Batalo apud Verdun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo apud Verdun
Konflikto: Unua Mondmilito
franca armea tranĉeo en 1916
batalo
Daŭro: 21-a de februaro 1916 - 19-a de decembro, 1916
Loko: Verdun, Francio
Rezulto: multekosta sed vana batalo, Francio konservas siajn poziciojn
Flankoj
Komandantoj
Erich von Falkenhayn
Kronprinco Vilhelmo
Konstantin Schmidt von Knobelsdorf
Philippe Pétain
Robert Nivelle
Joseph Joffre
Forto
la 21-a de februaro:
150 000 soldatoj,
1 257 artilerieroj ;
la 28-a de majo:
2 200 artilerieroj
la 21-a de februaro 1916:
30 000 soldatoj,
281 artilerieroj ;
la 28-a de majo:
1 727 artilerieroj
Perdoj
143 000 mortigitoj
236 000 vunditoj
163 000 mortigitoj
260 000 vunditoj
vdr

La batalo apud Verdun okazis dum la Unua Mondmilito inter la 21-a de februaro kaj la 19-a de decembro 1916 apud Verdun en Francujo. Tie alfrontiĝis franca kaj germana armeoj en batalo. La strategio de la germanoj estis «elĉerpi la francan armeon», strategio koncipita de generalo Erich von Falkenhayn, superestro de la germana armeo.[1] Per terura obusado, li intencis estigi duoble pli da francaj pereoj ol da germanaj. Sed la batalo fakte evidentiĝis preskaŭ tiel kosta por atakinto, kiel por atakito: inter pli ol 300 000 mortintoj estis 163 000 francoj kaj 143 000 germanoj, kaj finiĝis per reveno en la antaŭan situacion. Krome, inter julio kaj novembro, engaĝiĝis la brita armeo en same sangan kaj vanan batalon apud la ĉefrivero Somme.

Germanflanke bataladis precipe la samaj korpusoj; male la francoj rotaciis 70% el la francaj «haruloj» apud Verdun. Do ampleksigis ties nomo simbolan gravecon kaj kontribuis al la famo de la generalo Philippe Pétain, kiu estris dum la unua parto de tiu batalo. Duaparte, (junio-julio), la germanan puŝadon haltigis la generalo Robert Nivelle, antaŭ ol regajni pli-malpli la perditan terenon ĝis novembro, helpe de sia subulo Charles Mangin.

Retrospektive aperis Verdun kiel loko de plej timiga kaj vana batalo, kie artilerio kaŭzis 80 % da pereoj. La homoj provis nur transvivi tiun inferon, kie eblis nenia movo sub minaco de morto, des pli absurda, ke la milita finrezulto estis evidentiĝonta nula. Verdun — kiel ĉe Somme — estis terura sperto, kies lecionon la germanaj militaj teoriistoj poste komprenos: la foresto de motorveturiloj malhelpis ian movadon. En la jaro 1940, danke al siaj lertaj pafveturiloj, la moveblaj «Panzer», la germana armeo ekprenis Verdun en unu tago.

Kunteksto en la komenco de la jaro 1916[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĉiuj militantaj regnoj, la milito komenciĝinta en la jaro 1914 certe nelonge daŭrus. Tamen, post la haltigo de germanoj apud la rivero Marne, «kurado ĝis maro» okazis. Fine stabiliĝis la fronto laŭ 750 km linio inter Norda Maro kaj Svislando. Ĉiu armeo jam talpiĝis. Finiĝanta movmilito antaŭvidigis neatendite longan konflikton.
Dum la jaro 1915, francoj provis trarompi en Artois kaj Champagne-Ardenne. Tiuj ofensivoj sange malsukcesis, mortigante inter 310 000 kaj 350 000 francoj. Milito evidentiĝis ne nur longa, sed ankaŭ mortiga.
Fine de la jaro 1915, post unu jaro kaj duono, militefikoj iĝis neelteneblaj por ĉiuj militantaj regnoj. Ĉiu socia tavolo estis tuŝita. Urĝis finofari.

Malblokostrategioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la franca stabo, estrita de generalo Joffre, la movmilito pluaktualis. La armeestro ege interesiĝis al pretigado de grava ofensivo ĉe la Somme, kiu ebligos restartigi finan movmiliton.
La vidpunkto de germana stabestro, generalo Erich von Falkenhayn, iom malsimilis. Kompreneble urĝis fini la konflikton, ĉar Britio strebis asfiksii la centrajn imperiojn per eluziĝomilito. Tiucele milito iĝus kiel eble plej multekosta por angloj per submara milito. Samtempe la franca armeo estis pereigenda: « La francaj fortoj estos mortsangitaj... ĉu ni atingos nian celon aŭ ne ».[2] Sekve, Francujo devus submetiĝi.
En februaro 1915 komencis la Aliancanoj senhaltan pafadon cele trarompi malamikajn liniojn. Tiu strategio alarmis tamen la defendantojn pri la loko de la antaŭkalkulita atako, kaj ebligis al ili alsendi helpotaĉmentojn. Krome, tia bombardado ĥaosigis la grundon, kaj ege ĝenis ontan infanteriosturmon. Tial devis la stabo ĉesi multekostajn atakojn en Champagne kaj Artois.

Germana strategio: la Operaco "Juĝo"[redakti | redakti fonton]

Dum la vintro de 1915, la germana supera stabo (OHL), estrita de generalo Erich von Falkenhayn, taksis ĉiun fronton laŭ ĝia graveco, kaj konkludis, ke oni nepre rompigu la britan-francan aliancon. Franca malvenko verŝajne forigus Brition el la Entento, kio estigus rapidan venkon, ĉar germanoj taksis aliajn frontojn akcesore.
Sed kial Verdun?
Dum la limbatalo, en 1914, germanoj sukcesis antaŭeniri duflanken apud Saint-Mihiel. Sekve troviĝis Verdun kvazaŭ malforta duoninsulo, nesekurece alirebla el Bar-le-Duc. Eblis al la 5-a armeo ataki ĝin triflanke. Tamen, la afero ne estis tiel facila, pro la timinda fortikaĵosistemo, kiu ĉirkaŭŝirmis la urbon Verdun. Ties sturmo evidente okazigus ege multnombrajn pereojn ĉe atakontoj. Kristnaske de 1915 permesis la imperiestro Vilhelmo la operacon, kiun oni nomis "Chi 45", t.e."Juĝo" (Gericht) laŭ la tiama kodo ĉe germanoj.

