Metroo de Vieno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blanka "U" sur blua kubo signas la staciojn de la metroo.
Trajno de la linio U4 en la valo de la Vieno-rivero

La metroo de Vieno, Aŭstrio, konsistas el kvin metrolinioj kun 90 stacioj kaj entuta linilongo de 74 kilometroj. Du el la linioj (U1 kaj U3) estas diametraj linioj kaj trairas la urbocentron, du el ili (U2 kaj U4) kune formas cirklon ĉirkaŭ ĝi por poste same atingi pli periferiajn regionojn, kaj unu (U6) konektas la internajn kaj eksterajn urbodistriktojn inter si. Dum la trajnoj de la linioj U1 ĝis U4 prenas sian energion el tria relo, pro historiaj kialoj la linio U6 uzas supertrakan kontaktan lineon kaj tial ankaŭ malsamajn vagonojn.

La unua testa sekcio de la moderna metroo (germanlingve U-Bahn) malfermiĝis en 1976 kaj la unua tute novkonstruita segmento en 1978. Du el la linioj (U4, U6) uzas parte la trakojn de la antaŭa urbfervojo de Vieno unue malfermita en 1898.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la malfermiĝoj de la diversaj segmentoj de la metroo.
Tiu ĉi sekcio temas nur pri la historio de la moderna metroo; por ĝia antaŭulo vidu urbfervojo de Vieno.

Fine de la 1950-aj jaroj la urba registaro ankoraŭ kontraŭis "veran" metrosistemon, anstataŭe nur du tramsegmentoj estis subterigitaj en la 1960-aj jaroj, el kiu unu fariĝis poste la metrolinio U2.[1] Tamen en 1966 la urbestro Bruno Marek prezentis planon por metroreto konsistanta el kvar linioj:

  • Linio 1: Praterstern - Reumannplatz kiel la posta linio U1
  • Linio 2: Schottenring (Ringturm) - Karlsplatz - Sankt Marx, la suda parto estis ĝis nun neniam konstruita
  • Linio 3: okcidenta-orienta diametro
  • Linio 4: Vien-vala kaj Danubkanala linio de la urbfervojo

En 1968 estis koncesiita la konstruado de baza reto konsistanta el U1, U2 kaj U4;[2] la linio U1 ekkonstruiĝis en 1969.[3] La plej konata oficiala malneto por estonta metroreto estas la "ret-malneto M" de 1972, kun sep linioj kun multe pli granda vasteco ol la hodiaŭaj; interalie multaj lini-forkiĝoj estis tiam planitaj.[4][5]

Unua konstrufazo: la linioj U1, U2 kaj U4[redakti | redakti fonton]

Konstruado de la linio U1 ĉe la stacio Karlsplatz

La unua segmento de la metroo estis testa segmento de la linio U4 inter Heiligenstadt kaj Friedensbrücke, en la nordo de la urbo, malfermita en 1976. Tiu ĉi segmento, kiel la tuta linio U4, estas rekonstruo de la antaŭa urbfervoja sistemo. La unua nove konstruita segmento malfermiĝis du jarojn pli malfrue, en 1978, sur la linio U1.[6] En la sama jaro, la linio U4 transprenis la urbfervojon ĝis Karlsplatz, en du ŝtupoj, kaj la linio U1 ekatingis la placon Stephansplatz, la centron de Vieno. Dum la konstruado de la metroo sub la Stephansplatz, oni malkovris subteran mezepokan kapelon nomatan Virgilkapelle, kiun oni povas hodiaŭ vidi el la stacio. En 1979, la U1 ricevis dustacian etendon norden kun la stacioj Schwedenplatz kaj Nestroyplatz. En 1980, ne nur la linio U4 estis eĉ plu etendita al Meidling Hauptstraße, sed ankaŭ la linio U2 inter Karlsplatz kaj Schottenring estis malfermita; parto de ĝi uzis tramtunelon sub la strato neoficiale nomata Zweierlinie.

En 1981, denove en du ŝtupoj, la metrolinio U4 estis finkonstruita kaj la urbfervojo laŭ la Vieno-rivero kaj la Danuba Kanalo finanstataŭigita; samjare la linio U1 atingis la placon Praterstern kaj do la Vienan Prater. En tiu jaro, trafikis dum nur 17 tagoj, de la 5a ĝis la 25a de septembro, la linio U2/4 (alidirekte nomata U4/2), kiu servis la (tiam) tutan linion U2 kaj en la stacio Schottenring transiris al la linio U4 kaj pluiris laŭ ĝi ĝis ties tiama finstacio Hietzing; ĝi konsistigis do interalie plenan cirklon ĉirkaŭ la urbocentro. Tiu linio kaŭzis diversajn operaciajn problemojn kaj tial denove - ĝis nun sola inter ĉiuj vienaj metrolinioj - ĉesis funkcii.[7]

