Donau Zentrum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Donau Zentrum post la redizajno de 2010, rigardata de apud la metrostacio Kagran

La Donau Zentrum (laŭvorte "Danub-Centro", ofte skribata ankaŭ Donauzentrum) estas vendejaro en Kagran, Donaustadt, Vieno, kaj la plej granda vendejaro en Vieno. Ĝi estis malfermita en 1975 kun vendeja areo de 22800 kvadratmetroj, la hodiaŭa (2012) vendeja areo estas 100750 kvadratmetroj post la lasta etendo inter 2009 kaj 2010.

Ĝi havas ekde 1982 konekton al la metroo de Vieno pere de la stacio Kagran (antaŭe Zentrum Kagran). Konektita al ĝi per ponto estas la kineja centro Donau Plex.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]