Petro Kropotkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Petro Kropotkin
Petro Kropotkin
Kropotkin, fotita de Félix Tournachon Nadar
Naskiĝo 9-a de decembro, 1842
en Moskvo (Rusio)
Morto 8-a de februaro, 1921
en Dmitrov (Rusio)
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Princo Petro (Pjotr) Aleksejeviĉ KROPOTKIN, ruse Пётр Алексе́евич Кропо́ткин (naskiĝis la 9-an de decembro 1842 en Moskvo, Rusia imperio — mortis la 8-an de februaro 1921 en Dmitrov, Sovetunio) estis unu el la plej gravaj anarkiistoj de Rusio kaj unu el la unuaj pledantoj por anarki-komunismo. Dum la plimulto da sia vivo, li pledis komunisman socion, sen centra registaro. Pro sia honortitolo "princo" kaj pro sia graveco kiel anarkiisto, dum la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, li foje nomiĝis "la Anarkiista Princo." Iuj samtempuloj lin rigardis kiel kvazaŭperfekta, inkluzive de Oscar Wilde, kiu priskribis lin kiel "viro kun animo de tiu bela blanka Kristo, kiu ŝajnas elveni Rusion." Li verkis multajn librojn, broŝurojn, kaj artikolojn, el kiuj la plej gravaj estis La konkero de pano, Kampoj, fabrikoj, kaj laborejoj, kaj lia ĉefa scienca verkaĵo, Interhelpo: faktoro en la evoluo. Li ankaŭ kontribuis al la Encyclopædia Britannica Eleventh Edition (la dek-unua eldonaĵo de la Encyclopædia Britannica).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Petro Kropotkin naskiĝis la 27an de novembro 1842 en Moskvo, en nobela familio. Li eniris la armeon en 1857 kaj estis sendita, kiel kozaka oficiro, al Siberio. Ekde 1867, li forlasis la armeon por studi matematikon kaj geografion en la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato. Ekde 1872 li membris en la ĵurasa federacio, anarkiista organizo kreita pere de skismo baze de la Unua Internacio. Reveninta al Sankt-Peterburgo li agadis kiel neleĝa propagandisto. Enkarcerigita en 1874, li forfuĝis du jarojn pli poste. Li tiam fuĝis al Britio kaj revenis en Svision, kie li daŭrigis sian agadon kaj publikigis plurajn politikajn verkojn. En 1879 li fondis la gazeton "Le révolté" (La ribelulo). Li estis denove arestita en 1883 post la strikoj de la porsilkaj laboristoj en Liono. Enkarcerigita en tiu urbo, li estis liberigita en 1886, danke al la interveno de pluraj famuloj, inter kiuj troviĝis Viktoro Hugo. Li tiam instaliĝis en Anglio kaj publikigis diversajn geografiajn kaj politikajn verkojn. Dum la unua Mondmilito li subskribis la Manifeston de la 16. Li revenis en Rusion en 1917, kaj rifuzis ministran postenon, kiun proponis al li Aleksandr Kerenskij. Li singarde reagis fronte al la bolŝevista revolucio. Li mortis la 8-an de februaro 1921 en Dmitrov, apud Moskvo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Portreto de la patrino de Piotr Kropotkin

La princo[noto 1] Petro (Pjotr) Aleksejeviĉ KROPOTKIN, ruse Пётр Алексе́евич Кропо́ткин (9-an de decembro 1842 – 8-an de februaro 1921) estis rusa geografo kaj naturalisto, krom politika pensulo, estante konsiderata unu el la plej gravaj teoriuloj de la anarkiista movado, en kiu li estis unu el la fondintoj de la anarkikomunisma skolo kaj disvolvis la interhelpan teorion.

Kropotkin naskiĝis la 9-an de decembro 1842 ĉe Moskvo, en nobela familio. Lia patro, princo Aleksei Petroviĉ Kropotkin estis granda bienulo triprovince, kaj mastris ĉirkaŭ 1200 servutulojn. Li estis Rurik-a posteulo, en patra linio; lia patrino, Jekaterina Nikolaevna Sulima, estis filino de rusa generalo.

Pro ordono de la caro Nikolao la 1-a, li aliĝis en la aĝo de dekdu jaroj al la Paĝia Taĉmento ĉe Sankt-Peterburgo, la rusa milita akademio plej ĉefa el Rusio, kiu provizis al la imperio ĝiajn asesorojn kaj elitajn oficirojn. Kvankam Kropotkin malamis la lernejan militdisciplinon, lia akademia klerigado estis intensa, ricevante raciistan kaj liberalan edukadon, emfaze pri sciencoj.

Esploristo kaj geografo[redakti | redakti fonton]

Post fini sian lernadon, li servis en la Rusa Armeo de 1862 ĝis 1867. Dum tiu tempo, li estis sendita al ekspedicio ĉe Siberio, kiel parto de sia militservo. Kropotkin decidis foriri al tiu loko — povinte elekti iun pli komfortan — por foriĝi de la vivo de la ĉefurba kortego, kiu ŝajnis al li malagrabla kaj subprema. Li foriris al Irkutsk je la 24-a de junio 1862, kaj estis nomumita kampa asistanto de la generalo Kukel; finfine, li ekloĝis ĉe la vilaĝo apud Ĉita, la regiona ĉefurbo.

Citaĵo
 Tiuj kvin jaroj, kiujn mi pasigis ĉe Siberio, estis por mi tre instruaj pri la homaj karaktero kaj vivo. Mi konis homojn el ĉiuj kondiĉoj, la plej bonaj kaj malbonaj; tiujn, kiuj troviĝis ĉe la supro de la socio kaj tiujn, kiuj loĝis ĉe ĝia propra fundo; tio estas, la vaguloj kaj la nomitaj hardiĝintaj krimuloj. Mi havis multajn okazojn por observi la tradiciojn kaj kutimojn de la kampuloj dum ilia taglaboro, kaj eĉ plu, por aprezi kiom malmulte la publika administrantaro povis fari favore al ili, eĉ kiam ĝi estis kuraĝigita de la plej bonaj intencoj. 
— P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.
Juna Kropotkin uniforme

Lia ĉefa tasko estis fari pritakson de la reformo de la kruela siberia mallibereja sistemo, kiu grande impresis lin ĉar ĝi montris al li la difektojn de la ŝtata burokrataro kaj la administran koruptecon tiel, kiel ĝi permesis al li observi la unuajn formojn de rekta kooperado inter kampuloj kaj ĉasistoj. Ĉe Siberio, li konis la rusan poeton Miĥail Larionoviĉ Miĥailov, kiu estis kondamnita al punlaboroj pro siaj revoluciaj ideoj kaj enkondukis lin al la anarkiistaj ideoj, rekomendante al li la Proudhon-an legadon. Tiuj jaroj ĉe Siberio estis definitivaj por la Kropotkin-a posta ideologia evoluo:

Citaĵo
 Kvankam tiam mi ne formulis miajn observaĵojn tiel, kiel faris ĝin la aktivadaj partioj, nun mi povas diri, ke mi perdis ĉe Siberio la tutan fidon, kiun mi estus havinta antaŭe je la ŝtata disciplino, preparante tiel la vojon por iĝi anarkiisto. 
— P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

Inter 1864 kaj 1866, li plenumis diversajn esplorojn ĉe la neesplorata teritorio el Manĉurio. La lasta ekspedicio estis la plej fekunda el scienca vidpunkto, dum ĝi estis esplorita la monta regiono de la Norda Siberio inter la riveroj Leno kaj Amuro. Tiu esploro havigis grandvalorajn sciencajn konojn: ĝi helpis ekkoni pli bone la geografian strukturon de la siberia regiono; la malkaŝo de fosilirestaĵoj kontribuis ellabori liajn postajn glaciejajn teoriojn; riĉiĝis la konoj pri la siberia faŭno, havigante datumojn al Kropotkin pri la interhelpo (aŭ interspecia kooperacio) kaj la altruismo en animalaj socioj; kaj laste, oni malkaŝis la vojon de Ĉita kaj la Baikala regiono ĝis la norda tundro.[1]

Insurekcio de polaj prizonuloj ĉe Siberio kaj la kruela subpremo plenumita de la caraj aŭtoritatoj, kaŭzis ke Kropotkin kaj lia frato Aleksandro decidis forlasi la militservon. Li reiris al Sankt-Peterburgo je 1867, aliĝis ĉe la Universitato kaj prezentis al la Rusa Geografia Societo informon pri sia Vitim-a ekspedicio, kiu estis publikigita kaj havigis al li oran medalon. Li estis nomumita sekretario de la Fizika Geografia sekcio de la Rusa Geografia Societo. Li esploris la glaĉerojn ĉe Finnlando kaj Svedio nome de la menciita societo de 1871 ĝis 1873. Lia plej ĉefa laboro tiutempe estis lia studaĵo pri la Azia orografia strukturo, kiu refutis la hipotezojn de konjekta tipo bazitaj en la alpa modelo proponitaj de Alexander von Humboldt. Kvankam poste aliaj esploristoj malkaŝis strukturojn pli kompleksajn, la ĝeneralaj linioj de la enfokusigo, kiun Kropotkin pensis, restas aktualaj ĝis la nuntempo. Alia gravega laboro estis la informo, kiun li skribis pri la rezultoj de sia ekspedicio ĉe Finnlando. Je 1874, li elparolis prelege sian teorion pri la glacia tavolo de la glaciperiodo, kiu atingis la Eŭropan centron, ideon, kiu kontraŭis la konvencian sciencon de la epoko. Lia propono generis polemikon, kiu finiĝis kiam poste la scienca komunumo akceptis ĝin.[2]

Finfine, la tria granda Kropotkin-a kontribuaĵo al la geografia scienca teorio estis lia hipotezo pri la Eŭrazia senakvigo, kiel konsekvenco de la retroiro de la glaciperiodo de la antaŭa erao.