Kvankam origine ne estis planite plukonstrui la linion U1 al la maldekstra flanko de Danubo, ĉar en 1976 estis disfalinta la ponto Reichsbrücke, necesis konstrui novan ponton tuj nordoriente de la planita finstacio de la linio U1.[2] Oni do konstruis duetaĝan ponton, kies suban etaĝon uzis la metroetendo al Kagran en 1982, kiu finis la unuan konstrufazon kaj la konstruadon de la baza reto.[3]

Dua konstrufazo: la linioj U3 kaj U6[redakti | redakti fonton]

La trakoj al Friedensbrücke en 1990, kiuj eksuziĝis la postan jaron

La komenco de la dua konstrufazo entute nuligis la urbfervojan sistemon; la urbfervojo laŭ la Viena Zono (linioj G kaj GD) estis etendita suden, signale modernigita kaj alinomita U6 en 1989, tamen la vagonoj restis la samaj. De 1989 ĝis 1991 ĝi ankoraŭ, kiel la antaŭa urbfervojo, trafikis en la nordo alterne al Heiligenstadt kaj al Friedensbrücke, sed en 1991 la branĉo al Friedensbrücke estis fermita. En la sama jaro, la unua segmento de la orienta-okcidenta linio U3 estis malfermita; sur sia tiama vojo de Erdberg al Volkstheater ĝi estas de tiam la dua linio krucanta la urbocentron. Tiuj du linioj estis ankoraŭ etenditaj al ambaŭ direktoj por alveni al siaj hodiaŭaj (2012) vojoj; la branĉo de la U6 de Nussdorfer Straße al Heiligenstadt fariĝis dum tio la dua fermita metrosegmento, ĉar anstataŭe la U6 nun ektrafikis norden al Floridsdorf kaj fariĝis do la dua linio transiranta Danubon.[8]

Tria konstrufazo: etendoj de U1 kaj U2[redakti | redakti fonton]

Konstruado de la U2 en la 22a distrikto

La tria konstrufazo konsistis el tri etendoj, sed neniu tute nova linio:

  • En 2006, la linio U1 estis etendita norden preskaŭ al la limo de Vieno, al Leopoldau.
  • En 2008, la linio U2 estis etendita al la 2a distrikto, al la plej granda stadiono de Vieno; ĝustatempe por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kelkajn monatojn poste okazinta interalie en tiu stadiono.
  • En 2010, la linio U2 havis plian etendon orienten al la 22a distrikto kaj fariĝis la tria linio transiranta Danubon.[9]

Anstataŭigado de surfaca trafiko[redakti | redakti fonton]

En Vieno oni ĝenerale fermas tramajn kaj busajn liniojn, kiuj alie kurus paralele al metrolinioj. Tio ĉi signifas, ke fojfoje tute detruiĝas ebloj vojaĝi mallongajn vojojn. Ekstrema ekzemplo estas la Interna Mariahilfer Straße, kie estis ankoraŭ en 1986 kvar tramhaltejoj inter la Viena Zono kaj la Zweierlinie,[10] dum hodiaŭ sur la sama segmento troviĝas nur du metrostacioj. La linio 8 estis fermita malgraŭ protestoj, kiam la urbfervoja linio laŭ la Viena Zono fariĝis la metrolinio U6; la paraleleco de tramo kaj urbfervojo estis antaŭe ekzistinta dum jardekoj.[11] En Leopoldstadt, post la fermo de la tramlinio 21 pro etendo de la linio U2 en 2008, oni instalis, etendis kaj alivojigis plurajn busliniojn por vere anstataŭigi la tramon ankaŭ por mallongaj distancoj.

Linioj[redakti | redakti fonton]

Geografie korekta mapo de la metrolinioj en Vieno

La metrolinioj de Vieno ne havas nomojn, sed nur numeron kun la prefikso “U” (el U-Bahn). Cetere, ĉiu linio identigeblas per aparta koloro, kiun uzas ne nur la oficialaj mapoj, sed ankaŭ la staciaj signoj sur la kajoj kaj ofte ankaŭ aliaj elementoj de la stacio. Nuntempe ekzistas kvin linioj, U1, U2, U3, U4 kaj U6.

