Mahabharato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manuskripta bildo pri la Batalo de Kurukŝetro

MahabharatoMahabarato (sanskrite Mahābhārata महाभारत estas unu el la du gravaj sanskritlingvaj epopeoj de Antikva Hindujo. La alia granda epopeo estas Ramajano. Ĝi estas parto de la barata epopea poezio, konata kiel «itihaso».[1]

Krom ĝia eposa rakonto de la Milito de Kurukŝetro kaj la sorto de Kaŭravoj kaj Pandavoj, Mahabharato enhavas multe da filozofia kaj religia materialo, kiel ekzemple diskuto pri la kvar «celoj de la vivo» aŭ «puruŝartoj» (12.161). Ĉi-lastaj estas listigitaj kiel «darmo» (justa ago), «artao» (celo), «kamao» (plezuro), kaj «mokŝao» (liberigo). Inter la ĉefverkoj kaj rakontoj kiuj aperas en Mahabharato, troviĝas Bhagavad Gita, rakonto de Damajanto, mallongigita versio de Ramajano, kaj Riŝĝasringo, kelkfoje konsideritaj kiel apartaj verkoj.

Tradicie, la aŭtoreco de Mahabharato estas atribuita al Vjaso. Ekzistis multaj provoj deĉifri ĝian historian kreskadon kaj komponajn tavolojn. La plej malnovaj konservitaj partoj de la teksto estas konsiderataj ne pli antikvaj ol la jaro 400 a.K., kvankam la originoj de la rakonto verŝajne venas de la 8-a kaj 9-a jarcentoj a.K.[2] La teksto supozeble atingis sian finan formon komence de la Gupta imperio.[3] La titolo povas esti tradukata kiel la granda rakonto de la Bharata dinastio» Laŭ Mahabharato mem, la rakonto etendiĝis surbaze de pli mallonga versio el 24 000 versoj simple nomitaj «Bharato».[4]

Mahabharato estas la plej longa epopeo verkita en sanskrito. Ĝia plej longa versio konsistas el 100.000 ŝlokoj aŭ 200.000 individuaj verslinioj, kaj longaj prozaĵoj. Ĉirkaŭ 1,8 milionoj da vortoj entute, kio igas ĝin dek fojojn pli longa ol la Iliado kaj Odiseado kune, aŭ proksimume kvarfoje pli longa ol Ramajano.[5][6] W. J. Johnson komparis la gravecon de Mahabharato por la monda civilizo samkiel la Biblio, la verkoj de Ŝekspiro, de Homero, greka dramo, aŭ la Korano.[7]

Teksta historio kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

Depiction at Angkor Wat of Vjaso narrating the Mahabharata to Ganesha, his scribe.

La aŭtoreco de la epopeo estas tradicie atributita al Vjaso, kiu ankaŭ estas grava rolulo en la epopeo. La unua sekcio de Mahabharato deklaras ke estis Ganeŝo kiu, laŭ peto de Vjaso, surpaperigis la tekston surbaze de la diktado de Vjaso. Ganeŝo laŭdire jesis skribi ĝin kun la kondiĉo ke Vjaso neniam faru paŭzon en sia deklamado. Vjaso konsentis kaj donis tempon al Ganeŝo por ke li povu kompreni tion, kion li diros antaŭ surpaperigi ĝin.

La epopeo sekvas la strukturon «rakonto ene de rakonto», ankaŭ konata kiel «kadrorakontoj», popularaj en multaj hindaj religiaj kaj sekularaj verkoj. Ĝi estis deklamita al la reĝo Janamejaĝo kiu estas pranepo de Arĵuno, de Vaisampaĝano, disĉiplo de Vjaso. La deklamado de Vaisampaĝano al Janamejaĝo tiam estas deklamita denove de profesia rakontisto nomata Ugrasrava Sauti, multajn jarojn poste, al grupo de saĝuloj kiuj oferis 12 jarojn por la reĝo Saunaka Kulapati en la arbaro Naimiŝo.

Jaĝo, la kerno de Mahabharato estas strukturita en la formo de dialogo inter la kurua reĝo Dritaraŝtro kaj Sanjaĝo, lia konsilisto kaj stiristo de la batalĉaro. Sanjaĝo rakontas ĉiun okazaĵon de la Kurukŝetra Milito, okazinta dum 18 tagoj, kiel, kaj kiam ĝi okazis. Dritaraŝtro kelkfoje demandas kaj pridubas kaj foje lamentas, sciante pri la detruo kaŭzita de la milito, al liaj filoj, amikoj kaj parencoj. Li ankaŭ sentas sin kulpa pro lia rolo, kiu kondukis al tiu milito, detruiga por la tuta hinda subkontinento.

En la komenco, Sanjaĝo priskribas la diversajn kontinentojn de la Tero, la aliajn planedojn, kaj fokusiĝas sur la hinda subkontinento kaj donas kompleksan liston de centoj da regnoj, triboj, provincoj, grandurboj, urboj, vilaĝoj, riveroj, montoj, arbaroj, ktp. de la (antikva) hinda subkontinento (Bhārata Varsha). Li ankaŭ klarigas koncerne la armeajn formaciojn adoptitajn de ĉiu flanko en ĉiu tago, la morto de ĉiu heroo kaj la detaloj de ĉiuj militaj operacoj.

Ĉirkaŭ 18 ĉapitroj de Jaĝo de Vjaso konsistigas la Bhagavad Gita, la sankta teksto de la hinduoj. Tiel, tiu verko de Vjaso, nomita Jaĝo traktas diversspecajn temojn kiel geografio, historio, militado, religio kaj moralo. Laŭ Mahabharato mem Bharata Vaisampaĝano disetendiĝis en la rakonto, kun Jaĝo de Vjaso konstruita ene de ĝi. Ugrasrava poste verkis la finan Mahabharaton, kaj ĝi, Jaĝo de Vjaso kaj la Bharato de Vaisampaĝano konstruiĝis ene de la epopeo.

Ampleksiĝo kaj redaktado[redakti | redakti fonton]

Kriŝno, Arĵuno ĉe Kurukŝetro, 18–19a jc.

