Viena Ringstrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tramo sur la Ringstrato, ĉe la placo Dr.-Karl-Lueger-Platz

Ringstrato (germane Ringstraße aŭ nur Ring, "ringo") estas la neoficiala, sed vaste uzata, nomo de bulvardo en la 1a distrikto (la historia centro) de Vieno, la ĉefurbo de Aŭstrujo. Ĝi proksimume tri-kvarone ĉirkaŭas la urbocentron, la alian kvaronon plenigas la strato Franz-Josefs-Kai apud la Danuba Kanalo. Ĉe ĝi situas pluraj turisme famaj konstruaĵoj de Vieno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Ringstrato ĉirkaŭ 1900

Sur la loko de la hodiaŭa Ringstrato situis ekde la 13a jarcento remparo, ĉirkaŭ kiu de la 16a jarcento instaliĝis glaciso por eĉ pli bona defendo.

En 1850 unuiĝis kun Vieno la ĝistiamaj antaŭurboj (la hodiaŭaj urbodistriktoj 2 ĝis 9) kaj do la defendaj instalaĵoj komencis esti malhelpo por la trafiko. En 1857 Francisko Jozefo la 1-a ordonis forigi ilin kaj konstrui anstataŭ ili bulvardon reprezentantan Aŭstrujon-Hungarujon.

De 1858 ĝis 1874 malkonstruiĝis do la remparo. En 1865 la ringstrato estis solene malfermita.

Segmentoj kaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fakte ĝiaj diversaj segmentoj havas diversajn oficialajn nomojn, el kiuj ĉiuj finiĝas per -ring. Tiuj nomoj ŝanĝiĝis dum la historio; la lasta ŝanĝo ŝanĝis la nomon de la segmento Dr.-Karl-Lueger-Ring al Universitätsring en 2012.

Stubenring[redakti | redakti fonton]

La Ringstrato komenciĝas (laŭ la dekstruma direkto de la motora trafiko kaj de la Vienna Ring Tram) sur la placo Julius-Raab-Platz ĉe la Danuba Kanalo kaj ĝia ponto Aspernbrücke, apud kiu staras la konstruaĵo Urania hodiaŭ uzata kiel popola altlernejo, observatorio, kinejo kaj teatrejo. La unua segmento, la Stubenring, finiĝas ĉe la placo Dr.-Karl-Lueger-Platz, sub kiu troviĝas la metrostacio Stubentor de la linio U3.

Parkring[redakti | redakti fonton]

Sur la sekva segmento, la Parkring, dekstre videblas la urboparko (Stadtpark) de Vieno, laŭ kiu la segmento nomiĝas.

Schubertring[redakti | redakti fonton]

La Schubertring estas mallonga segmento kaj finiĝas ĉe la kruciĝo kun la granda placo Schwarzenbergplatz.

Kärntner Ring[redakti | redakti fonton]

De la Schwarzenbergplatz ĝis la kruciĝo kun la grava butikstrato Kärntner Straße, la Ringstrato nomiĝas Kärntner Ring. Ĉe tiu kruciĝo troviĝas la metrostacio Karlsplatz, la plej granda metrostacio de Vieno.

Opernring[redakti | redakti fonton]

Ŝtata Operejo

Tuj post la kruciĝo kun la Kärntner Straße, konsistiganta la komencon de la Opernring, troviĝas la Viena Ŝtata Operejo. Post pli ol 100 metroj, tuj post Goethe-monumento, dekstre videblas la parko Burggarten. Finiĝas la Opernring ĉe la kruciĝo kun la strato Babenbergerstraße, kiu ekster la 1a distrikto fariĝas la butikstrato Mariahilfer Straße.

Burgring[redakti | redakti fonton]

La Naturhistoria Muzeo, antaŭ ĝi la Maria-Theresien-Platz, el la direkto de la Ringstrato

La sekva segmento nomiĝas Burgring. Maldekstre situas du ĝemelaj muzeoj: la Arthistoria Muzeo kaj la Naturhistoria Muzeo kun granda intera placo Maria-Theresien-Platz. Dekstre situas la nomodonanta Hofburg.