Linio Koloro Longo[12] Finaj stacioj Malfermiĝoj[3][8][9]
U1 Ruĝa 14,541 km Leopoldau ↔ Reumannplatz 1978 ĝis 2006
U2 Violkolora 12,531 km Karlsplatz ↔ Aspernstraße 1980 ĝis 2010 (sed uzis tramtunelon malfermitan en 1966)
U3 Oranĝkolora 13,402 km Simmering ↔ Ottakring 1991 ĝis 2000
U4 Verda 16,361 km Heiligenstadt ↔ Hütteldorf 1976 ĝis 1981 (sed uzis urbfervojan vojon malfermitan inter 1898 kaj 1901)
U6 Bruna 17,347 km Floridsdorf ↔ Siebenhirten 1989 ĝis 1996 (sed uzis urbfervojan vojon malfermitan en 1898)

Ĉiuj linioj kuras tut-nokte dum noktoj antaŭ sabatoj, dimanĉoj kaj leĝaj feri-tagoj ekde la 3-a de septembro 2010.[13]

U1[redakti | redakti fonton]

La plej malnova tute novkonstruita linio estas la linio U1, de Leopoldau en la 21a distrikto al Reumannplatz en la 10a distrikto.

Ĝi komenciĝas en la subtera stacio Leopoldau proksime al la limo de Vieno, kie trafikas ankaŭ S-Bahn-aj kaj regionaj trajnoj al la nordaj kaj nordorientaj antaŭurboj de Vieno. Poste ĝi atingas la stacion Großfeldsiedlung, ĉe samnoma slabokonstruaĵa kvartalo. Tuj antaŭ la haltejo Aderklaaer Straße ĝi eliras la tunelon.

Post la limo inter la 21a kaj la 22a distrikto troviĝas la stacio Rennbahnweg. De tie ĉi, la linio U1 plejparte sekvas la straton Wagramer Straße (B8) ĝis la urbocentro (la strato havas tamen en la internaj distriktoj aliajn nomojn). La sekva stacio - nun denove subtera - estas Kagraner Platz, la historia centro de la eksvilaĝo Kagran.

Tuj antaŭ la stacio Kagran la linio denove eliras la tunelon. Tiu ĉi stacio estas unu el la plej gravaj trafikaj nodoj de la 22a distrikto, kaj apud ĝi troviĝas ankaŭ la plej grava vendejaro de Vieno, la Donau Zentrum (Danuba Centro).

Trajno de la linio U1 antaŭ la UNO-sidejo

Poste la trajnoj veturas sur viadukto tra dometa kvartalo, transiras la Malnovan Danubon kaj atingas la stacion Alte Donau (Malnova Danubo). Sekvas ĝin la stacio Kaisermühlen-VIC, kiu troviĝas tuj apud la Vienna International Centre, la UNO-sidejo en Vieno. De tiu ĉi stacio oni povas atingi ankaŭ la Danuban Parkon, kaj estas busoj al la proksima Gänsehäufel, la plej granda naĝejo de Vieno.

Transirante Novan Danubon, la Danuban Insulon kaj Danubon per la ponto Reichsbrücke, la trajnoj haltas ankaŭ en la stacio Donauinsel (Danuba Insulo) antaŭ denova - kaj nun fina - subteriĝo en la 2a distrikto de Vieno. Post tiu subteriĝo estas la stacio Vorgartenstraße. Nun la U1 pluveturas sub la strato Lassallestraße kaj atingas la stacion Praterstern sub la samnoma placo. Tiu ĉi stacio estas la unua kun eblo transiri al alia metrolinio, la U2. Krome haltas tie ĉi S-Bahn-aj kaj regionaj trajnoj, tramoj kaj busoj.

Post la sekva stacio Nestroyplatz la U1 transiras per tunelo la Danuban Kanalon kaj tuj poste atingas la stacion Schwedenplatz, kie eblas transiri al la linio U4 kaj al pluraj surfacaj linioj. Ĝi estas la unua stacio en la 1a distrikto, la historia centro de Vieno.

La stacio Stephansplatz en la centro de Vieno sekvas. Pro la eblo transiri al la linio U3 kaj pluraj proksimaj turistaj vidindaĵoj kiel la Stefana Katedralo, tiu ĉi stacio estas tre frekventata. Pluiras la linio sub la grava butikstrato Kärntner Straße por atingi la stacion Karlsplatz, la solan kun entute tri metrolinioj en Vieno: U1, U2 kaj U4. Nun la U1 denove forlasas la 1an distrikton kaj eniras la 4an por servi la stacion Taubstummengasse sub la strato Favoritenstraße, kiun la linio de nun sekvas.

Sur la limo inter la 4a kaj la 10a distrikto troviĝas la stacio Südtiroler Platz sub la Viena Zono, kie en decembro 2012 malfermiĝos la ĉefa fervojstacio de Vieno (Wien Hauptbahnhof) kaj kie trafikas ankaŭ S-Bahn-trajnoj. En la 10a distrikto restas nun ankoraŭ du stacioj: Keplerplatz kaj la fina stacio Reumannplatz, de kie eblas preni bus- kaj tramliniojn por iri eĉ pli suden.