La esplorado pri la Mahabharato metis grandegan penon por la rekonado kaj datado de diversaj tavoloj ene de la teksto. Kelkaj elementoj de la nuna Mahabharato povas esti spurataj reen al Vedaj tempoj[8]. La fono de la Mahabharato pripensigas ke la origino de la epopeo okazis en epoko post la frua Veda periodo kaj antaŭ la unua hinda imperio kaj pligrandigita en la 3-a jarcento a.K. Aliaj diras ke ĝi ekiĝis en la 8-a aŭ 9-a jarcentoj a.K. kio ankaŭ estas probablaĵo.[2][9]

Oni ĝenerale akceptas ke «Malsame al la Vedoj, kiuj devas esti konservitaj kiel netuŝebla legaĵo, la epopeo estis populara verko kies recitantoj neeviteble faris ŝanĝojn en la lingvaĵo kaj stilo», tiel la plej fruaj plurestintaj komponaĵoj de ĉi tiu dinamika teksto verŝajne estas neniu pli malnova ol la plej fruaj eksteraj referencoj kiujn oni havas de la epopeo, kiu povas inkluzivi aludon en la gramatiko de Panini el la 4-a jarcento (Ashtādhyāyī 4:2:56)[2][9]. Oni pensas ke la sanskrita teksto verŝajne atingis la «finan formon» en la frua periodo de la Gupta imperio (ĉ. 4-a jarcento p.K.)[9].

Viŝno Suktankaro, redaktoro de la unua granda kritika eldono de la Mahabharato diris: «estus neutile pensi pri la rekonstruo de flua teksto en laŭvorte originala formo, surbaze de la arketipo de stemma codicum. Kio do estas ebla? Nia celo povas esti nur rekonstrui la plej malnovan formon de la teksto, kiun ni povas atingi surbaze de la manuskriptoj disponeblaj»[10]. Tiu evidenteco pri manuskriptoj estas iom malfrua, pro ĝia komponado kaj la klimato de Hindujo, sed ĝi estas tre vasta.

Kriŝno kaj Arĵuno en la militĉaro dum milito.

La Mahabharato mem (1.1. 61) diferencigas kernan parton de la verko kiu konsistas el 24 000 versoj, Bharaton, kiel sekundara materialo, dum la Aŝvalaĝana Grhĝasutra (3.4. 4) faras similan distingon. Almenaŭ tri redaktadoj de la teksto estas ofte agnoskitaj: Jaĝo (Venko) kun 8 800 versoj atribuitaj al Vjaso, Bharato kun 24 000 versoj kiel deklamaĵoj de Vaisampaĝano, kaj finfine la Mahabharato kiel deklamaĵo de Ugrasrava Sauti kun pli ol 100 000 versoj[11][12]. Tamen, kelkaj akademiuloj kiel ekzemple John Brockington, argumentas ke Jaĝo kaj Bharato temas pri la sama teksto, kaj atribuas teorion pri Jaĝo el 8 800 versoj al mislego de verso en Adiparvan (1.1. 81).[13]

La redaktado de tiu granda korpo de la teksto estis aranĝita post formalaj enkondukoj, emfazante la numerojn 18[14] kaj 12. La aldonoj de la plej malfruaj partoj povas esti datitaj surbaze de la foresto de la ĉapitroj Anuŝasana kaj Virata de la «Manuskripto Spitzer»[15], la plej malnova pluvivanta sanskritaĵo kiun filozofia manuskripto datita el la Kuŝana Periodo (200 p.K.)[16], kiu enhavas inter aliaj aferoj liston de la libroj en la Mahabharato. De tiu indico, estas verŝajne ke la redaktado de 18 libroj okazis en la 1-a jarcento. Alternativa dividado en 20 ĉapitrojn ŝajnas esti kunekzistinta por iom da tempo. La dividado en 100 subĉapitrojn (menciita en Mbh. 1.2. 70) estas pli malnova, kaj la plejmulto el la ĉapitroj estas nomataj laŭ unu el iliaj konsistigaj subĉapitroj. La Harivamsa konsistas el la fino de du el la 100 subĉapitroj, kaj estis konsiderita apendico al la Mahabharato fare de la redaktistoj de la 18 ĉapitroj.

Laŭ tio, kio aperas en Mbh. 1.1. 50, ekzistis tri versioj de la epopeo, ekiĝante kun la versioj Manu (1.1. 27), Astika (1.3, subĉapitro 5) kaj Vasu (1.57), respektive. Tiuj versioj respondas al la aldono de unu kaj poste aliaj «fiksitaj dialogkadroj». La versio Vasu forlasas la fiksitajn dialogkadrojn kaj komenciĝas per la klarigo de la naskiĝo de Vjaso. La Astika versio aldonas la sarpasatran kaj aŝvamedan materialon el Brahmana literaturo, lanĉas la nomon Mahabharato, kaj identigas Vjason kiel la verkinto de la libro. La redaktistoj de tiuj aldonoj estis verŝajne la akademiuloj Panĉaratroj kiuj laŭ Oberlies (1998), regis super la teksto ĝis la fina redaktado. Mencio de Hunaoj en la ĉapitro Bhiŝmo tamen ŝajnas indiki ke ĝi estis redaktita ĉirkaŭ la 4-a jarcento.

La serpentofero de Janamejaĝo

La ĉapitro Adi inkluzivas la serpentoferon de Janamejaĝo, klarigante la instigon, detaligante kial ĉiuj ekzistantaj serpentoj estis destinitaj por la ekstermado, kaj kial malgraŭ tio, daŭre vivas la serpentoj. Tiu sarpasatra materialo ofte estis konsiderata sendependa rakonto aldonita al Mahabharato fare de «tema altiro» (Minkowski 1991), kaj oni kredas ke ĝi precipe havas proksiman rilaton al la Veda literaturo. La Panĉavimŝa Brahmana (ĉe 25.15.3) listigas la oficiantajn pastrojn de sarpasatra kune kun la nomoj Drtaraŝtro kaj Janamejaĝo, du ĉefroluloj de la sarpasatra de Mahabharato, samkiel Takŝako, la nomo de la serpento[17].

La stato de la teksto estis priskribita en la komenco de la 20-a jarcento fare de hindologoj kiel senstruktura kaj ĥaosa. Hermann Oldenberg supozis ke la origina poemo foje verŝajne portis grandan «tragedian forton», sed opiniis pri la plena teksto kiel «terura ĥaoso». La prijuĝo de aliaj hindologoj de la 20-a jarcento estis eĉ malpli favora. Moritz Winternitz pensis ke «nur malpoeziaj teologoj kaj mallertaj skribistoj» povus arigi la diversajn partojn el malsimila origino en neordigitan tutaĵon.[18]

Historiaj referencoj[redakti | redakti fonton]

La plej frue konataj referencoj pri la Mahabharato kaj ĝia kerno Bharato aperas en Aŝtadĝaĝo (sutro 6.2. 38) de la gramatikisto Panini (4-a jarcento a.K), kaj en Aŝvalaĝana Grhĝasutrao (3.4. 4). Tio povas sugesti ke la kerno konsistanta el 24 000 versoj, konata kiel Bharato, same kiel frua versio de la plilongigita Mahabharato, estis verkita en la 4-a jarcento a.K.

