Jean de Lattre de Tassigny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
De Lattre ĉe 1945 kunsido en Berlino.

Jean Joseph Marie Gabriel de Lattre de Tassigny (nask. la 2-an de februaro 1889 en Mouilleron-en-Pareds, Vendeo - mort. la 11-an de januaro 1952 en Parizo) estis rezistanto kaj marŝalo de Francio.

Familia deveno[redakti | redakti fonton]

La familio devenis el iama franca Flandrio, kie la nomo De Lattre estas nomo sufiĉe ofta.

Militista kariero[redakti | redakti fonton]

Jean de Lattre de Tassigny frekventis la gimnazion Saint-Joseph de Poitiers. De 1898 ĝis 1904, li eniris la ŝipan lernejon “École navale“ [1] kaj la specialan militistan lernejon de Saint-Cyr [2] kie li sukcese finstudis en 1908. Li ricevis militistan instruadon en la 29a franca Regimento de Kavalerio (“Dragonoj“) en Provins. Li estis lernanto en Saint-Cyr de 1909 ĝis 1911, en la promocio “Maŭritanio“, de kie li eliris en kvara vico, kaj poste, ekde 1911, en la lernejo de kavalerio de Saumur [3].

Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

En 1912, li estis postenigita en la 12a franca Regimento de Kavalerio en Pont-à-Mousson kaj poste ĉe la batalfronto. Li estis unuafoje vundita la 11an de aŭgusto 1914 pro obussplito dum patrolado. La 14an de septembro, germana lancisto vundis lin dum sturmatako. Malfortigita, li devis kaŝi sin en Pont-à-Mousson okupata de germanaj trupoj. Oficiro de la 5a regimento de husaroj, la sub-leŭtenanto Schmeltz, savis lin el tiu situacio.

Poste, li estis kapitano en la 93a Regimento de Infanterio kaj finis la militon kun kvar vundoj kaj 8 honorcitadoj.

Juna leŭtenanto de infanterio, li vizitis Georges Clemenceau (1841-1929) ankaŭ naskiĝinta en Mouilleron-en-Pareds, kiu, vidante lin malproksimiĝi post la vizito, diris al sia fidela servisto Albert Boulin : “Bone rimarku tiun ĉi, kaj memoru pri li. Li sukcesos, tre sukcesos.[4]

Inter la du mondmilitoj[redakti | redakti fonton]

De 1919 ĝis 1921, li estis postenigita en la 49a Regimento de Linioinfanterio en Bayonne. En 1921, li estis sendita al Maroko en la 3a Buroo (pri operacioj) kaj en la stabo de la regiono de Taza ĝis 1926. De 1927 ĝis 1929, li sekvis kursojn de la militlernejo en la 49a promocio. Li edziĝis kun Simone Calary de Lamazière en 1927, kaj havis filon, Bernard, en 1928. En 1929, li fariĝis batalionestro en la 5a Regimento de Linioinfanterio en Coulommiers, departemento Seine-et-Marne.

La 25an de novembro 1929, la paro de Lattre estis inter la malmultaj katolikaj vendeanoj kiuj partoprenis en la civila entombigo de Georges Clemenceau en la loko nomata « Colombier » (Kolumbejo) de Mouchamps (Vendeo).

En 1932, li estis promociita en la stabo de la armeo kaj poste al la grado de generalo Maxime Weygand, vic-prezidanto de la Supera Konsilio de la Milito, kun grado de leŭtenanto-kolonelo. Ĉe la stabo, li estis postenigita en la 3a Buroo. En tiu posteno, li aparte priatentis la kontaktojn kun Sovetunio. En 1935, li fariĝis kolonelo, komandanta la 151an Regimenton de Infanterio en Metz. En 1937 kaj 1938, li sekvis kursojn en la centro de altaj militistaj studoj kaj fariĝis en 1938 stabestro de la guberniestro de Strasburgo.

Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Promociita generalo de brigado la 23an de marto 1939, li fariĝis stabestro de la 4a Armeo la 2an de septembro 1939. La 1an de januaro 1940, li ekkomandis la 14an Divizion de Infanterio, kiun li komandis dum la bataloj kontraŭ la Wehrmacht en Rethel, kie lia divizio heroe rezistis ĝis la regiono Ĉampanio kaj la departemento Yonne. Li sukcesis konservi la militistan kunemecon meze de la ĥaoso de la disfuĝego. De julio 1940 ĝis septembro 1941, li estis adjunkto al la generalo komandanta la 13an militistan regionon en Clermont-Ferrand kaj fariĝis generalo de divizio komandanta la trupojn de Tunizio ĝis la fino de 1941. Poste li komandis la 16an Divizion de Infanterio en Montpellier kaj estis promociita korpusa generalo.

Eisenhower, Ĵukov, Mongomery, de Lattre (tute dekstre), en Berlino,, dum tosto okaze de la subskribo de la akto de kapitulaco de Germanio fare de marŝalo Wilhelm Keitel la 8an de junio 1945.

En aŭgusto 1942, la fama rezistanto Jean Moulin kontaktis lin por estri la sekretan armeon, sed li rifuzis [5].

Dum la germanaj trupoj invadis la liberan zonon, li rifuzis la ordon ne kontraŭbatali kaj estis malliberigita kaj kondamnita, la 9an de januaro 1943, je 10-jara malliberigo fare de la sekcio de Liono de la ŝtattribunalo.

Li sukcesis eskapi el la prizono de Riom la 3an de septembro 1943, kaj li atingis Londonon kaj Alĝeron, kie li alvenis la 20an de decembro 1943. Li estis tiam promociita fare de generalo Charles de Gaulle al la grado de generalo de armeo la 11an de novembro 1943. En decembro 1943, li komandis la Armeon B, kiu fariĝis la 1a Armeo. Li elŝipiĝis en Provenco la 16an de aŭgusto 1944 kadre de la operacio “Anvil Dragoon“, liberigis Tulonon kaj Marsejlon, nordeniris laŭlonge de la valo de Rodano kaj liberigis dumvoje Lionon, Vogezojn, poste Rejnon, Alzacon, kie li plurfoje venkis ĉirkaŭ Strasburgo kaj ĉefe Colmar, kaj eniris Germanion ĝis Danubo. De Lattre kaptis Karlsruhe, la Nigran Arbaron kaj Stutgarton, kie tre multaj germanaj soldatoj estis kaptitaj.

Li tre firme reprezentis Francion okaze de la subskribo de la kapitulaco de Germanio, la 8an de majo 1945, en Berlino, en la stabejo de la soveta marŝalo Ĵukov. Ŝokis la marŝalo Keitel, ke Francio estis reprezentita. [6].

Monumento al Marŝalo de Lattre de Tassigny en Mantes-la-Jolie, departemento Yvelines fare de Jacques Le Nantec, 1970.

Post la milito[redakti | redakti fonton]

Inter decembro 1945 kaj marto 1947, li estis ĝenerala inspektoro kaj ĝenerala stabestro de la armeo. En marto 1947, li estis ĝenerala inspektoro de la armeo kaj poste ĝenerala inspektoro de la armeaj fortoj. De oktobro 1948 ĝis decembro 1950, li estis ĉefkomandanto de la armeoj de okcidenta Eŭropo en Fontainebleau.

Li fariĝis alta komisaro kaj ĉefkomandanto en la tiama franca Hindoĉinio kaj ĉefkomandanto de la franca ekspedicia korpuso en Ekstrem-Oriento [7] de 1950 ĝis sia morto kaj starigis nacian (sud-)vjetnaman armeon. Post tri venkoj kontraŭ la homoj de generalo Võ Nguyên Giáp, de Lattre devis reiri al Francio. Elĉerpita pro streĉa vivo al kiu lin sin devigis dum sia tuta kariero, pro sekvoj de unu el la vundoj de 1914, tre afliktita pro la morto de sia filo Bernard, mortigita en Hindoĉinio [8], trafita pro kancero ĉe kokso, li mortis en Parizo la 11an de januaro 1952 sekve de kirurgia operacio. Li estis postmorte nomumita marŝalo de Francio, dum sepulta ceremonio, la 15an de januaro 1952.

Li estas entombigita en sia naskiĝvilaĝo Mouilleron-en-Pareds, kie estis kreita la Nacia Muzeo de la Du Venkoj, inkludanta lian naskiĝdomon, kiun mastrumas la Direkcio de la Muzeoj de Francio (Ministrejo pri Kulturo).

Distingaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rubandoj

Legion Honneur GC ribbon.svg Ordre de la Liberation 2nd ribbon.svg Medaille militaire ribbon.svg Croix de Guerre 1914-1918 ribbon.svg
Croix de Guerre 1939-1945 ribbon.svg Croix de Guerre des Theatres d'Operations Exterieurs ribbon.svg World War I Victory Medal ribbon.svg Medaille commemorative de la Guerre 1914-1918 ribbon.svg
Medaille des Evades ribbon.svg Ordre de l'Etoile Noire GC ribbon.svg Ordre Royal du Cambodge GC ribbon.svg Distinguished Service Medal ribbon.svg
US Legion of Merit Commander ribbon.png Ordre de l'Ouissam Alaouite GC ribbon (Maroc).svg Ordre du Mérite Militaire Chérifien ribbon (Maroc).svg Order suvorov1 rib.png
  • Rubandoj je la koloroj de la francaj ordenoj kun, aldone, fremdaj ordenoj:

Nomoj de la francaj ordenoj

  • Grand-Croix de la Légion d'honneur — Granda Kruco de la Honorlegio.
  • Compagnon de la Libération - décret du 20 novembre 1944 — Kunbatalanto de la Liberigo, dekreto de la 20a de novembro 1944.
  • Médaille militaire — Militista Medalo.
  • Croix de guerre 1914-1918 (3 palmes et 2 étoiles de vermeil et 2 étoiles en argent et 1 étoile en bronze) — Militkruco 1914-1918 (3 palmordenoj kaj 2 brilruĝaj steloj el arĝento kaj unu bronza stelo.
  • Croix de guerre 1939-1945 (6 palmes) — Militkruco 1939-1945 (6 palmordenoj).
  • Croix de guerre des Théâtres d'opérations extérieures (3 palmes) — Militkruco de la eksterfranciaj operacioj (3 palmordenoj).
  • Médaille Interalliée de la Victoire — Interalianca Medalo de la Venko.
  • Médaille Commémorative de la Grande Guerre — Memormedalo de la Granda Milito (1914-1918).
  • Médaille Coloniale, avec agrafe (Maroko) — Kolonia Medalo, kun agrafo.
  • Médaille des évadés — Medalo de la eskapintoj.
  • Médaille d'Or de l'Éducation Physique — Ormedalo de Fizika Edukado.
  • Médaille d'Or de la Santé Publique — Ormedalo de la Publika Sano.

Nomoj de la fremdaj ordenoj[redakti | redakti fonton]

  • Granda Kruco “Libertador San Martin“ (Argentino)
  • Belga militkruco “Croix de guerre belge 1914-1918“ (1 palmordeno) (Belgio)
  • Granda Kruco de la Ordeno de Leopold (Belgio)
  • Komandoro de la Brazila Ordeno de Merito (Brazilo)
  • Granda Kruco de la Ordeno de la Nigra Stelo (Benino)
  • Granda Kruco de la Reĝa Ordeno de Kamboĝo Kamboĝo
  • Granda Kruco de la Militista Ordeno (Ĉilio)
  • Militista Merito kun blanka agrafo (Kubo)
  • Granda Kruco de la Reĝa Ordeno de Dannebrog (Danio)
  • Granda Kruco de la Ordeno de la Miliono da Elefantoj (Laoso)
  • Granda Kruco de la Blanka Parasolo (Laoso)
  • Ŝarifa Merito (Maroko)
  • Granda Kruco de Kruco de Ouissam Alaouite (Maroko)
  • Milistista Merito (Meksikio)
  • Granda Kruco de la Ordeno de Saint-Olaf (Norvegio)
  • Granda Kruco de la Ordeno de Orange-Nassau (Nederlando)
  • Virtuti Militari (Pollando)
  • Milistista Kruco “Military Cross“ (Unuigita Reĝlando)
  • Ordeno de “Knight Grand Cross of the Bath“ (Unuigita Reĝlando)
  • Militkruco (Ĉeĥoslovakio)
  • Granda Kruco de la Blanka Leono (Ĉeĥoslovakio)
  • Granda Kruco de la Ordeno de la Sango (Tunizio)
  • Distinga Medalo pro Servoj “Distinguished Service Medal“ (Usono)
  • Legio de Merito “Legion of Merit“ (Usono)
  • Ordeno de Suvorov (Sovetunio)
  • Granda Kruco de la Nacia Ordeno de (suda) Vjetnamio

