Georges Clemenceau
Georges Benjamin Clemenceau (28-a de septembro 1841 ĉe Mouilleron-en-Pareds, Vendeo - 24-a de novembro 1929 en Parizo) estis franca ĵurnalisto kaj politikisto.
[redakti] Biografio
Li estis liberpensulo, kuracisto, membro de la Pariza Komunumo de 1871, deputito, faligintoj de ministerioj, humoristo, luktanto kontraŭ la mortopuno, la rasismo, la kontraŭsemitismo, la maltoleremo, la militistoj, la pastroj...
Li koincidis kun sia amata Louise Michel pri rifuzo de la impostoj, la prostituado, la militservo, ktp. Tamen li kulpis iamaniere pro la amasbuĉadoj en la Mondmilitoj. Li partoprenis en la Dreyfus-afero kune kun Octave Mirbeau. Li estis kontraŭanto de la koloniapolitiko de Ferry, ĉefministro (1905-1909) kaj entreprenis socialajn reformojn. Poste li fariĝis naciista kaj anarkiisto klopodis mortigi lin sensukcese.
Lia politika kariero komencis en 1870 kiel urbestro de Montmartre. Li estis opozicianto de Napoleono la 3-a kaj dum ĉeesto en Usono entuziasmiĝis pri la politiko de la demokratio kaj la respubliko. Li estis akra defendanto de la kontraŭklerikala maldekstrularo, sed poste iĝis estro de la franca naciisma dekstrularo. Li partoprenis en la registaro ekde 1906 kiel ministro de internaj aferoj, kaj poste kiel ĉefministro, posteno kiun reokupospost la eksplodo de la Unua Mondmilito. Li estis unu el la ĉefaj organizantoj kaj negociistoj de la Porpacaj Konferencoj de Parizo en 1919. Dum la subskribo de la Traktato de Versajlo, li estis unu el tiuj kiuj volis pli draste puni Germanion. La usona prezidento, Woodrow Wilson, kontraŭis tiun opinion kaj malhelpis, ke la planoj de Clemenceau iĝus entute. En 1920, Clemenceau perdis la balotadon. Li dum sia tuta vivo pluopiniis, ke Germanio estis traktata tro bonvoleme, sed ĉiu scias nuntempe, ke la troa severeco kontraŭ Germanio estis unu el la kialo de la eksplodo de la Dua Mondmilito.
[redakti] Kariero
- Distrikta urbestro ĉe Parizo de Montmartre, de 1870 ĝis 1871
- Deputito en la Nacia Asembleo (1871-1893)
- Prezidento de la urba konsilantaro de Parizo (1875)
- Senatoro (1902-1920)
- Ministro de Internaj Aferoj (1906), kromnome la Tigro
- Prezidento de la Konsilantaro (1906-1909 kaj 1917-1920), kromnome Patro Venko
- Membro de la Franca Akademio, elektita en 1918.