Raporto de la greka verkisto Dio Krisostomo (ĉ. 40 a.K. – 120 p.K) koncerne la poezion de Homero kiu estis kantita eĉ en Hindujo[19], ŝajnas indiki ke la Iliado estis tradukita en sanskriton. Tamen, akademiuloj kredas ke ne temis pri la Iliado de Homero, sed ke Mahabharato jam ekzistis en tiu dato, kies epizodojn Dio Krisistomo aŭ liaj fontoj mise identigas kun la rakonto de la Iliado.[20]

Pluraj rakontoj ene de Mahabharato prenis apartajn identecojn en la klasika sanskrita literaturo. Ekzemple, Abhijñānashākuntala de la fama sanskritlingva poeto Kalidaso (400 p.K.), kiu verŝajne jam ekzitis en la epoko de la Gupta dinastio, estas bazita sur rakonto kiu estas la antaŭaĵo al la Mahabharato. Urubhanga, sanskrita teatraĵo de Bhasa verŝajne ekzistas antaŭ Kalidasa, bazita sur la mortigo de Durĝodano per la disfendado de liaj femuroj fare de Bhimo.

La kupra platosurskribo de la maharaĝo Ŝarvanato (533-534 p.K.) de Ĥoh (Satna Distrikto, Madhja-Pradeŝo) priskribas la Mahabharaton kiel «kolekton de 100 000 versoj».

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

"Mapo de antikva Hindujo dum la epopea periodo"

La historieco de la Milito de Kurukŝetro estas neklara. Multaj historiistoj situigas la daton de tiu ĉi milito aperanta en la epopeo, en la ferepoka Hindujo, ĉirkaŭ la 10-a jarcento a.K.[21] La scenejo de la epopeo havas historian precedencon en la ferepoka veda Hindujo, kie la Kurua regno estis la centro de politika potenco dum ĉirkaŭ la jaro 1200 ĝis 800 a.K.[22] Dinastiaj konfliktoj de tiu periodo eble estis la inspirfonto por la Jaĝo, la fundamento sur kiu la Mahabharato estis konstruita, kun eventuala batalo kiu kun la paso de la tempo iĝis grava historia okazintaĵo.

La Purana literaturo prezentas genealogiajn listojn ligitajn kun la Mahabharata rakonto. La signoj de la Puranoj estas dutipaj. En la unua speco, ekzistas la rekta deklaro ke ekzistis 1015 (aŭ 1050) jaroj inter la naskiĝo de Parikŝito (nepo de Arĵuno) kaj la surtroniĝo de Mahapadma Nanda, ofte datita je 382 a.K., kio donus entute 1400 jarojn por la Bharata batalo.[23] Tamen, tio implicus neprobablajn longajn regadojn por la reĝoj listigitaj en la genealogioj. En la dua speco estas analizoj de paralelaj genealogioj en la Puranoj inter la tempoj de Adisimakriŝno (pranepo de Parikŝito) kaj Mahapadma Nanda.[24] Sekve, Pargiter kalkulis mezume 26 generaciojn el 10 malsamaj dinastiaj listoj kaj, supozeble 18 jarojn por la meza tempodaŭro de la regado. Li alvenis al kalkulo de 850 a.K. por Adisimakriŝno, kaj sekve, ĉirkaŭ 950 a.K. por la Bharata batalo.[25]

B. B. Lal uzis la saman metodon kun pli konservema supozo pri la mezuma regado por atingi daton de 836 a.K., kaj rilatigis tion kun la arkeologiaj indicoj de la civilizo de grizpentritaj muroj. L:a rilatiĝo estas forta inter la aĵoj de tiu kulturo kaj la lokoj menciitaj en la epopeo. [26]

Provoj datigi la okazaĵojn uzante metodojn de arkeoastronomio donis rezultojn, depende de kiuj tekstoj estas elektitaj kaj kiel ili estas interpretitaj, kalkuloj intervalantaj ekde la fino de la 4-a ĝis la duono de la 2-a jarmilo a.K.[27] La dato je la fino de la 4-a jarmilo havas precedencon en la kalkulado de la Kaliĝuga epoko, bazita sur planedaj konjunkcioj, fare de Arĝabhata (6-a jarcento). Ĝia dato, la 18-an de februaro 3102 a.K. ĝeneraliĝis en la hindua tradicio (ekzemple, la surskribo Aihole de Pulikeŝi la 2-a, 556-634 p.K., asertas ke 3735 jaroj pasis ekde la Bharata batalo[28])). Alia tradicia astronomia skolo kaj historiistoj, reprezentitaj de Vriddha-Garga, Varahamihira (verkinto de la Brhatsamhita) kaj Kalhana (verkinto de Rajatarangini), lokigas la Bharatan militon 653 jarojn post la Kaliĝuga epoko, ĉirkaŭ 2 449 a.K.[29]

Justa milito[redakti | redakti fonton]

En Mahabharato aperas unu el la unuaj ekzemploj de teoriado rilate al «justa milito», ilustrante multajn el la normoj kiuj estos debatataj poste tra la mondo. En la historio, unu el kvin fratoj demandas ĉu la suferado kaŭzita de milito povas iel esti pravigita. Post tio, venas longa diskuto inter la fratoj, establante kriteriojn kiel proporcieco (batalĉaroj ne povas ataki kavalerion, nur aliajn ĉarojn, ne ataki homojn en mizero), kaj justa traktado de kaptitoj kaj vunditoj, inter aliaj[30].


Sinoptiko[redakti | redakti fonton]

La kernorakonto de la verko temas pri dinastia lukto pro la trono de Hastinapuro, la regno regata de la kurua klano. La du kromaj branĉoj de la familio kiuj partoprenis en la lukto estas la Kaŭravoj kaj la Pandavoj. Kvankam la Kaŭravoj estas la ĉefbranĉo de la familio, Durĝodano, la plej aĝa kaŭravo, estas pli juna ol Judiŝtiro, la plej aĝa pandavo. Kaj Durĝodana kaj Ĝudixstiro postulas esti la unua en la linio por heredi la tronon.

La lukto finiĝas per granda batalo en Kurukŝetro, en kiu la pandavoj estas fine venkitaj. La batalo okazigas kompleksajn konfliktojn je parenceco kaj amikeco, aferoj kiel lojaleco al la familio kaj devontigo super kio plej pravas, kaj inverse.