Ĉiuj tiuj ideoj estis pripensitaj kiam li ankoraŭ ne estis 30-jaraĝa, kio supozigis lian grandan estontecon kiel esploristo. La prestiĝo de lia geografia verko estis tiom konsiderinda, ke li estis proponita kiel prezidanto de la Fizika Geografia sekcio de la Rusa Geografia Societo.[3] Sed Kropotkin ne akceptis la enoficigon, ĉar lia interesiĝo direktis sin al la revoluciaj aktivaĵoj:

Citaĵo
 Je la aŭtuno de 1871, mi estis okupita ĉe Finnlando, malrapide piedirante la marbordon, laŭlonge de la fervojo freŝdate konstruita, rigardante atente la lokojn, kie unue devis aperi la nedubeblaj montraĵoj de la mara praa amplekso, kiu sekvis glaĉeran periodon, mi ricevis telegramon de la menciita societo, kiu diris: “La Konsilistaro petas vin akcepti la postenon de Societa sekretario”. Samtempe, la eksigita sekretario fervore petegis min, ke mi akceptu la proponon. Plenumiĝis miaj esperoj, sed samtempe, aliaj ideoj kaj deziroj invadis mian pensadon. Post mediti atente pri tio, kion mi devus respondi, mi telegrafis: “Koran dankon; sed mi ne povas akcepti”. 
— P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.
Desegno de la fortikaĵo de Skanslandet en Sveaborg, Helsingfors, fare de Kropotkin kiel parto de lia esplorado ĉe Finnlando.

Revoluciaj pensaroj[redakti | redakti fonton]

Dum li plenumis tiujn esploraĵojn, li studis ankaŭ la verkojn de la politikaj gravaj teoriuloj, kaj li eksolidariĝis kun la malfacilaj vivkondiĉoj de la kampuloj. La rektaj propraj spertoj de lia scienca laboro kiel esploristo kaj lia intima kontakto kun la malriĉo de la rusa kaj finnlanda kampularoj estis la kialo, kiu impulsis Kropotkin-on forlasi la sciencan aktivecon:[4]

Citaĵo
 Sed, kian rajton mi havis al tiuj ĉi ĝuoj de alta ordo, kiam ĉio, kio ĉirkaŭis min ne estis pli ol mizero kaj lukto pro malĝoja pana gluto, kiam eĉ se nur malmulte tio, kion mi elspezis por vivi en tiu mondo de agrablaj emocioj, mi devis forpreni ĝin el la buŝo mem de tiuj, kiuj kulturis la tritikon kaj ne havas sufiĉe panon por siaj filoj? El la buŝo de iu devas neeviteble preni ĝin, ĉar la homara aldonata produktado ankoraŭ restas tiom limigita... Pro tio mi nee respondis al la Geografia Societo. 
— P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

La heredaĵo ricevita, kiam lia patro mortis, havigis al li abundajn ekonomiajn rimedojn, kiuj ebligis al li plenumi trimonatan vojaĝon al la Okcidenta Eŭropo. Li foriris el Sankt-Peterburgo februare de 1872 kaj lia ĉefa celo estis Zuriko (Svislando), por informiĝi pri la situacio de la eŭropa laborista movado.[4] Tie li kontaktis la rusan ekzilitan grupon, kiu estis forte influita de la ideoj de Miĥail Bakunin. Inter ili, troviĝis lia parencino Sofia Nikolajevna Lavrova, Nadeĵda Smezkaja kaj Miĥail Saĵin (Bakunin-a disĉiplo plej konata kiel Armand Ross).[5] En Ĝenevo, li aliĝis kiel membro al la Unua Internacio.

Unue, li vizitis kaj kontaktis kun la marksismaj frakcioj, speciale kun la rusa grupo direktita de Nikolaj Utin. Sed li aprobis nek la socialisman skolon nek la politikan stilon, kiuj impulsis la Unuan Internacion. Post kvin sejmanoj konante la marksisman frakcion, tre ĉagrenita de la oportunisma konduto de ĝiaj estroj, li decidis ekkoni la adeptojn de Bakunin.[6]

La anarkiisto Nikolaj Ĵukovskij rekomendis al li forlasi Ĝenevon kaj vojaĝi al Ĵuraso, kie la movado estis pli forta. Kropotkin studis la plian radikaligitan programon de la Ĵurasa Federacio ĉe Neuchâtel kaj estis dum longa tempo ĉe ĝiaj gravaj membroj, definitive adoptante la anarkian idearon.

Tie li vizitis James-n Guillaume — kamaradon, amikon kaj poste Bakunin-an biografon — kaj ili amikiĝis. Je la komenco de majo, li jam revenis al Rusia imperio. En Sankt-Peterburgo, li rekomencis siajn geografiajn esploraĵojn, kaj aktive partoprenis kiel propagandisma revoluciulo rilatita al la Ĉajkovskij-a rondo, invitita de la geografo Dimitri Klements.

Aresto kaj fuĝo[redakti | redakti fonton]

La Fortikaĵo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, fama cara prizono.

Dume Kropotkin daŭrigis siajn esplorlaborojn ĉe Finnlando kaj siajn kunlaborojn kun la Geografia Societo. En Sankt-Peterburgo, li ĉeestis la noktajn kunvenojn de la Ĉaikovski-a rondo, alivestita kiel kampulo kaj sub la falsa nomo de Borodin.[4][7] Tiutempe multaj el liaj kamaradoj estis arestitaj de la cara polico. Fine de 1873, la sekvantan tagon post malakcepti la prezidantecon de la Geografia Societo, Kropotkin estis arestita de la polico.[8]

Citaĵo
 La nokto pasis senŝanĝe. Mi ĵetis ekrigardon al miaj notoj, detruis ĉion, kio povus kompromiti iun, aranĝis miajn posedaĵojn kaj preparis min foriri (...) kaj rapide malsupreniris, elhejmiĝante. Ĉe la pordo estis nur fiakro; mi ensupreniris kaj la ŝoforo portis min al la Nevski Prospekt. Unue neniu persekutis nin kaj mi konsideris min ekster danĝero; sed iom poste mi observis ke alia veturilo rapide venis malantaŭ la nia kaj devigante moderigi marŝon de la ĉevalo, portanta nin, la alia veturilo antaŭeniris nin. En ĝi, mi vidis surprizite unu el la du teksistoj, kiuj estis arestitaj, akompanita de alia homo. Li faris signojn al mi per la mano, kvazaŭ li havus ion por diri al mi kaj mi ordonis la koĉeron ke li haltigu. Eble — mi pensis — li estis liberigita kaj havas ion gravan por komuniki al mi. Sed tuj kiam ni haltis tiu, kiu akompanis la teksiston — li estis policano — kriis: "S-ro Borodin, princo Kropotkin, vi estas arestita!" Li faris signojn al la gardistoj, kiuj tiom abundas ĉe la gravaj stratoj de Sankt-Peterburgo kaj samtempe li saltis en mian ĉaron kaj montris al mi paperon stampitan de la ĉefurba polico, dirante samtempe: "Mi havas ordonon konduki vin antaŭ la ĝenerala guberniestro por ke vi donu klarigon". 
— P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

Portita al la oficejoj de la sekretpolitika polico, la Tria Sekcio, li estis pridemandata dum kelkaj tagoj. Lia aresto faris sensacion ĉe Sankt-Peterburgo, krom la ĉagreno de la imperiestro, ĉar Kropotkin estis delonge lia propra helpanto. Li estis enprizonigita ĉe la Sankt-Petro kaj Sankt-Paŭlo Fortreso en soleca, malluma kaj malseka ĉelo. La gravaj membroj de la Geografia Societo, liaj amikoj kaj speciale lia frato Aleksandro intervenis favore al li por ke oni permesu al li daŭrigi siajn geografiajn esplorojn, povante atingi librojn, paperon kaj krajonojn. Komence de 1875, ankaŭ lia frato estis arestita de la cara reĝimo pro skribi leteron al Piotr Lavroviĉ Lavrov.[9] La aresto de la frato kaj la dismembrigo de la revoluciaj rondoj — oni faris proksimume 2000 arestojn — kaŭzis al li fortan psikologian falon. Ankaŭ rezultiĝis fizika kolapso kaŭzita de la skorbuto.

Marde de 1876, oni translokis lin al la Sankt-Perterburga malliberejo, kie la vivkondiĉoj estis eĉ pli nesalubraj, kvankam tie estis pli facile ricevi vizitojn kaj rompi la izolon. Sed lia fizika damaĝo pliiĝis endanĝerigante lian vivon; pro tio la kuracistoj preskribis lian translokadon al la malsanulejo apud la Sankt-Perterburga Milita Malliberejo. La ŝanĝo al aerumita, iluminita kaj pura medio, kaj pli bona nutrado, favoris lia sanigon. Dume, liaj amikoj ekplanis lian malliberejan fuĝon.

Post kelkaj preparoj, interkonsentante signalan sistemon kun la ekstero, Kropotkin fuĝis kurante tra la mallibereja korto, kie li plenumis siajn tagekzercojn, kiam la pordego malfermiĝis por permesi la eniron al la lignoprovinzantaj ĉaroj. Persekutita de la gardistoj, li ensupreniris veturilon, kiu atendis lin kaj li perdiĝis en la homamason.