Francoj kaj la fortikaĵoj Verdun[redakti | redakti fonton]

Post sia malvenko en 1871 kontraŭ Prusio, Francio ĉirkaŭigis ĉiujn limurbojn per forta glaciso. Tial timinda ringo de 40 fortikaĵoj protektis Verdun, inter ili 20 fuortoj kun artilerio.
Laŭ franca vidpunkto, defendi Verdun estis kompreneble patriota devo. Tamen, tio ne kongruis kun la tiama stabodoktrino de "ĉiapreza ofensivo". Raraj defendistoj, ekz. generalo Pétain aŭ kolonelo Driant, estis mistaksitaj, kvazaŭ ili estus defetistoj.
Post la unua batalo apud Verdun (22-a ĝis 25-a de aŭgusto 1914), kiu haltigis la germanan antaŭenpuŝadon, la loko ŝajnis sufiĉe kvieta. Do la 5-a de aŭgusto 1915, Verdun postviciĝis el grado "ĉefloko de RFV" (Fortikita Regiono Verdun), kaj la stabo de generalo Joffre decidis parte malekipi ĝin por artilerie plifortigi kampanjajn regimentojn: 43 fortaj kaj 11 malfortaj baterioj delokiĝis.
Nur restis 3 divizioj de la 20-a korpuso (72a rezervodivizio el regiono Verdun, 51-a rezervodivizio el Lille, kaj 14-a regula divizio el Besançon). Krome kuŝis rezerve la 37-a divizio el Alĝerio.

Disvolviĝo de la batalo[redakti | redakti fonton]

Zorgema pretigado[redakti | redakti fonton]

Fronto apud Verdun la 21-a de februaro 1916

Fine de 1915 komenciĝis la pretigo: germanoj arigis 1220 kanonajn pecojn kaj per 1300 vagonaroj alportis 2,5 milionoj da municioj. 12 flugtaĉmentoj kaj 4 eskadroj disponiĝis al 5-a armeo, unue por zorgeme fotografi la alfrontiĝontan zonon.[3] La 6-an de februaro translokiĝis la germana stabo al vilaĝo Billy.
La plej gravaj el la kanonoj estis la 21 cm haŭbizoj, longatrafpovaj kanonoj, kiel la timinda 38 cm "Longa Maks" kaj 13 egaj haŭbizoj, la t.n. "Dicke Bertha" (Dika Bertha).
En la komenco 12 regimentoj estis intervenontaj. La 7-a rezervokorpuso el Vestfalio kaj Rheinland estis atakonta norde, la 18-a korpuso (el Hessen) meze, la 3-a korpuso (el Brandenburg) sude.
Malgraŭ ĉia singardemo por kaŝi tiun amasigon, ne eblis longatempe ŝtelmovigi tiom da ilaro sen vekigi atenton de francoj. Jam de la 10-a de februaro 1916 malkovris la franca stabo nenormalan koncentradon kaj ekkonsciis, ke tie malamikoj estis pretigantaj ofensivon.

Kvar inferaj tagoj[redakti | redakti fonton]

La 21-an de februaro 1916, je la 7-a horo kaj 12 minutoj, de arbaro Warphémont pafis la kanono longa Maks 380 mm obuson ĝis la urbo Verdun 27 km for. Ĝi maltrafis sian celon, nome ponton super la rivero Meuse, kaj eksplodis apud la katedralo aŭ la stacio.
Tuj poste ekpafis samtempe la 1220 germanaj kanontuboj al la francaj linioj kaj malantaŭen, ĝis la provizadovojoj. La rulbrua pafadego senhalte daŭrigis pli ol 9 horoj: tian inferon oni neniam spertis antaŭe kaj atakantoj estis tiel surprizitaj, kiel la atakitoj. Proksimume po 100 000 pafoj hore okazis. Je la 1-a horo kaj 30 min. posttagmeze 150 tranĉeohaŭbizoj aldoniĝis al tiu terura fajro kaj ferodiluvo. Kulminis je la 4-a horo.
Dumtempe pretiĝis 6 germanaj infanterio-divizioj, sed antaŭe impetis sturmtrupoj, trejnitaj mortigistoj, kiuj kapablis kuri pafante, ekipitaj per bajonetoj, grenadoj kaj flamĵetiloj por «elpeladi» la tranĉeojn. Ilin trejnis la kapitano Willy Rohr dum la jaro 1915. Iuj el ili jam surportis la novan 1916-an kaskon, kiu jam ekipos dum 30 jaroj la germanajn piedsoldatojn. Ilia trejnado ankaŭ inkludis la uzadon de malamikaj pafiloj kiel mitraloj, kiujn ili ekkaptus sturmante la tranĉeojn.
Tuj poste alvenis la infanterio, kiu devis rapide aranĝi tranĉeojn cele rezisti ian antaŭvideblan kontraŭatakon. La germana aviadilaro kontrolis la ĉielon kaj bombadis bateriojn kaj provizadoaranĝojn.[3]

La 7-a rezervokorpuso de Generalo Johann von Zwehl kaptis post kvinhora batalo la arbaron Haumont. En la arbaro de Caures, la 18-a korpuso alfrontis neatenditan kontraŭstaron de la 56-a kaj 59-a batalionoj de ĉasistoj, kiujn komandis subkolonelo Émile Driant. La francoj luktis kontraŭ sesopaj fortoj sub ferodiluvo: pli-malpli 80 000 obusoj falis sur tiun arbareton (1300 m x 800). La malcedantaj soldatoj suferis veran masakron: kune kun Driant, 1120 homoj falis, nur 110 supervivis, sed ilia heroa rezisto malfruigis la germanan puŝadon kaj permesis al la franca armeo plifortigi siajn malantaŭajn liniojn.

