Bhagavad-Gītā, tio estas, Sublima Kanto pri la Senmorteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bhagavad-Gitâ,
tio estas,
Sublima Kanto
pri la Senmorteco
Bhagavad-Gitâ, tio estas, Sublima Kanto pri la Senmorteco
Bhagavad-Gitâ,
tio estas,
Sublima Kanto
pri la Senmorteco
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1941
Urbo Rio-de-Ĵanejro
Eldoninto FEB
Paĝoj 95
vdr

Bhagavad-Gītā, tio estas, Sublima Kanto pri la Senmorteco estas epizodo el la sanskrita eposo Mahabarato. El la sanskrita tradukis la Bagavadgiton verse F.V. Lorenz. La libreto estas eldonita en Rio-de-Ĵanejro en la jaro 1941. Dua eldono, fare de Brazila Spiritisma Federacio (Federação Espírita Brasileira aŭ FEB), okazis en 1975.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 'Aŭtentika' ekzistado (multaj opinias) liberelekte difinas artekoheran trajekorion, trovante - kontraŭ aliuloj antaŭjuĝoj, anstataŭdecidoj - solvojn por problemoj personaj. Tia idealo rolas pravige por diversspecaj hegemonioj. Nehegemoniaj kulturgrupoj havas taskon, rezisti tiujn legitimulojn kaj klare esprimi - principe, age, individue, naciope - malpli bizarajn aŭtentomanierojn.
Dum la hindlanda aŭtonomiĝo-strebado, unuj niaj gviduloj konstruis kodon socipraktikan sursokle de la praetiko, kiun La Eternulkanto resumas, dum aliaj opiniis niajn arton, amon, tonriĉecon nepre bezonataj en vivopovaj re-interpreto de tiu moralo. La fundamentajn lecionojn ĉiuj konsentis. Devoj antaŭestas rajtojn. Agoj estu sakramentaj, ne pagekspektaj. Absurdas provoj taksi/'plibonigi' ies konduton abstrakte disde liaj klaso kaj antaŭaj naskiĝoj - personaj, ĉirkaŭulaj pasintecoj - kiuj determinas vojojn 'liajn'. 
— novembro 1976, Probal Daŝgupto, Esperanto, 851 (11), paĝo 190

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]