Citaĵo
 Mi vidis terure ke la veturilo estis okupita de civilvestita viro kaj kun milita ĉapo, sidinte sen rigardi min. Mia unua ideo estis ke mi estis perfidita. La kamaradoj diris al mi en sia lasta letero: "Surstratiĝinte vi ne permesu ke oni kaptu vin; ne mankos al vi amikoj, kiuj defendos vin okaze de bezono". Mi ne volis ensalti la veturilon, se ĝi estis okupita de malamiko, sed kiam mi alproksimiĝis al tiu homo, mi observis ke la ulo havis blondajn vangharojn tre similaj al tiuj de unu el miaj plej bonaj amikoj, kiu kvankam ne aliĝis al nia rondo, li havis kun mi veran amikecon, al kiu mi reciprokis, kaj kelkfoje mi povis aprezi lian admirindan kuraĝon, kaj kiel liaj fortoj herkuliĝis je la danĝeraj momentoj. Ĉu eblos — mi diris — ke estas li? Kaj preskaŭ mi ekprononcis lian nomon, kiam reteninte min ĝustatempe, sen halti la kuradon, mi aplaŭdis per la manoj, por alvoki lian atenton. Tiam li turnis sin al mi kaj mi ekkonis kiu li estas. "Supreniru, supreniru baldaŭ!" — li kriis per terura voĉo kaj post alparolante la koĉeron kun pafilo en la mano, li aldonis: "Galope, galope aŭ mi trapafos al vi la kapon". La ĉevalo, kiu estis bonega besto, aĉetita precize por la afero, tuj ekiris galopante. Voĉa amaso resonis al nia dorso, kriante: "Haltigu ilin! Arestu ilin!", dum mia amiko helpis min surmeti elegantan pelton kaj ĵaketon. 
— P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

Post rifuĝi momente en domo, li ŝanĝis siajn vestojn kaj estis transportita al barbisto, kie oni razis lian abundan barbon. Poste ili foriris al tre vizitata promenejo el Sankt-Peterburgo kaj vespermanĝis antaŭ ĉiuj homoj en moda restoracio, kaŝonte finfine ĉe ekstera vilaĝeto. Dume, la polico traserĉis la domojn de liaj amikoj, sen trovi spurojn. Vestita kiel militoficiro, Kropotkin direktis sin al Vaasa-a haveneto, en la Botnia-a golfo, enŝipiĝante direkte al Svedio kaj daŭrigante al Norvegio. De tie, li veturis per brita ŝipo al la Hull-a haveno, Anglujo.

La longa ekzilo[redakti | redakti fonton]

Je la unuaj tagoj de aŭgusto 1876, Kropotkin elŝipigis ĉe Hull, sub la falsa nomo de "Aleksis Lavaŝov". Li ekloĝis ĉe Edinburgo, sed baldaŭ transloĝiĝis al Londono, kie li esperis havi pli da vivrimedoj. Li ekkunlaboris kun la periodaĵoj The Time kaj la prestiĝa Nature, amikiĝante kun la publikigaĵa subdirektoro, James Scott Keltie. Samtempe, li daŭrigis leteran kontakton kun James Guillaume, loĝanto de Svislando, kiu kontaktigis lin kun la bakuninista Paul Robin, kiu famiĝis kiel seksa reformisto kaj favoris naskiĝokvantan kontrolon kaj la prostituadan eliminon. Kropotkin kaj Robin havis debatojn kaj diskutadojn pri socialaj aferoj, rivelante puritanan aspekton en la rusa eksprinca pensado.[10]

L'Avant Garde de 15a de julio de 1878

Post mallonga tempo en Anglio, li ekloĝis en Svislando, alvenante en Neŭŝatelo decembre 1876, kie li aliĝis al la Ĵurasa Federacio. Tie, li ekkonis Carlo Cafiero-n kaj Errico Malatesta-n, la du plej gravajn anojn de la itala sekcio de la Internacio. Decidita ekloĝi en la kontinento, li plenumis mallongan vojaĝon al Anglio por aranĝi laborajn aferojn kun la periodaĵo Nature, forirante la 23-an de januaro al Ostende kaj de tie al Verviers (Belgio), por klopodi organizi la lokan movadon, sed la dizerto de lia amiko Paul Brousse, kaŭzis ke Kropotkin daŭrigu sian vojaĝon ĝis Ĝenevo. Tie, li renkontiĝis kun sia maljuna amiko, Dimitrij Klemenc, kaj kontaktis ĉe Vevey kun la fama anarkiista geografo Elizeo Rekluzo. Kun Brousse kaj kun la intenco influi kaŝe aliajn regionojn de Svislando, li publikigis anarkian ĵurnalon france (L'Avant Garde) relative sukcesan kaj alian germane (Arbeiterzeitung), kiu malsukcesis kaj ĉesis aperi kelkajn monatojn poste.

Kropotkin translokiĝis al Verviers, Belgio, por partopreni en la lasta kongreso de la bakuninisma sekcio de la Unua Internacio, kie li intervenis kiel delegito el la ekzilaj rusianoj kaj redaktis la kongresajn aktojn. Li devis forlasi la kongreson ĉar estis onidiro ke li estos arestita, enŝipiĝante el Antverpeno al Londono.

Poste, li vojaĝis al Francio, kontaktante kun Andrea Costa, kaj daŭrigis siajn studojn pri la Franca Revolucio, kiuj estis komencitaj en Londono. La Kropotkin-aj kaŝaj aktivecoj altiris la polican atenton komence de 1878, pro tio li devis reveni al Ĝenevo, fine de aprilo. Iom poste, li vizitis Hispanion, por koni la movadan situacion. Tiu vizito kaŭzis al li fortan impreson pro la kono de amasa anarkiista movado, kaj li revenis aŭguste al Ĝenevo.[11]

Tuj li partoprenis en kongreso de svislandanaj anarkiistaj grupoj en Friburgo, kie evidentiĝis la certa dekadenco de la Ĵurasa Federacio. La 8-an de oktobro 1878, li edziĝis al la juna rusa elmigrantino Sofija Ananjeva. La 10-an de decembro, la svislandaj aŭtoritatoj fermis L'Avant Garde kaj post tio, arestis Brousse-n iom da tempo. Ili ekis novan ĵurnalon, kiu daŭrigis la antaŭan kaj la 22-an de februaro aperis Le Révolté, kiu estis skribita de Kropotkin preskaŭ tute pro la manko de kunlaborantoj. La ĵurnalo sukcesis kaj aprile 1879 havis 550 abonantojn, kio permesis al ili aĉeti kredite sian propran presmaŝinon, fondante la Imprimerie Jurassienne (Ĵurasa Presilejo).

Teoriulo kaj Propagandisto[redakti | redakti fonton]

El la paĝoj de Le Révolté, Kropotkin prezentis la unuajn versiojn de la anarkikomunismo, sia ĉefa kontribuaĵo al la anarkia ideologio. La unua artikolo pri la temo aperis la 1-an de decembro kaj titoliĝis La anarkiista ideo de la vidpunkto de ties praktika plenumo. Tie li asertis ke la revolucio baziĝu sur federacioj de lokaj komunumoj kaj sendependaj grupoj, evoluigante la socion el kolektivista etapo de alproprigo de la produktrimedoj fare de la komunumoj al la komunismo.[12]

Dum 1880, invitita de Elizeo Rekluzo por kunlabori en lia Universala Geografio, Petro kaj Sofia translokiĝis al Clarens.

Citaĵo
 Tie ĉi, kun mia helpantino edzino, kun kiu mi kutimis pridiskuti la ĉiujn eventojn kaj plenumitajn laborojn, kaj kiu praktikis rigoran literaturan kritikon pri ĉi-lastaj, estis kie mi produktis la plej bone, kion mi faris por La Révolté, inter kio troviĝis la alvoko Al la junuloj, kiu tiom da sukceso trovis ĉie. Je unu vorto, tie mi faris la fundamentojn kaj skizis la ĝeneralajn liniojn de ĉio, kion mi skribis poste. En Clarens krom ke mi estis rilate kun Elizeo Rekluzo kaj Lefrançais, kion ekde tiam mi traktis por ĉiam, mi havis intimajn rilatojn kun laboristoj, kaj kvankam mi multe laboris pri geografio, ankoraŭ mi povis kontribui pli ol kutime al la anarkiista propagando. 
— P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

[13]

Marte 1881, lia amiko Stepnjak komunikis al li la novaĵon pri la murdo de la caro Aleksandro la 2-a, fare de anoj de la grupo Narodnaja Volja. La subpremo sur la revolucia movado kaj la ekzekuto de lia eks-kamaradino de la Ĉaikovski-a Rondo, Sofía Verovskaja, indignis Kropotkin, kiu presis broŝuron La vero pri la ekzekutoj ĉe Rusio kaj estis oratoro en protestaj eventoj. La ĝeneva polico pridemandis lin, sed fine decidis ne aresti lin. La 10-an de julio, li foriris al Parizo por daŭrigi vojaĝon en Londonon, por ĉeesti kiel delegito en la Internacia Revolucia Socialisma Kongreso.

Pro la Kropotkin-a malriĉeco, lia amiko kaj kamarado Varlaam Nikolajeviĉ Ĉerkesov, plenumis kveston por pagi lian vojaĝon. Letere al Malatesta, Kropotkin esprimis sian ekonomian malfacilaĵon:

Citaĵo
 Le Révolté kaj ĉio cetera norme okupis min unu semajnon, tiel mi havis du semajnojn monate, en kiuj mi devis gajni 150 al 200 frankojn por Sofia kaj mi, 50 frankojn por Robert, aliajn 40 por la rusianoj, 30 por korespondo, 10 al 15 por papero, ktp; totale pli ol 350 frankoj. 
— P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.
Kovrilpaĝo de La konkero de pano, franca eldono.

Kropotkin partoprenis en la kongreso de Londono, sed li finis seniluziita pro la ĥaosaj diskutoj kaj ĉar finfine oni ne parolis pri la afero por kiu oni estis kunveninta: la kreo de nova Internacio.

Li restadis ĉe Anglio dum monato kaj reiris al Svislando. Mallonge poste, la svislanda registaro forpelis lin pro la rusimperiaj premadoj. Li forlasis Ĝenevon la 30-an de aŭgusto kaj ekloĝis ĉe la franca vilaĝeto Thonon, trans lago Lemano. Herzig kaj Dumartheray surprenis sin la redakcion de Le Révolté, kvankam Kropotkin daŭre kunlaborus el la ekstero. Tie ili restadis du monatojn ĝis Sofia finis siajn gimnaziajn studaĵojn ĉe Ĝenevo.