Bilanco de la unua tago aperigas neatenditan francan reziston. La 22-an de februaro ekprenis germanoj la vilaĝon Haumont. Drama afero faciligis ilian taskon la 23-an, kiam bombadis la franca artilerio siajn samlandanojn, la defendantojn de la vilaĝo Samogneux, erare kredante, ke tiu vilaĝo estis jam okupita de germanoj. Sekve, la morgaŭon la 18-a germana armeo prenis multajn lokojn: nome Samogneux, Beaumont, Brabant, Wavrille, la Krucon Vaux, la Herbebois, la monteton 304, kaj arbarojn Caures, Chaume, Wavrille.
Fine de la 24-a de februaro, estis perdintaj la 51-a kaj 72-a francaj divizioj 60 % el siaj homoj, kaj ilia spiritostato sinkis. Generalo Herr opiniis, ke oni evakuus la dekstran flankon de la rivero Meuse, sed generalo Joffre tute malkonsentis, kaj ordonis, ke oni tenu je kia ajn kosto. Helpe estis sendataj 4 aliaj divizioj. Tamen, germanoj superis aere per 168 aviadiloj kaj pli da katenbalonoj.

La 25-an de februaro, francaj mitralonestoj haltigis apud Louvémont la germanan puŝadon. Krome, germanoj tro antaŭeniris kaj jam troviĝis sub franca fajro, el kontraŭbordo de la rivero Meuse. Tial decidis Kronprinco movadon ĝis Bezonvaux kaj fortikaĵo Douaumont.

26-a de februaro: Germanoj ekprenas la fortikaĵon Douaumont[redakti | redakti fonton]

Apud la enirejo de la fortikaĵo Douaumont post la germana atako.

En 1885 estis konstruita tiu fortikaĵo kiel ĉefpeco de la defenda zono Verdun. Dum la jaro 1888 oni eĉ plifirmigis la kazernoplafonon per 2,50 m dika betona tavolo, cele protekti ĝin kontraŭ la plej gravaj kanonoj (420 mmm). En la somero 1915 la fortikaĵo disponis 400 mm haŭbizon, sed pro la postvicigo de Fortikita Regiono Verdun, oni deprenis la plej gravajn pecojn kaj Verdun estis jam defendota nur per 155 mm kanontuboj.

La 25-a de februaro, la 24-a regimento el Neuruppin (Brandenburg) estis ordonita sin fortikigi pli-malpli 1 km antaŭ la fortikaĵo, por helpi sturmon de la 12-a grenadista taĉmento kontraŭ la vilaĝo Douaumont. La defendistoj de la fortikaĵo, ŝirmitaj en malsupraj kazematoj, ne ekrimarkis la malamikan trafiltradon. Suboficiro nomata Kunze eĉ malkovris puton, kiu direkte kondukas en la fuorton. Dudeko da germanaj soldatoj kaŝe grimpis la puton kaj tute surprizis la 67 francajn defendistojn, kiujn ili kaptis senpafe.
Tiun neatendite facilan sed gravan venkon festegis dum pluraj tagoj Germanio, tra naciistaj artikoloj en ĵurnaloj kaj per bruaj preĝejaj sonoriladoj. Kompreneble demoraliziĝis la francoj, des pli, ke la fortikaĵo estis kaptita senbatale, kaj tia evento kvazaŭ antaŭanoncis timindan falon de la urbo Verdun mem. Ĉiuj opiniis, ke la fortikaĵo estis nepre rekonkerenda.
La 26-a de februaro okazis ankoraŭ lasta venka atako sur la intermezan fuorton Hardaumont, sed poste stabiliĝis la fronto en relativa kvieteco.

Generalo Pétain fortifikigas la francan fronton[redakti | redakti fonton]

La 26-an de februaro, generalo Philippe Pétain prenis la komandon de la 2-a armeo. Li tuj ordonis limiĝi je etaj ofensivoj, laŭ la loka trafpovo de artilerio. Samtempe, la fortikaĵzono Verdun estis firmigota per barpafiladiro (franclingve "barrage de feu"), cele haltigi ĉiun germanan provon. Dek 155 mm-baterioj estis koncentrataj ĉe la maldekstra bordo de la rivero Meuse. Pétain zorgis ankaŭ pri proviantado pere de la sola vojo jam ankoraŭ uzebla inter Bar-le-Duc kaj Verdun, la tiel nomata "Voie Sacrée" (Pasiona Vojo, rilate al la pasiono de Kristo, laŭ ties nominto, la fama franca verkisto Maurice Barrès). Ekstere de germana atingpovo, tiu vojo ebligis ĉiaman trafikon. Unu rezervodivizio estis speciale prizorganda ties funkciigadon. Ir- kaj revenantaj soldattaĉmentoj laŭvoje marŝis, sed ekstere, tra la kampoj, por ne ĝeni la senĉesan veturilojtrafikon, câr ĉi-tiu neniam rajtis halti. Jam de la komenco, 3000 ŝarĝaûtoj kunportadis tage 1200 tonojn da provizado. Ĉiuj regimentoj estis rotacontaj dum kelkaj tagoj. Tio limigus la procenton da pereoj ĝis "tolerebla nivelo", sekve malebligus maljustecosenton ĉe la batalantoj. Male, ĉiu sentus sin rekte koncernata. Pli bone por ĉies spiritostato, tio plifortigus ĉies rezistvolon. Inter la 330 francaj infanteridivizioj, 250 efektive partoprenis tiun batalon, pli-malpli longtempe. Principe, ĉiu divizio ĉeestis apud Verdun dum 3 semajnoj: unu ĉe unua linio, unu ĉe dua linio, unu malantaŭe, ripoze. Krome, Pétain dungis aviadilaron cele kontroli la ĉielon kaj observi malamikajn movojn.

Batalo ĝis la fino de marto 1916[redakti | redakti fonton]

Danke al ilia nova konkero de la fortikaĵo Douaumont, kaj ties artileria apogo, Germanoj provis pluantaŭenpuŝi de la 27-a de februaro ĝis la 2-a de marto. Tiel, post pluraj multekostaj sturmoj sukcesis la 52-a infanteriregimento el Cottbus konkeri la elruiniĝitan vilaĝon Douaumont. Tamen, la francaj mitralistoj malhelpis ilin ekpreni la malpli gravan fortikaĵon Vaux.

Dum marto germanoj atakis la montetojn "Mort-Homme" kaj "cote 304".

