Terukkuttu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dharumar @Therukkuthu
Dharumar @Therukkuthu

Terukkuttu estas Tamila formo de stratoteatro praktikita en la ŝtato Tamil Nadu de Barato kaj en la Tamil-parolantaj regionoj de Srilanko.[1] Terukuttu estas formo de distro, ritaro, kaj rimedo de socia instruado.[2] La teatraĵoj de "terukkuttu" pritraktas variajn temojn. Unu el tiuj estas el Tamil-lingvaj versioj de la Hindua eposo Mahabarato, fokuse al la rolulo Draupadi.[3] La terminoj Terukkuttu kaj Kattaikkuttu estas ofte uzataj interŝanĝe nuntempe; tamen, historie ambaŭ terminoj aperis distinge, almenaŭ en kelkaj vilaĝoj, inter du diferencaj tipoj de spektaklo: dum Terukkuttu referencis al moveblaj spektakloj procesie, Kattaikkuttu referencas al dumnoktaj, rakontaj spektakloj sur fiksa spektaklejo.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sarachchandra, Ediriweera R.. (1966) The Folk Drama of Ceylon. Colombo: Department of Cultural Affairs, Ceylon, p. 116. OCLC 63859810.
  2. Varadpande, Manohar Laxman. [1987] (1990) History of Indian Theatre. Abhinav Publications, p. 39–44. ISBN 978-81-7017-278-9. OCLC 18270064.
  3. Srinivas, Smriti. [2001] (2004) Landscapes of Urban Memory. Orient Longman, p. 23. ISBN 81-250-2254-6. OCLC 46353272.
  4. Bruin, Hanne M de. (1999) Kattaikkuttu: The flexibility of a south Indian theatre tradition. E. Forsten, p. 85–99. ISBN 978-90-6980-103-2. OCLC 42312297.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]