U2[redakti | redakti fonton]

La ankoraŭ plej mallonga metrolinio de Vieno estas la linio U2, kiu komenciĝas en tunelo ĉe la centra stacio Karlsplatz, poste duon-rondiras ĉirkaŭ la urbocentro por finfine atingi la stacion Aspernstraße en la 22a distrikto de Vieno.

La eksaj tramstacioj nun uzataj de la U2 havas apartan aspekton.

La unua stacio post Karlsplatz nomiĝas Museumsquartier laŭ la muzea konstruaĵo apud si. Tie ĉi estas ankaŭ la komenco de Mariahilfer Straße, unu el la plej famaj butikstratoj de Vieno. Tiu ĉi segmento (de Museumsquartier ĝis Rathaus) de la linio U2 estis origine parto de tramtunelo por la linioj E2, G2 kaj H2, laŭ kiuj oni ankoraŭ neoficiale nomas la straton super la segmento Zweierlinie (linio 2).

La sekva stacio estas Volkstheater, kie eblas transiri al la linio U3, kaj ĝin sekvas Rathaus, kiu nomiĝas laŭ la urbodomo kaj troviĝas ĉe ĝia malantaŭo.

Post la kurbo kun la plej malgranda radiuso de la metroreto de Vieno sekvas la stacio Schottentor, la komenco de sep tramlinioj kaj la situo de la universitato de Vieno. Rekte sub la Danuba Kanalo troviĝas la sekva stacio Schottenring, kiu pro sia situo (la Danuba Kanalo estas distriktlimo) havas elirojn kaj al la 1a kaj al la 2a distriktoj de Vieno. En la 2a distrikto sekvas la stacio Taborstraße kaj la grava trafiknodo Praterstern kun eblo transiri al la U1.

U2-linia trajno transiranta Danubon

La lasta subtera stacio estas Messe-Prater apud la foirejo de Vieno, kaj poste la trajnoj eliras la tunelon por atingi la staciojn Krieau, Stadion (stadiono; tie ĉi troviĝas la Ernst-Happel-Stadion, la plej granda piedpilka stadiono de Vieno) kaj Donaumarina. Tuj post tiu ĉi lasta stacio sekvas la ponto Donaustadtbrücke trans Danubo, la Danuba Insulo kaj Nova Danubo, laŭ kiu nomiĝas la stacio Donaustadtbrücke, la unua en la 22a distrikto, tuj post la ponto.

La sekvan stacion Stadlau servas ankaŭ fervojaj trajnoj ekzemple al Bratislavo. Sekvas nun ankoraŭ la tri stacioj Hardegggasse, Donauspital kaj Aspernstraße, de kiuj oni povas preni surfacajn publikajn transportilojn al aliaj partoj de la 22a distrikto.

U3[redakti | redakti fonton]

La plej nova metrolinio estas la linio U3, kiu havas la plej grandan proporcion de subteraj segmentoj: nur la stacioj Erdberg kaj Ottakring estas superteraj. La finaj haltejoj estas Simmering kaj Ottakring, kiuj ambaŭ nomiĝas laŭ la distriktoj (11 kaj 16), en kiuj ili troviĝas.

La stacio Simmering en la 11a distrikto estas ankaŭ fervoja stacio, kie haltas ekzemple ankaŭ longdistancaj trajnoj al Ĉeĥujo, kaj internaciaj regionaj trajnoj al Bratislavo. De tie ĉi, la U3 sekvas la straton Simmeringer Hauptstraße, sur kiu trafikas la tramlinio 71. Stacioj laŭ ĝi estas Enkplatz kaj Zippererstraße, kaj sekvas tiujn la stacioj Gasometer kaj Erdberg norde de tiu strato. Erdberg estas la unua stacio en la 3a distrikto, kaj male al ĉiuj ĉirkaŭaj stacioj ne troviĝas en tunelo.

Nun la linio U3 trairas la 3an distrikton preskaŭ rekte, kun la stacioj Schlachthausgasse, Kardinal-Nagl-Platz kaj Rochusgasse, kaj poste atingas la stacion Landstraße apud la fervoja stacio Wien Mitte, kie eblas transiri al la linio U4 kaj ankaŭ al la City Airport Train, rapida trajno al la flughaveno.

Post malmulta distanco sekvas la stacio Stubentor ĉe la Ringstrato, jam en la 1a distrikto. En tiu ĉi stacio, la kajoj por la du distancoj troviĝas unu super la alia pro la limigita spaco.