Novembre de 1881, li vojaĝis kun sia edzino al Anglujo, plenumante iujn prelegojn survoje al Parizo, kie li kontaktis kun Jean Grave. En Anglujo, li ne havis multajn kontaktojn kun anarkiistoj, escepte Malatesta, Cafiero kaj Elizeo Rekluzo, kiam ili vizitis la insulon. Dum 1882, li amikiĝis kun la anglaj marksistoj Ernest Belfort Bax kaj H. M. Hyndman. Tiu ĉi lasta prezentis al li James-n Knowles, eldonisto de The Nineteenth Century, publikaĵo kun kiu li kunlaboros tri jardekojn. Li daŭre skribis por Nature, The Times kaj The Fortnightly Review, krom fari ĝin por la Brita Enciklopedio. En Le Révolté li publikigis du gravajn artikolojn: La leĝo kaj la aŭtoritato kaj Revolucia Registaro. Dum sia restado en Anglujo, li interesiĝis multe pri la rusa situacio kaj eksplikis ĝin ĉe laboristaj kluboj en kelkaj mitingoj, kiujn li organizis kune kun Ĉaikovskij; poste ili eksponis la anarkiistan idearon. Kvankam la ĉeestantoj estis malmultaj, tiu ĉi situacio ŝanĝis kiam ili vizitis la ministajn rondojn ĉe Skotlando, kie liaj prelegoj logis laboristamason.

La deprima kaj apatia atmosfero en Londono impulsis la geedzojn reveni al Francio, kie la anarkiista movado estis floranta kaj aktiva, alvenante al Thonon la 26-an de oktobro. Tie ili gastigis junan fraton de Sofia, agonianta pro la ftizo. La revoluciaj aktivecoj en Liono, kie estis proksimume 3000 aktivaj anarkiistoj, la malordo kaŭzita de la krizo de la silkindustrio kaj kelkaj perfortaj intencoj estis la ekskuzo por aresti Kropotkin-on, kiu havis nenian rilaton kun la tumultoj, kune kun sesdek anarkiistoj. La 21-an de decembro 1882, Kropotkin estis arestita de la polico, kelkajn horojn post la morto de sia juna bofrato. Dum la entombigo, Reclús kaj aliaj anarkiistoj mobilizis la lokajn kamparulojn por protesti kontraŭ la arestoj.

Citaĵo
 La franca registaro volis fari de tio unu el tiuj grandaj procesoj, kiuj kaŭzas fortan impreson ĉe la lando; sed, ne estis maniero por rilatigi la arestitajn anarkiistojn kun la afero de la eksplodoj, do estos bezonata juĝi ilin antaŭ ĵurio, kiu verŝajne absolvos nin, kaj konsekvence, oni decidis la makiavelan politikon persekuti nin pro esti ano de la Laborista Internacio. Estas leĝo en Francio, tuj balotita post la Komunuma falo, laŭ kiu oni povis porti iun ajn antaŭ enketa juĝisto, pro esti ano de tia societo. La maksimuma puno estas kvin jaroj, kaj la registaro ĉiam havas la sekurecon ke la ordinara tribunalo komplezos lin. 
— P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

Prizono ĉe Francio[redakti | redakti fonton]

Li estis akuzita aparteni al la Internacio kaj kondamnita je kvin jaroj de prizono kaj mil frankoj de monpuno pro siaj anarkiistaj aktivecoj; estis la kondamno la plej severa el ĉiuj. La sendependa gazetaro, eĉ la modera Journal des Economistes, protestis kontraŭ tio kritikante la juĝistaron pro kondamno sen fundamentoj. La anarkiistoj, speciale Bernard, Gautier kaj Kropotkin, profitis la juĝon por reklami siajn ideojn provokante ardajn diskutojn.

Kropotkin matura

Li estis translokita de Liono al la prizono de Clairvaux, ĉe la malnova abatejo de Sankta Bernardo, kie oni donis al li statuson de politika prizonulo. Dum tiu tempo, li daŭre skribis por la Universala Geografio kaj la Brita Enciklopedio, krom li pluis siajn kontribuaĵojn al The Nineteenth Century, ĉefe pro la artikolo What Geography ought to be.[14] La kondiĉoj de lia aresto ne estis tiufoje tiom malmildaj kiel kiam li estis enkarcerigita en Rusio, ĉar la estraro permesis al li kultivi legomojn, ludi keglojn kaj labori bindeje. Kropotkin profitis la tempon por instrui lingvojn, matematikon, fizikon kaj astronomion al aliaj prizonuloj. Ili povis skribi kaj ricevi leterojn, sub cenzura reĝimo. Ili povis ricevi librojn kaj revuojn, sed ne ĵurnalojn, multe malpli de socialisma tendenco.

Kropotkin ricevis de Parizo la zorgon el la Franca Akademio de Sciencoj, kiu ofertis sendi al li librojn por liaj esploroj. Ankaŭ de Anglujo venis solidarecaj signoj, redaktante petskribon favore al li, subskribita de dekkvin universitataj profesoroj, la estraro de la Brita Muzeo, la Reĝa Socio de Minoj, la Royal Geographical Society, la Brita Enciklopedio kaj naŭ anglaj ĵurnaloj, krom gravuloj kiaj William Morris, Patrick Geddes kaj Alfred Russel Wallace. La petskribo estis prezentita de la verkisto Victor Hugo al la franca ministro pri justico, kiu malakceptis la peton.[15] Fine de 1883, Kropotkin malsaniĝis pro malario, regiona endemia malsano, kiu kompromitis lian sanon dum kelkaj monatoj. Dume, Rekluzo kunigis la Kropotkin-ajn artikolojn por Le Révolté en volumo, kiu publikiĝis en Parizo novembre de 1885, titolita Vortoj de ribelinto.

La liberigaj petoj tiom premadis la francan registaron, ke la ĉefministro Freycinet devis deklari ke "diplomataj kialoj malhelpis la Kropotkinan liberigon", kaŭzante grandan reagon de la publika opinio kiam tiu agnoskis la carajn postulojn je la franca interna politiko. La franca registaro devis pardoni la arestitojn kaj liberigi ilin la 15-an de januaro 1886.[16]

Kropotkin kaj Sofía, senmone, translokiĝis al Parizo, kie ili povis trovi vivrimedojn plej taŭgajn. Por eviti eblan revenigon al Rusio, fare de la franca registaro, Kropotkin decidis ekloĝi ĉe Anglujo, sed antaŭ, je la antaŭtago de sia ekiro, la 28-an de februaro 1886, li elparolis la prelegon La anarkiismo kaj ties loko je la socialisma evoluo, antaŭ kelkmiloj da personoj.

Liaj spertoj de prizonulo en Rusio kaj Francio kaŭzis al Kropotkin rifuzon de iu ajn enkarcerigo kiel formo de morala kaj sociala rekupero de la arestitoj. Poste tiuj ĉi impresoj aperis tekste publikigitaj en Anglujo marte 1887, «En la rusaj kaj francaj prizonoj». La unua eldono de tiu libro estis tute aĉetita de la rusaj registaraj agentoj por malhelpi ties diskonigon, la plej granda parto de la ekzempleroj estis neniigitaj. Fine ĝi reeldoniĝis post jaroj.

Citaĵo
 ... Mi povis konvikiĝi, ke pri ties sekvoj por malliberulo kaj ties rezultoj por la socio ĝenerale, la plej bonaj malliberejoj reformitaj — estu aŭ ne ĉelaj — estas tiel malbonaj, aŭ eĉ plej malbonaj, ol la malpuraj malnovaj prizonoj. Ili ne plibonigas la malliberulon; male, en la ega kaj nekontestebla plimulto de fojoj, ili plenumas sur li la sekvojn plej bedaŭrindajn. La ŝtelisto, la fraŭdisto kaj la fripono, kiuj estis kelkjarojn en malliberejo, eliras de ĝi pli pretaj ol neniam kontinui la saman vojon, estante plej bone pretaj por ĝi, lerninte fari ĝin pli bone, estante plej senkompataj kontraŭ la socio kaj trovante plian solidan pravigon de sia ribeleco kontraŭ ties leĝoj kaj kutimoj, kaŭzo pro kiu ili devas, bezonate kaj neeviteble, fali ĉiufoje pli profunde en la abismon de la kontraŭsociaj faroj, kiuj unue alportis ilin antaŭ la juĝistoj. 
— P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

La jaroj en Anglio[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Leĝo kaj aŭtoritato, angla eldono de 1886

Kropotkin kaj Sofía alvenis al Anglio marte de 1886, kie li restadis tie dum tri jardekoj, vivante laŭ tute malsama kaj paciga maniero, dediĉinte sin al la scienca esplorado kaj al la teoria kaj ideologia laborado. Ankaŭ lia sano tre malfortiĝis pro la jaroj de enprizonigo kaj la angla klimato, kiu kauzis al li konstantajn bronkitojn. Li ekloĝis en la londonaj apudurboj, kaj havis kutimojn rilate sidemajn, kompare kun lia konstata movado kaj agitado de la antaŭaj du jardekoj.

Iter liaj unuaj aktivaĵoj estis fondi eldonan grupon de anarkiisma ĵurnalo, formata de Charlotte Wilson, d-ro Burns Gibson, krom Kropotkin kaj Sofia, inter aliaj. La grupo nomis sin Freedom (Libereco) kaj dediĉis sin al propagandaj taskoj, eldoni ĵurnalon kaj orzanizi prelegojn. Unue la grupo publikigis siajn verkojn je la Henry-a Seymour ĵurnalo, The Anarchist (La Anarkiisto). Baldaŭ la Kropotkin-a intelekta aŭtoritato influis sur la pensado de la tuckera Seymour kaj lia ĵurnalo aliĝis al la anarkia komunismo. Tiutempe, li amikiĝis kun William Morris. Je aprilo li loĝigis en malmultekosta domo kun malmulta meblaro en la Harrow-a areo, apud Londono. Li kontinuis kunlaborante en pluraj publikaĵoj: The Ninteenth Century, Freiheit (de Johann Most), La Révolte (sekvanto de Le Révolté), Nature kaj The Times.

