Sahadevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kvin fratoj Judiŝtiro, Bimo, Arĝuno, Nakulo kaj Sahadevo; dekstre, la komuna edzino, Draŭpadio. Foto de altreliefo en templo en Deogarh.
Sahadevo
homo eble fikcia • character in the Mahabharata
Verko Mahabarato
Informoj
Sekso vira
Patro Panduo
Patrino Madri
Gefratoj ArĵunoNakuloJudiŝtiroBimo • Karna
Edzo/Edzino Draŭpadi
vdr

SahadevoSajádeva estas rolulo de la Mahabarato (religia eposa teksto de la 3-a jarcento a.n.e.). Li estis la plej juna de la kvin fratoj Pandavoj (‘filoj de [la reĝo] Panduo’). Nakulo kaj Sahadevo estis ĝemeloj naskitaj de Madri ― dua edzino de la reĝo Panduo ―, kiu estis alvokinta la ĝemelajn diojn Aŝvinoj uzante la benon de la reĝino Kuntio.

La nomoj de la kvin fratoj estas Judiŝtiro, Bimo, Arĝuno, Nakulo kaj Sahadevo. Ĉiuj kvin fratoj estis edziĝintaj al la sama virino, nome Draŭpadio. Kune, la fratoj luktis kaj venkis en granda milito kontraŭ siaj kuzoj la Kaŭravoj, kio iĝis konata kiel Milito de Kurukŝetro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Chakravarti V. Narasimhan; The Mahabharata. Columbia University Press, 1965.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • The Mahābhārata de Vyasa, tradukita el sanskrito en anglan fare de Kisari Mohan Ganguli kaj publikigita rete ĉe sacred-texts.com.