La stacio Volkstheater

Stephansplatz estas la sekva stacio kaj troviĝas rekte en la centro de Vieno, sub la Stefana Katedralo. Eblas tie ĉi transiri al la linio U1. Ankoraŭ en la unua distrikto sekvas la stacioj Herrengasse kaj Volkstheater - tiu ĉi lasta ebligas transiron al la linio U2.

Nun la linio faras kurbon suden kaj atingas la butikstraton Mariahilfer Straße konsistiganta tie ĉi la limon inter la 6a kaj la 7a distrikto, sub kiu ĝi servas la staciojn Neubaugasse kaj Zieglergasse, kiuj kiel Stubentor havas kajojn unu super la alia. La metroo denove forlasas tiun straton post servo de la stacio Westbahnhof (Okcidenta Stacio), la plej grava (en 2012) fervoja stacio por regionaj kaj longdistancaj trajnoj al la okcidento. Tie ĉi eblas ankaŭ transiri al la linio U6.

Nun la metroo denove kurbas norden kaj trairas la 15an distrikton paralele al la tramlinio 49 (stacioj Schweglerstraße, Johnstraße kaj Hütteldorfer Straße) por atingi, ĉe la stacio Kendlerstraße, la 16an distrikton post denova kurbo norden. Nun la U3 pluiras norden, paralele al la Periferia Linio, kaj kun ĝi havas post kelka distanco komunan haltejon Ottakring, kiu por la U3 estas la fina haltejo.

U4[redakti | redakti fonton]

La entute plej malnova metrolinio de Vieno estas la linio U4, kiu konstruiĝis el la urbfervojo. Dum urbfervojaj tempoj, ĝi nomiĝis Wiental-Donaukanal-Linie (Vien-vala kaj Danubkanala linio), kio montras, ke la linio preskaŭ plene sekvas la Danuban Kanalon kaj la Vieno-riveron. Same kiel dum urbfervojaj tempoj, la linio U4 konektas la nordan stacion Heiligenstadt kun la okcidenta Hütteldorf.

Heiligenstadt estas ankaŭ grava fervoja stacio en la 19a distrikto, kaj tie ĉi haltas trajnoj de la Periferia Linio, de la Francisko-Jozefo-fervojo, urbaj kaj regionaj busoj. La U4 de tie ĉi trafikas paralele al la Francisko-Jozefo-fervojo kaj ili havas post pli ol kilometro duan komunan stacion Spittelau, sur la limo de la 19a kaj la 9a distrikto, kie eblas transiri ankaŭ al la linio U6.

Nun la U4 sekvas la Danuban Kanalon kaj haltas, ankoraŭ en la 9a distrikto, en la stacioj Friedensbrücke kaj Rossauer Lände. Post la limo al la 1a distrikto sekvas la stacio Schottenring, dividata kun la linio U2. Plia transira stacio, Schwedenplatz kun la linio U1, sekvas tuj poste. Sur tiu ĉi segmento, la trako estas parte videbla de ekstere, parte ne.

Transiro de la Vieno-rivero

La trajnoj nun transiras la Vieno-riveron (do irante en la 3an distrikton) kaj atingas la stacion Landstraße, dividatan kun la linio U3 kaj fervojaj trajnoj inkluzive de la City Airport Train (urb-flughavena trajno). De tie ĉi la U4 sekvas la Vieno-riveron.

La sekva stacio Stadtpark (urboparko) estas unu el la du stacioj sur la linio U4, en kiuj restis la origina urbfervoja dizajno de Otto Wagner. Sekvas Karlsplatz kun eblo transiri al la linioj U1 kaj U2; tiu ĉi stacio troviĝas jam en la 4a distrikto, sed sur la limo al la 1a, ĉar la Vieno-rivero konsistigas la distriktlimon.

En la 4a distrikto sekvas la tri haltejoj Kettenbrückengasse, Pilgramgasse kaj Margaretengürtel, kaj poste la U4 trafikas en la 12a distrikto sur la limo al la 15a. Tie ĉi troviĝas la stacio Längenfeldgasse, en kiu eblas transiri al la U6 (por transiroj inter la direktoj Heiligenstadt↔Floridsdorf kaj Hütteldorf↔Siebenhirten, sen ŝanĝi la kajon), kaj la stacio Meidling Hauptstraße.

Post la limo al la 13a distrikto estas la stacio Schönbrunn proksima al la Palaco Schönbrunn, kaj poste la stacio Hietzing, kiu ne nur estas grava trafika nodo, sed ankaŭ servas la bestoĝardenon.