Sur la "Cote 304" dum eta paŭzo

La 10-an de marto sange fiaskis germana sturmo sur la fortikaĵon Vaux, pro la supera pozicio de francoj okcidente, kiu ebligis al ili kontraŭpafi je ĉiu germana atako. Tial decidis la OHL (germana supera stabo) plilarĝigi la ofensivon okcidenten, do atakadi ambaŭflanken laŭ rivero Meuse. Ne estis tiel facile: je la dekstra bordo, arbaroj kaj multaj trapasejoj iom ŝirmis ŝteltransiradon ; male okcidente etendiĝis senarbaj malfermitaj montetoj. Jam komenciĝis la 6-an de marto, laŭ 2 aksoj, ofensivo de la 22-a rezervodivizio el Schlesien kaj Wurttemberg. Per perfortaj alfrontiĝoj, la morgaŭon, ĝi konkeris la vilaĝojn Regnéville kaj Forges, ankaŭ strategie plej gravajn poziciojn: le Mort-Homme kaj Côte du Poivre (Piprosuprenirejo). La 14-an de marto sturmis la regimento el Schlesien la tutan monteton. Ĝis la fino de marto okazis multaj aliaj bataloj, kies rezultoj -kvankam ne decidigaj- estigis ambaŭflanke alian batalon, propagande, per venkaj komunikaĵoj,

Aprilo: la fronto stabiliĝas, Pétain foriras...[redakti | redakti fonton]

Post la preno de Douaumont, germanoj uzis ties fortikaĵo kiel provizaĵodepoto kaj sanitarejo, kie soldatoj povis halti aŭ ŝirmi sin survoje al aŭ el la fronto. Tiu fortikaĵo nur havis etan strategian intereson, pro la neebleco reversi ties pezan artilerion kontraŭ Francoj. Krome, germanaj kolonoj paŝis sub laŭvola fajrado de francaj artileristoj, fortikitaj en Nez de Souville, sen paroli pri mitralistoj kiuj firme tenis la altaĵojn Froideterre kaj Fort Souville. Tial germanoj nomis tiun vojon Todespfad (Mortpado).
La 9-an de aprilo, la germana stabo ekfunkciigis novan atakegon laŭ larĝo de 30 km, kies ĉefcelo baldaŭ evidentiĝis la du montetoj Mort-Homme kaj Cote-304. Terura batalo, sinksekvaj prenoj, kontraŭatakoj, perdoj, ktp rapide turnis tiujn lokojn en inferon, tiom pli, ke frostis dum aprilo 1916. La 10-an de aprilo, generalo Pétain laŭdis la francan kontraŭstaron per fama parolado al la 2-a armeo:
"Glora tago por niaj armeoj estas la 9-a de aprilo . Ĉie frakasiĝis furiozaj sturmoj de la Kronprincaj armeoj. Infanteristoj, artileristoj, sapeistoj, aviadistoj de la 2-a armeo rivalis pri heroeco. Honoron al ĉiuj! Sendube daŭrigos ataki la germanoj. Ĉiu laboru kaj viglu por atingi saman sukceson kiel hieraŭ! Kuraĝu! Ni venku ilin!"
Tia firmeco kaj lia relativa zorgo pri vivkondiĉoj de soldatoj alte taksigis Pétain post la milito, kiel "savanto" de Francio, kaj nacia heroo.

Postrestaĵoj de la vilaĝo Haucourt, malsupre de la "Cote 304", post ties preno fare de germanoj

Tamen, la 19-an de aprilo, Pétain estis eksigita de sia komando en Verdun, kaj nomumita kiel estro de la armearo-Centro. Verŝajne Joffre intencis haltigi la rotacian kaj defendan metodon uzitan de Pétain, kaj anstataŭigi ĝin per pli ofensiva taktiko, des pli ke, kune kun la angloj, li antaŭvidis egan ofensivon apud la Somme. Tiucele, Joffre anstataŭigis generalon Pétain per Nivelle, kiu ne timus sendi siajn soldatojn al masakro. Tiu ŝanĝo ebligis al la franca stabo amasigi 30 novajn diviziojn apud la rivero Somme, por atako kiu okazos la 26-an de aprilo.

Majo 1916: nova franca ofensivo[redakti | redakti fonton]

Robert Nivelle, kiel adepto de "ĉiupreza ofensivo", tuj multobligis sangajn atakojn, senrezulte krom tio, ke tia "aktiveco" alte taksigis lin ĉe la supera stabo. Soldatoj, kiuj retretis, oficiroj, kiuj provis spari la vivon de siaj homoj estis minacataj per militkortumo, nome ekzekuta taĉmento.
Germanflanke, la kronprinco preferintus haltigi tiun vanan ofensivon, sed Falkenhayn insistis por daŭrigi ĝin, ĉar ĉesigi tiam estus aperinta kiel ia agnosko de malvenko. Tiamaniere, "danke al" generaloj Nivelle kaj Falkenhayn, ambaŭflankajn pereojn jam atingis 170 000 homojn, fine de majo.
La 8-an de majo okazis katastrofa eksplodo en la fortikaĵo Douaumont, kontrolita de germanoj. La kialo estis verŝajne intermiskompreno. Post akcidenta fajro en la suba parto de la fortikaĵo, ties eksteraj defendantoj kredis pro malinformo je franca atako, kaj panike ĵetis siajn mangrenadojn en la ŝtuparon. La municideponejo troviĝis bedaŭrinde sube. Terura eksplodo mortigis 800 homojn.
Kompreneble, Nivelle eksciis la aferon kaj tuj decidis, kune kun generalo Mangin, estro de la 5-a armeo, profiti ĝin. La 17-an de majo komenciĝis artileria pretigado. Infanterio sturmis la sektoron la 22-an de majo. Pro la timiga bombado (inkluz. gasobusoj), germanoj troviĝis izolitaj, senhelpaj en la fortikaĵo Douaumont. Tamen, dutage feroca kaj multekosta batalo ne sukcesis elpeli ilin.