La Mahabharato mem finiĝas per la morto de Kriŝno, kaj la posta fino de lia dinastio kaj supreniro de la pandavaj fratoj al ĉielo. Ĝi ankaŭ markas la komencon de la hindua epoko Kali (Kali Juga), la kvara kaj fina epoko de la homaro, en kiu grandaj valoroj kaj noblaj ideoj diseriĝis, kaj en kiu la homoj iras direkte al la kompleta dissolvo de justa ago, moraleco kaj virto.

Arŝia Sattar deklaras ke la centra temo de Mahabharato, same kiel la Ramajano, estas respektive la kaŝa dieco de Kriŝno kaj Ramo kaj ilia progresema revelacio.

La antikvaj generacioj[redakti | redakti fonton]

Ŝantano kaj Satjavati, la fiŝkaptistino. Pentraĵo de Raja Ravi Varma.

Janamejaĝo prapatro Ŝantano, reĝo de Hastinapuro, havis mallongdaŭran geedzecon kun la diino Ganga kaj ili havas filon, Devavrato (poste nomata Biŝmo), kiu iĝis la ebla heredanto. Multajn jarojn poste, kiam la reĝo Ŝantano iris ĉasi, li vidis la knabinon Satjavati, filino de la estro de la fiŝkaptistoj, kaj al ties patro li petis ŝian manon. Ŝia patro rifuzis konsenti pri la geedziĝo inter lia filino kaj Ŝantano, sed akceptis poste nur kondiĉe ke li surtronigu estontan filon de Satjavati post lia morto. Por meti finon al la dilemo de ŝia patro, Devavrato akceptis cedi la tronon. Ĉar la fiŝkaptisto ne certis pri la infanoj de la princo honorante la promeson, Devavrato faris dumvivan celibaton por garantii la promeson de la patro.

Ŝantano havis du filojn kun Satjavati, Ĉitrangado kaj Viĉitravirjo. Post la morto de Ŝantano, Ĉitrangado iĝis reĝo. Li vivis mallongegan senokazan vivon kaj mortis. Viĉitravirjo, la pli juna filo, regis en Hastinapuro. Dume, la reĝo de Kaŝio aranĝis svajamvaron por siaj tri filinoj, neglektante inviton al la reĝa familio de Hastinapuro. Kun la celo aranĝi la geedziĝon de la juna Viĉitravirjo, Biŝmo ĉeestis la svajamvaron de la tri princinoj Amba, Ambika kaj Ambalika, sen invito, kaj forkaptis ilin. Ambika kaj Ambalika konsentis geedziĝi kun Viĉitravirjo.

Tamen, la plej maljuna princino, Amba, diris al Biŝmo ke ŝi deziras geedziĝi kun la reĝo Ŝalvo, kiun Biŝmo venkis dum la svajamvaro. Biŝmo permesis al ŝi forvojaĝi kaj geedziĝi kun Ŝlvo, sed tiu rifuzis geedziĝi kun ŝi, kiu daŭre honttis pro la venko de Biŝmo. Tial, Amba revenis por geedziĝi kun Biŝmo sed li rifuzis tion pro la promeso de la celibato. Amba koleriĝis kaj iĝis amara malamiko de Biŝmo, kulpigante lin je ŝiaj malfacilaĵoj. Poste ŝi renaskiĝis al la reĝo Drupado kiel Ŝiĥandi kaj okazigis la falon de Biŝmo, kun helpo de Arĵuno, en la batalo de Kurukŝetro.

La pandavaj kaj kaŭravaj princoj[redakti | redakti fonton]

Kunti lasante Dritaraŝtro kaj Gandari kaj forirante al ekzilo en la arbaro

Kiam Viĉitravirjo mortis juna kaj sen heredantoj, Satjavati petis al sia unua filo, Vjaso, generi infanojn kun la vidvinoj. La plej aĝa, Ambika, fermis siajn okulojn kiam ŝi vidis lin, kaj tiel ŝia filo Dritaraŝtro naskiĝis blinda. Ambalika, vidinte lin paliĝis kaj senfortiĝis, tial ŝia filo Panduo naskiĝis pala kaj malsana. Pro la fizikaj problemoj de la unuaj du infanoj, Satjavati petis al Vjaso provi denove. Tamen, Ambika kaj Ambalika sendis la domservistinon anstataŭe, al la ĉambro de Vjaso. Vjaso generis trian filon, Viduro, filo de la domservistino. Li naskiĝis sana kaj konvertiĝis en unu el la plej saĝaj figuroj de la Mahabharato. Li funkciis kiel Ĉefministro de la reĝoj Panduo kaj Dritaraŝtro.

Kiam la princoj kreskis, Dritaraŝtro estis preskaŭ kronota reĝo fare de Biŝmo, kiam Viduro intervenis kaj uzis siajn sciojn pri politiko por aserti ke blinda persono ne povas esti reĝo, ĉar blindulo ne povas regi kaj protekti siajn subulojn. La trono tiam estas antaŭdestinita al Panduo pro la blindeco de Dritaraŝtro. Panduo geedziĝis dufoje, al Kunti kaj Madri. Dritaraŝtro geedziĝis kun Gandari, princino el Gandario, kiu uzis okulvindaĵojn por senti la doloron kiun ŝia edzo sentis. Ŝia frato Ŝakuno koleriĝis pro tio kaj ĵuris venĝi ŝin kontraŭ la kurua familio. Unu tago, kiam Panduo ripozis en la arbaro, li aŭdis sonon de sovaĝa besto. Li pafis sagon en la direkto de la sono. Tamen la sago atingis la saĝulon Kindamo, kiu malbenis lin dirante ke se li okupiĝus pri amorado, li mortus. Tial, Panduo retiriĝis al la arbaro kun siaj du edzinoj, kaj lia frato Dritaraŝtro regis poste, malgraŭ lia blindeco.

Tamen, la pli maljuna reĝino de Panduo, Kunti, ricevis benon de la saĝulo Durvaso, per kiu ŝi povis alvoki ajnan dion uzante specialan mantron. Kunti uzis tiun benon por demandi al Darmo, dio de la justeco, Vaĝo, la dio de la vento, kaj Indro la reganto de la ĉielo por filoj. Ŝi naskis tri filojn, Judiŝtiro, Bimo, kaj Arĵuno, pere de tiuj dioj. Kunti kundividis tiun mantron kun la pli juna reĝino, Madri, kiu naskis la ĝemelojn Nakulo kaj Sahadevo pere de la ĝemelaj dioj Aŝvini. Tamen, Panduo kaj Madri ĝuis amoradon kaj Panduo mortis. Madri mortis sur lia sepultfajro pro pento. Kunti levis la kvin fratojn, kiuj estas de tiam kutime nomataj kiel la Pandavaj fratoj.