La grupo Freedom forlasis “The Anarchist” post diskuto kun Seymour kaj oktobre de 1886, li publikigis la unuan ekzempleron de Freedom. Ĝi havis kvar paĝojn, skribitajn plejparte de Kropotkin kaj Wilson. Ĝis 1888 Freedom estis produktata en la presejo de la Socialisma Ligo de William Morris. Dume, la Kropotkin-a persona vivo estis skuita de la novaĵo pri la memmortigo la 6-an de aŭgusto de lia frato Aleksandro ĉe Siberio. Tiel rompiĝis lia lasta familia ligo al Rusio.[4]

La ekspansio de la socialismaj movadoj en Anglujo ekinteresis la publikon pri anarkiismo, kaj Kropotkin iĝis aktiva prelegisto, vizitante preskaŭ ĉiujn grandajn urbojn de Anglujo kaj Skotlando. Vizitante Edinburgon li amikiĝis kun Patrick Geddes, kies pensadon li forte influos.[17]

La 15-an de aprilo 1887 naskiĝis lia sola filino, nomita Aleksandra, memore de lia frato. Fine de ĉi-jaro, li tre estis ĉagrenita kaj engaĝiĝita de la mortkondamnoj al la procesitaj de la atenco de Haymarket, en Usono.

Kropotkin partoprenis en la kampanjo pri la liberigo de la anarkiistaj malliberuloj, kaj la 14-an de oktobro li paroladis en granda kunveno en Londono, kun gravuloj kiel William Morris, George Bernard Shaw, Henry George kaj Stepniak, kvankam finfine la procesitaj estis ekzekutitaj la 11-an de novembro. La 13-an de novembro, li partoprenis en manifestacio kunvokita de William Morris favore al la esprimlibero en placo Trafalgar, kiu finiĝis per gravaj tumultoj. La grupo Freedom akiris multajn novajn membrojn kaj influon en la angla socialisma movado. Al ĝi aliĝis multaj kontraŭparlamentaj anoj de la Socialisma Ligo de W. Morris (kiu akceptis la Kropotkin-ajn vidpunktojn, kvankam neniam deklaris sin anarkiista).

Fine, el tiu ĉi ligo deiĝis je 1888 la parlamenta sekcio de Eleanor Marx. Tamen, la rilatoj inter la grupo Freedom kaj la kontraŭparlamenta Socialisma Ligo ankaŭ malboniĝis, kio distancigis ilin unu de la alia.

Verkisto, sciencisto kaj teoriulo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1890 la Kropotkinaj aktivaĵoj kiel agitisto ĉiam pli malmultis kaj li dediĉis sin forte al sia laboro de pensulo, intelektulo kaj sciencisto. Li verkis por multaj anarkiistaj gazetoj kiel Les Temps Nouveaux, senpagajn kontribujn, ankaŭ por aliaj ĵurnaloj kiel la anglaj The Speaker kaj The Forum aŭ la usonaj The Atlantic Monthly, The North American Review kaj The Outlook. Li faris dekojn de prelegoj, la pli gravaj en urboj kiaj Glasgovo, Aberdeen, Dundee, Edinburgo, Manĉestro, Darlington, Leicester, Plymouth, Bristol kaj Walsall. La temaro estis tiel diversa, ke krom la anarkia teorio, li paroladis pri literaturo, rusa politiko, industria organizado, prizona sistemo, naturismo kaj la unuaj ideoj de sia teorio pri interhelpo.[18]

Citaĵo
 Kiam Huxley, volante lukti kontraŭ socialismo, publikigis je 1888 en The Nineteenth Century, sian kruelegan artikolon Struggle for Existence Manifesto, mi decidis prezenti en komprenebla maniero miajn sedojn al lia maniero kompreni la menciitan lukton, same inter la bestoj kiel inter la homoj, materialoj, kiujn mi estis akumulanta dum ses jaroj. Mi parolis pri tio al miaj amikoj; sed mi trovis ke la interpreto de la lukto por la ekzistado en la senso de la milita krio: ve de la venkitoj!, kvazaŭ ĝi estas natura ordono rivelita de la scienco, estis tiel profunde enradikigita en tiu ĉi lando, ke konvertiĝis en iom malpli ol dogmo
— P. Kropotkin; Memoraĵoj de revoluciulo.

Ekde 1888, Kropotkin ekskribis sian sociologian verkon, verkante tri artikolojn en The Nineteenth Century («La disfalo de nia industria sistemo», «La estonta reĝlando de la abundo», kaj «La industria urbo de la estonteco») kiuj konsistigos la bazon de la libro Kampoj, fabrikoj kaj laborejoj, kiun li publikigos poste. Tiutempe li esprimis prelege siajn ideojn pri la libera disdono, la propravola laboro kaj la abolo de la salajra sistemo, baziĝinte sur la principo: «El ĉiu homo laŭ ties kapablo, al ĉiu homo laŭ ties neceso».[19]

Dum 1889, li skribis artikolojn por Le Revolté kaj The Nineteenth Century pri la franca revolucio kaj ĝiaj konsekvencoj, kaj marte de 1890, li publikigis la eseon Intelekt- kaj manlaboro. Ekde setembro de 1890, li publikigis en The Nineteenth Century la unuajn eseojn responde al Thomas Henry Huxley, kiuj fine grupiĝos en lia scienca verko plej prestiĝa: Interhelpo: faktoro en la evoluo.[20]

Dum 1892 li skribis regule sciencajn disvastigajn artikolojn por tiu ĉi ĵurnalo, esplorante temojn tiel diversajn kiel geologio, biologio, fiziko kaj ĥemio; ankaŭ, oni publikigis ĉe Francio La konkero de pano, kun antaŭparolo de Elizeo Rekluzo. Tiutempe, la Kropotkin-a reputacio estis prigrandiĝanta, ricevante grandan respekton kaj sukceson kiel verkisto inter la ĝenerala publiko, krom la agnoskon de la akademiuloj, kiuj ofte invitis lin fari prelegojn pri sciencaj temaroj ĉe la British Association, la Londona Universitato kaj la Teacher's Guild. Je 1894 Contemporary Review dediĉis al li laŭdan artikolon titolita «Nia politika rifuĝinto plej distinga».[21]

Maljuniĝo en Anglio

Dum 1892, la Kropotkin-a familio translokiĝis al Woodhurst Road, Acton, sed je 1894 denove translokiĝis, ekloĝante en kampardomo en Bromley, Kent. Tie li kultivis la teron, havis laborlokon kie li fabrikis siajn proprajn meblojn kaj studion kies muroj estis plenaj de libroj ĝis la plafono, laŭ la priskribo de Rudolf Rocker, kiu vizitis lin je 1896. Tie li ricevis vizitojn de personoj de la tuta mondo kiel Louise Michel, Fernando Tarrida del Mármol, Emma Goldman, Georg Brandes, inter aliaj.

La angla anarkiisma movado ekizolis fronte al la ekspansio de la parlamenta socialismo; je 1895, la grupo Freedom, la grupo Commonweal kaj la Socialisma Ligo unuiĝis, estante Alfred Marsh la nova ĉefredaktoro anstataŭ Charlotte Wilson.[22] Kropotkin – kiu estis konsiderata de la ĝenerala publiko pli kiel erudita saĝulo ol kiel anarkiisto – kontinuis kunlaborante kun la ĵurnalo sed sen partopreni je propaganda, agitada aŭ aktivisma aktivaĵoj, koncentrante sin al la intelekta aktivaĵo preskaŭ ekskluzive.

Dum la Londona Internacia Socialisma Kongreso de 1896, la anarkiistoj ne povis partopreni malhelpe de la parlamentuloj, fariĝante definitiva divido en la socialisma movado. Poste energie protesti, la anarkiistoj celebris apartan kongreson, kvankam Kropotkin, iom malsaneta, havis ne aktivan partoprenon.[23] La jarfino de 1896 alportis novaĵojn, kiuj grande afektis Kropotkin-on: la morto de liaj amikoj William Morris kaj Stepniak.

Je 1897, li partoprenis en kampanjoj kontraŭ la hispana registaro, akuzita torturi prizonulojn ĉe Montjuich (Barcelono), sed li malsaniĝis kaj la propra Sofia anstataŭis lin kiel prelegantinon, io kio estos kutima je la venontaj tempoj. Ĉi-jare li voĵagis al Nordameriko danke al la Angla Societo por la Scienca Patronado, kiu celebris kunvenon ĉe Toronto, Kanado. Ĉe Usono, li faris tri prelegojn pri interhelpo en la Instituto Lowell de Bostono, kaj alia en Novjorko.

Ĉe tiu ĉi lasta urbo li intervjuis kun Johann Most, Benjamin Tucker kaj la socialista gvidanto Daniel de Leon. Ĉe Pittsburgh li klopodis viziti Alexander Berkman, kiu estis prizone, sed oni ne permesis ĝin.

Ankaŭ, li finis aranĝaĵojn por publikigi siajn Memoraĵoj de revoluciulo en kajeroj en la Atlantic Monthly; poste oni publikigos ĝin kiel libro je 1899. Samtempe, li laboris aktualigante kaj enprofundiĝante la artikolojn, kiuj konsistos la definitivan eldonon de Kampoj, fabrikoj kaj laborejoj, publikigita ankaŭ tiun jaron.

Dum la Bura Milito, Kropotkin manifestiĝis kontraŭe kaj denuncis la krimojn de la angla armeo, spite la fakton ke li povos esti elĵetita el la lando.

Li revenis al Usono en 1901, vizitis Ĉikago-n kaj faris prelegojn en gravaj universitatoj kaj en la Instituto Lowell en Bostono, kie li pritraktis rusan literaturon, kion poste oni publikigos kiel libro titolita Idealoj kaj realaĵoj de la rusa literaturo. En Novjorko li parolis en la Ligo de Politika Edukeco, en la Cooper Union antaŭ 5000 homoj kaj dufoje en lokalo de la Kvina Avenuo. Li faris ankaŭ elparoladojn en Harvard kaj en la Wellesley College. Krome, li ĉeestis plurajn kunvenojn kaj eventojn organizitajn de siaj anarkiistaj amikoj, ĉiam tre grandnombraj kaj bonetosaj.[4] Li revenis maje al Anglujo kaj tute dediĉis sin al siaj teoriaj laboroj, kompletigante la lastajn artikolojn de Interhelpo, kiun li publikigis je 1902.