Junio de 1916: Batalo je la fortikaĵo Vaux kaj strategia turno[redakti | redakti fonton]

La 1-an du junio, konkero de la arbaro Caillette ebligis al germanoj ĝeneralan atakon kontraŭ la fortikaĵo Vaux. Strategie, la afero ne estis tiel grava, sed ĝia sovaĝeco ankoraŭ rimarkigis ĝin inter tiuj inferaj monatoj.
Jam de la unua vespero, laŭ majoro Raynal, kiu estris la francan garnizonon, falis ĉ. 1500-2000 grenadoj je horo. Dum 5 tagoj, la germanoj sturmis la fortikaĵon kaj sukcesis eniri. La batalo jam okazis en koridoroj, senlume, per gaso kaj flamĵetilo, sed ĉefe per bajoneto kaj ŝovelilo.
Majoro Raynal plurfoje provis evakui siajn soldatojn el senespera situacio, sed malsukcesis ĉar ĉiuj eskapvojoj troviĝis sub germana fajro. 90 homoj, serioze vunditaj, kuŝis en sanitarejo kun 6 litoj. Krome, ekde la 5-a de junio, mankis al ili akvo. La lastajn rezervojn ordonis Raynal disdoni al la plej vunditaj el siaj homoj. Per varma vetero, estis tiel terure, ke homoj devis kolekti kondensiĝantan akvon ĉe la muroj, kaj eĉ trinki lian propran urinon.
Finfine, la 7-an de junio, Raynal nepre devis sin submeti, kaj eliris kune kun 250 postvivantaj soldatoj (inter 600 en la komenco), kaj ĉiuj foriris en malliberejon. Pro lia kuraĝo, la kronprinco vizitis kaj honorigis lin per armiloj. La germanoj certe venkis sed perdis 2700 homoj dum tiu batalo.

Samtempe, neatendita evoluo oriente estis modifonta germanajn planojn. La 4-an de junio, ega ruso atako de generalo Brusilov, disrompis je 75 km larĝo la aŭstran fronton en Galicio. Rusoj antaŭenpuŝis ĝis 20 km kaj kaptis survoje 200 000 homojn, ĉefe aŭstro-hungarojn. La 15-an de junio, aŭstra stabestro generalo Conrad von Hötzendorf, agnoskis ke tio estas la plej grava krizo ekde la komenco de la milito. Tial, nek sufiĉis aŭstraj helpotaĉmentoj senditaj el la itala fronto, nek germanaj el orienta fronto. Por malebligi aŭstran disfalon, Falkenhayn mem devis depreni 4 diviziojn el la sektoro Verdun, kaj tio kompreneble necesis iom ŝanĝi liajn projektojn tie.

Junio ĝis oktobro de 1916: lastaj germanaj atakoj[redakti | redakti fonton]

Francaj soldatoj el la 84-a regimento

Malgraŭ tiu malpliiĝo de homrimedoj, Falkenhayn, obstinis pri siaj planoj apud Verdun. Generalo Schmidt von Knobelsdorf antaŭvidis atakon ĝis Fort de Souville, la intermezan fuorton Thiaumont kaj la vilaĝo Fleury-devant-Douaumont. Tamen, la Kronprinco ege kritikis tion, ĉar li krome konsciis pri la nova artileria plifortigo de francoj, kiu estis okazonta gravajn pereojn ĉe atakantoj. Knobelsdorf sukcesis tamen per perfida atako uzante fosgenon, novan gason, kontraŭ kiu la francoj neniel estis ŝirmitaj. Tio ĵetis panikon ĉe la defendantoj, kiuj provis fuĝi aŭ falis, sufokitaj kaj kruele brulvunditaj. La 23-an, je la 7-a horo, komenciĝis la sturmo, kaj la bavariaj regimentoj rapide atingis la vilaĝon Fleury, Côte de Froide Terre kaj la mezan fortikaĵon Thiaumont, tamen kun seriozaj pereoj pro la bombado per franca artilerio. Krome, ĉiuj suferis pro junia varmo kaj soifo, kaj kuŝis tiom da mortoj, ke soldatoj ne eĉ povis ŝoveli la grundon sen eltiri pecojn de korpoj. La franca aviadilo kontrolis la ĉielon, kaj reportis precizajn informojn al sia artilerio por gvidi ties pafiladon. Multaj homoj perdis sian vojon kaj la plej bonŝancaj estis verŝajne tiuj, kiuj estis kaptitaj de francoj. La 24-an de junio, angloj kaj francoj komencis egan ofensivon apud la rivero Somme. Tial, la germana stabo devis denove malgarni la sektoron Verdun kaj sekve rezigni siajn planojn. De la 25-a ĝis la 30-a, francaj kontraŭofensivoj reprenis la perditajn poziciojn. La 11-an de julio okazis la lasta germana atako, kies celoj estis la fortikaĵoj Souville, Saint-Michel kaj Belleville. Ĝi tute fiaskis, ĉar francoj atendis ĝin kaj lia artilerio trafis kaj disrompis la sturmantojn, kaŭzante gravajn pereojn inter ili. Germanoj lastfoje reprenis la vilaĝon Fleury, sed la saman tagon ilia stabo ordonis ĉesi la ofensivon por urĝe transloki nepre bezonatajn trupojn al la batalo ĉe la Somme. Ili esperis, ke francoj agos sammaniere, sed Nivelle ordonis dum la somero kontraŭofensivon.

La 28-an de aŭgusto, Rumanio ekmilitis kontraŭ Aŭstrio-Hungario kaj Germanio. La morgaŭon, Vilhelmo la 2-a nomumis Falkenhayn estron de la 9-a armeo kaj sendis lin kune kun Mackensen al la rumana fronto. Falkenhayn estis anstataŭigata de generaloj Paul von Hindenburg kaj Erich Ludendorff. Post unua vizito de la pozicioj apud Verdun, Hindenburg tuj decidis ĉesigi tie ian militagadon. La 4-an de septembro okazis drama eksplodo en la tunelo Tavannes, kie la francoj stokis municiojn. La sinsekvan fajron francoj povis haltigi nur post tri tagoj. Oficiale, tiu akcidento mortigis 500 homojn.

