Joseph Joffre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Joseph Joffre

Marŝalo Joseph Jacques Césaire JOFFRE, (prononce en la franca ʒɔsɛf ʒɔfʁ; 12a Januaro 1852 – 3a Januaro 1931), estis franca generalo dum la Unua Mondmilito. Li estas konata ĉefe pro la regrupigo de la retiriĝantaj aliancaj armeoj por venki super la germanoj ĉe la strategie decida unua Batalo de la Marno en 1914. Lia populareco kondukis al la kromnomo Papa Joffre (paĉjo jofro).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Joffre naskiĝis en Rivesaltes, Rusiljono, filo de familio de vitejposedantoj. Li eniris en la École Polytechnique en 1870 kaj iĝis kariera oficiro. Li vidis la unuan fojon aktivan servon dum la Sieĝo de Parizo (1870-1871) en la Francia-Prusia Milito, sed pasis multe el sia kariero en la kolonioj kiel militista inĝeniero, servante distinge en la kampanjo de Keelung dum la Ĉin-Franca milito (Aŭgusto 1884–Aprilo 1885). Li revenis en Francion kaj iĝis ĉef-komandanto de la Franca Armeo (1911), post kiam la generalo Joseph Gallieni elposteniĝis. Por la revivigo de la armeo kaj purigo de "defendemaj" oficistoj[1] li adoptis la strategion de la generalo Ferdinand Foch, nome la atakadon konatan kiel Plano XVII. Joffre estis selektita por estradi ĝin spite neniam esti estrante Armeon, eĉ surpapere, kaj sen havi konon pri iu ajn stabtasko.[2]

Je la komenco de la milito, la francan planon kontrŭstaris la germana plano Schlieffen, multe je malprofito de la francoj. Joffre helpis ŝanĝi la situacion pere de retiriĝo kaj kontraŭatako ĉe la Batalo de la Marno. Li kombinis la francajn 9an kaj 10an armeojn en la franca 6a armeo du semajnojn antaŭ estis sukcedata de la generalo Joseph Gallieni en la Batalo de la Marno. Liaj ĉefaj kontribuoj kiuj permesis ilin venki en la Batalo de la Marno estis 1) lia trankvilo sub premo kaj la kalkulita racio de lernanto el la Politeknika Lernejo 2) lia firma elpostenigo de nesukcesaj generaloj dum la somero de 1914 (tri armekomandantoj, dek komandantoj kaj 38 diviziaj komandantoj,[3] anstataŭante ili per luktemaj homoj kiaj Foch, Franchet d'Esperey kaj - tre junaj tiam - Petain kaj Nivelle) kaj 3) lia elstara logistika administrado de la diviziaj movoj de la Franca Infanterio kaj la liverado de artileria municio dum kaj post la franca retiriĝo de aŭgusto 1914.

Sekve de la enormaj perdoj de la francaj atakoj en Artois kaj Champagne en 1915, kaj post pliaj perdoj ĉe Verdun en 1916, kie la germanoj dekomence faris bonajn progresojn kontraŭ la fortikaĵoj kiuj estis malproksimigante siajn kanonojn, la politika situacio de Joffre malfortiĝis. Komence de 1916 li petis al la brita ĉefkomandanto, generalo Sir Douglas Haig, peri ĉe la Brita Ambasadoro en Parizo (Lord Bertie) kaj direkti sin al la franca registaro.[4] Generalo Haig volis prokrasti la anglo-franca atako ĉe la Somme ĝis la 15an de aŭgusto por permesi pli da trejnado kaj dispono el pli da artilerio. Kiam tion sciis Joffre kriis al Haig ke “la Franca Armeo ne ekzistus” kaj estis trankviligita per trinkado. La britoj malakceptis la franccajn petojn por kuna angla-franca atako el Saloniko. Eventuale – eble influitaj de informoj pri problemoj de francaj trupoj ĉe Verdun – Haig konsnetis ataki komence de julio. Tio rezultis akurata, ĉar Petain (komandanto ĉe Verdun) avertis la franccan registaron ke ĉio estas finita se la britoj ne atakas.[4] Post tiu batalo Joffre estis anstataŭata de la generalo Robert Nivelle la 13an de decembro 1916.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 First World War – Willmott, H.P., Dorling Kindersley, 2003, Paĝo 52
  2. Fuller, J.F.C., Military History of the Western World, 1957, p. 190.
  3. Neillands, Robin The Death of Glory: the Western Front 1915 (John Murray, London, 2006) ISBN 978-0-7195-6245-7, p. 16
  4. 4,0 4,1 De Groot, Gerard Douglas Haig 1861–1928 (Larkfield, Maidstone: Unwin Hyman, 1988) p.231; 243-4