Dritaraŝtro havis cent filojn kun Gandari, ĉiuj naskitaj post naskiĝo de Judiŝtiro. Tiuj estas la kaŭravaj fratoj, el kiuj la plej aĝa estis Durĝodano, kaj la dua Duŝasano. Aliaj kaŭravaj fratoj estis Vikarno kaj Sukarno. La rivaleco kaj malamikeco inter ili kaj la pandavaj fratoj, ekde ilia juneco ĝis maturiĝo, kondukis al la milito de Kurukŝetro.

Lākṣagṛha (La Domo el Lako)[redakti | redakti fonton]

Post la morto de ilia patrino (Madri) kaj patro (Panduo), la pandavoj revenis kun sia patrino Kunti al la palaco de Hastinapuro. Judiŝtiro estis nomumita heredanta princo fare de Dritaraŝtro, sub konsiderinda premo de lia regno. Dritaraŝtro volis ke lia filo mem, Durĝodano, estu la reĝo kaj lasis sian ambicion preni la vojon de la justeco.

Ŝakuno, Durĝodano kaj Duŝasano konspiris por forigi la pandavojn. Ŝakuno vokis la arkitekton Purvanĉano por konstrui palacon el bruligaj materialoj kiel lako kaj hinda butero. Sekve li aranĝis por ke la pandavoj kaj la reĝino-patrino Kunti restu en palaco kun la intenco bruligi ĝin kun ili interne. Tamen, la pandavoj estis avertitaj de ilia saĝa onklo, Viduro, kiu sendis al ili ministon por fosi tunelon. Ili sukcesis eskapi al sekura loko kaj serĉis kaŝejon. Dume, en Hastinapuro oni supozis ke ili mortis.[31]

Geedziĝo kun Draŭpadi[redakti | redakti fonton]

Arĵuno kaj la okulo de la fiŝo en Templo Ĉennakesava.

Dum la pandavoj kaŝadis, ili lernis el svajamvaro kiu okazis por la mano de la princino Draŭpadi. La pandavoj partoprenis en la masko-konkurado kiel brahmanoj. La tasko konsistis el forĵeti pezan ŝtalkurbon kaj pafi celon en la plafono, kiu estis la okulo de artefarita fiŝo, dum ĝi rigardis sian membildigon en oleo. La plejmulto el la princoj malsukcesis, multaj estis nekapablaj levi la arkon. Tamen, Arĵuno sukcesis. La pandavoj revenis hejmen kaj sciigis al la patrino ke Arĵuno venkis en konkurado kaj volis montri al ŝi la premion. Sen rigardo, Kunti postulis al ili kundividi kion ajn Arĵuno ricevis. Tiel, Draŭpadi fine iĝis edzino de la kvin fratoj.

Indraprasto[redakti | redakti fonton]

Post la geedziĝo, la pandavaj fratoj estis invititaj al Hastinapuro. La pliaĝuloj kaj parencoj de la familio negocis la dividadon de la regno, por ke la pandavoj akiru novan teritorion. Judiŝtiro havis novan ĉefurbon konstruita por tiu teritorio ĉe Indraprasto. Tamen, tiu aranĝo ne kontentigis la flankojn de la pandavoj kaj de la kaŭravoj.

Tuj poste, Arĵuno forfuĝis kaj geedziĝis kun la fratino de Kriŝno, Subadra. Judiŝtiro volis establi sian pozicion kiel reĝo; li serĉis la konsilojn de Kriŝno. Kriŝno konsilis, kaj post konvena preparo kaj la eliminado de certa opozicio, Judiŝtiro aranĝis la ceremonion rājasūya yagna. Li estis tiel rekonita kiel elstara inter reĝoj.

La pandavoj havis novan palacon kiu estis konstruita por ili, fare de Maĝa la danavo[32]. Ili invitis siajn kaŭravajn kuzojn al Indraprasto. Durĝodano piediris ĉirkaŭ la palaco, kaj pro eraro luma planko brilis kiel akvo, kaj li evitis ĝin. Estinte informita pri lia eraro, li vidis lageton, kaj supozis ke ĝi ne enhavis akvon kaj falis en ĝin. Draŭpadi ridis pro li kaj ridindigis lin dirante ke tio estas pro lia blinda patro Dritaraŝtro. Tial li decidis venĝi la hontigon.

La ĵetkub-ludo[redakti | redakti fonton]

Draŭpadi humiligata

Ŝakuno, la onklo de Durĝodano, aranĝis ĵetkub-ludadon, ludante kontraŭ Judiŝtiro per falsaj ludkuboj. Judiŝtiro perdis sian tutan riĉaĵon, kaj sian regnon. Tiam, li vetludis siajn fratojn, sin mem, kaj finfine sian edzinon en sklaveco. La kontentegaj kaŭravoj insultis la pandavojn pro ilia senhelpa stato kaj eĉ provis senvestigi Draŭpadi antaŭ la tuta kortego, sed ŝia honoro estis savita de Kriŝno kiu mirakle kreis pecojn el teksaĵo por anstataŭigi la forigitajn.

Dritaraŝtro, Biŝmo, kaj la aliaj pliaĝuloj estis ŝokitaj pro la situacio, sed Durĝodano estis konvinkita ke ne ekzistas loko por du heredantaj princoj en Hastinapuro. Kontraŭ liaj deziroj, Dritaraŝtro ordonis alian ĵetkub-ludadon. La pandavoj estis devigitaj ekziliĝi dum 12 jaroj, kaj en la 13-a jaro resti kaŝitaj. Se ili estus malkovritaj de la kaŭravoj, ili estus devigitaj ekziliĝi dum pliaj 12 jaroj.

Ekzilo kaj reveno[redakti | redakti fonton]

La pandavoj pasigis dek tri jarojn en ekzilo; multaj aventuroj okazis dum tiu tempo. Ili ankaŭ preparis aliancojn por eble okazonta konflikto. Ili pasigis sian lastan jaron alivestitaj en la kortego de Virato, kaj ili estis malkovritaj tuj post la fino de la jaro.

Ĉe la fino de ilia ekzilo, ili provis negoci la revenon al Indraprasto. Tamen, tio malsukcesis, kiam Durĝodano obĵetis ke ili estis malkovritaj dum kaŝado, kaj reveno de la regno al ili ne okazos, laŭ la interkonsento. Milito iĝis neevitebla.

La batalo ĉe Kurukŝetro[redakti | redakti fonton]

Batalo de Kurukŝetro, Kaŝmiro ĉ. 1820.

