Jean Grave

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jean Grave, 1854-1939

Jean Grave (16-a de oktobro 1854 - 8-a de decembro 1939) estis grava aktivulo de Franca anarkiista movado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jean Grave naskiĝis je 16.10.1854 en eta urbeto Le Breuil-sur-Couze en Puy-de-Dôme, Francio. Lia patro estas muelisto kaj kamparano, sed pro malriĉeco li devis iri al Parizo por ion perlabori. Patrino de Jean estas tre okupita per laboro, kaj por la knabo zorgis ŝiaj gepatroj, homoj de bonapartistaj rigardoj. Kiam li estis 6-jara, oni venigis lin en Parizon kaj igis lin studi en Frata lernejo - mezlernejo por infanoj el malriĉaj familioj. En la lernejo li unue konatiĝis kun sociala neegaleco. Kiam li aĝis ĉ. 11, li forlasis la lernejon kaj komencis labori - unue kiel asistanto de mekanikisto, poste de ŝuisto. La patro de Jean decidis malfermi ŝuistan laborejon kaj dungi la filon, sed li ne emis labori sub aŭtoritata premo de sia patro. Li estis malforta kaj sinĝena adolesko kaj plej ol io ajn ŝatis legi librojn.

En 1871 estis kreita la Pariza Komuno. Patro de Jean Grave, zelota blankisto, tuj aliĝis al la Nacia Gvardio. Jean ankaŭ volis aliĝi, sed oni ne permesis al li, ĉar li estis tro malgranda kaj malforta. Post malvenko de la Komuno komencis ondo de malfeliĉo en la Grave-familio. Unue mortis lia patrino, poste la fratino, kaj en 1875 ankaŭ la patro. Jean Grave mem estas varbita en armeon la saman jaron. En armeo li daŭrigis politikan lukton de sia patro kaj aliĝis al socialistaj rondoj. Ĉ. 1979 li membriĝis al la Laborista Partio kaj disvastigis ĝian gazeton Egalité. En la sama tempo li aliĝis al Pariza Grupo de socia esploro, en kiu membris ne nur marksistoj, sed ankaŭ multaj gravaj anarkiistoj - Carlo Cafiero, Errico Malatesta, Varlam Ĉerkezov k. aliaj.

En ĉ. 1880 Jean Grave faris decidan elekton inter aŭtoritata socialismo kaj anarkiismo. Kiam la gazeto Egalité apogis partoprenon de socialistoj en parlamentaj elektoj, li estis indignita kaj tuj forlasis ĝian redaktkolektivon, dirante ke li "preferas dinamiton al balotbuleteno". Ekde novembro 1881 li iĝis eldonisto de ĉiumonata franca anarkiista ĵurnalo.

En 1881-1882 aperis unuaj anarkiistaj broŝuroj de Jean Grave. Lia propagandista talento baldaŭ atingis atenton de pli oldaj anarkiistoj. Petro Kropotkin kaj Élisée Reclus publikis liajn artikolojn en ilia gazeto Le Révolté, kiun ili eldonis en Svisio. En komenco de 1883 Grave akceptis inviton de Élisée Reclus kaj transloĝiĝis al Ĝenevo por iĝi portempa redaktisto de Le Révolté, ĉar tiam Kropotkin estis arestita. Sed post duonjaro evidentiĝis, ke Grave estas tre sukcesa redaktisto kaj oni konsentigis lin iĝi redaktisto por ĉiam. En 1885 la gazeto laŭleĝe eldoniĝis en Parizo, kaj ekde 1886 ĝi eldoniĝis ĉiusemajne. En 1887 ĝi estis malpermesita kaj reaperis sub nova nomo La Revolt. Ekde 1895 ĝis 1914 la gazeto havis novan nomon Les temps nouveaŭ, sed ĉiam la redaktisto restis Jean Grave.

Grave sukcesis igi la gazeton el fakte la "ĉefa" eldono de franca anarkiista movado. Li ne nur mem faris belegajn artikolojn, sed ankaŭ laborigis plej famajn anarkiistajn teoriistojn de tia tempo. Por Les temps nouveaŭ skribis Kropotkin, fratoj Reclus, Bernard Lazare, Octave Mirbeau, Errico Malatesta... Al la eldono ade helpis ekonomisto Charles Benois, sindikatistoj Paul Delessal, Pierre Monatte, Amede Dunois, poeto kaj advokato Jean Ajualberre, arkitekto Francis Jourdain kaj aliaj. La ilustrojn faris famaj artistoj Aristide Delannoy, Camille Pizarro, Maximilien Luce, Paul Signac, Alexandre Steinlen, Théo van Rysselberghe, Van Dongen, George Willaume. La eldonkvanto estis inter 7 kaj 18 mil kopioj. Krome, en eldonejo de Les temps nouveaŭ eldoniĝis serio de 72 libretoj pri diferaj sociaj problemoj kaj anarkiismo.