Liaj sanaj difektoj, speciale liaj bronkaj afekcioj, praktike malhelpis lin reveni al la publika vivo. Je 1903 kaj 1904 li esprimis siajn geologiajn teoriojn en la Geografia Societo. Je 1904, li publikigis La etika neceso de la aktuala tempo kaj je 1905 La moralo de la naturo. Sed tiun jaron li suferis koratakon post evento honore al la decembristoj, kiu preskaŭ finis lian vivon. La Rusa Revolucio de 1905 reinteresigis Kropotkin-on en la aferoj de la patrolando. Sed julie li ricevis la novaĵon pri la morto de sia amiko Elizeo Rekluzo. Kropotkin skribis artikolojn liamemore por la Geographical Journal kaj por Freedom. Aŭtune de 1907, li translokiĝis al domo ĉe High Gate, kie li finis la mankantajn teoriajn laborojn, publikigante je 1909 La granda franca revolucio, La teruro en Rusio kaj inter 1910 kaj 1915, artikolan serion en The Nineteenth Century pri etiko kaj interhelpo, evoluismo, kaj pri biologia heredaĵo, apogante la novlamarckismon kaj kritikante la ideojn de August Weismann pri la ĝerma plasmo.

La Eŭropa Milito kaj la Rusa Revolucio[redakti | redakti fonton]

Je la lastaj jaroj de la 19-a jarcento, la rusa anarkiisma movado ekis ian prosperon, kiu alportis konsekvence pligrandiĝon en la aktiveco de la elmigritaj grupoj en Svislando, Francio kaj Anglio. En 1903, en Ĝenevo aperis Ĥleb i volia (Pano kaj Libereco), kiu enlandigita kontraŭleĝe, ekinfluis ene de Rusio. Kropotkin kaj Varlaam Nikolajeviĉ Ĉerkesov apogis lin, verante artikolojn sensubskribe. Kvankam la Kropotkin-a influo pri la teoria parto estis grava, ne estis tiel pri aliaj taktikaj aferoj kaj konkreta politika praktiko. Lia opozicio al la terorismo (tio estas, al la ŝteloj kiel maniero de ekonomia financigo) kontrastis kun la praktikoj de multaj anarkiistaj grupetoj kiuj agis en Rusio, malfirmigante la caran reĝimon.

Li apogis la eksproprietigon, por ke la libera popolo eniru en la magazenojn kaj prenu la manĝaĵon kaj vestaĵon, kiujn li bezonus, ĉiam laŭ racia maniero. Por la loĝejo oni agus sammaniere. La lupagoj eliminiĝos, la malplenaj domoj estus loĝataj de familioj, kiuj vivas surstrate. La neokupitaj ĉambroj povus esti okupitaj de homoj, kiuj bezonos ĝin.

Li deklaris ke ĉiuj homoj havas rajton al la sociala bonvivkondiĉo. Li formulis ideojn kiel labori kvin horojn tage, havante la ceteron de la tempo libera por partopreni en ludaj taskoj de individua intereso. Oni ekkontribuus al la socio 25-jaraĝa kaj oni finus 45-jaraĝa. Li pruvis ankaŭ kiel multaj asocioj funkcias sen la ŝtata aŭtoritato, kiel la Ruĝa Kruco aŭ la Angla Asocio de Savo de Ŝiprompuloj (Lifeboat Associations). Krome la evoluo de ĉiuj ĉi asocioj estis rapidega, fama kaj laŭdita de ĉiuj homoj. La ŝtato ne estis la defendanto, sed la subpremanto kaj kaŭzanto de ĉiaj malbonaĵoj de la popolo.

Krome li esprimis novan kaj revolucian ideon. Li parolis pri la popola organizanta spirito. Ĉar la popolo ne nur ne estas savaĝa amaso gvidata de komuna sento, sed ĝi povos alporti la novan ordon foreste de ajna aŭtoritato.

Kropotkin inklinis al anarkisindikatismo, la amasmovado kaj la partopreno en la sovetoj (dum ili ne turniĝu al aŭtoritata organizaĵo). La taktikaj diskutoj devigis la rusajn anarkiistojn kunvoki du konferencojn ĉe Londono decembre de 1904 kaj oktobre de 1906, kaj publikigi tekston titolitan La rusa revolucio kaj la anarkiismo en 1907. Tiuj ĉi tekstoj estis tre influiitaj de la Kropotkin-a pensado, kiu siavice estis influiita de la revoluciaj eventoj de 1905.[24]

De tiutempo Kropotkin ekpensis reveni al Rusio por partopreni en la lukto kontraŭ la aŭtokratismo.

Kropotkin en sia studio

Lia sano malboniĝis kaj aŭtune de 1911 li denove ŝanĝis sian loĝejon, translokiĝante al Kemp Town, Brighton, lia lasta hejmo en Anglio. Pro la sana kaŭzo, antaŭ kelkjaroj Kropotkin travintris eksterlande, por ne suferi la krudan anglan veteron. Dum tiuj vojaĝoj, li vizitis Parizon kaj la regionon de Bretonio (Francio), Ascona, Bordighera kaj Rapallo (Italio) kaj Locarno (Svislando), kies klimato plibonigis lian konstantan bronkiton. Je 1912, li partoprenis en la Eŭgenika Internacia Kongreso ĉe Londono, kie li esprimis kritikajn vidpunktojn kontraŭ la homa steriligo, kiun defendis kelkaj sciencistoj. Tiun jaron, li partoprenis en la kampanjo por eviti la deportadon al Italio de Errico Malatesta, sukcesante priinflui liberalan registaran ministron John Burns por ke li malakceptu tiun ordonon. Decembre de 1912, dum sia 70-an naskotago, li ricevis emociajn komplimentojn kaj gratulojn; en unu el ili, celebrita en la Londona Palace Theatre, paroladis George Bernard Shaw, George Lansbury kaj Josiah Wedgwood, inter aliaj.[25]

Post la revolucio de 1905, la rusa anarkiismo prigrandiĝis rapide, aperis dekoj da grupoj tutlande. La Kropotkin-aj verkoj estis eldonataj laŭleĝe aŭ kontraŭleĝe. Li influis ĉefe al la komunistaj anarkiistoj kaj la anarkisindikatanoj. La elmigranta ĵurnalo, en kiu Kropotkin partoprenis, malaperis kaj estis anstataŭita de Listki ĥleb i volia, tasko en kiu kunlaboris kun Alexander Chapiro kaj Maria Goldsmith. Sed junie de 1907, li devis forlasi la publicistan agadon. Kropotkin dediĉis siajn fortojn al tradukado al la rusa lingvo kaj eldonado de granda parto el sia verkaro, kie ĉefan rolon ludis La Granda Franca Revolucio, finita en 1914. Kropotkin ankaŭ kunlaboris kun la ĵurnalo de elmigrantaj anarkiistoj Raboĉij Mir (Laborista mondo) kaj en kelkaj numeroj de Ĥleb i volia, kiu mallonge reaperis dum 1910 en Parizo.

Kelkajn jarojn antaŭ la Unua Mondmilito, lasante la tradician anarkiistan kontraŭmilitecon, li apogis la respublikan Francion fronte al Bismarck-a Germana Imperio, kiun li konsideris la tre danĝera, ĉar li pensis ke necesas oponi sin al la Germana treege militema politiko por krei geopolitikan kontraŭpezon. Kiam la milito ekis, iĝis kverelo inter unuflanke Kropotkin, Jean Grave kaj la anarkiistoj, kiuj apogis la partoprenon milite, kaj aliflanke la internacia anarkia movado. Pro tio, li estis forte kritikata kaj rompis la rilatojn kun multaj malnovaj amikoj kiaj Dumartheray, Herzig kaj Luigi Bertoni.[26] Krome, li kverelis kun la membroj de Freedom, kiuj publikigis Malatesta-n leteron, kiu reprezentis la plimultan opinion de la anarkiista movado, kritikege kontraŭ la Kropotkin-a militemo.

Poste violenta diskuto kun Thomas Keell, Freedom-a direktoro, Kropotkin, Varlaam Ĉerkesov, Sofia kaj aliaj anarkiistoj favoraj al la Aliancanoj eliris de la eldona grupo kies fondintoj ili estis. Preskaŭ ĉiuj anarkiistoj manifestis sian militrifuzon kaj sian malakordon kun Kropotkin, kiu estis apogita de Jean Grave, James Guillaume, Paul Reclus, Carlos Malato, Christiaan Cornelissen; tiuj ĉi subskribis militeman deklaracion konatan kiel la Manifesto de la Dekses, kaj eldonis sian propran ĵurnalon, La Bataille Syndicaliste (La Sindikata Batalo). Tiu ĉi manifesto ankaŭ estis respondita de alia oponante sin al milito, apogita de Malatesta, Shapiro, Emma Goldman, Alexander Berkman, Thomas Keell kaj Rudolf Rocher, inter aliaj. Iom poste, ankaŭ Luigi Fabbri, Émile Armand kaj Sebastian Faure manifestis sian kritikon kontraŭ la militema anarkiista grupo.

Kropotkin kaj lia grupo restis preskaŭ izolitaj ne nur ene de la anarkiista movado, sed ankaŭ ene de la socialista movado ĝenerale. La Kropotkin-a opinio estis profitita de Lenin por kvalifiki lin kiel malgrandan burĝon kaj ŝoviniston, kaj tiel li povis ataki la anarkiistojn, kiuj estis fakte plimulte malemaj al la milito. Kropotkin perdis kontakton kun siaj malnovaj anarkiistaj amikoj kaj enfermiĝis en sia loĝejo, ĝis marto de 1917 kiam li ricevis la unuajn novaĵojn pri la falo de la cara reĝimo en la Rusia Imperio.