Sekvas ankoraŭ tri stacioj (Braunschweiggasse, Unter Sankt Veit, Ober Sankt Veit) antaŭ la atingo de la fina stacio Hütteldorf, kie haltas ne nur multaj urbaj kaj regionaj busoj, sed ankaŭ longdistancaj trajnoj al la okcidento.

U6[redakti | redakti fonton]

La centra parto de la linio U6 jam ekzistis dum urbfervojaj tempoj, kaj tiam ĝi nomiĝis Gürtellinie (Zona Linio) pro sia kondukvojo laŭ la okcidenta parto de la strato Gürtel (Zono). La hodiaŭa U6 tamen atingas ankaŭ la eksterajn distriktojn 21 kaj 23 en la respektivaj finaj stacioj Floridsdorf kaj Siebenhirten. La U6 estas la plej longa metrolinio de Vieno.

La fina stacio Floridsdorf troviĝas subtere sub la samnoma fervoja stacio, kiu estas la plej grava trafiknodo de la 21a distrikto kaj de kie eblas preni ankaŭ trajnojn al la norda Malsupra Aŭstrujo. Tuj post tiu ĉi stacio, la U6 tamen eliras la tunelon kaj transiras Malnovan Danubon, antaŭ ol ĝi atingas la stacion Neue Donau (Nova Danubo) apud la plej granda moskeo de Vieno.

Post transiro de Nova Danubo, la Danuba Insulo kaj Danubo sur la ponto Georg-Danzer-Steg, paralele al la trunkvojo de la S-Bahn de Vieno sekvas la stacio Handelskai en la 20a distrikto, kie eblas transiri ne nur al trajnoj de la trunkvojo, sed ankaŭ al trajnoj de la linio S45, kiuj konektas la U6 al la Periferia Linio.

La sekvaj du stacioj, Dresdner Straße kaj Jägerstraße estas denove subteraj, sed tuj antaŭ la Danuba Kanalo denove leviĝas la trakoj por transiri ĝin kaj atingi la stacion Spittelau, kie haltas ankaŭ trajnoj de la linio U4 kaj de la Francisko-Jozefo-fervojo. De tie ĉi, la linio sekvas la Vienan Zonon, plejparte sur viadukto el la fina 19a jarcento kaj konsistigas la distriktolimon inter - oriente - la internaj distriktoj 9, 8, 7 kaj 6 kaj okcidente la eksteraj distriktoj 19, 18, 17, 16 kaj 15. La linio mem tamen trafikas ankoraŭ en la respektivaj internaj distriktoj, kaj en ĉiu stacio de tiu ĉi segmento eblas transiri al tramaj, busaj aŭ metroa linioj krucantaj la Zonon.

La viadukto laŭ la Viena Zono

Sur tiu viadukto leĝe protektita kiel kulturheredaĵo, la linio U6 servas la staciojn Nussdorfer Straße, Währinger Straße-Volksoper, Michelbeuern-Allgemeines Krankenhaus, Alser Straße, Josefstädter Straße kaj Thaliastraße, el kiuj plej multaj estis konstruitaj jam en la 19a jarcento. Poste ĝi iras sub la stratan nivelon kaj atingas la stacion Burggasse-Stadthalle, rekte super kiu troviĝas la ĉefbiblioteko de Vieno.

En la sekva stacio Westbahnhof, nun jam plene entunela, vojaĝantoj povas atingi la linion U3 kaj la stacion por longdistancaj trajnoj al la okcidento. La sekva stacio Gumpendorfer Straße denove troviĝas sur historia viadukto, tamen la historia segmento finiĝas tuj poste ĉe la transiro de la Vieno-rivero, kiu konsistigas ankaŭ la komencon de la U6-segmento en la 12a distrikto.

En la stacio Längenfeldgasse refoje eblas transiri al la U4, kaj de tie ĉi la trajnoj trairas tunelon kun la stacioj Niederhofstraße kaj Philadelphiabrücke. Tiu ĉi lasta troviĝas sub la fervoja stacio Wien Meidling, kiu nun (2012) ankoraŭ estas la plej grava stacio por longdistancaj trajnoj al la sudo. Tie ĉi komenciĝas ankaŭ la interurba segmento de la Loka Fervojo de Vieno al Baden.

Trajno en la stacio Tscherttegasse

Nun la trajnoj denove eliras la tunelon kaj servas segmenton, kiujn ĝis 1995 servis la rapida tramlinio 64, kiun oni jam konstruis antaŭvidante postan uzon kiel metroo. Tiuj stacioj estas - ankoraŭ en la 12a distrikto, Tscherttegasse kaj Am Schöpfwerk, kaj post la limo al la 23a distrikto Alterlaa, Erlaaer Straße, Perfektastraße kaj Siebenhirten, kie la linio finiĝas. Dum la horoj kun plej multa trafiko, ĉiu dua trajno finiĝas jam en Alterlaa, ĉar alie la intertempoj en la maldense loĝataj pli sudaj urbopartoj estus tro malgrandaj.