La gazeto de Grave estas elstara eldono de tiama anarkiisma movado. Malsimile al multaj aliaj anarkiistaj gazetoj de tiu tempo, ĝi enhavis nur seriozajn, intelektulajn kaj anarkiistajn materialojn. Grave klopodis liberigi la gazeton de ĉiuj lokaj konfliktoj kaj interfrakciaj debatoj; kiel li mem skribis, ĝi estu "pura de iuj personaj pasioj kaj klaĉoj" kaj "dediĉita al unu sola ideo" - la anarkiismo. Li penis kontraŭstari emon disigi la movadon en diferaj grupoj, fluoj kaj projektoj, kiuj ne bone kunlaboris unu kun la alian. Pro sama kialo li malapogis anarki-individuismon, kiun li opiniis egoisma emo apartigi sin de la ĝenerala anarki-movado.

La ideoj de Grave mem evoluis dum tempo. En 1880-aj - 1890-aj jaroj li kredis je teroro kaj subtenis taktikon de atencoj kaj eksproproj faritaj far lokaj grupoj. En tiu tempo multaj anarkiistoj kredis, ke la popolo estas preta por la revolucio, kaj ke oni devas nur "veki" ĝin per spektaĵaj agoj. Sed poiome Grave komencis pensi, ke agado de iu "iniciativa malplimulto" ne sufiĉas. Necesas disvastigi anarkiistajn ideojn en homamasoj per sistema kaj persista propagando. La socia revolucio, li opiniis, povas okazi nur post gravaj ŝanĝoj en menso de homoj. Oni devas "enspiri ideojn en homajn kapojn" - kaj ĝuste al tiu tasko Jean Grave donis la reston de sia vivo.

Jean Grave ankaŭ grave kontibuis al anarkiisma eduko. En 1899 li partoprenis en provo malfermi liberecanan lernejon en Parizo. Oni ne permesis lin malfermi lernejon por infanoj, kaj li devis transformi la projekton en vespera kurso por plenkreskuloj. En 1900-1902 li eldonis ĉiumonatan anarkiistan ĵurnalon Educacion libertaire, en kiu temis pri problemo de anarkiista edukado. Inter verkoj de Grave estas kelkaj porinfanaj fabeloj kaj porinfana anarkiista utopio Aventuroj de Nono, kiuj estis poste uzataj en multaj anarkiistaj modernaj lernejoj.

Kvankam Grave plejparte aktivis en kampo de propagando kaj klerigo kaj ne multe partoprenis en praktikaj aktoj, li trafis reprezalion kiel ĉiu revoluciulo. Unue li estis arestita en junio 1891 pro publiko en La Revolt de la artikolo kun kondamno de okazoj en nordo de Francio, kie policistoj mortpafis strajkantajn laboristojn. Pro tio, Jean Grave restis en malliberejo dum duonjaro. En februaro 1894 li estis duafoje juĝita pro lia verko Mortanta socio kaj la Anarkio, kie la policistoj trovis "provokajn vokojn al rabado, mortigo, ŝtelo, bruligo ktp.". Li estis kondamnita por 2 jaroj en prizono kaj monpuno je 1000 frankoj. Sed en aŭgusto de sama jaro li estis ree juĝita kadre de malfama proceso de la 30 - la juĝproceso kontraŭ 30 plej gravaj anarkiistaj aktivuloj de tiama Francio, kiujn oni akuzis je organizo de atencoj. Ĉi-foje Grave estis agnoskita senkulpa.

Post komenco de Unua mondmilito Jean Grave, elmigris en Brition. Malgraŭ lia ĉiama kontraŭmilitarismo, li subskribis la Manifeston de la 16 - la manifeston, kiu alvokas anarkiistojn subteni lukton kontraŭ Germanio ĝis plena venko. Tiu ago instigis grandan koleron inter kontraŭmilitismaj anarkiistoj kaj igis Grave kvazaŭ ekzilulo en la movado. Post la milito li revenis en Francion kaj provis rekomenci anarkiistan agadon, sed ĝis sia morto li ne povis regajni la kredon de kamaradoj, kiun li havis anatŭe.

Jean Grave mortis en la 8-a de decembro 1939 en urbeto Vienne-en-Val en departamento Loiret.

Gravaj Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La société mourante et l'anarchie (1892)
  • La colonisation (1912)
  • Quarante ans de propagande anarchiste, Flammarion, coll. « L'histoire », Paris, 1973, (ISBN 2080606085)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]