Reveno al Rusio kaj morto[redakti | redakti fonton]

Kropotkin pase en Haparanda en 1917

Post la Februara revolucio, Kropotkin decidis reveni, entuziasmigita de la eventoj. Meze de 1917, li enŝipiĝis inkognite en Aberdeen, direkte al Bergen (Norvegio), sed malgraŭ la sekreto, li estis renkontita de la manifestacio de laboristoj kaj studentoj. Li transiris Svedion kaj Finnlandon, reveninte al Rusio post 41 jaroj de elmigrado. Dum la tuta vojaĝo, li ricevis subtenajn kaj afektajn elmontrojn en ĉiu vilaĝo, kiun li transiris. Li alvenis al Petrogrado per fervojo je la dua tagiĝo, kaj estis renkontita ĉe la staciodomo de milita regimento kaj muzikgrupo ludanta La Marseljezon kaj bonveniga manifestacio da 70.000 homoj.

Tiu epoko estis karakterizita de impetega partopreno en eventoj, diskursoj kaj kunvenoj, kio danĝere afekciis lian difektitan sanon. Sed lia rilato kun la plimulto de la anarkiisma movado ne pliboniĝis, ĉar Kropotkin daŭre insistis ke la partopreno en la milito certigos la revoluciajn konkerojn; tio, kio «pelis lin al misaj situacioj kaj akompanantaroj».[27] La ega plimulto de la anarkiistoj ne apogis la militon, pro tio li rilatiĝis okaze kun la menŝevikoj kaj aliaj konstituciaj militemaj partioj ekster de la revolucia sektoro. Kerenskij proponis al li postenon en la registaro, grandan monatan pension kaj loĝejon en la Vintra Palaco, sed Kropotkin digne malakceptis ĝin, kvankam li ne malaprobis eblecon doni siajn konsilojn malformale.[28]

Aŭguste, li forlasis la impetegan Petrogradon kaj ekloĝis en Moskovo, partoprenante iom poste en la Ŝtata Konferenco de ĉiuj partioj kiel oratoro, kie li manifestiĝis kritike al la bolŝevikaj politikoj, kaj favore al la milita kontinueco kaj al la establo de federala respubliko. Tiuj ĉi reformistaj kaj moderaj deklaroj estis uzataj de la bolŝevikoj por senkreditigi Kropotkin-on kaj ataki la anarkiistojn. La Oktobra Revolucio finis kun la registaro de Kerenskij, la povon prenis la bolŝevikoj. Ĉesigo de la partopreno en la milito kaj la radikalismo de la amasmovado finis kun la Kropotkin-a ideologia konfuzo ekde lia apogo al la Entente, kaj li reprenis siajn anarkiistajn principojn. Li eklaboris en la Federala Ligo, studgrupo pri la sociologiaj problemoj, kiu impulsis la federaciismon kaj la malcentralizon, proponis statistikajn datumojn kaj studojn al la publiko, sed meze de 1918 estis malpermesita de la bolŝevikaj aŭtoritatoj. Kvankam Kropotkin ne estis afektita persone de la subpremo (ĉar li estis konsiderata sindanĝere), la bolŝevikoj eksubpremis ne nur kontraŭ la menŝevikoj kaj socialrevoluciulaj kontraŭloj, sed ankaŭ kontraŭ la anarkiismaj grupoj, organizaĵoj kaj ĵurnaloj, kiuj apogis la amasmovadon dum la Oktobra Revolucio. Tiu ĉi situacio kaj la militfino proksimigis lin al la rusaj anarkiistoj retrovante siajn bonajn rilatojn, ekzemple kun Grigorij Maksimov, Volin kaj Aleksandr Shapiro.

Je la printempo de 1918, Kropoktin estis vizitita de Nestor Maĥno, kamparula gvidanto de la ukrajnaj anarkiistoj. En Dmitrov li entreprenis reorganizi la lokan muzeon, kaj ĵetis sin fini lian Etikon (kiu fine restis nefinita), laboron, kiun li devis interrompi intermite pro siaj sanproblemoj.

Kropotkin, malgraŭ sia alfronto kontraŭ la bolŝevikoj, malakceptis eĉ plie la intervenon de la okcidentaj Aliancanoj en la rusiaj aferoj. Komence de majo de 1919, li parolis kun Lenin en Moskovo, defendante kooperativojn, kiujn la bolŝevikoj atakis, kaj kritikante la bolŝevikajn subpremajn manierojn kaj burokration, kvankam la interparolo ĝenerale estis amikeca. Poste li skribis al Lenin trifoje, sed liaj demandoj kaj kritikoj neniam estis atentitaj.

La bolŝevikaj manieroj faris ke Kropotkin hardis sian kritikan vidpunkton. Tiu ĉi agmaniero estis atestita de la vizitantoj Alexander Berkman, Emma Goldman, Alexander Shapiro, Ángel Pestaña kaj Agustín Souchy Bauer kaj de la leteroj, kiujn Kropotkin skribis al Georg Brandes kaj Alexander Atabekian. Li skribis junie de 1920 "Letero al la laboristoj de la okcidenta mondo", kie li esprimis klare siajn anarkiistajn ideojn kaj siajn kritikojn al la Revolucio. Je 1920, li skribis malmildan leteron al Lenin, riproĉante lin pro lia minaco mortigi la militajn prizonulojn por protekti sin de kontraŭloj.

Funebro de Kropotkin
Citaĵo
 Estis publikigita la novaĵo, ĉe Izvestija kaj Pravda ĵurnaloj, kiu esprimas la sovetan registaran decidon preni kiel ostaĝoj kelkaj anojn de la grupoj de Savinkov kaj Ĉerkov de la socialdemokratia partio, de la naciista taktika kerno de la blankaj gardistoj kaj de Vrangel-aj oficiroj, por ke, kaze de mortiga intenco kontraŭ 108 sovietaj gvidantoj, estu "ekstermitaj sen kompato" iaj ostaĝoj. Ĉu reale neniu estis apud vi, kiu memoris siajn kamaradojn kaj konvinkis ilin, ke tiaj rimedoj estas reiro al plej malbona periodo de la Mezepoko kaj la religiaj militoj, kaj estis tute seniluziiga por homoj, kiuj intencas krei socion kongruan kun la komunismaj principoj? Ajna persono, kiu amas la komunisman estonton, ne povas ĵeti sin atingi ĝin per tiaj rimedoj... ... Mi pensas ke ili devas konsideri ke la komunisma estonto estas pli grava ol iliaj propraj vivoj. Kaj mi gajus se cerbumante ili rezignus tiajn rimedojn. Malgraŭ tiuj ĉi gravaj mankoj, la Oktobra revolucio alportis egan progreson. Ĝi pruvis ke la socia revolucio ne estas neebla, afero, kiun la okcidenteŭropaj homoj jam ekpensis. Kaj malgraŭ ĝiaj mankoj estas alportante kelkan progreson pri la egaleco. Kial tiam bati la revolucion puŝante ĝin al vojo, kiu portas ĝin al ĝia detruo, precipe pro difektoj, kiuj ne estis esencaj al la socialismo aŭ al la komunismo, sed ke ili reprezentas la supervivadon de la malnova ordo kaj la malmodernajn detruajn sekvojn de la ĉiomanĝa senlima aŭtoritato? 
— P. Kropotkin

Kropotkin reinteparolis kun Lenin kaj esprimis siajn vidpunktojn. En novembro, lia sano ekmalboniĝis kaj la 23-an de decembro de 1920, li skribis al nederlanda anarkiisto P. De Reyger sian lastan leteron. Januare de 1921 li eksuferis pneŭmonion kaj malgraŭ la kuracistaj flegadoj, li forpasis je la 3a nokte la 8-an de februaro de 1921, en Dmítrov.

Funebra procesio antaŭ la Muzeo de Lev Tolstoj

Amasega funebro[redakti | redakti fonton]

Parolantoj en la funebro: Goldman, Baron, Maximov kaj Berkman

La bolŝevisma registaro proponis oficialan funebron, sed la familio kaj anarkiistaj amikoj malakceptis la oferton. La rusaj anarkiistaj grupoj formis funebran komisionon por organizi la ceremonion, inter kiuj ĉefis Alexander Berkman, Emma Goldman kaj Sacha Kropotkin. La lokaj aŭtoritatoj permesis nur la eldonadon de du broŝuroj liamemore, deviginte akcepti la antaŭan cenzuron. Pro tio la anarkiistoj remalfermis presejon fermatan de la ĈK kaj eldonis la broŝurojn sen antaŭa cenzuro.[29]

Dume, centoj da laboristoj, studentoj, kamparuloj, funkciuloj kaj soldatoj vizitis la malgrandan loĝejon por adiaŭi la forpasintan revoluciulon. La lernejoj fermis sin funebrasigne kaj la infanoj laŭ la rusa tradicio ĵetis pinajn branĉojn laŭpaŝe de la procesio, kiu transportis la Kropotkin-an korpon. La ĉerko estis transportita al la stacidomo kaj de tie, trajne al Moskvo. Homamasoj renkontis la ĉerkon kaj akompanis ĝin ĝis la Labora Palaco. La anarkiistoj premadis registaron por ke ĝi provizore liberigu la arestitajn anarkiistojn kaj ili povu iri al la funebro. Kamenev promesis al ili liberigi la arestitojn se la anarkiistoj ne transformos la ceremonion en protesta kontraŭregistara manifestacio. Meze de la evento alvenis nur sep el la arestitaj anarkiistoj, inter ili Aaron Baron kaj Gregori Maksimov.[30][31]

La amaso da homoj, proksimume 100.000, akompanis la ĉerkon dum ok kilometroj ĝis la Novodeviĉje tombejo. Post ili, orkestro ludis la Kortuŝan Simfonion (nº 6) de Ĉaikovski. Centoj da flagoj de politikaj partioj, sciencaj societoj, sindikatoj kaj studentaj organizaĵoj flirtis inter la homoj. Ankaŭ flirtis la anarkiaj nigraj flagoj. Ĉe la Tolstoi-a Muzeo ankaŭ flirtis la nigra flago kaj kiam la manifestaciuloj pasis ĉe la Butirka Prizono, la politikaj prizonuloj etendis la brakojn tra la kradfenestretoj por saluti. Ĉe la tombejo, la oratoroj esprimis siajn omaĝojn; la lasta parolanto estis Aaron Baron, unu el la arestitaj anarkiistoj liberigitaj provizore, kiu kuraĝe protestis kontraŭ la bolŝevisma registaro, la prizonoj kaj la torturoj al la kontraŭulaj revoluciuloj. La Kropotkin-a entombigo estis la lasta amasmanifestacio de la rusa anarkiismo dum la bolŝevisma regado.[31][32]

Pensaro[redakti | redakti fonton]

Politika[redakti | redakti fonton]

Prelegafiŝo de Kropotkin en Anglio

Antaŭe, la anarkia ideologia bazo estis la kolektivigo de la produktrimedoj, kiuj estos estrataj de laboristaj societoj. Ankaŭ oni celis salajron laŭ tio plenumita de ĉiu gelaboristo kaj malaperon de ŝtato kaj registaro. Tio estis ideoj alportitaj de Proudhon, Guillaume, Bakunin, kaj aliaj. Sed la Kropotkin-a apero ĉe la eŭropa kontinento havigis al la anarkiismo la ideologian koherecon, kiu mankis al ĝi. La grava temo de la Kropotkin-aj multnombraj laboroj estis la abolicio de la tuta registara klaso favore al socio, kiu regu sin ekskluzive per la principo de la interhelpo (titolo de unu de liaj libroj) kaj la kooperado, sen neceso je ŝtataj institucioj. Tiu ideala socio (anarkikomunismo) estus la lasta stadio de revolucia procezo, kiu antaŭe pasus tra kolektivisma fazo (anarkikolektivismo).