Aŭtuno 1916: franca kontraŭofensivo[redakti | redakti fonton]

Nivelle kaj Mangin planis egan ofensivon en la « ruĝan zonon », je la dekstra flanko de la rivero Meuse, inter la fortikaĵoj Vaux kaj Douaumont. Ili tute eksigis la planon de Pétain, kiu antaŭvidis unue disrompi la minacon de germana respondo el tiuj fortikaĵoj, cele ŝparigi novan buĉadon al siaj homoj. Neniel prizorgis Nivelle pereojn, aparte se eblis al li aranĝi belan atakon, kiu surprize rompus la malamikajn liniojn.
Li do ordonis samtaktan antaŭenpuŝon: peza artilerio devis ekzakte pafi 150 m antaŭ infanterio, kaj eĉ 70 m celis malpeza artilerio! Tiel piedsoldatoj devis senprokraste preni la ĵus bombaditajn tranĉeojn, kio ne lasis tempon al germanoj por organizi ion ajn defendon. Tion elegante nomis Nivelle « fajrovalso » (tiom pli, ke li mem kompreneble ne partoprenis en tia danco...).
Post kvin tagoj artileria pretigado, okazis la ofensivo la 24-an de oktobro. Pro pluvado, la grundo estis iĝinta koto, kio penigis la antaŭeniron. Krome, germanaj mitralistoj hakadis la atakantojn, kiuj tamen, per ege multnombraj pereoj, sukcesis rompi la malamikajn liniojn. Jam la unua tago, francoj reprenis la sektorojn Fleury-Thiaumont, la arbaron Chapitre, kaj la vilaĝon Douaumont. Danke al tre preciza 400 mm haŭbizo, ili trafis la defendojn en la fortikaĵo Douaumont kaj estigis incendion. Germanoj parte sukcesis forfuĝi, aliaj provis estingi la fajron, kiu minacis grenadodeponejon. Finfine, francoj sturmis la fortikaĵon Douaumont, kaptante tie la restantajn 28 germanajn soldatojn.
La 2-an de novembro, nova franca ofensivo reprenis la fortikaĵon Vaux. Tiuj sukcesoj ebligis al Nivelle plialtgradiĝi: la 15-an de decembro, li estis nomumita ĉefgeneralo, estro de la franca supera stabo anstataŭ Joffre.
La saman tagon okazis lasta franca atako je la dekstra flanko de rivero Meuse, kiu malantaŭenigis germanojn je 3 km ĝis la 18-a de decembro.
La 20-an de decembro haltis la franca ofensivo.
Tiel, dekmonata amasbuĉado finiĝis kvazaŭ per reveno al la antaŭbatala stato.

Verdun ĝis la fino de la milito[redakti | redakti fonton]

Kvankam delokiĝis la ĉefaj agcentroj post la terura jaro 1916, okazis ankoraŭ kelkaj notindaj ofensivoj apud Verdun. En junio 1917 sukcesis nova germana sturmo al la « cote 304 », sed francoj fine forpuŝis ilin en aŭgusto.
La decidigan liberigon estigis la usona armeo, estrita de generalo Pershing, ekde la 30-a de aŭgusto 1918, kaj fina usona-franca kunofensivo je Meuse kaj Argonne la 26-an de septembro. Tiam retretis ĉie la venkitaj germanaj armeoj, ĝis la armistico, kiu okazis la 11-an de novembro 1918.

La infero Verdun[redakti | redakti fonton]

Pro samtempa uzo de 4000 artilerieroj, proksimume 10 000 grenadoj kaj obuzoj hore falis sur malgranda batalareo. Neimageble estis la senĉesa bruego. Tia bombado rapide turnis la grundon en lunan pejzaĝon, kie surprizitaj homoj foje ne eĉ havis tempon fuĝi kaj estis vive enterigitaj.
Krome, ĉar neniam vere ĉesis la bombado, ambaŭ armeoj ne povis eltiri siajn viktimojn el la nenies lando, kie falintoj putris kaj vunditoj agoniis. Dum la somero, la fetoro iĝis neeltenebla.
Pro gasminaco devis soldatoj surmeti siajn gasmaskojn dum horoj. Ĉar la proviantado ofte ne atingis la unuan linion, homoj suferis pro malsato kaj soifo. Ofte mankis akvo, kio estis somere tiel neelportebla, ke izolitaj taĉmentoj estis foje devigitaj trinki sian propran urinon. Kiam pluvis, moviĝi iĝis pli malfacila. Oni uzadis ĉevalojn, kiuj ankaŭ ege tributis: en unu tago pereis 7000 el ili.
Soldatoj timegis tiun batalon, kiun ili nomis ĉu "Sangopumpo", "Ostomuelilo" ĉu simple "Infero". Ĉion sciis ambaŭ estranoj, sed nenio povis ŝanĝigi planojn, ĉar temis pri respondeco en ege strategia afero, kaj krome ilia kariero dependis el sukceso aŭ malsukceso kiu estis okazonta en tiu ĉefa batalo.
Nur germanflanke, estis pafitaj 1.350.000 tunoj da municioj dum la 30 ĉefaj semajnoj de tiu batalo. Nuntempe ankoraŭ troviĝas tie en la grundo proksimume 50 tunoj da ŝtalo je hektaro.

Konstruo de nacia imagaĵo: Verdun mitiĝas[redakti | redakti fonton]

Kiel legendo nebuligis historion[redakti | redakti fonton]

La violento de la batalo tiel imponis agantojn kaj vidintojn, ke ties rakonto foje troigis kaj naskis kelkajn legendojn:

Fleury kaj Thiaumont[redakti | redakti fonton]

Monumento je la detruita vilaĝo Fleury-devant-Douaumont

La vilaĝon Fleury kaj la mezan fuorton Thiaumont celis multaj sturmoj. Germanoj kaj francoj alterne prenis, perdis, reprenis, ktp., tiujn lokojn. Laŭ onidire estus okazintaj 13, 23 kaj eĉ 42 ŝanĝoj!
Fakte en Fleury kaj Thiaumont alternis 4 fojoj la okupantoj inter la unua germana atako (23-an de junio) kaj ĝia fina liberigo (23-an de oktobro).
La troigo certe ŝuldas al la akreco de atakoj, kaj al la ĝisgrunda detruo de la vilaĝo Fleury. Tion pruvas simbola decido de franca registaro, post la milito: Fleury, kaj 8 aliaj komunumoj en la "ruĝa zono", neniam estis rekonstruotaj kaj estis jam klasitaj "mortintaj por Francio". Tial, kvankam sen iu loĝanto, 6 francaj ruinigitaj vilaĝoj nuntempe rangas kiel komunumoj[4].

