube skribis.--Crosstor 09:23, 29 Nov. 2011 (UTC)
Vi skribas, ke Slovakio formiĝis nur en 1939. Nu, kion diri... Petr Tomasovsky 09:26, 29 Nov. 2011 (UTC)
Komento Komento: La paĝo en novembro de 2011 por elstereco venkis 4:2, sed ĉu ĝi estos ĉi tie por eternaj tempoj? Petr Tomasovsky (diskuto) 06:46, 21 Feb. 2012 (UTC)
Komento Komento: En la dekstra ŝablono estas indikita dato de estiĝo - la 11-a jarcento. Sed en komenca parto de la artikolo oni renkontas alian daton - la 12-a jarcento. Necesas elekti unu.--RG72 (diskuto) 02:09, 6 Mar. 2012 (UTC)
Temas pri du ionformoj: pri arkitekturo kaj pri la burgo. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:57, 1 Apr. 2012 (UTC)
Komento Komento: Mankas komplete referencoj. --  PEJNO Simono  Diskuto  17:24, 1 Apr. 2012 (UTC)
Estas menciitaj fontoj, kiuj estas libroj. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:57, 1 Apr. 2012 (UTC)
Komento Komento: Nur pro manko de referencoj mi estas post iom da pripenso anstataŭ pora — bedaŭrinde — nun kontraŭa. Eble la aŭtoro ne scias, kiel meti ilin. --  PEJNO Simono  Diskuto  17:26, 1 Apr. 2012 (UTC)
La aŭtoro scias meti ilin, sed estas sufiĉe da fontoj skribitaj en la paĝo. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:04, 1 Apr. 2012 (UTC)
Do metu kelkajn. Fremdulo ne povas tion, ĉar li havas neniun ajn ideon, el kiu libro ktp vi prenis tiun kaj tiun informon. Via artikolo laŭforme ŝajnas al mi esti tre bona, kvankam mi mem ne kapablas prijuĝi la historipolitikan enhavon. Kun dudeko da referencoj ĝi estus laŭforme perfekta kaj porvoĉinda. --  PEJNO Simono  Diskuto  07:58, 2 Apr. 2012 (UTC)
Mi pensas, ke tie estas skribitaj sufiĉe da libraj fontoj, el kiuj estas ĉerpite. Krome, estas ankaŭ skribita retpaĝo de la burgo. Petr Tomasovsky@diskkont
Mi kore kompatas, ĉar mi mem el propraj spertoj scias, ke meti amason de referencoj kaj aldone postĉasi iujn strange ne funkciantajn Viki-internajn ligilojn estas pain in the ass. Sed mi kredas, ke por artikolo je la plej pinta rango — pli estiman ni ne havas — apartenas ankaŭ tio. Sen, ĝi estus nur leginda aŭ io. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:13, 2 Apr. 2012 (UTC)
Mi metis almenaŭ du referencojn. 09:59, 2 Apr. 2012 (UTC) Petr Tomasovsky@diskkont

Praepoka kaj frue historia setliĝo[redakti fonton]

Komento Komento: Jen lingvero. La verbo setli estas netransira. Do: homoj setlas, homoj setlas en specifa regiono, homoj setlas apud rivero. Do, logike: regiono setliĝas aŭ regiono estas setlita ne eblas. Sevke, ankaŭ Setliĝo same ne — aŭ almenaŭ malfacile — eblas. Kion vi celas estas supozeble setlado kaj ne setliĝo. Kio ankaŭ eblus estas uzi prepozicion prefikse — do konstrui la verbon alsetliĉirkaŭsetliprisetli. Do: homoj alsetlas la riveron, homoj ĉirkaŭsetlis la tutan lagon. Tiam eblus supozeble: la lago estis ĉirkaŭsetlitaj fare de homoj. Sekve ankaŭ alsetliĝo kaj ĉirkaŭsetliĝo kaj prisetliĝo supozeble eblus.
La verbo setli signifas ekloĝi. Ankaŭ loĝiĝo apenaŭ eblas.
Bonvolu notu, ke mi havas nur la malnovan pivon ĉemane kaj fakte setli estas nur en ties suplemento. Mi ne scias, ĉu novpive tio ŝanĝiĝis. --  PEJNO Simono  Diskuto  10:07, 3 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, Pejno. Laŭ Nova PIV, paĝo 1030, la verbo setli estas same netransira kiel laŭ la malnova. Do mi pensas, ke via klarigo estas ĝusta. --Tlustulimu (diskuto) 19:53, 3 Apr. 2012 (UTC)
Mi korektis diversmaniere — setlejiĝo, setlado, setlejigo. --  PEJNO Simono  Diskuto  10:58, 4 Apr. 2012 (UTC)

Koordinatoj kaj markiloj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la markiloj aperas en ambaŭ mapoj ekster la nomita regiono Košice, do tro norde. Krome mi ĵus komparis la koordinatojn kun la germana artikolo. Ne estas la samaj. Sed, se mi provas korekti ilin laŭ la germana artikolo, la fuŝo restas. Mi nur faris antaŭrigardon pri tio. Tial mi pensas, ke la problemo estas en la ŝablono {{Geokesto lokumilo Regiono Košice}}. La ŝablono estas stranga mikso el la franca ŝablono fr:Modèle:Géolocalisation/Région de Košice, el kiu estas la mapoj, dum ke la koordinatoj estas el alia fonto, nome la slovaka sk:Šablóna:Geobox locator Košický kraj. Tial mi havas certajn dubojn, ke la aŭtoro de la ŝablono vere komprenas, kion li faras. Mi pensas, ke ni finfine realigu la ŝanĝon de {{geokesto}} laŭ la nuna kodo de {{geokesto2}}. Tiam ne plu estus du serioj de laŭlandaj resp. laŭregionaj ŝablonoj, kaj krome la strangaj hibridaj ŝablonoj povus malaperi. Bonvolu vidi ankaŭ en mia diskutopaĝo en la ĉapitro "Informkesto/Geografia lokigo multobla". --Tlustulimu (diskuto) 17:43, 1 Apr. 2012 (UTC)

La afero estas eĉ pli stranga, ol mi pensis. La koordinatoj en la ŝablono estas la samaj kiel en ĉiuj ligitaj versioj. Tamen mi pensas, ke ie devus esti eraro. Ĉu iu havas ideon, kio povus esti malĝusta ĉe la koordinatoj? --Tlustulimu (diskuto) 17:50, 1 Apr. 2012 (UTC)
La afero estas stranga pro alia kaŭzo. La burgo situas fakte super Spišské Podhradie, kiu situas en Regiono Prešov, kvankam ĝi administre apartenas al Žehra, kiu estas en Regiono Košice. Vidu mapon de Regiono Košice (mi esperas, ke la ligilo montros la mapon) Tio estas dislimiĝo de la regionoj. 08:30, 2 Apr. 2012 (UTC) Petr Tomasovsky@diskkont
Saluton, Petr. Ho tio ja vere strangas, ke ĝia administra aparteno estas alia ol ĝia fakta situo. Tiam mi retiros mian neon. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:19, 2 Apr. 2012 (UTC)