Panini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Panini (Devanāgarī: पाणिनि; signifas "ido de Pani") estis antikva hindia sanskrita gramatikisto de Gandhara. Li eble laboris en la 4-a jarcento a.K..

Li estas konata pro lia Vyakarana gramatiko de Sanskrito, en kiu li formuligis la 3,959 regulojn de Sanskrito. morfologio en la gramatiko Ashtadhyayi (kio signifas "ok ĉapitroj"), la fonda teksto de la gramatika teksto de la Vedanga, kiuj estis la akademiaj help-fakoj de la historia Veda religio. Vidu Vedoj.

La Ashtadhyayi estas la plej frua konata gramatiko de Sanskrito. Eble ĝi estas bazita sur pli fruaj verkoj. Ĝi estas eble la plej frua verko pri priskriba lingvistiko, generativa lingvistiko. Ĝi estas ampleksa kaj scienca teorio de gramatiko. Kune kun la verkoj de liaj antaŭuloj (Nirukta, Nighantu, Pratishakyas) ĝi staras je la komenco de la historio de lingvistiko entute.

La gramatiko de Panini estas juĝita kiel fino de la periodo Veda sanskrito, kaj enkonduko de la Klasika sanskrito.

Tempo[redakti | redakti fonton]

Nenio preciza estas konata pri la vivo de Panini, eĉ ne pri la jarcento, en kiu li vivis. Sciencista "mainstream", ĉefularo (?) favorigas la 4-an jarcenton a.K. floruit, laŭ Achaemenid Gandhara kun Pushkalavati kiel ĝia ĉefurbo, samtempa kun Nanda Dinastio reganta la Indo-Gangesan ebenon, sed pli posta jarcento eblas. Laŭ legendo li naskiĝis en Shalatula, urbo apud Induso, en Gandhara, kiu nun en moderna tempo estas la Distrikto Attock de pakistana provinco Panĝabo, situanta inter Rawalpindi kaj Peshawar.