La tranĉeo de bajonetoj[redakti | redakti fonton]

Post la milito, oni malkovris en "Ravin de la Dame" (Damravino), apud Thiaumont, iun plenigitan ekstranĉeon, kie nur bajonetoj ekstere staris, kvazaŭ malmergiĝantaj el la grundo. Prifosado evidentigis, ke soldatoj ankoraŭ tenis sian fusilon, kiam ili estis ĉi-tie terkovritaj.
Poste estiĝis legendo, laŭ kiu la francaj defendistoj de la tranĉeo (57 soldatoj el la 137-a infanterio-regimento) heroe kontraŭstaradis atakon, ĝis ili estis vive enterigitaj. Ĉefe kontribuis al tiu legendo la naciista ĵurnalisto kaj verkisto Jacques Péricard. Pro ega emocio kaŭzita de ties rakonto, iu riĉa usonano, la bankisto George T. Rand, donacis 500 000 frankojn por konstruigi memormonumenton, nome longan galerion super la t.n. "tranĉeo de bajonetoj".

En la memorgalerio, krucoj sur la tranĉeo

Tamen, pastro Polimann, leŭtenanto ĉe la 3-a kompanio, kies homoj kuŝis tie, tute detruis la kortuŝan miton. Li asertis, ke tiuj soldatoj falis dum germana sturmo okazinta la 13-an de junio 1916, matene. Germanoj entombigis falintojn surloke kaj starigis bajonetojn cele marki ties tomblokojn.
En 1920, eltombigo konfirmis la verecon de liaj diroj, ĉar neniu el la 47 malkovritaj korpoj staris, ĉiuj kuŝis kaj 14 el ili ne eĉ estis identigeblaj. Sekve, la verkisto Jean Norton Cru severe kaj argumente kontraŭbatis la tezon far de Péricard. Tiu legendo tamen pludisvolvis, verŝajne ĉar tiutempe oni bezonis tiajn heroajn epopeojn, por transpasi la traŭmon kaŭzitan de abomena milito.

Verdun: batalo je simboloj[redakti | redakti fonton]

Laŭ franca vidpunkto[redakti | redakti fonton]

Verdun ludis gravan rolon kiel simbolo de nacia unuiĝo por francoj.
Unue, Verdun simbolis venkan kontraŭstaron al germana agreso sur nacia grundo, kiu krome celis historie gravan urbon. Ĝi atestis , ke temus pri "prava milito", ĉar ĝi klare aperigis francojn kiel defendantojn, frontante maljustan agreson.
Due, la rotacia strategio far de Pétain ekkonsciigis multe pli da homoj pri ilia "nacia devo" aŭ respondeco.
Finfine, fieris tiuj, kiuj partoprenis ("Mi ĉeestis en Verdun" iĝis kvazaŭ diplomo de heroeco), tiom ke, post la venko en 1918, naciista parolmaniero regis ĉion (politiko, ĵurnaloj, instruado, ktp.).
Dum la jaroj 1920, oni konstruis monumentojn (Ossuaire de Douaumont = "ostarejo Douaumont"), kaj rakontoj ĉiel laŭdegis sinoferon de kuraĝegaj "haruloj" por patrujo. Kiam oni enterigis "nekonatan soldaton" sub la Triumfarko, en Parizo, ties korpon oni elektis inter neidentigitaj viktimoj de la batalo apud Verdun. Ĉiun 11-an de novembro, je datreveno de armistico, okazas memoriga ceremonio apud flamo kiu simbolas ĉiujn batalintojn de la unua mondmilito.
Ofte estis organizitaj vizitoj sur lokoj, kie okazis la plej dramaj eventoj el tiu amasbuĉado: "Mort-Homme", "cote 304", "Bois des Caures", la fortikaĵoj Vaux kaj Douaumont, ktp.
Tia fervora etoso, preskaŭ religia aŭ mita, evidente malfaciligis denuncon de krima stulteco, kiu okazigis pli ol 800 000 viktimojn (mortintojn kaj vunditojn). La plejmulto el la supervivantoj kompreneble preferis ĉu ĝui sian meritan prestiĝon kiel naciaj herooj, ĉu forgesi neelteneble hororajn rememorojn.
Oni jam konsideris generalon Pétain "savanton de Verdun", sekve de Francio mem. Tial, ekde 1918, li iĝis marŝalo. Lia eksterordinara prestiĝo pludaŭris dum la jaroj 1920-1930, kaj klarigas kial multaj francoj denove akceptis lin kiel "savanto" post sia milita disfalo, en 1940.

Interalie batalis apud Verdun (francflanke):

Laŭ germana vidpunkto[redakti | redakti fonton]

Kvankam ofensivoj apud Verdun ne atingis sian celon, tiu batalo ne estis vere taksita kiel germana malvenko. Ĉiuokaze, naciistoj ŝuldigis la finan malvenkon al iu bolŝevika komploto, kiu estus je la fino malantaŭe ponardinta la germanan armeon (Dolchstoßlegende). Laŭ tiu legendo, la armea honoro superis ĉion, kaj ne estis permesita dubi, ke ĝi neniam estus venkita se ne perfidintus ĝin internaj malamikoj.
Dum la Vajmara Respubliko, la plejmulto el la militromanoj temis pri Verdun, sed, ĉar ĉiuj konsciis pri la absurdeco de senrezulte dekmonata amasbuĉado, oni parolis nek pri venko nek pri malvenko. Verdun nur simbolis modernan, industriigitan militon, sperton de batalo en kiu ĉefe gravis ilaro. Eĉ sange pozicia milito aperis duaranga afero kompare kun nova pafpotenco, kiu jam donis superon en la moderna milito. Koncerne homoj, temis pli pri ilia sperto ol kritika postpripenso, des pli ke verkistoj ĝenerale senigis siajn personojn de individuaj personeco aŭ sentoj.
Dum la tria imperio, tia mito kompreneble fortikiĝis, ĉar nur el ŝtalo oni povas elforĝi heroojn. Krome, ĉar multaj el la oficistoj dum la dua mondmilito estis partoprenintaj en la batalo apud Verdun, nazia propagando ege utiligis la temon ĝis 1945.