La du flankoj alvokis vastajn armeojn por sia helpo, kaj ili enviciĝis ĉe Kurukŝetro por la milito. Regnoj de Panchala, Dwaraka, Kasi, Kekaya, Magado, Macjo, Chedi, Pandya, Telinga, kaj Ĝadus de Mathura kaj aliaj klanoj kiel la Parama Kambojas estis aliancitoj de la pandavoj. La aliancanoj de la kaŭravoj inkluzivis reĝojn de Pragjĝotiŝo, Anga, Kekaĝo, Sindudeso (inkluzive de Sindus, Sauviras kaj Sivis), Mahishmati, Avanti en Madyadesa, Madra, Gandara, Bahlikas, Kambojas kaj multaj aliaj. Antaŭ deklaro de la milito, Balaramo esprimis sian malfeliĉon pro la evoluo de la konflikto, kaj forvojaĝis por pilgrimi, kaj tiel li ne partoprenis en la batalo. Kriŝno partoprenis en nebatalanta rolo, kiel stiristo de Arĵuno.

Antaŭ la batalo, Arĵuno, vidante sin konfrontiĝi kun sia praavo Biŝmo kaj sia instruisto Dronao en la alia flanko, ekdubis pri la batalo kaj ne uzis sian pafarkon Gāndeeva. Kriŝno atentigis lin pri la devo en la fama sekcio de la epopeo, nomata Bhagavad Gita.

Kvankam komence ili uzis kavalirecajn nociojn de militado, ambaŭ flankoj baldaŭ adoptis malhonorajn taktikojn. Ĉe la fino de la 18-taga batalo, nur la pandavoj, Satjako, Kripo, Aŝvatamo, Kritavarmo, Ĝuĝuco kaj Kriŝno pluvivis.

La fino de la Pandavoj[redakti | redakti fonton]

Totheforest.jpg

Post vidado de la masakro, Gandari, kiu perdis ĉiujn siajn filojn, malbenis Kriŝnon ke li estu atestanto de simila masakro de sia familio, ĉar estante dia estaĵo, li nenion faris por ĉesigi la militon. Kriŝno akceptis la malbenon, kiu plenumiĝis 36 jarojn poste.

La pandavoj, kiu regis la regnon, decidis rezigni pri ĉio. Ĉifone vestitaj ili retiriĝis al Himalajo kaj grimpis rekte al la ĉielo en korpa formo. Surstrata hundo vojaĝis kun ili. Unu post la alia la fratoj kaj Draŭpadi falis survoje. Kiam ĉiu el ili stumblis, Judiŝitro diris al la resto la kialon de ilia falo (Draŭpadi estis partia al Arĵuno, Nakulo kaj Sahadevo estis vantaj kaj fieraj pro iliaj aspektoj, Bimo kaj Arĵuno estis fieraj pri siaj forto kaj lerteco arkpafi, respektive). Nur la virta Ĝudistiro, kiu provis ĉion por malhelpi la amasmortigon, kaj la hundo, restis. La hundo revelaciis esti la dio Ĝamo (ankaŭ konata kiel Yama Darmaraja), kaj tiam li portis lin al la submondo kie li vidis siajn gefratojn kaj edzinon. Post klarigado de la naturo de tiu provo, Ĝamo portis Judiŝtiron reen al ĉielo kaj klarigis ke estis necesa eksponi lin al la submondo ĉar ĉiu reganto devas viziti la submondon minimume unu fojon. Ĝamo tiam certigis lin ke liaj gefratoj kaj edzino renkontos lin en la ĉielo post ilia eliro de la submondo kun la paso de la tempo.

La nepo de Arĵuno, Parikŝito, regis post ili kaj mortis pro mordo de serpento. Lia kolerega filo, Janamejaĝo, decidis elfari serpentoferon por detrui la serpentojn. Dum tiu oferado la rakonto de liaj prapatroj estas sciigita al li.

Versioj, tradukoj, kaj derivitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Multaj regionaj versioj de la verko evoluis dum la tempo. Plejparte temas pri diferencoj en nur simplaj detaloj, aŭ kun versoj aŭ duavicaj rakontoj aldonitaj. Tiuj inkluzivas kelkajn versiojn ekster la hinda subkontinento, kiel ekzemple la Kakawin Bharatayuddha de Javo. La teatraĵoj de la tamila strata teatro, Terukkuttu, uzas temojn de la tamillingvaj versioj de Mahabharato, temigante Draŭpadi.

Kritika eldono[redakti | redakti fonton]

Inter 1919 kaj 1966, akademiuloj de la Orienta Esplor-Instituto Bhandarkar, Puneo, komparis la diversajn manuskriptojn de la epopeo de Hindio kaj eksterlande kaj produktis la Kritikan Eldonon de la Mahabharato, sur 13 000 paĝoj en 19 volumoj, sekvitaj de la Harivamŝa en aliaj du volumoj kaj ses indicvolumoj. Tiu estas la teksto kutime uzata en la nunaj studoj pri Mahabharato[33]. Tiu verko foje estas nomita la «Punea» eldono de Mahabharato.

Modernaj interpretoj[redakti | redakti fonton]

FullPagadeYakshagana.jpg

La tamila verkisto S. Ramakrishnan verkis libron laŭdita de la kritiko bazita sur la Mahabharato nomita «Uba Paandavam». Ĝi traktas la rakonton nelinie el la perspektivo de vojaĝanto. La kanara romanverkisto S.L. Bhyrappa verkis romanon en kanara lingvo (nun tradukita en la plejmulto de barataj lingvoj kaj la angla) titolita Parvan, donante novan interpreton al la rakonto aperinta en Mahabharato. Li provis kompreni la sociajn kaj etikajn praktikojn en tiuj regionoj kaj ligi ilin kun la rakonto de Mahabharato.

Romano de la malajala verkisto M. T. Vasudevan Nair rakontas la Mahabharaton el la perspektivo de Bhimo. Mrityunjay (Venko super la Morto) verkita de Shivaji Sawant estas romano kun Karnao kiel la centra rolulo de Mahabharato.

En barata kinarto, pluraj filmversioj de la epopeo ekzistas ekde 1920. La internacie laŭdita bengala kinoreĝisoro Satyajit Ray ankaŭ intencis reĝisori teatran adaptadon de la epopeo, sed la projekto neniam estis realigita.[34]

En la fino de la 1980-aj jaroj, la televidserio Mahabaharat, reĝisorita de Ravi Chopra, estis disvastigita per la ŝtata televido de Barato[35]. En la okcidenta mondo, sufiĉe konata prezento de la epopeo estas la naŭ-hora teatraĵo de Peter Brook, kiu premieris en Avinjono en 1985, kaj ĝia kvin-hora filmversio La Mahabharato (1989).[36]

Inter literaturaj interpretoj de la Mahabharato estas la plej grava verko de Shashi Tharoor titolita La Granda Hinda Romano, kiu temas pri literatura, filozofia, kaj politika romano kiu supermetas la plej gravajn momentojn de post-sendependa Hindio en la 20-a jarcento sur la okazaĵoj de la Mahabharato.