Dr.-Karl-Renner-Ring[redakti | redakti fonton]

Ĉe la kruciĝo kun la strato Bellariastraße, ĉe kiu situas la metrostacio Volkstheater de la linioj U2 kaj U3, komenciĝas la Dr.-Karl-Renner-Ring. Dekstre de ĝi estas la parko Volksgarten, kaj maldekstre post nur kelkaj metroj la parlamenta konstruaĵo. Tuj post ĝi jam finiĝas tiu ĉi segmento.

Universitätsring[redakti | redakti fonton]

La Votivkirche ĉirkaŭ 1900

Komenciĝas la sekva segmento Universitätsring. Maldekstre videblas la Rathauspark (urbodoma parko), malantaŭ kiu staras la urbodomo de Vieno. Sur la alia flanko de la Ringstrato, rekte vidalvide al la urbodomo, situas la Burgoteatrejo.

Post la fino de la urbodoma parko, maldekstre situas la ĉefkonstruaĵo de la Universitato de Vieno, laŭ kiu tiu ĉi Ringstrata segmento nomiĝas. Ĉe la posta kruciĝo kun Schottengasse (dekstre) situas la granda metro- kaj tramstacio Schottentor, kie komenciĝas sep tramlinioj kaj preteriras la linio U2. Apude troviĝas la sola preĝejo sur la Ringstrato, Votivkirche.

Schottenring[redakti | redakti fonton]

La lasta segmento de la Ringstrato estas la Schottenring. La plej grava konstruaĵo sur ĝi, la eksa sidejo de la borso de Vieno, situas ĝuste en la centro, sur la dekstra flanko. Ĉe la fino de tiu ĉi segmento kaj do la tuta Ringstrato (sed fakte jam sur la Franz-Josefs-Kai ĉe la Danuba Kanalo) situas la metrostacio Schottenring de la linioj U2 kaj U4.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉar la Ringstrato estis konstruita kiel reprezenta bulvardo, oni aldone konstruis iomete pli centromalproksiman straton origine neoficiale nomatan Lastenstraße (ŝarĝa strato) aŭ hodiaŭ komune Zweierlinie (linio 2; ĝis 1980 tie trafikis la tramlinioj E2, G2 kaj H2). Pro la hodiaŭa unudirekteco de la Ringstrato, la Zweierlinie gravas por iri en la alian direkton. Nek Lastenstraße nek Zweierlinie estas ĝia oficiala nomo; kiel la Ringstrato mem, ĝiaj diversaj segmentoj havas diversajn nomojn.

Trajno de la Vienna Ring Tram

En 1868 ektrafikis ĉevala tramo sur parto de la Ringstrato, kaj en 1869 sur la tuta strato inkluzive de la Franz-Josefs-Kai (ĝi ĉirkaŭiris do la tutan urbocentron). En 1898 ĝi elektriĝis, sed supertrakaj kontaktaj lineoj, pro aspektaj kialoj, estis instalitaj sur la Ringstrato nur en 1915. En la unua tempo de la elektra tramo tie uziĝis akumulatoroj, poste subtrakaj kontaktaj lineoj. Hodiaŭ la Ringstraton servas la tramlinioj 1, 2, 71 kaj D, sed de 2008 ne plu ekzistas regula linio ĉirkaŭiranta la tutan Ringstraton (kaj Franz-Josefs-Kai); nur la Vienna Ring Tram de 2009 ĉirkaŭiras dekstrume la Ringstraton. En tiu speciala tramo kun flavkoloraj vagonoj oni povas aŭskulti turismajn informojn pri la diversaj Ringstrataj konstruaĵoj, sed ĝi estas uzebla nur kun speciala bileto pli multekosta ol la normalaj trambiletoj.

Por motoraj veturiloj, la Ringstrato estas hodiaŭ veturebla nur en unu direkton (dekstrume), sed per biciklo aŭ tramo eblas iri laŭ ĝi en ambaŭ direktojn. La Ringstrato estas ofte uzata por manifestacioj kaj aliaj eventoj kaj tial estas nemalofte (parte aŭ tute) barita, speciale en sia okcidenta parto.