Lia anarkikomunisma idearo estis bazita sur principoj kiel tiu: «De ĉiu homo laŭ lia kapablo, al ĉiu homo laŭ lia neceso», kontraŭe al la Bakunin-a pensado. Probable lia plej grava libro por la anarkiista pensado estis La konkero de pano (1892). Laŭ resumo de Ángel Cappelletti, la esenca tezo de la Kropotkin-a verko estas: la tutaj havaĵoj, kiujn disponas hodiaŭ la socio, estis produktado de la unuiĝa kaj solidara laboro de la hieraŭaj kaj hodiaŭaj homoj. Ĉiuj havaĵoj, pro tio, apartenas poegale al ĉiuj homoj, ĉar ne eblas distingi la parton, kiu respondas al ĉiu homo de ĝia produktado.[33]

Tamen, la Kropotkin-a liberecana komunismo havis kelkajn diferencojn de la proudhon-aj kaj bakunin-aj tezoj. Kropotkin bazis sian pensadon cirkaŭ tri kernoj:

Kiel organizi la produktadon kaj la konsumadon en libera socio?: Per la kolektivigo de la produktrimedoj kaj de la havaĵoj ricevitaj, kune kun ekonomia raciigo kaj la kreado de la memsufiĉa komunumo (la komunumo malaperigas la diferencojn inter kamparo kaj urbo, kreas industrian malcentralizon kaj malaperigas ankaŭ la laboran dividon). Krome, male al kapitalismo, ne dominas la principo de maksimuma individua profito, ĉar dominas la principo pli justa kaj egaleca: "al ĉiu homo laŭ lia laboro". Bazante sin tute sur interhelpo.

Interhelpo: Estas interpretaĵo pli larĝa ol la darvina evoluismo. Kropotkin pruvas ke la kooperado kaj la reciproka helpo estas komunaj kaj esencaj praktikoj en la homa naturo. Se oni rezignas la solidarecon kontraŭ la avido, oni falas en starigo de sociala hierarkio kaj despotismo.

Morala kaj etika konceptoj: Nur moralo bazita sur libereco, solidareco kaj justeco povas superi la detruajn instinktojn, kiuj ankaŭ formas parton de la homa naturo. Ĉiukaze, la scienco devas esti gvidanto de la etikaj fundamentoj kaj ne de supernaturaj principoj. La esplorado de la sociaj strukturoj devas produkti la konadon de la homaj bezonaĵoj, bazo por la disvolvo de libera socio.

Naturalisto[redakti | redakti fonton]

Kiel naturalisto, li proponis la gravecon de la kooperado, kun la konkurenco, kiel ĉefajn faktorojn en la evoluo. Lia verko plej fama, Interhelpo, verkita el liaj spertoj en la sciencaj ekspedicioj dum lia restado en Siberio, kritikas la ideojn de Thomas Henry Huxley kaj Herbert Spencer (patro de la socia darvinismo), kiuj bazis la naturan elekton sur la lukto inter uloj. Unue, la procesoj en kiuj la specioj bazis siajn enespeciajn kaj interespeciajn interagojn rilatis precipe kun du gravaj konceptoj: «lukto por la ekzistado» kaj «altruismo». Ambaŭ vortoj estis gravegaj por la darvina koncepto de la evoluo. Tamen, la unua el ili estis por multaj tiu, kiu alportis pliajn elementojn por ekspliki la specian evoluon.

Kropotkin plenumis serion da esploroj en Siberio de 1862 al 1867 por refuti la lukton por la vivo kiel ĉefan kernon en la evoluo. Li konstatis ke la specioj en tiu parto de Norda Azio montris altruisman konduton, kiun li difinis kiel interhelpo, anstataŭ perforta lukto por supervivi. Tiel, la altruismo inter specioj estis por Kropotkin tio, kio havigos al ili la sukceson pri la lukto por la ekzistado.

Postmorte[redakti | redakti fonton]

La 5-an de aprilo 2014 en la urbo Dmitrov (60 km norde de Moskvo) estis solene inaŭgurita domo-muzeo de la fama rusa revoluciulo kaj sciencisto, teoriulo de anarkiismo P. Kropotkin. Muzeoj pri Kropotkin ekzistis antaŭ la Dua Mondmilito en Moskvo (domo, kie la famulo naskiĝis) kaj en Dmitrov (domo, kie li loĝis lastajn 3 jarojn de sia vivo, verkis "Etikon" kaj mortis). La moskva muzeo ĉesis ekzisti en 1938, pro registara premo; la dmitrova muzeo - en 1941, kiam Dmitrov troviĝis ĉe la fronta linio kontraŭ la nazioj, kaj mortis la vidvino de Kropotkin - kaj simple ne estis kondiĉoj kaj homoj por ion konservi. En 1991 estis akceptita decido refunkciigi la muzeon en domo de Kropotkin en Dmitrov jam en 1992 okaze de lia 150-jariĝo - sed la afero prokrastiĝis je 23 jaroj (kvankam dumtempe, en 2004, aperis monumento al la pensulo sur Kropotkin-strato en Dmitrov - la ĉefa piedira promen-strato de la urbo)... La 6-an de aprilo en la domo-muzeo okazis festa akcepto de la anarkiista aktivularo kaj sciencistoj-fakuloj pri Kropotkin kaj la scienca-praktika ronda tablo, dediĉita al la historio de la domo, evoluigo de la muzeo kaj al ekzistintaj Kropotkin-muzeoj. Ĉeestis preskaŭ kvardeko da homoj, kiuj nur kun peno lokiĝis en la malgrandaj muzeaj ĉambroj. La elpaŝoj estis interesaj kaj edifaj, okazis kolektado de mono por plia evoluigo de la muzeo (i.a., por akiri pianon, similan al tiu, kiun ludis Kropotkin en tiu domo ĝis la lastaj tagoj de la vivo). Dum la ronda rablo estis transdonita al la muzeo ekzemplero de la esperantlingva traduko de "Interhelpo", kiun antaŭ 20 jaroj aperigis Liberecana Frakcio de SAT.

Verkoj publikigitaj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la Rusio cara la titolo de princo aludis al nobelo de alta aristokratio, kutime parenca ĉu proksime ĉu malproksime kun la imperia familio. Ne temas tiele de la kutima senco de la termino princo alilande. Vidu princo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 76-80
  2. George Woodcoock kaj Iván Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 90-91
  3. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 90-94
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Historio de la vivo de Kropotkin, de Roger Baldwin, en: Kropotkin's Revolutionary Pamphlets. R.N. Baldwin, ed. Vanguard Press, Inc. 1927
  5. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 109-110
  6. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 112-116
  7. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 128
  8. Kropotkin estis denuncita de laboristo kiu iĝis informisto por la polico (Historio de la vivo de Kropotkin, de Roger Baldwin, en: Kropotkin's Revolutionary Pamphlets. R.N. Baldwin, ed. Vanguard Press, Inc. 1927).
  9. Ekzilita en la siberia vilaĝo de Minusinsk, Aleksandro memmortigis post 12 jaroj de forgeso (George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 132).
  10. George Woodcoock kaj Iván Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 144-146.
  11. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 157-158.
  12. Vidu George Woodcoock kaj Iván Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 166.
  13. El George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p.168.
  14. Vidu George Woodcoock kaj Iván Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 178-179. Tiu artikolo troveblas ĉe [1].
  15. Laŭ George Woodcoock kaje Iván Avakumovic (El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 180-182) ne ĉiuj konsultitaj volis akcepti subskribi la peton, ekzemple kaj plej elstare Thomas Henry Huxley.
  16. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 183).
  17. Emily Talen; Beyond the Front Porch: Regionalist Ideals in the New Urbanist Movement. Journal of Planning History, 2008; 7; 20 [2]
  18. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 203-204).
  19. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 212).
  20. Vidu Angel Cappelletti, Enkonduko al El apoyo mutuo de P. Kropotkin.
  21. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 221).
  22. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 222-223).
  23. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 231).
  24. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 317-326
  25. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 242
  26. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 274
  27. (George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; La anarkiista Princo)
  28. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 353
  29. George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 385-386; Paul Avrich, Los anarquistas rusos, Alianza Editorial, 1974, p.232
  30. Paul Avrich, Los anarquistas rusos, Alianza Editorial, 1974, p.232
  31. 31,0 31,1 El funeral de Kropotkin, Omaĝo de la Federación Local de Sindicatos de Madrid de CNT.
  32. Pli detala priskribo de la funebro en George Woodcoock kaj Ivan Avakumovic; El Príncipe anarquista. Ed. Jucar, 1978, p. 385-388
  33. Cappelletti, Ángel. El pensamiento de Kropotkin: ciencia, ética y anarquía, Madrid, Zero, 1978.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.