Mahabharato ankaŭ estis reinterpretita de Shyam Benegal en Kalyug. Kalyug estas nuntempa revidigado de la Mahabharato.[37]

Okcidentaj interpretoj de la Mahabharato inkluzivas la Mahabharaton de William Buck kaj la Kvin Filoj de la Reĝo Pandu de Elizabeth Seeger.[38]

Mallongigitaj versioj[redakti | redakti fonton]

Multaj simpligitaj versioj, maldensigitaj kaj reelpensitaj estis faritaj surbaze de la tuta epopeo, inkluzive de verkoj de Ramesh Menon, William Buck, RK Narayan, C. Rajagopalachari, KM Munshi, Kriŝna darmo, Romesh C. Dutt, Bharadvaja Sarma, John D. Smith kaj Sharon Maas.

Versio de Kawi troviĝas sur la indonezia insulo Bali kaj estis tradukita de D-ro I. Gusti Putu Phalgunadi. El la dek ok ĉapitroj, nur ok restas en ĉi versio.

Derivaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bhasa, la sanskrita dramisto de la 2a aŭ 3-a jarcento a.K., faris du verkojn pri epizodoj de la Marabharato, Urubhanga (Rompita Femuro), koncerne la batalon inter Durĝodano kaj Bhimo, dum Madĝamavĝaĝoga (La Mezulo) temis pri Bhimo kaj ties filo, Ghatotkaĉo. La unua grava teatraĵo de la 20-a jarcento estis Andha Yug (La Blinda Epoko), de Dharamvir Bharati, en 1955, kiu venas de Mahabharato, ideala fonto kaj esprimo pri modernaj problemoj kaj malkontento. Komence kun Ebrahim Alkazi ĝi estis enscenigita de multaj direktoroj. La romano de V. S. Khandekar, Yayati (1960)[39] kaj la debuto de la verko de Girish Karnad estas bazita sur la rakonto de reĝo Yayati trovebla en la Mahabharato. Bengala verkisto kaj dramisto, Buddhadeva Bose skribis tri prezentaĵojn el Mahabharato, Anamni Angana, Pratham Partha kaj Kalsandya.[40]

Kultura influo[redakti | redakti fonton]

Gandhi uzis la verkon Bhagavad Gita kiel inspiron por la sendependecmovado.

En Bhagavad Gita, parto de Mahabharato, Kriŝno klarigas al Arĵuno siajn devontigojn kiel militisto kaj princo kaj pliprofundigas malsamajn jogajn kaj vedajn filozofiojn, kun ekzemploj kaj analogecoj. Tio igis ke la Bhagavad Gita ofte estas priskribita kiel konciza gvidilo de la hinda filozofio kaj praktika, memstara gvidilo por la vivo. En modernaj tempoj, Swami Vivekananda, Bal Gangadhar Tilak, Mahatmo Gandhi kaj multaj aliaj uzis la tekston por helpi inspiri la baratan sendependecmovadon.

Fontoj kaj plua legado[redakti | redakti fonton]