Stacioj[redakti | redakti fonton]

Tipa AGU-dizajno, tie ĉi en la U1-stacio Südtiroler Platz - ruĝo estas la linia koloro de la U1

Plej multaj stacioj origine konstruitaj por la metroo havas unu saman dizajnon verkitan de la "arĥitekta grupo por la metroo" (Architektengruppe U-Bahn, AGU), konsistanta el Wilhelm Holzbauer, Heinz Marschalek, Georg Ladstätter kaj Bert Gantar.[14] Tiu dizajno uzas la koloron de la koncerna linio en multaj partoj, ekzemple eĉ sur la ŝtuparaj balustradoj. Tio ĉi ankaŭ plifaciligas la orientiĝon en transiraj stacioj.

Dum plej multaj el la eksaj urbfervojaj stacioj konstruitaj de Otto Wagner (ĉiuj krom Stadtpark kaj Schönbrunn) de la linio U4 estis anstataŭigitaj per modernarĥitekturaj AGU-stacioj (nur la enira konstruaĵo kutime restis), dum la konstruado de la linio U6 oni konservis ilin, kaj do la stacioj Nussdorfer Straße, Währinger Straße-Volksoper, Alser Straße, Josefstädter Straße, Burggasse-Stadthalle kaj Gumpendorfer Straße ankoraŭ aspektas preskaŭ kiel en la 19a jarcento. Tute alian dizajnon havas interalie la stacio Karlsplatz kaj ĉiuj stacioj de la linio U2.

Ne estas en Vieno bariloj trapaseblaj nur kun bileto; tamen estas regulaj bilet-kontroloj en la trajnoj kaj sur la kajoj. Ĉiu stacio havas almenaŭ unu vendilon kaj almenaŭ unu validigilon de veturbiletoj.

Ĉiuj stacioj estas alireblaj per rulseĝo; ĉiuj krom Thaliastraße kaj unu kajo de la stacio Tscherttegasse, kiuj havas stratnivelan alirejon, uzas tiucele lifton.

Operacio[redakti | redakti fonton]

La remizo Wasserleitungswiese

Ĉiujn metroliniojn operacias la publiktransporta entrepreno Wiener Linien (Vienaj Linioj). Ekzistas tri ĉefaj remizoj, plus pluraj ŝirmejoj[15]:

  • Wasserleitungswiese (apud la U4-stacio Spittelau), por la linioj U1 kaj U4
    • Hütteldorf (apud la samnoma U4-stacio), por la linio U4
    • Leopoldau (apud la samnoma U1-stacio), por la linio U1
  • Erdberg (apud la samnoma U3-stacio), por la linioj U2 kaj U3
    • Ottakring (apud la samnoma U3-stacio), por la linio U3
  • Michelbeuern (apud la U6-stacio Michelbeuern-Allgemeines Krankenhaus), por la linio U6
    • Rößlergasse (apud la U6-stacio Alterlaa)

Por pli grandaj riparoj la metrovagonoj iras al la ĉefa garaĝo de Wiener Linien en la 11a distrikto apud la Centra Tombejo (Zentralfriedhof).

La trafikflanko sur ĉiuj linioj estas dekstra, kontraste al la urbfervojo, kiu trafikis sur la maldekstra trako.

Vagonoj[redakti | redakti fonton]

Maldekstre "U"-familia trajno sur la linio U4, dekstre T-trajno sur la linio U6

Estas du malsamaj metrosistemoj, kiuj ne povas esti interligataj: la vagonoj de linioj U1 ĝis U4 uzas kurentrelon flanke de la trako, dum la linio U6 uzas supertrakan kontaktan lineon. Sekve ankaŭ la vagonoj estas malsamaj.

Kurentrelaj vagonoj[redakti | redakti fonton]

"U"-familio[redakti | redakti fonton]

En 1972 ekliveriĝis la vagontipo "U", konstruita de la entrepreno Simmering-Graz-Pauker intertempe aĉetita de Siemens AG,[16] kaj ekde 1987 liveriĝis la pli moderna vagontipo "U1" (ankaŭ nomata U11).[17] La tipo U2 kreiĝis el modernigo de la pli novaj vagonoj de la tipo U okazinta inter 2000 kaj 2009.[18] La vagontipoj U1 kaj U2 estis en 2006 ekipita per modernaj ciferecaj celmontriloj.[17][18]

Tiuj vagonoj ne povas trafiki solaj, sed nur kombinitaj kun alia; necesas kombini tiel nomatan "A-parton" kun vagononumero 2xxx kun "B-parto" kun vagononumero 3xxx por formi veturpovan vagonparon. Normala metrotrajno konsistas el tri vagonparoj.[16] Ĝis 2008 oni tamen uzis ankaŭ du-vagonparajn trajnojn dum horoj kun malmultaj pasaĝeroj (ĉiam sur la linio U2).

