Ugrasrava Sauti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ugrasrava Sauti
character in the Mahabharata
Verko Mahabarato
Informoj
Sekso vira
vdr

Ugrasrava SautiUgrashravas Sauti (en Sanskrito: उग्रश्रवस् सौती, ankaŭ Ugraśravas, Sauti, Sūta, Śri Sūta, Suta Goswami) estis la rakontanto de kelkaj Puranoj, kiel Mahabarato,[1] Bagavata Purano,[2][3] Harivamsa,[4] Brahmavaivarta Purana, kaj Padma Purana,[5] kun la rakontoj tipe okazantaj antaŭ la saĝuloj arigitaj en la Arbaro Najmiŝo. Li estis la filo de Lomaharŝana (aŭ Romaharŝana),[4] kaj disĉiplo de Vjaso, nome aŭtoro de Mahabarato. Ugrasrava estis Sutā laŭ kasto, ĉar li naskiĝis el Brahmana patro kaj Kshatrija patrino.[6] Ugrasrava estis bardo de Purana literaturo.[7]

Dosiero:Ugrashravas narrating Mahābhārata before the sages gathered in Naimisha Forest.jpg
Ugrasrava rakontanta Mahabaraton antaŭ la saĝuloj arigitaj ĉe la Arbaro Najmiŝo.

La tuta eposo Mahabarato estis strukturita kiel dialogo inter Ugrasrava Sauti (la rakontisto) kaj saĝulo Saunaka (la rakontito). La rakonto (Bharata) de historio de Barataj reĝoj fare de saĝulo Vajŝampajano al Kurua reĝo Ĝanameĝaja estis trempita ene de tiu rakonto de Ugrasrava Sauti. La rakonto de Vajŝampajano (Jaya) siavice enhavas la rakonton de la Milito de Kurukŝetro fare de Sanjaĝo al la Kurua reĝo Dritaraŝtro. Tiel Mahabarato havas historion ene de historion kiel strukturo.

Sauti deklamas la ŝlokojn de Mahabarato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Winternitz, Moriz. (1996) A History of Indian Literature, Volume 1. Motilal Banarsidass, p. 303. ISBN 978-81-208-0264-3.
  2. Hiltebeitel, Alf. (2001) Rethinking the Mahābhārata: a reader's guide to the education of the dharma king. University of Chicago Press, p. 282. ISBN 978-0-226-34054-8.
  3. Hudson, D. Dennis. (2008) The body of God: an emperor's palace for Krishna in eighth-century Kanchipuram. Oxford University Press, p. 609. ISBN 978-0-19-536922-9.
  4. 4,0 4,1 Matchett, Freda. (2001) Krishna, Lord or Avatara?: the relationship between Krishna and Vishnu. Routledge, p. 36. ISBN 978-0-7007-1281-6.
  5. Winterlitz, p. 513.
  6. Bhagavata Purana Skandha X Ĉapitro 79a, Verso 24a
  7. Jarow, Rick. (2003) Tales for the dying: the death narrative of the Bhāgavata-Purāṇa. SUNY Press, p. 154. ISBN 978-0-7914-5609-5.