Interalie, batalis apud Verdun germanflanke:

Memoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Videbla heredaĵo per memorlokoj[redakti | redakti fonton]

Obuzokrateroj en tiama batalloko
Postrestaĵoj de la meza fuorto Thiaumont
Fortikaĵo Douaumont
Tomboj nuntempe
  • Fort de Douaumont (Fortikaĵo Douaumont)
  • Fort de Vaux (Fortikaĵo Vaux)
  • Fort de Souville (Fortikaĵo Souville)
  • Fleury-devant-Douaumont
  • Cote 304 (Monteto 304)
  • Mort-Homme (Mortinta Ulo)
  • Tunnel de Tavannes (Tunelo apud Tavannes)
  • Bois des Caures (Arbaro Caures, Komandejo de subkolonelo Driant, tombo kaj monumento)
  • La Voie Sacrée (Sakra Vojo)
  • Tranchée des Baïonnettes (Tranĉeo de bajonetoj)
  • Ouvrage de Thiaumont kaj Ouvrage de Froideterre (mezaj fortikaĵoj)
  • Ruinigitaj vilaĝoj Vaux, Bezonvaux, Ornes, Haumont, Louvemont kaj Beaumont
  • Monumento al la islamaj francaj batalintoj (inaŭgurita en 2006, apud Ostejo Douaumont)
  • En la urbo Verdun, sub la katedralo, la t.n. Citadelle de Verdun (citadelo Verdun)
  • Armea tombejo Hautecourt

ktp.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

  • Mémorial de Verdun (memormonumento)
  • Ossuaire de Douaumont (Ostejo Douaumont, inaŭgurita en 1926)
  • Fortikaĵoj Vaux kaj Douaumont (dumsomere viziteblaj)
  • Centre mondial de la paix (Tutmonda Centro por Paco, en la episkopa palaco, en Verdun)
  • Muzeo „De la Princerie“ en la urbocentro.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Pro la 90-a datreveno de la batalo, aperis dum la jaro 2006 multaj filmaj dokumentoj kaj fikcioj.

germanlingve[redakti | redakti fonton]

  • Die Hölle von Verdun. (La Infero Verdun), 90 Min. Produktado: ZDF, 2006
  • Entlang der Heiligen Straße in Lothringen. Zwischen Verdun und Bar-le-Duc. (Laŭ la Sakra Vojo en Loreno. Inter Verdun kaj Bar-le-Duc.) Produktado: SWR, 2006

franclingve[redakti | redakti fonton]

  • Verdun, visions d'histoire, (Vidaĵoj el historio) far de Léon Poirier (2006). Fikcidokumenta filmo, kies unua versio datumas de 1928.
  • Verdun vu par le cinéma des armées, (Verdun tra armea kino). Produktita de ECPAD (Établissement de communication et de production audiovisuelle de la Défense), 2008.
  • Verdun, 90e anniversaire, (90-a datreveno), de Daniel Costelle, 2006. Ĝisdatigo de [1] 1966-a dokumenta filmo.
  • Le Siècle de Verdun, (Verduna Jarcento) de Patrick Barbéris (2006).
  • The Great War, (La Ega Milito), produktita de BBC, (1964). Verdun aperas en dokumenta filmo: 11-a ĉapitro, Hell cannot be so terrible (Tiel terura ne povas esti infero).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Reichskriegsministerium: Der Weltkrieg 1914 bis 1918. 10. Band. Mittler, Berlin, 1936.
  • Jean-Jacques Becker/Gerd Krumeich: Der Große Krieg. Deutschland und Frankreich im Ersten Weltkrieg 1914–1918. Klartext Verlag, Essen 2010, ISBN 978-3-8375-0171-1.
  • Werner Beumelburg: Douaumont. Reichsarchiv – Schlachten des Weltkrieges. Stalling, Oldenburg, 1. Auflage von 1923.
  • Werner Beumelburg: Die Gruppe Bosemüller. Oldenburg 1930.
  • Martin J. Gräßler, Fort Douaumont. Verduns Festung, Deutschlands Mythos, München, 2009, ISBN=978-3-89975-812-2.
  • Alistair Horne: Des Ruhmes Lohn. Köhler, Minden i. W. 1976, Lübbe, Bergisch Gladbach 1980. ISBN 3-404-01351-4.
  • Markus Klauer: Die Höhe Toter Mann – während der Kämpfe um Verdun in den Jahren 1916/17. Remscheid 2001. ISBN 3-9807648-0-X.
  • Markus Klauer: Die Höhe 304 – während der Kämpfe um Verdun in den Jahren 1916/17. Remscheid 2002. ISBN 3-9807648-1-8.
  • Jacques-Henri Lefebvre: Die Hölle von Verdun. Nach den Berichten von Frontkämpfern. Fleury-devant-Douaumont 1983. ISBN 2-901182-09-2.
  • Matti Münch: Verdun – Mythos und Alltag einer Schlacht. Meidenbauer Martin, München 2006. ISBN 3-89975-578-2.[5]
  • Alexander Schwencke: Die Tragödie von Verdun. Teil 1–3. Reichsarchiv – Schlachten des Weltkrieges. Stalling, Oldenburg 1927–29.
  • German Werth: Verdun. Die Schlacht und der Mythos. Augsburg 1990. ISBN 3-89350-016-2.
  • German Werth: 1916, Schlachtfeld Verdun – Europas Trauma. Brandenburgisches Verlagshaus, Berlin 1994. ISBN 3-89488-066-X.
  • Arnold Zweig: Erziehung vor Verdun, Aufbau Verlag, Berlin 2001. ISBN 978-3-7466-5211-5
  • Pierre Renouvin: La primera guerra mundial, oikos-tau, Barcelona, 1983. ISBN 84-281-0201-5

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.1914-18.org 1914-18, la Der des Ders.
  2. http://www.aitatxi.net/euskaraz/1916/1916etabitartean.htm%7Ctitre=1916[rompita ligilo], l'année de Verdun.
  3. 3,0 3,1 germane Olaf Groehler: Geschichte des Luftkriegs. Berlin 1981, p. 38f.
  4. Temas pri Beaumont en Verdunois, Bezonvaux, Cumières-le-Mort-Homme, Fleury-devant-Douaumont, Haumont-près-Samogneux, Louvémont-Côte-du Poivre
  5. Blick ins Buch


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.