Vagonoj de la "U"-familio estas fojfoje nomataj Silberpfeile ("arĝentaj sagoj"), laŭ sia arĝenta/griza koloro.[16]

V/v-trajnoj[redakti | redakti fonton]

Trajno konsistanta el v-V-V-V-V-v

En 2000 unuafoje trafikis prototipa trajno de la vagontipoj V/v. Temas pri sesvagona tute trairebla trajno konsistanta el du senmotoraj finaj vagonoj (v) kaj kvar motoraj interaj vagonoj (V). Ĝi estas la unua klimatizita metroa vagontipo de Vieno.

La seriaj (ne-prototipaj) vagonoj ektrafikis en 2006 kaj de tiam novaj trajnoj estas ankoraŭ liverataj.[19]

Vagonoj kun pantografoj[redakti | redakti fonton]

La linio U6 uzas pro historiaj kialoj malsamajn vagonojn; estis tro multekoste kaj probleme adapti la malnovan urbfervojan viadukton por uzo de "arĝentaj sagoj".[20]

Trajnoj konsistantaj el E6+c6+T+c6+E6 trafikis ĝis 2008.

La linio U6 heredis de la urbfervojo la vagonojn de la tipo E6 (motorvagonoj) kaj c6 (kromvagonoj) kun ŝtupoj ĉe la eniro. Ekde 1993 Bombardier liveris malaltplankajn vagonojn de la tipo "T", tiam ligeblajn kaj ligitajn kun c6-vagonoj por havi ĉiam almenaŭ unu malaltplankan vagonon en ĉiu trajno.

Modernigitaj "T1"-vagonoj kun klimatiziloj unuafoje trafikis en 2008 por anstataŭigi la tipojn E6 kaj c6, kiuj lastafoje veturis la 23an de decembro 2008. Ekde tiam, ne plu estas en Vieno metrovagonoj kun ŝtupoj ĉe la eniro.

La vagonoj de la linio U6 estas uzeblaj ankaŭ sur la trama reto de Vieno, kiun ili uzas ekzemple por iri al riparado. Estas ligo al la trama reto (tramlinio 42) en la remizo Michelbeuern, kaj al la Loka Fervojo de Vieno al Baden norde de la stacio Tscherttegasse.

Estonteco[redakti | redakti fonton]

La metroreto post la finkonstruo de la nun konstruataj etendoj

Nuntempe (2012) konstruataj, kiel kvara konstrufazo, estas suda etendo de la linio U1 kaj orienta etendo de la linio U2.

Suda etendo de la U1[redakti | redakti fonton]

La originaj planoj por suda etendo de la linio U1 havis segmenton ne al Oberlaa, kien iras la tramlinio 67, sed al la pli suda Rothneusiedl, kun fina stacio en nun ankoraŭ neloĝata urb-evoluigejo. Tamen ĉar la kvanto de evoluo en tiu estonta urboparto ne konformis al la originaj planoj, en 2012 la urba registaro decidis ja konstrui ĝin al la varmfonta banejo en Oberlaa, kun eblo eventuale facile konstrui branĉon al Rothneusiedl. Tiu etendo estos laŭ la nunaj planoj malfermita en 2017.[21]

Orienta etendo de la U2[redakti | redakti fonton]

La ankoraŭ neloĝata estonta Seestadt Aspern kun metroa ponto, foto de la 28a de aŭgusto 2011

Oriente de la nuna finstacio Aspernstraße troviĝas la urb-evoluigejo Seestadt Aspern (Seestadt = lag-urbo) sur la tereno de la eksa Flughaveno de Aspern, kiu havos ankaŭ metroan atingon: la linio U2 estos tien etendita en 2013 kaj ricevos tri novajn staciojn Hausfeldstraße, Aspern kaj Seestadt. Kvara stacio An den alten Schanzen malfermiĝos post la evoluo de la apuda tereno.[22]

Postaj konstrufazoj?[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj planoj por postaj etendoj de la metroreto, kies realigo tamen ne estas certa: suda etendo de la U2 tra la 3a distrikto;[23] aŭ nova linio U5, kiu transprenus la sudan branĉon de la U2 kaj pluirus laŭ la nuna tramlinio 43 al Hernals, kun samtempa malfermo de nova U2-branĉo al la suda kvartalo Wienerberg City.[24]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]