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Première Armée Française. Ordres du jours et Messages (Unua Franca Armeo, tagordoj kaj mesaĝoj), Strasburgo, 1945
  • Textes du général de Lattre de Tassigny (Tekstoj de generalo de Lattre de Tassigny), Parizo, 1947
  • Histoire de la 1ère Armée française, Rhin et Danube (Historio de la 1a Armeo Rejno kaj Danubo), Parizo : eld. Plon, 1949
  • Général de Lattre, la victoire à Berlin 1945 (Generalo de Lattre, la venko en Berlino 1945), Parizo, 1949
  • Œuvres Libres (Liberaj verkoj), Parizo, 1949
  • Ne pas subir - Écrits 1914-1952 (Ne submetiĝi — Skribaĵoj), Parizo, 1984
  • Reconquérir : 1944-1945 (Rekonkeri : 1944-1945). Tekstoj kompilitaj kaj prezentitaj fare de Jean-Luc Barre, Parizo : eld. Plon, 1985.
  • De Lattre à l'état major de Weygand (De Lattre en la stabejo de Weygand). Tekstoj kompilitaj kaj prezentitaj fare de Jacques Dinfreville en “La Revue des deux mondes“, junio kaj julio 1970.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. france La Ŝipa Lernejo estas granda militista kaj inĝeniera lernejo fondita en 1827; ĝi troviĝas en Lanvéoc-Poulmic, sur la duoninsulo de Crozon, departemento Finistère
  2. france École spéciale militaire de Saint-Cyr
  3. Fondita en 1814 por klerigi instruontojn por ĉiuj regimentoj de la kavalerio.
  4. Laŭ Gilbert Prouteau, en "Le dernier défi de Georges Clemenceau" (La lasta defio de Georges Clemenceau), Parizo : eld. France-Empire, 1979.
  5. Laŭ Daniel Cordier en "Alias Caracalla", Parizo : eld. Gallimard. 931 paĝoj. 2009. p. 406). Daniel Cordier estis sekretario kaj biografo de la franca rezistanto Jean Moulin
  6. Anekdoto : la generalo de Lattre de Tassigny estis ofendita kaj koleregis kiam li konstatis ke ne aperis la franca flago apud tiuj de Sovetunio, Usono kaj Britio en la salono, kie devis okazi la subskribo de la kapitulaco. Sekve, rusaj virinoj estis rekviciitaj por fari trikoloran francan flagon. Ili sukcesis per eltranĉo de parto el la sovetia ruĝa flago, de parto el blanka littuko kaj parto el du bluaj antaŭtukoj, sed ili erare ordigis la kolorajn bendojn horizontale, laŭ la aspekto de la nederlanda flago, anstataŭ vertikale. Finfine la afero estis rapide aranĝita, kaj kvieteco revenis, escepte por Keitel, kiu subskribis la kapitulacon dum la nokto de la 8a kaj 9a de majo 1945, 16 mn post noktomezo. La bataloj jam ĉesis kvaronhoron plie frue en Eŭropo, konforme al akto de senkondiĉa kapitulaco subskribita la 7an de majo en Reims fare de la germana generalkolonelo Alfred Jodl en ĉeesto de reprezentantoj de Usono, Britio kaj Francio. Fonto : france 8 mai 1945.
  7. france Dosiero: La "Marque" du général de Lattre en Indochine (R. Gilli) — La marko de generalo de Lattre en Hindoĉinio
  8. Naskiĝinta en Parizo la 11an de februaro 1928, france Bernard de Lattre de Tassigny mortis la 30an de majo 1951 kiel leŭtenanto sub bombardado, en proksimeco de Ninh Binh, en Tonkino, en tiama Franca Hindoĉinio (france : Indochine).

Fontoj kaj eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La baza materialo de tiu artikolo fontas el la franclingva versio de Wikipédia.