Louise Michel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Louise Michel (esperante Luiza MIŜEL) (29-a de majo 18309-a de januaro 1905) estis franca instruistino, anarkiistino kaj partopreninto en la Pariza Komunumo.

Louise Michel

Vivo[redakti | redakti fonton]

Luiza Michel estis profesie instruistino, sed ĉar ŝi rifuzis ĵuri fidelecon al la Imperio, ŝi instruis private. Laŭ gazeto de 1871, en sia lasta klaso, ŝi havis 60 lernantojn. La "ruĝa virgulino" (tiel oni nomis ŝin) estis nobla kaj bonkora homo, abomenanta sangelverŝon. Jen kiel esprimiĝas la eldonisto de L.MIŜEL, Paul Victor STOCK (pol viktor stok) en memorando de 1935:

"Intertempe, niaj rilatoj pliintimiĝis kaj el miaj multaj renkontoj kun la "petrolistino"[1] rezultis, ke ŝi iĝis mia amikino. Mi ne povis rezisti al la neimagebla bonkoreco de tiu virino, kaj la malfavora legendo, per kiu mia cerbo kontraŭ ŝi estis saturita, rapide forvaporiĝis ĉe ŝia kontakto. Ŝia altruismo estis neverŝajna kaj ŝia bonkoreco por ĉiuj mizeruloj - inkluzive bestojn - estis nekredebla ktp..." [2]

Membro de la Unua Internacio, Michel partoprenis kiel soldato kun uniformo en la bataloj de la Komunumo de Parizo, precipe en ĝia defendo kontraŭ la Versajlaj trupoj, laŭ ŝi kiel dekmilo da aliaj virinoj, el kiuj la plimulto pereis dum la amasbuĉado. Kaptita en Montmartre, ŝi ial ne estis tuj ekzekutita laŭ la ordinara procedo, sed estis juĝita de militjuĝistaro. Ŝi konfirmis defie la akuzojn faritajn kontraŭ ŝi kaj petis por si mortpunon kiel merititan honoron pro sia plenrespondeca partopreno en la Komunumo, promesante, ke se oni lasos ŝin vivi, ŝi neniam ĉesos postuli venĝon kontraŭ la murdintoj de ŝiaj fratoj.

Dum sia proceso (1871)

Ial, la juĝistoj ne opiniis oportune mortkondamni ŝin, kaj ŝi estis deportita al Novkaledonio. Laŭ ŝi mem, ŝi aliĝis al anarkiismo dum sia deportado, sur la ŝipo "VIRGINIE" (virĵini), en 1873: "Mi rakontis multajn fojojn, kiel [dum la Kaledonia vojaĝo mi anarkiistiĝis]. Inter du kvietiĝaj momentoj, dum kiuj ŝi ne tro malbone fartis, mi komunikis al sinjorino LEMEL mian penson pri la neebleco, ke iuj ajn homoj havantaj la regpovon povus iam fari ion alian, krom krimi, se ili estas malfortaj aŭ egoismemaj; esti neniigataj, se ili estas sindonaj kaj energiaj; ŝi respondis al mi: "Tion mi pensas!". Mi multe fidis la rektecon de ŝia spirito kaj ŝia aprobo multe plaĉis al mi"(2). Havinte la sanon kaj la bonŝancon travivi, ŝi amnestiiĝis en 1879 kaj revenis Eŭropon. Ŝi neniam plu partoprenis en ia ajn perforta agado. Ŝi multe pli teruris senpaŭze la reakciularon per sia kapablo esprimiĝi por defendi la Komunumon de Parizo kaj denunci la krimojn de la Versajlaj amasbuĉistoj, konforme al sia promeso. Ŝi nepre ne estis principa adepto de sanga perfortado, sed nur limigite uzis ĝin pro neceso en tre ekstrema kaj difinita situacio dum la komunumo, laŭ maniero ordinare konsiderata kiel armita ribelo aŭ civila milito, sed ne kiel terorismo. La perfortado uzita de la Komunumanoj por sia defendo estas sen komuna mezuro kun tiu, kies viktimoj ili estis.

Ideoj[redakti | redakti fonton]

En siaj juĝoj Michel ĉiam provis resti justa kaj modera; ŝi ĉiam montris skrupulan objektivecon pri la konduto de homoj. Ŝi senkompleze juĝis la naivecon de la Komunumanoj, kies decida eraro estis, ke ili ne tuŝis la oron de la Banko de Francio, forlasita inter iliaj manoj en Parizo. Ŝi havis kuriozan koncepton pri la solvo de la lingva problemo: "...lasante iri mian penson, mi rigardis antaŭen, mi riskis tiun ideon, ke ĉar la penso estas elektro, ĝi estas fotebla kaj ĉar ĝi ne havas lingvon, ĝi estus desegnata per signoj similaj al fulmlumaj sulkoj, la samaj por ĉiuj dialektoj, iu stenografio."(2)

Komentoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni nomis petrolistinoj virinojn, kiujn oni arestis pro ilia supozata partopreno en la t.n. krimoj de la Komunumo, precipe se ili estis kaptitaj kun botelo de petrolo, uzata ekzemple por lampoj, sed kiu estis supozita pruvo pri ilia intenco bruligi Parizon.
  2. Citaĵoj el « La Komunumo », de Luiza Miŝel, Parizo 1898


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]