  • Badrinath, Chaturvedi. The Mahabharata : An Inquiry in the Human Condition, New Delhi, Orient Longman (2006)
  • Bandyopadhyaya, Jayantanuja (2008). Class and Religion in Ancient India. Anthem Press.
  • (1954) The Wonder That Was India: A Survey of the Culture of the Indian Sub-Continent Before The Coming of the Muslims. New York: Grove Press. 
  • Bhasin, R.V. "Mahabharata" published by National Publications, India, 2007.
  • J. Brockington. The Sanskrit Epics, Leiden (1998).
  • Buitenen, Johannes Adrianus Bernardus (1978). The Mahābhārata. 3 volumes (translation / publication incomplete due to his death). University of Chicago Press.
  • Chaitanya, Krishna (K.K. Nair). The Mahabharata, A Literary Study, Clarion Books, New Delhi 1985.
  • Gupta, S.P. and Ramachandran, K.S. (ed.). Mahabharata: myth and reality. Agam Prakashan, New Delhi 1976.
  • Hiltebeitel, Alf. The Ritual of Battle, Krishna in the Mahabharata, SUNY Press, New York 1990.
  • Hopkins, E. W. The Great Epic of India, New York (1901).
  • Jyotirmayananda, Swami. Mysticism of the Mahabharata, Yoga Research Foundation, Miami 1993.
  • Katz, Ruth Cecily Arjuna in the Mahabharata, University of South Carolina Press, Columbia 1989.
  • (2000) India: A History. Grove Press. ISBN 0-8021-3797-0. 
  • (1951) The History and Culture of the Indian People: (Volume 1) The Vedic Age. London: George Allen & Unwin Ltd.. 
  • Lerner, Paule. Astrological Key in Mahabharata, David White (trans.) Motilal Banarsidass, New Delhi 1988.
  • Mallory, J. P (2005). In Search of the Indo-Europeans. Thames & Hudson. ISBN 0-500-27616-1
  • Mehta, M. The problem of the double introduction to the Mahabharata, JAOS 93 (1973), 547–550.
  • Minkowski, C.Z. Janamehayas Sattra and Ritual Structure, JAOS 109 (1989), 410–420.
  • Minkowski, C.Z. 'Snakes, Sattras and the Mahabharata', in: Essays on the Mahabharata, ed. A. Sharma, Leiden (1991), 384–400.
  • Oldenberg, Hermann. Zur Geschichte der Altindischen Prosa, Berlin (1917)
  • Oberlies, Th. 'The Counsels of the Seer Narada: Ritual on and under the Surface of the Mahabharata', in: New methods in the research of epic (ed. H. L. C. Tristram), Freiburg (1998).
  • Oldenberg, H. Das Mahabharata, Göttingen (1922).
  • Pāṇini. Ashtādhyāyī. Book 4. Translated by Chandra Vasu. Benares, 1896 (sanskrite kaj angle)
  • Pargiter, F.E. Ancient Indian Historical Tradition, London 1922. Repr. Motilal Banarsidass 1997.
  • (1996) The Rāmāyaṇa by Vālmīki. Viking. ISBN 9780140298666. 
  • Sukthankar, Vishnu S. and Shrimant Balasaheb Pant Pratinidhi (1933). The Mahabharata: for the first time critically edited. Bhandarkar Oriental Research Institute.
  • Sullivan, Bruce M. Seer of the Fifth Veda, Krsna Dvaipayana Vyasa in the Mahabharata, Motilal Banarsidass, New Delhi 1999.
  • Sutton, Nicholas. Religious Doctrines in the Mahabharata, Motilal Banarsidass, New Delhi 2000.
  • Utgikar, N. B. The mention of the Mahabharata in the Ashvalayana Grhya Sutra, Proceedings and Transactions of the All-India Oriental Conference, Poona (1919), vol. 2, Poona (1922), 46–61.
  • Vaidya, R.V. A Study of Mahabharat; A Research, Poona, A.V.G. Prakashan, 1967
  • Witzel, Michael, Epics, Khilas and Puranas: Continuities and Ruptures, Proceedings of the Third Dubrovnik International Conference on the Sanskrit Epics and Puranas, ed. P. Koskiallio, Zagreb (2005), 21–80.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://books.google.ca/books?id=zB4n3MVozbUC&pg=PA1755&dq=itihasa
  2. 2,0 2,1 2,2 Brockington (1998, p. 26)
  3. Van Buitenen; The Mahabharata – 1; The Book of the Beginning. Introduction (Authorship and Date)
  4. bhārata means the progeny of Bharata, the legendary king who is claimed to have founded the Bhāratavarsha kingdom.
  5. Spodek, Howard. Richard Mason. The World's History. Pearson Education: 2006, New Jersey. 224, 0-13-177318-6
  6. Amartya Sen, The Argumentative Indian. Writings on Indian Culture, History and Identity, London: Penguin Books, 2005.
  7. W.J.Johnson. (1998). The Sauptikaparvan of the Mahabharata: The Massacre at Night. Oxford University Press. ISBN 9780192823618. 
  8. A History of Indian Literature, Volume 1 By Maurice Winternitz
  9. 9,0 9,1 9,2 Buitenen (1973) pp. xxiv–xxv
  10. Sukthankar (1933) "Prolegomena" p. lxxxvi. Emphasis is original.
  11. Gupta & Ramachandran (1976), citing Mahabharata, Critical Edition, I, 56, 33
  12. SP Gupta and KS Ramachandran (1976), p.3-4, citing Vaidya (1967), p.11
  13. (1998) The Sanskrit epics, Part 2 Volume 12. BRILL. ISBN 9004102604. 
  14. 18 books, 18 chapters of the Bhagavadgita and the Narayaniya each, corresponding to the 18 days of the battle and the 18 armies (Mbh. 5.152.23)
  15. The Spitzer Manuscript(Beitrage zur Kultur- und Geistesgeschichte Asiens), Austrian Academy of Sciences, 2004. It is one of the oldest Sanskrit manuscripts found on the Silk Road and part of the estate of Dr. Moritz Spitzer.
  16. The Oldest Extant Parvan-List of the Mahābhārata, Dieter Schlingloff, Journal of the American Oriental Society, Vol. 89, No. 2, Apr. – Jun. 1969, pp. 334–338, at JSTOR
  17. J.A.B. van Buitenen, Mahābhārata, Volume 1, p.445, citing W. Caland, The Pañcaviṃśa Brāhmaṇa, p.640-2
  18. Hermann Oldenberg, Das Mahabharata: seine Entstehung, sein Inhalt, seine Form, Göttingen, 1922,
  19. Dio Chrysostom, 53.6-7, trans. H. Lamar Crosby, Loeb Classical Library, 1946, vol. 4, p. 363.
  20. Christian Lassen, in his Indische Alterthumskunde, supposed that the reference is ultimately to Dhritarashtra's sorrows, the laments of Gandhari and Draupadi, and the valor of Arjuna and Suyodhana or Karna (cited approvingly in Max Duncker, The History of Antiquity (trans. Evelyn Abbott, London 1880), vol. 4, p. 81). This interpretation is endorsed in such standard references as Albrecht Weber's History of Indian Literature but has sometimes been repeated as fact instead of as interpretation.
  21. In discussing the dating question, historian A. L. Basham says: "According to the most popular later tradition the Mahabharata War took place in 3102 BCE, which in the light of all evidence, is quite impossible. More reasonable is another tradition, placing it in the 15th century BCE, but this is also several centuries too early in the light of our archaeological knowledge. Probably the war took place around the beginning of the 9th century BCE; such a date seems to fit well with the scanty archaeological remains of the period, and there is some evidence in the Brahmana literature itself to show that it cannot have been much earlier." Basham, p. 40, citing HC Raychaudhuri, Political History of Ancient India, pp.27ff.
  22. M Witzel, Early Sanskritization: Origin and Development of the Kuru state, EJVS vol.1 no.4 (1995); also in B. Kölver (ed.), Recht, Staat und Verwaltung im klassischen Indien. The state, the Law, and Administration in Classical India, München, R. Oldenbourg, 1997, p.27-52
  23. A.D. Pusalker, History and Culture of the Indian People, Vol I, Chapter XIV, p.273
  24. FE Pargiter, Ancient Indian Historical Tradition, p.180. He shows estimates of the average as 47, 50, 31 and 35 for various versions of the lists.
  25. Pargiter, op.cit. p.180-182
  26. B. B. Lal, Mahabharata and Archaeology in Gupta and Ramachandran (1976), p.57-58
  27. Gupta and Ramachandran (1976), p.246, who summarize as follows: "Astronomical calculations favor 15th century BCE as the date of the war while the Puranic data place it in the 10th/9th century BCE. Archaeological evidence points towards the latter." (p.254)
  28. Gupta and Ramachandran (1976), p.55; AD Pusalker, HCIP, Vol I, p.272
  29. AD Pusalker, op.cit. p.272
  30. Just War in Comparative Perspective
  31. http://www.sacred-texts.com/hin/m01/m01144.htm
  32. http://www.sacred-texts.com/hin/m02/m02001.htm
  33. Bhandarkar Institute, Pune—Virtual Pune
  34. http://www.indiastar.com/satyajitray.html
  35. Mahabharat en Interreta filma datumbazo (1988–1990 TV series)
  36. The Mahabharata en Interreta filma datumbazo (1989 mini-series)
  37. http://www.hinduonnet.com/thehindu/fr/2003/01/17/stories/2003011700990100.htm
  38. Pai, Anant. Pai, Anant: (1998). Pai, Anant: Amar Chitra Katha Mahabharata. Mumbai: Amar Chitra Katha, 1200. ISBN 81-905990-4-6. 
  39. Don Rubin. (1998). The World Encyclopedia of Contemporary Theatre: Asia. Taylor & Francis. ISBN 041505933X. 
  40. The Mahabharata as Theatre by Pradip Bhattacharya , June 13, 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.